Ensaluto

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 4/5

Tempo Numero Tri

Reveninte la trian fojon de Monto Siyun, li subite vidis la finon de la vivo. Nek lia nek ŝia vivo havis multe da 17 jaroj plu. Al la vasteco de la kosmo, eĉ lumo ŝajnas malrapida kvazaŭ heliko, vivo polvereca estas des pli nemenciinda.

 

Dum la komencaj 5 jaroj de la 17 jaroj, li kaj ŝi daŭre kontaktis unu la alian, per retpoŝtoj, fojfoje telefone, sed neniam renkontis, kaj ŝi loĝis en tre malproksima urbo. Poste, ili ĉiu proksimiĝis al la apogeo de sia vivo. Li fariĝis fama specialisto de cerba kirurgio kaj ĉefo de ĉi tiu granda hospitalo, dum ŝi fariĝis membro de nacia akademio. Ili devis zorgi pri pli multaj aferoj, samtempe li sciis, ke kun astronomo atinginta la plej altan akademian rangon ne decas diskuti tro multe pri la miteca afero, kiu ligas ilin. Do la kontakto inter li kaj ŝi poiome maloftiĝis, kaj kiam pasis duono de la 17 jaroj, tia kontakto tute rompiĝis.

 

Sed li estis tre trankvila, sciante ke daŭre ekzistas nerompebla ligo inter ili, kiu estas la stela lumo el Altairo hastanta sen ripozo al la Tero tra la vasta kosmo, kies alvenon ili ambaŭ atendadis silente.

 

Altairo

Estis ĝuste noktmezo kiam li kaj ŝi renkontis sur la ĉefa montpinto de Monto Siyun. Ambaŭ volis veni pli frue, por ke la alia ne atendu, do ili ambaŭ grimpis sur la monton je la 3a noktmeze. Ĉiu de iliaj flugaŭtoj povis facile atingi la montpinton, tamen ili ambaŭ koincide parkumis siajn aŭtojn sub la monto, kaj piediris sur la monton, evidente por retrovi antaŭan senton.

 

Ekde antaŭ dek jaroj, kiam tiu loko fariĝis naturorezervejo, Monto Siyun fariĝis loko rara en ĉi tiu mondo, kiu fariĝis pli kaj pli dezerta. La antaŭaj observejoj kaj feriaj vilaoj jam fariĝis ruino kovrita de vitoj, ĉe kiu en lunlumo li kaj ŝi renkontis. Antaŭ nelonge li vidis ŝin en televido, do li konis la spurojn, kiujn la tempo lasis sur ŝia korpo. Sed ne aperis la Luno ĉi nokte, kiel ajn imagante, li ĉiel sentis, ke antaŭ li ankoraŭ estas la knabino en lunlumo antaŭ 34 jaroj. Ŝiaj okuloj reflektantaj stellumon dissolvis lian koron en la senton de antaŭaj tagoj.

 

Ŝi diris: “Ni ne parolu pri Altairo, ĉu bone? En la pasintaj jaroj mi respondecis pri esplorprojekto, kiu observis transdonadon de stelaj flagroj de klaso A.”

 

“Ho, mi ĉiam pensis, ke vi ne aŭdacis tuŝi tiun malkovron, aŭ eĉ forgesis ĝin.”

 

“Kial mi povis? Veran ekziston oni ja devas alfronti. Eĉ la kosmo priskribita de klasika teorio de relativeco kaj kvantummekaniko estas jam neimageble stranga kaj bizara… La observado dum la pasintaj jaroj rivelis, ke transdonado de flagroj de klaso A estas ofta fenomeno, je ĉiu momento el sennombraj steloj okazas komencaj flagroj de klaso A, kiujn la najbaraj steloj transdonas plu, ĉiu stelo povas esti la generanto de komenca flagro aŭ transdonanto de flagro el alia stelo, do la stelaro aspektas kvazaŭ lageto en pluvo kun sennombraj ondetoj… Kio, ĉu vi ne estas surprizita?”

 

“Mi nur ne komprenas: ke observado de flagra transdonado inter nur kvar steloj bezonis tridek jarojn, kial vi povis…”

 

“Vi estas tre inteligenta, kaj vi certe povas elpensi solvon.”

 

“Mi pensas… ĉu estas tiel: trovi kelkajn tre proksimajn stelojn por observi, ekzemple du steloj A kaj B, kiuj same distancas je dek mil lumjaroj de la Tero, tamen je nur 5 lumjaroj inter si, tiel ke vi povu observi dum 5 jaroj transdonadon de flagro inter ili antaŭ dek mil jaroj.”

 

“Vi ja estas inteligenta homo! Estas pli ol cent miliardoj da steloj en la Lakta Vojo, ke ni povas trovi sufiĉe da tiaj stelparoj.”

 

Li ekridis, kaj kiel antaŭ 34 jaroj, esperis, ke ŝi povu vidi lian ridon en la nokto:

 

“Mi alportas al vi donacon.” Dirante tion, li malfermis valizon, kiun li portis sur la monton, kaj elprenis strangaĵon, kiu estis same granda kiel piedpilko, aspektante komence kvazaŭ pelmela bulo de fiŝreto. Levante ĝin al ĉielo, tra ĝiaj truoj oni povis vidi stellumon intermite. Li ŝaltis poŝlampon, kaj ŝi ekvidis, ke tiu aĵo konsistas el sennombraj globetoj, jen grandaj jen malgrandaj, kaj ĉiu globeto etendas malsaman nombron da maldikaj stangetoj preskaŭ nevideblaj por ligi sin al aliaj globetoj, formante tre kompleksas retsistemon. Li malŝaltis la poŝlampon, ekpremis en mallumo ŝaltilon ĉe la bazo de la reto, ke subite ĝin plenigis rapide moviĝantaj lumpunktoj, kio estis tiel blindumiga, ke ŝi kvazaŭ vidus malplenan vitroglobon entenantan kelkdek mil da lampiroj. Fiksrigardinte ĝin poste, ŝi trovis, ke lumpunktoj estas elsenditaj el iu globeto, poste transdonitaj al najbaraj globetoj, kaj ĉiuomomente estas certa porcio da globetoj elsendantaj komencajn lumpunktojn, aŭ transdonantaj lumpunktojn elsenditajn de aliaj lumpunktoj. Ŝi vidis sian metaforon en viva figuro: lageto en pluvo.

 

“Ĉu tio estas modelo de transdonado de flagroj inter steloj?! Ho, tiom bela, ĉu… vi jam antaŭvidis ĉi ĉion?!”

 

“Mi ja konjektis, ke transdonado de flagroj inter steloj estas ofta fenomeno, certe nur el instinkto. Sed tiu ĉi ne estas modelo de flagroj inter steloj. En nia hospitalo estas esplorprojekto pri cerba scienco, kiu, per 3-dimensia holografia molekula mikroskopa lokalizo, esploras transdonadon de signaloj inter neŭronoj en cerbo. Tiu ĉi estas modelo de transdonado de signaloj inter neŭronoj en parteto de dekstra cerebra kortekso, certe nur eta parteto.”

 

Ŝi ensorĉite fiksrigardis la globon kun rapidanta stellumo: “Ĉu tio estas konscio?”

 

“Jes, same kiel tio, ke la kombino de giganta nombro da 0 kaj 1 estigas la komputan kapablon de komputilo, konscio ankaŭ estiĝas el giganta nombro da simplaj ligoj. Amasitaj ĝis giganta nombro, la simplaj ligoj inter ĉi tiuj neŭronoj estigas konscion. Alivorte, konscio, estas trandonado de signaloj inter supergiganta nombro da nodoj.”

 

Silente ili rigardas la modelon de cerbo kun brilanta stellumo. En la kosma profundo ĉirkaŭ ili, ŝvebis cent miliardoj da steloj de la Lakta Vojo, kaj cent miliardoj da stelsistemoj ekter la Lakta Vojo. Inter ĉi tiuj sennombraj steloj, transdoniĝas sennombraj flagroj de klaso A.

 

Ŝi mallaŭte diris: “La ĉielo baldaŭ heliĝos, ni atendu por vidi la sunleviĝon.”

 

Ili do sidiĝis klinante dorse al rompita muro, rigardante la cerban modelon antaŭ si. La tremetanta luminesko havis fortan dormigan efikon, ke ŝi iom post iom dormiĝis.

 

bildo de gb2312


povigita de