Ensaluto

La Mikroerao (Verkita de Liu Cixin) 6/6

La Sesa Sekcio: Renaskiĝo

 

La forvojaĝinto sola eniris fridĉelon sur la Arkeo, en kiu oni bonorde metis altajn bretojn, sur kiuj troviĝis kelkcent miloj da likimunaj tuboj. Tio estis la semkonservejo, en kiu estis konservataj semoj de kelkcent miloj da plantoj sur la Tero, kiujn la Arkeo planis porti al fora planedo por enmigri. Troviĝis ankoraŭ kelkaj vicoj da bretoj, kio estis la embrikonservejo, en kiu estis fridkonservataj embriaj ĉeloj de cent kaj kelkdek miloj da animaloj sur la Tero.

 

Kiam la vetero plivarmiĝos venontjare, la forvojaĝinto plantos herbojn sur la Tero. Inter la kelcent mil specoj da semoj, estis herboj kun fortega vivoforto por kreski en neĝo kaj glacio, kiuj certe povos vivi sur la nuna Tero.

 

Eĉ se la ekosistemo nur resaniĝos ĝis dekono de tio de la makroerao, la mikroerao ekhavos paradizon inter paradizoj, kaj fakte la Tero povos resaniĝi eble multe pli ol tio. La forvojaĝinto ebriiĝis de sia feliĉa imago. Li imagis ekstazon de la mikrohomoj kiam ili la unuan tempon vidos verdan herbeton atingantan la ĉielon. Kio do pri herbejeto? Kion signifos herbejeto por mikrohomoj? Stepon! Kion signifos stepo? Tio estos verda universo por la mikrohomoj! Kio pri rojo en stepo? Kiam mikrohomoj, starantaj ĉe herbradikoj, vidos la puran rojon, kia grandioza vidindaĵo tio estos tra iliaj okuloj! La tera ĉefo diris, ke pluvos, se pluvos, ja estos stepo, estos rojoj en stepo! Ankaŭ estos arboj, ho, arboj! La forvojaĝinto imagis, ke teamo de mikrohomaj esploristoj, ekde la radiko de arbo komencos sian longan kaj mirindan vojaĝon, ĉiu folio por ili estos senlima verda ebenaĵo… ankaŭ estos papilioj, kies flugiloj estos koloraj nuboj trans la ĉielo tra la okuloj de mikrohomoj; ankaŭ estos birdoj, kies pepo sonos en la oreloj de mikrohomoj kvazaŭ laŭta sonorilo de la universo…

 

Jes, cent-miliardono de la ekoresursoj sur la Tero sufiĉas nutri cent miliardojn da homoj en la mikroerao! Nun, la forvojaĝinto fine komprenis fakton, kiun mikrohomoj daŭre emfazis al li.

 

La mikroerao estas senzorga erao.

 

Nenio povas minaci la mikroeraon, escepte de …

 

La forvojaĝinto ektremis, li rememoris tion, kion li venis por fari, kion li ne povis prokrasti eĉ sekundon. Li iris al vico de bretoj, de kiuj li prenis cent likimunajn tubojn.

 

Tiuj estis embriaj ĉeloj de liaj samtempuloj, embriaj ĉeloj de makrohomoj.

 

La forvojaĝinto metis tiujn likimunajn tubojn en lasero-cindrigejon por rubo, kaj revenis en la fridĉelon por detale kontroli plurfoje. Post kiam li certiĝis, ke neniuj tiaj likimunaj tuboj restas, li revenis al la cindrigejo, sen ajna emocio, li ekpremis la regbutonon.

 

Je la kelkcent mil gradojn alta temperaturo de la lasero, likimunaj tuboj entenantaj embriojn vaporiĝis momente.

 

Ho, mikroerao, jen mi venas…

 

(Fino)

 

Postskribo

La Mikroerao apartenas al mia projekto de seriaj verkoj “La Suno”, kiu komence laŭplane temis pri kataklismo de la Suno, priskribante la diversmanierajn procezojn por eskapo fare de la homaro, vicigitaj laŭ grado de sukceso; poste tiu disvolviĝis ĝis ĉiuj rakontoj rilataj al la Suno. Jam estis eldonitaj: La Vaganta Tero, Tutspektra Ŝtopĵamado, La Mikroerao; Kvar rakontoj estas verkotaj laŭplane: Sur Plutono ni sidiĝas por plori, kies titolo devenas de la poemo de Bajrono14: Ĉe la rivero Babilono ni sidiĝas por plori, kaj priskribos, ke kiam la suna kataklismo okazas, sen espero eskapi, homaro konstruas monumenton de homara civilizacio sur Plutono, tiu estos pli simila al morna prozo; Akva Drivo, kiu priskribos fandadon de asteroidoj per la Suno; Ora Palaco, kiu priskribos esploron de la internon de Suno fare de la homaro; estos ankaŭ Sundio, kies enhavon la legantoj tuj vidos!

 


 
14

Angle Byron, Vidu vikipedion pri George Byron.

 

bildo de gb2312


povigita de