Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 3/6

La Tria Sekcio: Ĉefurbo

La forvojaĝinto eniris la surteriĝujon, forlasis la Arkeon en ĝia orbito, kaj komencis surteriĝi laŭ la gvido de la informondo.

 

Li portis videokulvitrojn, per unu el la vitroj li povis vidi la bildon elsendatan de la informondo.

 

“Respektinda antaŭulo, baldaŭ vi alvenos al la Tera ĉefurbo, kiu kvankam ne estas la plej granda urbo sur ĉi tiu planedo, tamen ĝi ja estas la plej bela urbo, kiun vi certe ŝatos! Sed via loko por surteriĝi devos malproksimiĝi de la urbo, ni ne volos esti damaĝitaj…” en la bildo la knabino, kiu nomis sin la ĉefo de la Tero, daŭre babiladis.

 

La forvojaĝinto ŝanĝis la vidaĵon en la videokulvitroj, kiu montris la areon rekte sub la surteriĝujo. Nun la alteco estis nur pli ol dek mil metroj, kaj sube sin sternis nigra sovaĝa tereno.

 

Poste, en la bildo okazis pli da logika ĥaoso, eble ĉar la kontruinto de la bildo antaŭ jarmiloj sentis ekstreman melankolion, aŭ eble la memoro de la komputilo, kiu elsendis la bildon, jam kadukiĝis dum la jarmilojn longa tempo. Sur la bildo, la knabino ekkantis:

 

Ho, respektinda sendito, vi venas el la makroerao!

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

 

La bela kantistino ekdancis dum sia kanto, kaj saltis de la tribuno ĝis alteco de kelkdek metroj. Falinte sur la tribunon, ŝi resaltis, eĉ trans pli ol duono de la placo, ĝis ŝi falis sur la supron de altkontruaĵo ĉe la placo; jen alia salto, ŝi flugis trans la tuta placo, falante en alian flankon, kvazaŭ ĉarma puleto. Foje ŝi kaptis en aero strange forman ŝvebaĵon kelkajn metrojn longan, kiu portis ŝin ĉirkaŭŝvebante sur la placo, kaj sur ĝi ŝi bele tordadis sian sveltan korpon.

 

Homoj malsupre ekscitiĝis, ke ĉiuj laŭtkantis ĥore: “Makroerao, makroerao…” Ĉiu povis salteti alte en aero, tiel ke la homamaso ŝajnis kvazaŭ sableroj ŝutitaj sur vibrantan surfacon de tamburo.

 

La forvojaĝinto ne plu povis elteni, ke li malŝaltis kaj la sonon kaj la bildon. Li nun sciis, ke homoj antaŭ la kataklismo enviis la postvivantojn trans spactempo kiel li, tial ili faris tiajn perversaĵojn por tormenti ilin. Sed post iom da tempo, kiam la ĝeno de tiu bildo iom malaperis, sensante la skuon de la surteriĝujo tuŝanta la teron, li ekhavis iluzion: ĉu eble li vere surteriĝis ĉe urbon, kiun oni ne povis vidi klare de alteco? Kiam li eliris el la surteriĝujo, starante sur la senlima nigra sovaĝa tereno, la iluzio malaperis, ke seniluziiĝo frostigis lian tutan korpon.

 

La forvojaĝinto singarde malfermis la maskon de sia kosmovesto, kaj malvarmo tuj atakis lian vizaĝon. La aero estis tre maldensa, sed sufiĉis por homa spirado. La temperaturo estis ĉirkaŭ 40 gradoj sub nulo. La ĉielo aspektis indiga kiel krepusko antaŭ katastrofo, kvankam nun la Suno brilis supre. La forvojaĝinto demetis ganton, kaj ne sensis sunan varmon. Ĉar la aero estis maldensa, sunlumo estis malforte disĵetita, ke vidiĝis kelkaj brilaj steloj en la ĉielo. Sub liaj piedoj estis tero ĵus solidiĝinta antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj, ĉie vidiĝis ondformoj de lava fluo. Kvankam jam ekokazis veterdisfalo9 al la tera surfaco, ĝi estis ankoraŭ tre malmola, ke malofte troviĝis grundo. Tia tero kun ondaj formoj etendiĝis ĝis la rando de la ĉielo, kaj en la vastaĵo troviĝis kelkaj montetoj. En alia direkto, vidiĝis glaciita maro trembrilanta blanke en la horizonto.

 

La forvojaĝinto atente ekzamenis la ĉirkaŭaĵon, kaj vidis la fonto elsendanta la informondon. Tie troviĝis travidebla duongloba ŝildo, muntita en roko sur tero, ĉirkaŭ unu metron larĝa diametre, sub kio ŝajne estis ŝirmata peco de tre kompleksa artefakto. Li ankaŭ rimarkis, ke sur malproksima tera surfaco ankaŭ troviĝas kelkaj tiaj travideblaj duongloboj, distancantaj inter si du aŭ tridek metrojn, kvazaŭ kelkaj grandaj bobeloj sur tero, reflektantaj la sunlumon.

 

La forvojaĝinto denove ŝaltis la bildon en sia maldekstra okulvitro. En la virtuala mondo de komputilo, la senhonta trompistineto ankoraŭ absorbite kantadis kaj tordadis sur la branĉego ŝvebanta en aero, kaj de tempo al tempo sendis al li kison, dum ĉiuj malsupre en la placo hurais al li.

 

 

Grandioza mikroerao!

 

Romantika mikroerao!

 

Melankolia mikroerao!

 

Fragila mikroerao!

 

 

La forvojaĝinto sensente staris, ĉirkaŭata de indiga ĉielo, brilantaj hela Suno kaj kristalaj steloj, ĉirkaŭata de la tuta universo — la lasta homo.

 

Soleco lavange superŝutis lin, ke li ekkaŭris por plorsingulti, kovrante sian vizaĝon.

 

La kanto subite haltis, ĉiuj en la virtuala bildo zorge rigardis lin. La knabo, rajdante sur la branĉego en aero, ĉarme ekridis.

 

“Ĉu vi havas tiom malgrandan memfidon pri homaro?”

 

Io en ĉi tiu frazo ekŝokis la forvojaĝinton, li vere sentis ion, kaj ekstaris. Li rimarkis subite, ke la urbo en la bildo de lia maldekstra okulvitro malheliĝis, kvazaŭ nubego dum sekundo kovris la ĉielon. Li paŝis flanken, la urbo tuj ekheliĝis. Li proksimiĝis al la travidebla duonglobo, klinis sin por rigardi internen. Li ne povis klare vidi tiujn densegajn malgrandegajn artefaktojn, sed li vidis en la bildo de la maldekstra okulvitro, ke la urba ĉielo tuj estas okupita de gigantaĵo.

 

Tio estis lia vizaĝo.

 

“Ni vidas vin! Ĉu vi vidas nin klare? Prenu lupeon!” la knabino ekkriis laŭte, kaj la placo ekbolis denove.

 

La forvojaĝinto ĉion komprenis. Li rememoris homojn saltintajn el la altkonstruaĵoj, ĉar en mikromedio gravito ne kaŭzas difekton. Same, en tia skalo, homo ankaŭ povis facile salti sur altkonstruaĵon kelkcent metrojn (mikrometrojn?) altan. Tiuj kristalaj globoj efektive estis akvo, ĉar en mikroskalo surfaca tensio10 de akvo estas domina forto, ke tiuj estis akveroj, kaj tiuj, kiujn homoj fortiris de la akveroj por trinki, estis sendube eĉ pli malgrandaj akveroj. La laŭvide kelkajn metrojn longaj strangaĵoj ŝvebantaj en la urba aero, inkluzive de la branĉego ŝvebante portanta la knabinon, estis nur malgrandegaj polveroj en aero.

 

Tiu urbo ne estis virtuala, ĝi ja estis same reala kiel ĉiuj homaj urboj antaŭ dudek kvin mil jaroj, ĝi ja troviĝis en ĉi tiu metron diametre larĝa, duonglobforma, travidebla, vitra ŝildo.

 

Homaro ankoraŭ ekzistis, civilacio ankoraŭ ekzistis.

 

En la mikrourbo, la knabino ŝvebanta sur la branĉego — la ĉefreganto de la tera unuiĝinta registaro, memfide etendis siajn manojn al la forvojaĝinto, kiu kvazaŭ okupus la tutan universon.

 

“Respektinda antaŭulo, bonvenu al mikroerao!”

 


9

Vidu vikipedion.

10

Vidu vikipedion.

bildo de gb2312


povigita de