Ensaluto

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 3/5

Tempo Numero Du

Edziĝo enkondukis lin en tute alian vivon, sed kio vere plene ŝanĝis lian vivon estis la infano, ekde kies naskiĝo, la trajno de vivo subite ŝanĝiĝis de ordinara trajno al eksprestrajno, kiu preterpasis unu haltejon post la alia laŭ sia vojo, senĉese rapidante antaŭen. Tedo de la vojaĝo sensentigis lin, ke li fermis la okulojn por ne vidi la ĉiam saman pejzaĝon, kaj endormiĝis mem en laco. Sed same kiel multaj vojaĝantoj dormantaj en la trajno, horloĝeto profunde en lia koro daŭre tiktakis, por veki lin unu minuton antaŭ alveno al la celloko.

 

Tiun meznokton, kiam la edzino kaj infano jam profunde dormis, li ne povis endormiĝi, ke mistika impulso igis lin drapiri jakon sur sin kaj veni sur la balkonon. Li suprenrigardis la stelplenan ĉielon, kiu fariĝis multe malpli luma en la lumnebulo de la urbo, kaj serĉis, sed kion? Post longa tempo, li respondis al si en koro: Siriuson. Tiam li ektremis pretervole.

 

Jam pasis sep jaroj, ke nun, restis nur du tagoj antaŭ la konsentita rendevutago kun ŝi.

 

Siriuso

Hieraŭ posttagmeze neĝis la unuan fojon ĉi-jare. La voj-surfaco estis tre glita, ke la taksio ne povis fini la lastan sekcion. Li nepre devis denove marŝante suriri sur la ĉefan montpinton de Monto Siyun.

 

Dum la vojo, pli ol unu fojon li dubis sian psikan staton. Fakte, la ŝanco ke ŝi venos al la rendevuo estis nulo, pro simpla kialo: Siriuso neniel flagros kiel la Suno antaŭ 17 jaroj. Dum la lastaj sep jaroj, li legis vaste pri astronomio kaj astrofiziko, ke la malkovro antaŭ sep jaroj estas tiom ridinda ke li ne povas ne kaŝi sin. Li jam sentis treege dankema pro tio, ke ŝi ne mokis lin tuj tiam. Li pripensis nun, ke ŝia atentema sinteno tiam estas nur deca ago de ĝentileco. Dum la sep jaroj, sennombrajn fojojn li repensis pri ŝia promeso dum adiaŭo, ke pli kaj pli li eksentis iom da ŝercemo… Dum la translokado de astronomia observado al kosmaj orbitoj, la observejo en Monto Siyun ne plu ekzistis jam de antaŭ kvar jaroj, kaj la tieaj konstruaĵoj fariĝis feriaj vilaoj, kiuj estis tute vakaj nun, por kio li iros tien? Pensante pri tio, li haltis. Tempo de la pasintaj sep jaroj montris sian forton, ke li ne plu povis suriri facile sur la monton kiel tiam. Hezitinte dum iom da tempo, li fine forlasis la ideon reveni, kaj plueniris.

 

Je la tempo transpasanta la mezon de sia vivo, li do lasis sin postkuri revon la lastan fojon.

 

Tial, kiam li vidis la blankan figuron, li vere pensis, ke tio estas iluzio. La figuro portanta blankan mantelon antaŭ sidejo de la observejo tute mikiĝis en la montaran fonon neĝkovritan, ke ĝi ne estis facile distingebla komence, sed vidinte lin, ŝi tuj kuris al li, ke li de malproksime vidis tiun plumon alflugi trans la neĝo. Li nur ŝtone staris, ĝis ŝi alkuris al li. Anhelante, ŝi ne povis paroli dumtempe, kaj li vidis, krom ke la longaj haroj ŝanĝiĝis al mallongaj haroj, ŝi ne multe ŝanĝiĝis. Sep jaroj ne estis tro longa tempo, kompare kun la vivo de stelo, tio eĉ ne estis kalkulebla kiel momento, kaj ŝi ja studis stelojn.

 

Rigardante liajn okulojn, ŝi diris: “Doktoro, mi komence ne havis esperon renkonti vin. Mi nur venis por plenumi promeson, aŭ deziron.”

 

“Ankaŭ mi.” Li kapjesis.

 

“Mi eĉ, eĉ apenaŭ maltrafis la tempon por observado, sed mi ne vere forgesis tion, nur metis ĝin en profundan lokon en memoro, kaj meznokte antaŭ kelkaj tagoj, mi subite rememoris ĝin…”

 

“Ankaŭ mi.” Li denove kapjesis.

 

Ili eksilentis, ke nur aŭdiĝis ondoj da vento en pinarbaro resonadantaj inter la montoj. “Ĉu Siriuso vere flagris tiamaniere?” Li fine demandis en iomete trema voĉo.

 

Ŝi kapjesis: “La ondformo de la flagro perfekte koincidas kun tiu de la Suno antaŭ 17 jaroj kaj tiu de Alfa Centaŭro antaŭ 7 jaroj, estas tute sama, kaj la tempo de flagro ankaŭ precize koincidas. Tio estis rezulto de observado per kosma teleskopo Konfuceo-IIIa, kio ne povas esti erara.”

 

Ili denove eksilentis longtempe, dum vento inter pinarbaro onde tondris, ke li sentis, ke tiu sono jam cirklante soris, plenigante la tutan spacon inter ĉielo kaj tero, kvazaŭ ia kosma forto base kaj mistke kantis ĥoron… Li ektremis pretervole. Evidente ŝi sentis la samon, kaj rompis la silenton, kvazaŭ por eskapi el tia timo.

 

“Sed tia afero, kia strangaĵo superinta ĉiujn nunajn teoriojn, por ke la scienca rondo serioze traktu ĝin, ankoraŭ bezonas multe pli da observado kaj pruvoj.”

 

Li diris: “Mi komprenas, kaj la sekva observebla stelo estas…”

 

“Origine oni povus observi la stelon Beta Malgrandhundo10, sed antaŭ kvin jaroj la helo de tiu stelo forte malgrandiĝis ĝis sub observebleco, kion eble kaŭzas kosma polvaro ŝvebanta ĉe ĝi. Do la sekvan fojon nur Altairo11 de Aglo12 estos observebla.”

 

“Kiom fora ĝi estas?”

 

“5,1 parsekojn, 16,6 lumjarojn. La signalo de la Suna flagro antaŭ 17 jaroj ĵus atingis tiun stelon.”

 

“Ĉu tio signifas, ke ni devos atendi denove preskaŭ 17 jarojn?”

 

Ŝi malrapide kapjesis: “Vivo estas bedaŭre tro mallonga.”

 

Ŝia lasta frazo tuŝis ion profunde en lia koro, ke liaj okuloj, kiuj eksekiĝis blovite de vintra vento, subite iom humidiĝis: “Jes, bedaŭre vivo estas tro mallonga.”

 

Ŝi diris: “Sed ni almenaŭ havos tempon por rendevui ĉi tiel unu fojon.”

 

Aŭdinte tion, li abrupte levis la kapon, fiksrigardante ŝin. Ĉu denove ili estos apartaj dum 17 jaroj?!

 

“Mi petas vian pardonon, ke mi nun tre maltrankvilas, kaj mi bezonas tempon por pensi.” Dirante tion, ŝi fingre forbrosis la mallongan hararon blovitan de la vento al la frunto, kaj komprenis lian penson, ke ŝi ĉarme ekridis, “Certe, mi donos al vi mian telefonnumeron kaj retadreson, ke se vi volas, ni kontaktu unu la alian pli ofte poste.”

 

Li longe elspiris, kvazaŭ naviganta ŝipo sur senlima oceano fine vidis lumturon ĉe marbordo, ke lia koro pleniĝis de nenomebla sento de feliĉo, “Nu… mi akompanu vin malsupren de la monto.”

 

Ŝi kapneis ridante, montrante la feriajn vilaojn kun kupoloj: “Mi loĝos ĉi tie dum iom da tempo, tamen ne maltrankviliĝu, elektro estas provizita ĉi tie, kaj troviĝas bona familio, kiu gardadas la arbaron en la monto… Mi ja bezonas trankvilon, longtempan trankvilon.”

 

Ili baldaŭ adiaŭis unu la alian. Li malsupreniris de la monto laŭ la neĝkovrita vojo, dum ŝi staris sur la pinto de Monto Siyun, sekvante lin per la okuloj longtempe. Ili ambaŭ estis pretaj por la atendo 17 jarajn longa.

 


10

Vidu vikipedion pri Malgranda Hundo.

11

Vidu vikipedion pri Altairo.

12

Vidu vikipedion pri Aglo.

bildo de gb2312


povigita de