Ensaluto

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 2/5

Tempo Numero Unu

Nur ĝis lia edziĝo, li fine cedis sian klopodon kontraŭ tempo. Tiun tagon, li movis aĵojn en sia fraŭla loĝejo al la novgeedziĝa apartamento, escepte de kelkaj aĵoj netaŭgaj por kune posedi, kiujn li portis al la hospitala oficejo. Senatente foliumante tiujn, li trovis la bildon inkrustitan per agataj ŝtonetoj. Rigardante la buntan kurbon, li ekkonsciis, ke la vojaĝo al Monto Siyun okazis jam antaŭ dek jaroj.

 

Alfa Centaŭro4

Tio estis printempa ekskurso organizita de la junuloj en la hospital. Ĉi tiu ŝanco tre valoris al li , ĉar poste al tiaj eventoj oni pli kaj pli ne eblis inviti lin. La organizantoj de ĉi tiu ekskurso volis resti mistikaj, kaj tute fermis ĉiun kurtenon en la aŭtobuso, petante ke post alveno kaj elbusiĝo, ĉiuj divenu, kie estas la loko, kaj la unua, kiu ĝuste divenas, ricevos ne malbonan premion. Li eksciis la solvon tuj post elbusiĝo, sed li restis silenta.

 

Jen la ĉefa montpinto de Monto Siyun, sur kiu la kelkaj kupoloj perlaspektaj brilis en sunlumo.

 

Kiam iu divenis ls lokon prave, li diris al la gvidanto de la grupo, ke li iros al la observatorio por viziti iun konaton. Poste li sola marŝis laŭ la serpentanta vojo al la montpinto.

 

Li ne mensogis, tamen en sia koro li ja sciis, ke ŝi, eĉ kies nomon li ne konis, ne estas stabano de la observatorio, kaj ŝi verŝajne ne restas ĉi tie. Fakte li tute ne planis eniri, sed nur volis de malproksime rigardi la lokon, kie antaŭ dek jaroj la unua strio da lunlumo eniris lian koron plenan je brila sunlumo kaj eksterordinara ardo.

 

Unu horon poste li suriris sur la monpinton. Ĉe la blanka balustrado de la observatorio kun jam ĉifita farbo senkoloriĝinta, li silente rigardis la observejojn. Ĉi tie ne multe ŝanĝiĝis, ke li tre baldaŭ rekonis la konstruaĵon kun kupolo, kiun li antaŭe eniris. Li sidiĝis sur rektangulan ŝtonon en la gazono, ekbruligis cigaredon, ensorĉe rigardis la feran pordon jam makulitan de tempo, kaj en sia cerbo spektis fojon post fojo la bildon konservatan zorge profunde en sia memoro: La fera pordo duone malfermiĝas, ke en strio da lunlumo kvazaŭ akvo, enfluas leĝera plumo… Li plene mergiĝis en la forpasinte revo, ke kiam reala miraklo okazis, li eĉ ne surpriziĝis: la ferpordo de la observejo vere malfermiĝis, la plumo, kiu aperis en lunlumo, enfluis en la sunlumon, ŝia leĝera figuro haste pasis, enirante alian najbaran observejon. Tio daŭris nur dekkelkajn sekundojn, sed li firme kredis, ke li ne misvidis.

 

Kvin minutojn poste, li kaj ŝi renkontis denove.

 

Tio estis la unua fojo, ke li vidis ŝin en sufiĉa lumo. Ŝi estis tute sama kiel lia imago, kio nenial surprizis lin. Tamen post pripenso, ke jam pasis dek jaroj, ŝi, kiu svage aperis en lunlumo kaj malforta lumo de signallampetoj, devis esti iel malsama ol la nuna, kio tre konfuzis lin.

 

Ŝi tre ĝojis rekontante lin, tamen krom tio ŝajne ne estis io plu: “Doktoro, vi scias, ke mi laboras pri observadon migrante inter observatorioj, kaj restas ĉi tie nur duonmonaton. Ŝajne tio estas destino, ke ni denove renkontas!” Ŝi facile diris la lastan frazon, kio pli pruvis lian senton: ŝi ne sentas ion pluan pr li. Tamen, pensante ke ŝi ankoraŭ rekonas lin post dek jaroj, li ja sentis iom da konsolo.

 

Ili parolis iom pri la posta situacio de la angla fakulo vundita je la cerbo, kaj poste li demandis: “Ĉu vi ankoraŭ studis la flagron de steloj?”

 

“Jes. La observado de la Suna flagro daŭris du jarojn, poste ni turnis nin al aliaj steloj. Vi bone komprenas, ke tiam la bezonata metodo por observado estis tute malsama ol tio por la observado de la Suno. La projekto ne havis novan fonduson, kaj estis interrompita kelkajn jarojn. Ni rekomencis tiun projekton nur antaŭ tri jaroj. Nun ni observas dudek kvin stelojn, kaj daŭre pligrandigas la nombron kaj distancon.”

 

“Vi do devis plu verki ne malmultajn bildojn el agataj ŝtonetoj.”

 

La rido en lunlumo, kiu sennombrajn fojojn flosiĝis el la profundo de lia memoro dum la lastaj dek jaroj, nun aperis en sunlumo: “Ho, vi ankoraŭ memoris tion! Jes, mi ankoraŭ ŝatas kolekti agatajn ŝtonetojn kiam mi venas al Monto Siyun. Venu por vidi!”

 

Ŝi kondukis lin en la observejon, kie ili renkontis antaŭ dek jaroj. Li vidis altan teleskopon fronte al li, ne sciante, ĉu tio estas tiu sun-teleskopo antaŭ dek jaroj. Tamen ĉirkaŭe la komputiloj kaj ekipaĵoj estis tre novaj, kiuj sendube ne estis forlastitaj de tiam. Ŝi kondukis lin al alta kurba muro, sur kiu li vidis konataĵojn: inkrustitajn bildojn el agataj ŝtonetoj de diversa grandeco. Ĉiu bildo estis nur ondanta kurbo, de diversa longeco, jen milda kiel marondo, jen apika kiel vico da cedroj de miksalteco.

 

Ŝi laŭvice rakontis al li, de kiuj steloj tiuj ondoformoj venis, “Ĉi tiujn flagrojn ni nomis flagroj de klaso A, kiuj kompare kun aliaj flagroj okazas multe malpli ofte. Flagro de klaso A diferencas de la alia flagro, kiu ofte okazis al steloj, krom tio, ke la intenso de energia ondado de la unua estas pli granda ol la lasta je kelkaj grandordoj, la ondformo de la unua flagro estas ankaŭ pli matematike estetika.”

 

Li balancis sian kapon konfuzite: “Scientistoj de bazaj teorioj kiel vi ofte parolis pri matematika estetiko, kiu ŝajne estas via proprietaĵo. Ekzemple, la ekvaciojn de Maxwell5 vi opinias tre belaj, kiujn mi iam povis kompreni, sed ne povis vidi la belecon…”

 

Same kiel antaŭ dek jaroj, ŝi subite fariĝis solene: “La beleco similas al kristalo, tre harda, tre pura, tre travidebla.”

 

Subite li rimarkis unu el la bildoj, kaj diris: “Ho, vi denove faris kopion?” Vidinte ŝian mienon de malkompreno, li aldonis: “Tiu ja estas la bildon de suna ondformo, kiun vi donacis al mi antaŭ dek jaroj.”

 

“Sed… tiu estas flagra ondformo de klaso A de Alfa Centaŭro, kiu okazis, hm, pasintan oktobron.”

 

Li kredis, ke ŝia konfuzita mieno estas sincera, sed li pli kredis sian juĝon. Tiu ondformo estis tiom konata al li, ke plue li eĉ povis rememori laŭ vico koloron kaj formon de ĉiu agata ŝtoneto konsistiganta tiun kurbon. Li ne volis lasi ŝin scii, ke dum la pasintaj dek jaroj, escepte de la lasta jaro, kiam li edziĝis, li daŭre pendigis tiun bildon sur la muro de sia fraŭla loĝejo. Ĉiumonate okazis dum kelkaj tagoj, ke post estingo de lampoj, lunlumo penetranta la fenestron sufiĉis, por ke li povu klare vidi tiun bildon kuŝante en la lito. Tiam li eknombris silente la agatajn ŝtonetojn konsistigantajn la kurbon, lasante sian rigardon rampi laŭ la kurbon skarabe. Kutime, rampinte unu fojon, kaj kiam reveninte duonvojon, li jam endormiĝis, kaj daŭrigis sian promenadon en sonĝo laŭ la kurbo el la Suno, kvazaŭ paŝante sur koloraj ŝtonoj por transiri riveron, kies kontraŭan bordon oni neniam povas vidi…

 

“Ĉu vi povas trovi tiun kurbon de suna flagro antaŭ dek jaroj? La dato estis la 23a de Aprilo tiujare.”

 

“Certe,” ŝi rigardis lin per tre speciala rigardo, evidente iom surpriziĝis, ke li povas tiel klare rememori la daton. Ŝi venis al la komputilo, kaj tre baldaŭ eltrovis la ondformon de la Suna flagro, poste ankaŭ eltrovis la flagran ondformon de Alfa Centaŭro en la bildo sur la muro, kaj tuj konsterniĝis antaŭ la ekrano.

 

La du ondformoj perfekte koincidis.

 

Kiam la silento jam daŭris tro longe por elteni, li prove diris: “Eble, tiu du steloj havas saman strukturon, do saman flagran ondformon. Vi diris, ke flagro de klaso A spegulas profundan strukturon de stelo.”

 

“Kvankam ili ambaŭ troviĝas en la ĉefa sekvenco6, ankaŭ en la sama spektroklaso6 G2, tamen ilia strukturoj ne estas tute samaj. La ŝlosila punkto estas, ke eĉ ĉe du steloj de sama strukturo tio ne okazas. Same kiel fikuso, ĉu vi vidis du arbojn tute saman? Ke tiom kompleksa ondformo eĉ tute koincidas, tio estas sama al tio, ke troviĝas du grandaj fikusoj tute samaj ĝis la plej ekstremaj tigoj.”

 

“Eble vere troviĝas du grandaj fikusoj tute samaj.” Li konsolis, sciante ke tio estas sensencaĵo.

 

Ŝi iom kapneis, kaj subite ekpensis pri io, ke ŝi abrupte ekstaris, kaj en ŝia rigardo, krom ĵusa konsterno, troviĝis aldone timo.

 

“Ho ĉielo.” Ŝi diris.

 

“Kio?” Li demandis zorge.

 

“Ĉu vi… pensis pri tempo?”

 

Li estis viro de rapida penso, ke li tre baldaŭ kaptis ŝian penson: “Laŭ mia scio, Alfa Centaŭro estas la plej proksima stelo al ni, kaj la distanco ŝajne estas…. 4 lumjaroj.”

 

“1,3 parsekoj7, tio estas 4,25 lumjaroj.” Ankoraŭ en ŝoko, tiun frazon ŝajne parolis aliulo per ŝia buŝo.

 

Nun la fakto estis klara: du samaj flagroj okazas en intermito de ok jaroj kaj ses monatoj, kio estas la tempo bezonata de lumo fini rondvojaĝon inter la du steloj. Kiam la lumo de la Suna flagro atingis Alfan Centaŭron post 4,25 jaroj, ĉe la lasta okazis sama flagro, kaj post samlonga tempo, la flagra lumo de Alfa Centaŭro revenis kaj estis observita.

 

Klinante super la komputilo, ŝi faris kalkulon iomtempe, kaj diris al si: “Eĉ se kalkuli la reciprokan forflugon, la rezulto ankoraŭ ekzakte akordas.”

 

“Mi pardonpetas, ke mi tiel maltrankviligis vin. Tamen tio ĉiuokaze estas neprovebla afero, kiu ne devas ĉagreni vin.” Li denove volis trankviligi ŝin.

 

“Ĉu neprovebla? Eble jes: La lumo de tiufoja Suna flagro ankoraŭ vojaĝas en kosmo, kiu eble denove kaŭzos, ke stelo produktu saman flagron.”

 

“La sekva stelo pli malproksima ol Alfa Centaŭro estas…”

 

“Barnarda Stelo8, 1,81 parsekojn for, estas tamen tro malluma, ke ni ne povas observi flagron; la plu sekva, Wolf 359, 2,35 parsekojn for, same estas tro malluma por observado; pli malproksima, Lalande 21185, 2,52 parsekojn for, ankaŭ estas tro malluma… nur restas Siriuso9.”

 

“Tiu ŝajne estas la plej luma stelo, kiun ni povas vidi. Kiom for?”

 

“2,65 parsekojn, tio estas 8,6 lumjarojn.”

 

“Nun lumo de tiu Suna flagro jam vojaĝis en kosmo 10 jarojn, ke ĝi jam alvenis tien. Eble Siriuso jam flagris.”

 

“Sed ĝia flagra lumo bezonas sep jarojn plu por alveni ĉi tien.”

 

Subite, kvazaŭ vekiĝi el sonĝo, ŝi skuis la kapon kaj ekridis: “Ha, ĉielo, kio okazis al mi? Estas tro ridinde!”

 

“Ĉu vi diris, ke kiel astronomo, havi tian ideon estas ridinde?”

 

Ŝi tre atente rigardis lin: “Ĉu ne? Kiel cerba kirurgo, se vi diskutus kun aliuloj pri tio, ĉu penso venas el cerbo aŭ el koro, kion vi sentus?”

 

Li havis nenion diri plu. Vidint ke ŝi rigardas al la horloĝo, li ekstaris por adiaŭi ŝin, kiu ne provis reteni lin, tamen akompanis lin laŭ la vojo malsupren tre longe. Li sukcesis reteni sian impulson peti de ŝi la telefonan numeron, ĉar li sciis, ke en ŝiaj okuloj, li estas nur strangulo, kiun ŝi ŝance renkontis denove post dek jaroj.

 

Post la adiaŭo, ŝi turnis sin al la observejo. Montvento blovis ŝian blankan kitelon, kio subite rememorigis al li la senton de adiaŭo antaŭ dek jaroj, ke la Sunlumo ŝajne fariĝis lunlumo, kaj la leĝera plumo estis foriranta de li… Kvazaŭ dronanto avide kaptas herbeton, li decidis konservi la ligon kvazaŭ aranean fadenon, preskaŭ instinkte, li kriis al ŝia dorso:

 

“Se post 7 jaroj vi vidos, ke Siriuso flagras tiamaniere….”

 

Ŝi haltis por turni sin, kaj respondis al li kun rideto: “Tiam ni renkontos ankoraŭ ĉi tie!”

 


4

Vidu vikipedion pri Alfa Centaŭro.

5

Vidu vikipedion pri Ekvacioj de Maxwell.

6

Vidu vikipedion pri diagramo de Hertzsprung-Russell.

7

Vidu vikipedion pri parseko.

8

Vidu vikipedion pri Barnarda Stelo.

9

Vidu vikipedion pri Siriuso.

bildo de gb2312


povigita de