Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 4/6

La Kvara Sekcio: Mikrohomaro

 

“Dum la dek sep mil jaroj antaŭ la kataklismo, homaro provis elpensi ĉiajn metodojn sin savi, inter kiuj la plej simpla estis interstela elmigrado, sed neniu kosmoŝipo, inkluzive de via arkeo, trovis stelon kun loĝebla planedo. Eĉ se oni trovis ĝin, laŭ la homara teknologio de kosmonavigado jarcenton antaŭ la kataklismo, oni eĉ ne povis plenumi, ke nur unu elmilo de la homaro elmigri. Alia ideo estis migrado en profundon de la Tero por eliri poste, evitinte la energian flagron de la Suno. Tio nur plilongigis la procezon de morto, la tera ekosistemo post la kataklismo estis tute detruota, kaj ne povis vivteni la homaron.

 

“Dum iu tempo, homoj preskaŭ malesperis. Sed iu genetika inĝeniero ekhavis brilan ideon en sia cerbo: kio okazos se oni plimalgrandigos la volumenon de homaro miliardoble? Tiel la skalo de homara socio ankaŭ plimalgrandiĝos miliardoble, kaj bezonos malgrandegan ekosistemon, konsumos malgrandegajn resursojn por vivteni. Baldaŭ la tuta homaro konsciis, ke tio estas la sola farebla metodo savi la homaran civilizacion. Tiu elpenso bazis sur du teknologioj, unu el ili estis genetika inĝenierio. Post redaktado de homa genaro, homaro reduktos sian amplekson ĝis ĉirkaŭ dek mikrometroj, kompareblan kun amplekso de unu ĉelo, sed la korpa strukturo tute ne ŝanĝiĝos. Tio estis tute fareble, ĉar la genoj de homoj kaj bakterioj ne tiom malsamas komence; la alia teknologio estis nanoteknologio, kiu disvolviĝis dum la dudeka jarcento, kiam homoj jam povis konstrui generatoron bakterion larĝan, poste homoj povis konstrui ĉiujn aparatojn per nanoteknologio de raketo ĝis mikroonda kuirilo, kvankam tiuj nano-inĝenieroj eĉ ne pensis en siaj sonĝoj, ke iliaj fabrikaĵoj fine utilos tian celon.

 

“Kultivado de la unuaj mikohomoj similis al klonado: oni eltiris la tutan heredan informon el homa ĉelo, poste kultivis mikrohomon tute saman al la fonto, sed la volumeno estis nur miliardono de tio de la fonto. Poste ili povis reproduktiĝi same kiel makrohomoj (mikrohomoj tiel nomas vin, ili ankaŭ nomas vian eraon la makroerao).

 

“La unuaj mikrohomoj prezentis sin tre drame. Iun tagon, ĉirkaŭ dek du mil kvin cent jarojn post via ekvojaĝo, sur ĉiu televidilo tra la mondo aperis klasoĉambro, en kiu tridek infanoj lernis. La bildo estis tre ordinara, infanoj estis ordinaraj infanoj, klasoĉambro estis ordinara klasoĉambro, oni ne povis trovi ion ajn specialan. Sed kiam la kamerao fortiriĝis, homoj ekvidis, ke oni filmas tiun klasoĉambron sub mikroskopo… ”

 

“Mi volas demandi,” la fortiriĝis interrompis la ĉefreganton, “per tiom etaj cerboj, ĉu mikrohomoj povas atingi la inteligentecon de makrohomoj?”

 

“Ĉu ni do opinias, ke mi estas stultulo? Baleno ne estis pli inteligenta ol vi! Inteligenteco ne estas determinita de la amplekso de cerbo. Laŭ la nombro de atomoj en la cerbo de mikrohomoj kaj nombro de iliaj kvantumaj statoj, ĝia kapablo prilabori informon estas pli ol sufiĉa same kiel cerbo de makrohomoj… Nu, ĉu vi povus inviti nin al la kosmoŝipego por vizito?”

 

“Certe, kun ĝojo, sed… kiel iri?”

 

“Bonvolu atendi momente!”

 

La ĉefreganto tiam saltis sur strangan flugilon en aero, kiu similis al plumego kun rotoro. Poste, aliaj sur la placo provis salti al la “plumo”. Ĉi tiu socio ŝajne ne havis la ideon de klaso, tiuj, kiuj alsaltis el la homamaso, certe estas ordinaraj civitanoj, jen olduloj jen junuloj, ili ĉiuj estis infanecaj kiel la ĉefreganto, kaj ekscitite bruis. Baldaŭ ĉi tiun “plumon” tute okupis homoj, kaj en aero senĉese ekaperis nova “plumo”, kiun tuj je apero tute okupis homoj alsaltintaj. Fine. en la urba aero ŝvebis kelkcent “plumoj” plene portantaj homojn, kiuj sekvis la plumegon de la ĉefreganto, flugante en granda vico al iu direkto.

 

La forvojaĝinto denove klinis sin super la travidebla duonglobo por atente observi la mikrourbon internan. Ĉi-foje, li povis distingi la altkonstruaĵojn, kiuj aspektis kiel dense starantaj alumetoj. Uzante ĉion de sia okulkapablo, la forvojaĝinto fine povis distingi tiujn veturilojn plumformajn, kiuj aspektis kiel etaj blankaj eroj ŝvebantaj en klara akvo, se ili ne kuniĝis centope, li neniel povis distingi. Tute ne eblis vidi mikrohomojn per nudaj okuloj.

 

En la maldekstra okulvitro de la videokulvitroj portantaj de la forvojaĝinto, la bildo aktuale filmata de mikrokameraisto per neimagebla eta kamerao ankoraŭ estis tre klara, nun la kameraisto estis ankaŭ sur la “plumo”. La forvojaĝinto trovis, ke en trafiko de la mikrourbo, kolizio estas ĉiam okazanta afero. Tiu rapide fluganta aro da “plumoj” koliziis inter si de tempo al tempo, koliziis al polvego ŝvebanta en aero, eĉ temp-al-tempe karambolis fronte al staranta altkonstruaĵo! Sed kaj la flugilo kaj ĝiaj pasaĝeroj fartis tune bone, ŝajne neniu zorgis pri tia kolizio. Fakte tio estas fizika fenomeno, kiun eĉ gimnaziano povas kompreni: ju pli malgranda la skalo de la objekto estas, des pli granda la tuta forteco de la objekto estas. Kolizio de du bicikloj kaj tio de du ŝipegoj dek mil tunaj havas tute malsamajn rezultojn. Se du polveroj kolizias, ili tute ne difektiĝas. Ĉiu homo en la mikromondo ŝajne havis nedetrueblan korpon, kaj neniel zorgis, ke li aŭ ŝi vundiĝos. Kiam la “plumaro” preterflugis, el altkontruaĵoj apude saltadis homoj tra fenestroj por atingi iun plumon, sed tio ne ĉiam sukcesis, kiam tiu homo do komencis faladon je loko kelkcent metrojn alta, kiu kapturnigis la forvojaĝinton, sed la falanta mikrohomo eĉ trankvile salutis konatojn en falpasantaj fenestroj de la altkontruaĵo!

 

“Ho, viaj okuloj aspektas kiel nigra maro, tre tre malhela, kun profunda melankolio! Via melankolio ŝirmis nian urbon, vi faris ĝin muzeo! Ve…” La ĉefreganto denove ekploris malĝoje, aliuloj ankaŭ kune ploris, lasante iliajn “plumojn” koliziadi kun altkontruaĵoj.

 

La forvojaĝinto ankaŭ vidis en la maldekstra okulvitro siajn gigantajn okulojn en la ĉielo de la urbo, kies melankolio miliardoble pligrandigita profunde ŝokis lin. “Kial temas pri muzeo?” la forvojaĝinto demandis.

 

“Ĉar nur en muzeo troviĝas melankolio, la mikroerao estas senzorga erao!” la tera ĉefo laŭte kriis, kvankam larmoj ankoraŭ restis sur ŝia delikata vizaĝo, ĉe ŝi tamen troviĝis neniu alia spuro de malĝojo.

 

“Ni estas senzorga erao!” aliaj ankaŭ senbride hurais.

 

La forvojaĝinto trovis, ke emocia ŝanĝiĝo de mikrohomaro estas centoble pli rapida ol tio de la makroerao. Tiu ŝanĝo plejparte montriĝis ĉe negativaj emocioj kiel malĝojo kaj melankolio, el kiuj ili povis tuj elsalti. Ankaŭ alia trovaĵo pli mirigis lin: ĉar tiaj negativaj emocioj estis tre raraj en ĉi tiu erao, mikrohomoj taksis ilin kiel raraĵojn, kaj haste kaptis ajnan okazon por sperti ilin.

 

“Ne estu melankolia kiel infano, vi baldaŭ trovos, ke mikroerao havas nenion por zorgi!”

 

Tiaj vortoj ege mirigis la forvojaĝinton, antaŭe li jam vidis, ke la temperamento de mikrohomoj tre similas al tio de infanoj en makroerao, tamen oni devas troigi multoble tiun temperamenton de infanoj por ke ĝi vere similu al tio de mikrohomoj. “Ĉu vi intencis diri, ke en ĉi tiu erao, homoj kreksas pli kaj… pli naive?”

 

“Ni kreskas pli kaj pli feliĉe!” la ĉefo-knabino diris.

 

“Jes, mikroerao ests erao por kreski pli kaj pli feliĉe!” aliaj laŭte konsentis.

 

“Sed melankolio ankaŭ estas tre bela, kiel lago sub la luno, ĝi reprezentas idilian amon de la makroerao, ve ve ve…” la ĉefo de la Tero denove laŭte ploris.

 

“Jes, tiu estis tiel bela erao!” aliaj mikrohomoj ankaŭ larme konsentis.

 

La forvojaĝinto ekridis, “Vi ne scias, kio estas melankolio, etuloj, vera melankolio estas neplorebla.”

 

“Vi povos helpi al ni sperti ĝin!” la ĉefreganto revenis al ekscita stato.

 

“Espereble ne.” la forvojaĝinto suspiris.

 

“Rigardu, ĉi tio estas la monumento de makroerao!” kiam la “plumaro” flugis super alia urba placo, la ĉefreganto prezentis. La forvojaĝinto vidis, ke la monumento estas dika nigra kolonego, same larĝa kiel giganta televida turo en antaŭa tempo, glaca en la surfaco, alta ĝis la nuboj. Nur post longa rigardo li eksciis, ke tio estas haro de makrohomo.

bildo de gb2312


povigita de