Ensaluto

La mort du loup (Alfred de Vigny)

 

Jen traduko de fama poemo verkita de Alfred de Vigny (Alfred' de Vinji): "La mort du Loup"

La nubaroj trakuris sur la luno tutflama
Kiel sur incendio videblas fuĝo fuma
Kaj arbaroj nigriĝis preter la horizonto.
En malseka herbejo ni marŝis en silento,
En erikejo densa, kaj en veprejoj altaj,
Kiam, sub grandaj pinoj gigantojn similantaj,
Ni ekvidis ungegojn en la grundon markitaj
De la lupoj vagantaj kaj de ni postkuritaj.
Ni longe aŭskultadis, tenantaj nian spiron,
Ankaŭ nian paŝadon. Herbejon kaj arbaron
Neniu aŭdis vei en aero, kriis nur
Ventmontrilo funebra al la firmamenta pur',
Ĉar la vento altega blovis super la teroj,
Kaj nur ĝiaj piedoj tanĝis pintojn de turoj,
Dum la ĉisubaj kverkoj, klinitaj kontraŭ rokoj,
Ŝajnis kuŝi kaj dormi per apogitaj trunkoj.
Nenio bruetis do, kiam klinante kapon,
La plej aĝa ĉasisto, kiu gvidas la grupon,
Preskaŭ sur ĝi kuŝante, la sablejon rigardis.
Li, de kiu neniam iu eraron aŭdis,
Deklaris ja mallaŭte, ke tiuj freŝaj spuroj
Montras klare marŝadon per fortikegaj kruroj
De du adoltaj lupoj, ankaŭ de du lupidoj.
Ni tuj metis la manon al niaj ĉasponardoj,
Kaj de niaj fusiloj la ekbrilon kaŝante,
Ni singarde ekpaŝis, la branĉojn dispuŝante.
Tri haltas, kaj serĉante kion ili rigardas,
Mi subite ekvidas okulojn, kiuj brilas,
Kaj preter ili ankaŭ, dancantajn sub la luno
aliajn fajnajn formojn en mezo de gazono,
Kiel ĉiujn vesperojn antaŭ ni same faras
La ĝojplenaj pudeloj dum la mastro eniras.
La danco estis sama, kaj sama la aspekto,
Sed la idoj de lupo petolas en silento,
Konantaj proksimecon de dormanta en domo
Ĉiama malamiko, la senkompata homo.
La patro estis starinta, kontraŭ arbo pli fora
La lupino ripozis kvazaŭ tiu marmora
Kiun adoris Romo, kaj kies hara felo
Kovris la duondiojn, jen Remo kaj Romulo.
La lupo venas, haltas, per streĉita femuro
Kaj siaj longaj ungoj kroĉitaj en la tero.
Ĝi juĝis sin perdita, estinte surprizita,
Ĉiuj vojoj okupitaj, returnvojo ŝtopita.
Tiam ĝi tuj ekprenis en sian ardan faŭkon
De plej kuraĝa hundo la distranĉitan nukon,
Tamen ĝin ne ellasis el la feraj makzeloj
Malgraŭ multegaj kugloj pafitaj de fusiloj,
Kaj akritaj tranĉiloj samaj al cimitaroj,
Kiuj plonĝis samtempe en ĝiaj intestaroj,
Ĝis la lasta momento, kiam falis la hundo
Jam de longe venkita ĉe la lupa piedo.
Tiam ĝi senmoviĝas, spite ĵetas rigardojn.
Ĝi eĉ havas ankoraŭ en flankoj la ponardojn
Najlantajn ĝin al herbo, kiu odoras sangon.
La fusiloj celis ĝin formantaj duonringon.
Ĝi plue rigardas nin, kaj kusiĝas kviete
Dum ĝi lekas la sangon fluantan sur sin tute,
Kaj sen degni ekscii pro kio ĝi pereas,
Fermante la okulojn, al morto eĉ ne veas.

Mi metis mian frunton sur la vanan fusilon,
Provis iom mediti, tute ne havis volon
Postkuri la lupinon kaj la idojn, ĉiuj tri
Ja atendis la patron, kaj ja opinias mi,
Ke sen la du lupidoj, la belega vidvino
Ne estus lasinta lin sola antaŭ la fino.
Sed ŝi havis la devon savi ilian sorton
Kaj al ili instrui, kiel venki malsaton,
kaj neniam aniĝi al la urbaj statutoj
Faritaj de la homo kun fibestaj servutoj,
Kiuj pelas antaŭ lin, por havi proviantojn,
De arbaroj kaj rokoj ĉiujn praposedantojn.

Ho ve! Mi vere pensis, kvankam homoj ni estas,
Pri nia malsaĝeco mi honteme atestas.
Kiel lasi la vivon, ankaŭ ties malbonojn,
Ja nur vi, noblaj bestoj, posedas tiajn konojn.
De post kio ni estis, kaj kion ni rezignas,
Nur la silento grandas, ĉio alia vanas.
Mi bone komprenis cin, sovaĝan vagabondon,
Cia lasta rigardo trafis mian korfundon!
Ĝi diris: "Se ci povas, portu cian animon
Persistante lernadon kaj vartante pensemon
Ĝis la supera grado de stoika fiero,
Kien mi jam algrimpis vivinte en arbaro.
Sopiri, plori, preĝi malkuraĝas rutine,
Cian daŭran pezegan taskon faru obstine
En tiu vojo, kien alvokis cin la sorto,
Kaj, same al mi, mortu en sufera silento.

 
bildo de Tjeri


povigita de