Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 5/6

La Kvina Sekcio: Bankedo

 

La “plumaro” elfluis el nevidebla elirejo de la duongloba travidebla ŝildo. Tiam, la ĉefreganto diris al la forvojaĝinto en la video: “Ni estas pli ol cent kilometrojn for de via kosmoveturilo, estos pli rapide se ni alteriĝos sur vian fingron, por ke vi portu nin tien.”

 

La forvojaĝinto turnis sian kapon por rigardi la surteriĝujon proksiman malantaŭ si, pensante ke ili eble mikroigis ankaŭ mezurunuojn. Li etendis sian fingron, la “plumaro” surfingriĝis, aspektante kiel eta peco da blanka polvo falinta sur la fingron.

 

La forvojaĝinto vidis en la videobildo, ke liaj fingrolinioj aspektas kiel duontravideblaj montoĉenoj, kaj la “plumaj” aviadiloj alteriĝintaj aspektas tre malgrandaj. La ĉefreganto la unua elsaltis el la “plumo”, kaj tuj falis dorsen.

 

“Tro glitige, vi havas grasan haŭton!” ŝi plendis. Ŝi demetis siajn ŝuojn kaj forĵetis ilin, per nudaj piedoj vagadis scivoleme. Aliaj ankaŭ eliris el la “plumo”, ke inter la duontravideblaj montoĉenoj sur la fingro ekestiĝis maro de homoj.

 

La forvojaĝinto proksimume taksis, ke sur lia fingro nun troviĝas pli ol dek mil homoj!

 

Stariĝinte kaj etendante la fingron, la forvojaĝinto paŝis tre singarde al la surteriĝujo.

 

Tuj post kiam li eniris la surteriĝujon, iu en la mikrohomoj laŭte ekkris: “Ha, rigardu la metalan ĉielon, artefaritan sunon!”

 

“Ne estu tiel mirema kvazaŭ stultulo! Ĉi tiu estas nur prameto, tiu supra estas vere granda!” la ĉefreganto skoldis, sed ankaŭ ŝi mireme ĉirkaŭrigardis, poste ekkantis kun aliaj la strangan kanton:

 

Glora makroerao,

 

Grandioza makroerao,

 

Bela makroerao,

 

Vi estis sonĝo malaperinta en flamoj…

 

Dum la tempo kiam la surteriĝujo ekflugis kaj vojaĝis al la Arkeo, la ĉefo de la Tero daŭris la rakonton de la mikroerao.

 

“La mikrohoma socio kaj la makrohoma socio kunekzistis dum periodo, dum kiu la mikrohomoj plene ellernis la scion de la makrohomoj, kaj heredis ilian kulturon. Samtempe, surbaze de la nanoteknologio, la mikrohomoj disvolvis altgradan teknikan kulturon. Ĉi tiu transira periodo daŭris cirkaŭ, eble, dudek generaciojn.

 

“Poste, kiam la kataklismo alproksimiĝis, makrohomoj ne plu reproduktiĝis, kaj ilia nombro malgrandiĝis tagon post tago; dume la mikrohoma loĝantaro rapide pligrandiĝis, kaj amplekso de ilia socio ankaŭ abrupte pligrandiĝis, baldaŭ devancis tion de la makrohoma socio. Tiam, mikrohomoj komencis postuli, ke ili transpreni la regadon de la mondo. Tio kaŭzis grandan maltrankvilon en makrohoma socio. Ĝisostuloj rifuzis cedi la regadon, dirante, kiel oni povas lasi bakteriojn gvidi la mondon. Sekve, mondmilito esplodis inter makrohomoj kaj mikrohomoj!”

 

“Estis tre malfeliĉe por vi!” la forvojaĝinto simpatie.

 

“Malfeliĉe estis por la makrohomoj, kiuj post nelonge estis venkitaj.”

 

“Kiel tio eblis? Unu el ili per martelo povis detrui vian urbon de milionoj da homoj.”

 

“Sed mikrohomoj ne batalis kun ili en la urbo. La armiloj de la makrohomoj ne povis damaĝi nevideblajn malamikojn kiel la mikrohomojn. La sola armilo, kiun ili povis uzi, estis malinfektaĵo, per kiu ili dum la tuta historio de civilizacio batalis kontraŭ bakterioj, sed ne triumfis finfine. Nun ili devis venki la mikrohomojn, kiuj estas same inteligentaj kiel ili, tio estis eĉ pli ne ebla. Ili ne povis vidi la movadon de la mikrohoma armeo, tamen mikrohomoj povis facile sub ilia rigardo korodi la blatojn de iliaj komputiloj. Sen komputiloj, kio ili povis fari? Grandeco ne egalas fortecon.”

 

“Nun post konsidero tio veras.”

 

“Tiuj militkrimuloj ricevis meritan punon, kelkmil mikrohomaj elitaj trupoj kun laserboriloj surteriĝis sur iliajn retinojn…” la ĉefknabino feroce diris.

 

“Post la milito, la mikrohomoj akiris regadon de la mondo, la makroerao finiĝis, la mikroerao komenciĝis!”

 

“Tre interesa!”

 

La surteriĝujo eniris la Arkeon en malalta tera orbito. Mikrohomoj veturis trarigardi sur "plumoj", la giganteco de ĉiu kosmoŝipo konsternis la mikrohomojn. La forvojaĝinto atendis, ke li aŭdos iliajn laŭdojn, sed la ĉefreganto tiel diris al li sian penson:

 

“Nun mi scias, eĉ sen energia flagro de la Suno, la makroerao ankaŭ estis pereonta. Vi konsumis resursojn kelkcent-milionoble pli multe ol ni!”

 

“Sed ĉi tiu kosmoŝipo povas vojaĝi je preskaŭ-lumrapido, atingas stelon kelkcent lumjarojn foran. Etulo, ĉi tiun taskon, nur giganta makroerao povis plenumi.”

 

“Ni ja ne povas nun, nia kosmoŝipo nur povas vojaĝi je dekono de lumrapido.”

 

“Vi povas vojaĝi en kosmo?” la forvojaĝinto forte konsterniĝis.

 

“Evidente ne tiel bone kiel vi. La kosmoŝiparo de la mikroerao atingis plej malproksime la Venuson. Ni ĵus ricevis mesaĝon de ili, kiu informis, ke la Venuso nun pli taŭgas por loĝi ol la Tero.”

 

“Kiom granda estas via kosmoŝipo?”

 

“La pli granda kiel en via tempo … nu… piedpilko, kiu povos transporti miliardojn da homoj; la pli malgranda nur kiel golfpilko, evidente de la makrohomoj.”

 

Nun, la forvojaĝinto tute perdis sian lastan senton de supereco.

 

“Respektinda antaŭulo, ĉu vi ne gastigi nin? Ni estas malsataj!” kiam ĉiuj “plumaj” aviadiloj denove kolektiĝis sur la regpanelo de la Arkeo, la tera ĉefo petis por ĉiuj mikrohomoj, kiuj kelkdek-milope espereme rigardis la forvojaĝinton de sur la regpanelo.

 

“Mi ne pensis, ke mi gastigas tiom multe da homoj.” la forvojaĝinto diris ridante.

 

“Ni ne kostos al vi tro multon!” la knabino diris kolere.

 

La forvojaĝinto prenis skatolon da lunĉoviandaĵo el la konservejo. Malferminte ĝin, li singarde detranĉis peceton per tranĉileto, kiun li metis sur la regpanelon apud la kelkdek mil homoj. Li povis vidi ilian lokon, kiu estis cirkla areo pli larĝa ol monero sur la regpanelo. La areo estis nur malpli glata ol ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ oni vaporblovis sur ĝin.

 

“Kial tiom multe? Vi tro malŝparis!” la tera ĉefo riproĉis. Sur la ekranego li povis vidi, ke malantaŭ ŝi, homoj amasiĝas al alta viandmonto, kaj el la rozkolora monto ili fortiris pecojn da viando por manĝegi. Li rerigardis la regpanelon, kie la viandpeco tute ne reduktiĝis. Sur la ekrano, la homamso baldaŭ disiĝis, iuj eĉ forĵetis viandon neformanĝitan. La ĉefknabino, prenante mordita viandpecon, skuis la kapon.

 

“Tio gustis malbone.” ŝi komentis.

 

“Evidente, tion sintezis la ekorecikligilo, kio certe ne estos bongusta.” la forvojaĝinto diris kun bedaŭro.

 

“Ni volas drinki!” la tera ĉefo denove postulis, kio kaŭzis huraon de la mikrohomoj. La forvojaĝinto estis ŝokita, ĉar li sciis, ke alkoholaĵo povas mortigi mikrobojn!

 

“Kio pri biero?” la forvojaĝinto demandis singardeme.

 

“Ne, ni deziras skotan viskion aŭ moskvan vodkon!” la tera ĉefo diris.

 

“Aŭ maotai-brandon11!” iu kriis.

 

La forvojaĝinto fakte havis botelon da maotai-brando, kiun li konservis de ekvojaĝo sur la Arkeo, por drinki kiam ili trovos novan planedon por elmigri. Li prenis la alkoholaĵon, malfermis la kovrilon de la blanka porcelana botelo, singarde verŝis la alkoholaĵon en la kovrilon, kiun li metis apud la homamaso. Li vidis sur la ekrano, ke homoj ekgrimpas sur la alta klifo de la kovrilo, kiu kvankam estis glata, en mikroskalo sur ĝi troviĝis grandaj elstaraĵoj. La mikrohomj, uzante sian sperton por suriri altkonstruaĵojn, baldaŭ atingis la supron de la kovrilo.

 

“Ho, kia bela lagego!” mikrohomoj kune laŭdis. Sur la ekrano, la forvojaĝinto vidis, ke la surfaco de la larĝa brando-lago havas gigantan kurban formon pro surfaca tensio. La kamerao de la mikrohoma ĵurnalisto daŭre sekvis la ĉefreganton, tiu knabino nun provis kapti la alkoholaĵon per mano, sed ŝi ne povis atingi ĝin. Poste ŝi sidis sur la randon de la kovrilo, per blanka piedeto kirlis la surfacon de la alkoholaĵo, ŝian piedon tuj envolvis travidebla globo de alkoholaĵo, etendante sian piedon supren, ŝi prenis globeton el la globego de alkoholaĵo, kaj metis ĝin en sian buŝon.

 

“Ho, alkoholaĵo de makroerao estas pli bona ol tio de la mikroerao.” ŝi kontente balancis sian kapon.

 

“Mi ĝojas, ke ni ankoraŭ havas aĵon pli bonan ol la vian, sed drinki per piedo kiel vi, estis tro ne higiene.”

 

“Mi ne komprenas.” ŝi suprenrigardis lin konfuzate.

 

“Vi nudpiede iris tiom longan vojon, bakterioj eble kreskis sur la piedo. ”

 

“Ho, mi memoras!” la tera ĉefo laŭte kriis, kaj transprenis keston de la manoj de akompananto. Ŝi malfermis ĝin, elprenis vivaĵon el ĝi, kiu estis rondaĵo larĝa kiel piedpilko, kun sennombraj kruretoj moviĝantaj. Ŝi prenis unu el la kruroj por levi la aĵon. “Rigardu, tio estas la donaco al vi de nia urbo! Laktobakoko!”

 

La forvojaĝinto penis rememori sian scion pri mikroboj, “Ĉu vi diris pri… laktobacilo!”

 

“Tio estis la nomo de la makroerao. Ĉi tiu estas la besto, kiu faras jogurton bongusta, ĝi estas utila besto!”

 

“Utila bakterio.” la forvojaĝinto korektis: “Nun mi scias, ke bakterioj ja ne povas malutili al vi, kaj nia ideo pri higieno ne taŭgas por la mikroerao.”

 

“Tio ne certas, ĉar iuj bestoj, nu, bakterioj, emas mordi, kiel kojlobacilupoj12, por venki kiujn necesas korpa peno, sed multaj bestoj, kiel gistoporkoj, estas tre amindaj.” la tera ĉefo diris, kaj prenis alian globon da alkoholaĵo de sia piedo por meti en sian buŝon. Kiam ŝi elskuis la restantan globon da alkoholaĵo de sia piedo por stariĝi, ŝi jam ŝanceliĝis de la drinkado, kaj ŝia lango ankaŭ estis iom ne fleksa.

 

“Mi ne imagis, ke homaro eĉ ne forgesis la alkoholaĵon!”

 

“N… ni heredis ĉiom da belaj aferoj de la homaro, sed tiuj makrohomoj opiniis, ke ni ne rajtas re… reprezenti homaran civilizacion…” la tera ĉefo eble sentis kapturnon, kaj re falsidiĝis sur la teron.

 

“Ni heredis ĉiom da filozofio de la homaro, jen okcidenta, jen orienta, jen helena, jen ĉina!” iu diris el la homamaso.

 

Sidante, la tera ĉefo etendis siajn manoj al ĉielo kaj laŭte deklamis: “Neniu povas paŝi en la saman riveron dufoje; Tao generis unu, unu generis du, du generis tri, tri generis ĉi… ĉion!”

 

“Ni aprezas pentraĵojn de Van Gogh, ĝuas muzikaĵojn de Beethoven, kaj aktoras en teatraĵojn de Ŝekspiro!”

 

“Ĉu esti aŭ ne esti, tiel staras la … la demando!” la ĉefknabino restariĝis ŝancelante por roli kiel Hamleto.

 

“Sed en nia erao, knabino kiel vi neniel fariĝis monda ĉefo eĉ en sonĝo.” la forvojaĝinto diris.

 

“La makroerao estis melankolia erao, kiu havis melankolian politikon; la mikroerao estas senzorga erao, kiu bezonas ĝojan ĉefon.” la ĉefreganton diris, kiu nun ŝajnis pli sobra.

 

“Mi ne finis la… la rakonton de historio. Mi ĵus rakontis pri, nu, milito inter makrohomoj kaj mikrohomoj, poste ankaŭ eksplodis mondmilito inter mikrohomoj…”

 

“Kio? Ĉu ne pro teritorio?”

 

“Certe ne, en mikroerao, se estas io neelĉerpebla, tio estas teritorio. La milito estis pro io… kion la makrohomoj ne povas kompreni. En la plej granda batalo, la fronto estis… nu, laŭ via mezurunuo, pli ol cent metroj longa. Kia vasta batalkampo!”

 

“Vi heredis multe pli de la makroerao ol tio, kion mi imagis.”

 

“Pli poste, la mikroerao koncentris sin por la preparo de la venonta kataklismo. Dum kvin jarcentoj, mikrohomoj kontruis profunde en tera tavolo kelkmil superurbojn, ĉiu el ili aspektas al vi kiel globego el neoksidebla ŝtalo du metrojn larĝa diametre, en kiu povis loĝi pli ol dek milionoj da homoj. Ĉiuj tiuj urboj estis konstruitaj okdek mil kilometrojn subtere…”

 

“Atendu, la radiuso de la Tero estas nur ses kilometroj.”

 

“Nu, mi denove uzis nian unuon, tio estis laŭ via unuo, hm, okcent metrojn profunda! Kiam aperis antaŭsignoj de la suna energia flagro de, la tuta mikromondo translokis sin subteren. Poste, poste okazis la kataklismo.

 

“Kvarcent jarojn post la kataklismo, la unuaj mikrohomoj el subteraj urboj laŭ larĝaj tuneloj (ĉirkaŭ same larĝaj kiel la akvotuboj en makroerao) alvenis al la surfaco, post kiam ili traboris solidiĝintan lafon per laserborilo. Post alia kvin jarcentoj, sur la surfaco mikrohomoj konstruis novan homan mondon, kiu havis pli ol dek mil urbojn, dek ok miliardojn da loĝantoj.

 

“Mikrohomoj estas optimismaj pri la estonteco de homaro. La optimismo estas tiom granda kaj senrezerva, ke la homoj de la makroerao ne povis imagi. La optimismo estas bazita sur la mikroskalo de socio en mikroerao, kio pligrandigas al homaro la povon pluvivi en la kosmo centmilionoble. Ekzemple, la skatolo da viando, kiun vi ĵus malfermis, sufiĉas al la tuta loĝantaro de nia urbo kiel nutraĵo dum unu aŭ du jaroj, kaj la skatolo mem ankaŭ sufiĉas al la urbo por konsumado de ŝtalo dum unu aŭ du jaroj.”

 

“Kiel homo el makroerao, mi povas pli bone kompreni la grandegan avantaĝon de la civilizacio de mikrerao, kiu estas mito, estas epopeo!” la forvojaĝinto diris elkore.

 

“La evoluo de vivo tendencas al malpligrandiĝo. Grando ne egalas grandiozon. Malgrandaj vivaĵoj povas pli bone akordiĝi kun la naturo. Gigantaj dinosaŭroj formortis, sed formikoj el la sama erao postvivas. Nun, se alvenos pli granda kataklismo, kosmoŝipo same granda kiel via surteriĝujo povos forporti la tutan homaron. Sur asteroido ne tre granda en la kosmo, mikrohomoj povas kontrui civilizacion kaj krei sufiĉe bonan vivon.”

 

Post longa silento, la forvojaĝinto solene diris al la mikrohoma amaso, kiu okupis areon same larĝan kiel moneron antaŭ li: “Kiam mi denove vidis la Teron, kiam mi pensis, ke mi estas la lasta homo en la universo, mi estis la plej malĝoja homo el la homaro. Nenio estas pli malĝoja ol la morto de koro, kaj neniu foje alfrontis tian situacion, kiu mortigis la koron. Sed nun, mi estas la plej feliĉa el la tuta homaro, almenaŭ el la makrohomoj. Mi vidas daŭrigon de homara civilizacio, fakte daŭrigo de civilizacio ne sufiĉas por priskribi la mikroeraon, kiu estas la sublimado de la homara civilizacio! Ni ĉiuj estas homaro de la sama deveno, nun, mi petas, ke la mikroerao akceptu min kiel ordinaran civitanon de via socio.”

 

“Ekde kiam ni detektis la Arkeon, ni jam akceptis vin. Vi povos vivi sur la Tero, la mikroerao povos senprobleme provizi vin, makrohomon je ĉio por vivteni.”

 

“Mi vivos sur la Tero, sed ĉion, kion mi bezonos, mi povos akiri de la Arkeo, kies ekorecikliga sistemo sufiĉos por vivteni min dum mia restanta vivo. Makrohomo ne plu povos konsumi resursojn de la Tero.”

 

“Sed nun la situacio pliboniĝas. Krom tio, ke la klimato de Venuso fariĝas pli taŭga por homaro, la temperaturo de la Tero ankaŭ fariĝas pli varma, kaj la maroj degelas. Eble ĝis la venonta jaro, pluvos en multaj regionoj sur la Tero, ke plantoj povos kreski.”

 

“Pri plantoj, ĉu vi vidis ilin?”

 

“Ni daŭre plantas muskojn en la ŝildo, kiuj estas tre altaj plantoj, ĉiu branĉo de kiu estas dek kelkajn etaĝojn alta! Ankaŭ klorelojn13 en akvo…”

 

“Ĉu vi aŭdis pri herboj kaj arboj?”

 

“Ĉu vi diris pri la gigantaj plantoj en makroerao altaj kiel montoj? Ej, tio estas mito de antikveco.”

 

La forvojaĝinto ridetis, “Mi traktos aferon, kiam mi revenos, mi montros al vi miajn donacojn al la mikroerao, kiujn vi certe ŝatos!”

 


11

Ĉina brando. Vidu vikipedion pri Maotai brando.

12

Ŝajne temas pri kojlobacilo.

 

bildo de gb2312


povigita de