Ensaluto

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 1/5

La Suno

Li ankoraŭ memoris la senton antaŭ 34 jaroj kiam li la unuan fojon vidis observatorion de Monto Siyun1. Kiam la ambulanco grimpis trans montkreston, la ĉefa montpinto de Monto Siyun aperis malproksime, kie la kupoloj de la observatorio reflektis radion de la subiranta Suno, kvazaŭ perloj inkrustitaj en la ĉefa montpinto.

 

Tiam li ĵus diplomiĝis ĉe medicina kolegio, kaj staĝis kiel kirurgo de cerbo. Laborante kiel helpanto de la ĉefa kirurgo, li venis al la observatorio por savi nemovendan severe-vunditon. Tiu estis angla fakulo vizitanta ĉi tien por esplorado, kiu, dum promenado, akcidente falis de sur la klifo kaj vundis la cerbon. Alveninte al la observatorio, ili faris al la vundito kranian punkcion, elsuĉis parton de sangokoagulaĵo, malaltigis la cerban premon, ke kiam la malsanulo pliboniĝis ĝis movebla stato, li estis transportota per ambulanco al hospitalo en provincurbo por plua operacio.

 

Jam estis malfrue en nokto kiam estis tempo foriri de la observatorio. Kiam aliaj portis la vunditon al la ambulanco, li scivoleme rigardis la kupolojn ĉirkaŭajn de la observatorio, la kombino de kies pozicioj ŝajne havis ian malklaran sencon, kvazaŭ kromleĥo2 sub lunlumo. Pelate de ia mistera forto, kiun li neniel povis kompreni post ĉiom da pensado en sia restanta vivo, li aliris al la plej proksima kupolo kaj eniris, malferminte la pordon.

 

Estis senlume interne, tamen sennombraj signallampetoj brilis, ke li sentis iri el stelplena ĉielo kun Luno en stelplenan ĉielon sen Luno. Nur mallarĝa strio da lunlumo trapasis fendon ĉe la supro de la kupolo, trafis la grandan astronomian teleskopon, ĝin nekomplete skizis profile per arĝentaj strekoj, ke ĝi ŝajnis kvazaŭ moderna artaĵo de abstrakta stilo en urba placo dum malfrua nokto.

 

Li iris per malpezaj paŝoj al la malsupro de la teleskopo, kaj vidis en malforta lumo aron da aparatoj, kies komplekseco superis lian imagpovon. Kiam li serĉis lenson, al kiu li povis alproksimigi siajn okulojn, aŭdiĝis de la pordo softa virina voĉo:

 

“Ĉi tio estas sun-teleskopo, sen okulario.”

 

Svelta figuro en blanka kitelo eniris tra la pordo, tre leĝere, kvazaŭ plumo flosanta el la lunlumo. La knabino aliris al li, ke li sentis la malfortan venteton sekvantan ŝin.

 

“Tradicia sun-teleskopo projektas bildon sur panelon, nuntempe plejmulto videblas per ekrano… Doktoro, vi ŝajne interesiĝas pri ĉi tiu loko.”

 

Li kapjesis: “Observatorio estas ĉiam transcenda kaj etera loko, kies senton mi tre ŝatas.”

 

“Kial vi komencis karieron de medicino? Ho, mia demando estis tre malĝentila.”

 

“Medicino ne nur estas detala teknologio, iutempe ĝi ankaŭ estas etera, ekzemple medicino pri cerbo, kiun mi studas.”

 

“Ej? Tranĉante cerbon per lanceto, ĉu vi povas vidi penson?” Ŝi diris. Li vidis ŝian ridon en la malforta lumo, ke li rememoris la neniam viditan Sunon projektitan sur panelon, kiu perdis sian agresan lumon, nur retenis sian teneran brilon, tio pretervole tuŝis lian koron. Li ankaŭ ridis, kaj esperis, ke ŝi vidas lian ridon.

 

“Mi penas laŭ mia povo. Tamen pripensu, ke tia fungoforma aĵo, kiun oni povas levi per unu mano, eĉ estas abunda kaj bunta kosmo. Ĉi tiu kosmo, laŭ iu filozofia vidpunkto, estas pli granda ol la kosmo, kiun vi observas, ĉar kvankam via kosmo estas kelkdek miliardojn da lumjaroj granda, ĝi tamen ŝajne estas limigita laŭ pruvo; sed mia kosmo estas senlima, ĉar penso estas senlima.”

 

“Ho, ne ĉies penso estas senlima. Sed doktoro, vi ŝajnas tre simila al homo kun senlima imago. Pri astronomio, ĝi ne estas tiom etera, kiel vi imagas. Antaŭ kelkmil jaroj ĉe la bordo de Nilo, kaj antaŭ kelkcent jaroj sur vojaĝantaj ŝipoj, ĝi estis tre praktika teknologio. Tiama astronomo ofte multjare markadis lokojn de miloj da steloj sur stelan maparon, foruzante sian tutan vivon en stela censo. Eĉ nun, specifa esplor-laboro de astronomio plimulte estas enuiga kaj senpoezia, ekzemple pri mia projekto, en kiu mi esploris stelan flagron, tio konsistas el senĉesa observado kaj registrado, plua observado kaj registrado, tre ne transcenda, nek etera.”

 

Surprizite li levis la brovojn: “Ĉu steloj flagras? Ĉu tiel, kiel ni vidas?” Vidinte ke ŝi ridas senvorte, li kapneis sinmorkante, “Ho, mi certe scias, ke tion kaŭzas atmosfera refrakto.”

 

Ŝi kapjesis: “Tamen kiel vida metaforo tio vere taŭgas, se oni forigas bazan konstanton kaj nur montras diferencon de energia ondado, flagranta stelo ja aspektas tiel.”

 

“Ĉu tion kaŭzas sunmakulo, sunflagro kaj tiel plu?”

 

Ŝi ĉesis ridon, solene kapneis: “Ne, tio estas ondado de stela energia eliro, kies kaŭzo estas pli profunda, kvazaŭ elektra lampo, kies lumŝanĝon ne kaŭzas ĉirkaŭaj noktpapilioj, sed la ondado de elektra tensio. Evidente la flagranta ondado de stelo estas tre malgranda, ke nur tre preciza aparato povas detekti, alie ni jam antaŭ longe rostiĝis de la Suno. Esplorado de tia flagro estas metodo por kompreni profundan strukturon de steloj.”

 

“Kion vi jam trovis?”

 

“Ankoraŭ tre foras de iu ajn trovo, ĝis nun ni nur observis la flagron de la plej observebla stelo — la Suno, kaj tia observado eble daŭros jarojn, samtempe ni etendiĝos la observatan celon de proksime al malproksime, poiome ĝis aliaj steloj… Sciu, ke ni eble devos uzi pli ol dek jarojn por kolekti samplojn en la kosmo, antaŭ ol indukti kaj eltrovi. Ĉi tio estas la temo de mia doktora disertaĵo, tamen mi pensas, ke mi daŭre faros tion, eble dum la tuta vivo.”

 

“Laŭ tio, vi ne vere sentas, ke astronomio estas enuiga.”

 

“Mi sentas, ke mi partoprenas belan entreprenon, enirante la mondon de steloj, kvazaŭ enirante senlime vastan ĝardenon, kie ĉiu floro estas malsama… Vi certe sentas tiun metaforon stranga, sed mi ja havas tian senton.”

 

Dirante tion, ŝi ŝajne nekonscie montris al la muro. Rigardante tiun direkton, li vidis bildon penditan sur la muro, kiu estis tre abstrakta, ke troviĝis nur unu dika streko ondadanta. Rimarkante ke li rigardas ion, ŝi turnis sin por iri al la muro, deprenis kaj transdonis la bildon al li, kiu trovis, ke la ondadanta dika streko estas inkrustaĵo el agataj ŝtonetoj sur la Monto Siyun.

 

“Tio estas tre bela, tamen pri kio temas? Ĉu vico da najbaraj klifoj?”

 

“Lastatempe ni observis flagron de la Suno, kies intenseco kaj ondmaniero estas tre raraj inter la observado dum lastaj jaroj, kaj tiu bildo estas kurbo de radiad-energia ondado dum ĝia flagro tiufoja. Ha, dum promenado mi ŝatas kolekti agatajn ŝtonetojn sur la monto, tial…”

 

Sed tiam tio, kio allogis lin, estis alia kurbo, kiu estis lumrando skizata ĉe ŝia korpa flanko de la malforta lumo el signallampetoj, dum ŝiaj ceteraj partoj tute solviĝis en ĉirkaŭantan mallumon. Kvazaŭ eminenta majstro de ĉina pentraĵo facile skizis sur tute blanka rizpapero elegantan inkstrekon, kaj nur pro la aŭro de tiu tenera bela kurbo, ĉiom da la purega blanka spaco sur la rizpapero tuj pleniĝis je viveco kaj senco… En la urbego ekster la monto kie li loĝis, ĉiumomente pli ol miliono da junaj kaj belaj knabinoj ĉasadis pompon kaj vantecon, kvazaŭ aro da molekuloj en Braŭna moviĝo3, ne lasis eĉ unu momenton da silento al penso. Sed kiu imagus, ke sur la lontana Monto Siyun, troviĝas silentema knabino, kiu longe fiksrigardas la stelplenan ĉielon…

 

“Ke vi povas senti tian belon el la kosmo, estas vere rare, kaj ankaŭ tre bonŝance.” Li rimarkis sian neĝentilecon, ke li retiris sian rigardon, kaj redonis la bildon al ŝi, kiun ŝi tamen malforte repuŝis al li.

 

“Prenu ĝin kiel memoraĵon, doktoro. Profesoro Wilson estas mia gvidanto, koran dankon al vi, ke vi savis lin.”

 

Dek minutojn poste, la ambulanco forveturis de la observatorio en lunlumo. Poste, li iom post iom konsciis, ke io lia postrestis sur la Monto Siyun.

 


1

prononcu Siyun kiel Sijun.

2

Vidu vikipedion pri kromleĥo.

3

Vidu vikipedion pri Robert Brown.

bildo de gb2312


povigita de