Ensaluto

La Pensanto (Verkita de Liu Cixin) 5/5

La Pensanto

Ŝi flugas kontraŭ vasta griza riverego, kiu estas la rivero de tempo, kaj ŝi estas fluganta al la fonto de tempo, dum steloj ŝvebas en kosmo kvazaŭ fridaj glacieroj. Ŝi flugas tre rapide, ke post unu bato de la flugiloj jam pasas pli ol cent milionoj da jaroj. La kosmo estas kuntiriĝanta, steloj estas koncentriĝantaj, fona radiado estas rapide pligrandiĝanta. Dek miliardoj da jaroj pasas, glacieroj de steloj eksolviĝas en la maro de energio, kaj baldaŭ disvastiĝis kiel liberaj partikloj, kiuj poste ankaŭ fariĝas pura energio. La kosmo ekbrilas, komence en karmezino, ke ŝi kvazaŭ subnaĝas en sangomaro de energio; poste la brilo abrupte pligrandiĝis, de karmezino al oranĝo, poste al blinduma pura bluo, ke ŝi kvazaŭ flugas tra giganta tubo de neonlampo, kie materiaj partikloj jam tute dissolviĝas en la maron de energio. Tra la ŝanĝbrilanta spaco, ŝi vidas, ke la globa surfaco de la kosma rando kuntiriĝas kiel giganta polmo. Ŝvebante en la centro de kosmo, kiu jam kuntiriĝis ĝis la grando de halo, ŝi atendas la alvenon de la neordinaraĵo. Fine ĉion kaŝas mallumo, kaj ŝi scias, ke ŝi estas en la neordinaraĵo.

 

Eksentante malvarmon, ŝi trovas sin staranta sur vasta blanka ebenaĵo, super kiu estas senlime vasta nigra nenio. Rigardante la lokon sub siaj piedoj, ŝi trovas, ke la tero estas pure blanka, kovranta de ŝlima travidebla gluo. Ŝi iras antaŭen, ĝis skarlata rivero, kies surfacon kovris travidebla membrano, tra kiu ŝi povas vidi la ruĝan riverakvon hulantan sub la membrano. Ŝi foriras de la tero kaj soras, vidante ke la sangorivero disbranĉiĝas ĉe nemalproksima loko, kaj konsistigas, kun multaj aliaj branĉaj sangoriveroj, kompleksan riveroreton. Ŝi soras plu, vidante ke sangoriveroj malgrandiĝas kiel sangaj fadenoj sur blanka tero, kaj ŝi ankoraŭ ne povas vidi la randon de la tero. Ŝi flugas antaŭen, ke aperas nigra maro. Nur kiam ŝi flugas ĝis super ĝi, ŝi ektrovas, ke la maro ne estas nigra, tamen aspektas nigra ĉar ĝi estas profunda kaj tute travidbla, ke la montaroj sur la vasta marfundo estas klare videblaj, kaj tiuj kristalaj montaroj radiante etendas de la centro ĝis la bordo de la maro… Ŝi forte strebas por sori, kaj nur malsupren rigardas post nesciata longa tempo, kiam la tuta kosmo estas plene videbla.

 

La kosmo estas giganta okulo, kiu silente rigardas ŝin.

 

 

Ŝi abrupte vekiĝis, kun malseka frunto, nesciante ĉu pro ŝvito aŭ pro roso. Li ne dormis, kaj daŭre rigardis ŝin silente ĉe ŝia flanko. Sur la herbejo antaŭ ili, la cerbo modelo jam eluzis la pilon, ke la stellumo, kiu pasis tra ĝi, estingiĝis.

 

Super ili, la stela ĉielo estis sama kiel antaŭe.

 

“Kion ‘li’ pensas?” Ŝi subite demandis.

 

“Ĉu nun?”

 

“En tiuj 34 jaroj.”

 

“Tiu flagro el la Suno povis esti primitiva nervimpulso, kiu okazas ĉiutempe, kaj plejparte similas al ondeto farita de moskito en lageto, kiu tuj malaperas. Nur impulso, kiu trairas la tutan kosmon, povas esti plena sento.”

 

“Ĉu ni uzas la tutan vivon por vidi nur momentan impulson, kiun eĉ ‘li’ ne povas sensi?” Ŝi diris konfuzite, kvazaŭ ankoraŭ en sonĝo.

 

“Eluzante la vivon de tuta homaro, oni eble ne vidas ‘lian’ plenan senton unufojan.”

 

“Vivo estas tro mallonga.”

 

“Jes, vivo ja estas tro mallonga…”

 

“Jen solulo en vera senco.” Ŝi subite diris sen kunteksto.

 

“Kio?” Li rigardis ŝin, nekomprenante.

 

“Nu, mi intencis diri, ke ekster ‘li’ estas tute nenio, ‘li’ estas ĉio, tamen ankoraŭ pensas, eble sonĝas, kio estas en la sonĝo…”

 

“Ni ne provu fariĝi filozofoj!” Li diris, balancante la manon kvazaŭ forpelante ion.

 

Ŝi subite ekpensis ion, ke ŝi levis sin de la muro, sur kiu ŝi klinis dorse: “Laŭ la modern teorio de kosmologio pri ekspansio de la universo, en ekspansianta universo, lumo el iu punkto neniam trairas la tutan universon.”

 

“Tio signifas, ke ‘li’ neniam povas havi unu fojon da plena sento.”

 

Ŝi rigardis per ambaŭ okuloj horizonte al senfina malproksimeco, post longa silento, subite demandis: “Ĉu ni havis?”

 

Tiu ŝia demando absorbigis lin en rememoro de pasinteco, kiam la unua birda sonĝo aŭdiĝis el la arbaro de Monto Siyun, kaj bendo de matenlumo ekaperis ĉe la rando de orienta ĉielo.

 

“Mi ja havis.” Li respondis memfide. Jes, li ja havis, kio okazis antaŭ 34 jaroj, en silenta nokto sub lunlumo sur ĉi tiu montpinto, jen figuro leĝera kiel plumo en lunlumo, jen knabinaj okuloj suprenrigardantaj stelplenan ĉielon… Flagro okazis en lia cerbo, kaj baldaŭ trairis tra lia tuta mensa kosmo. En postaj tagoj, la flagro neniam malaperis. Ĉi tiu procezo estas pli grandioza, la kosmo entenata en la cerbo estas pli granda ol la ekstera plena je brilantaj steloj kaj jam plivastiĝanta dum dekkvin miliardoj da jaroj, kiu kvankam estas vasta, tamen jam estas pruvite, ke ĝi estas limigita, dum menso estas senlima.

 

La orienta ĉielo estis pli kaj pli hela, ke steloj ekpaliĝis. kaj Monto Siyun malkaŝis sian konturon siluetecan. Sur ĝia alta ĉefa montpinto, en la vitokrovrita ruino de la observatorio, la du preskaŭ sesdek-jaruloj rigardis la orienton kun atendo, ke tiu splenda cerbĉelo leviĝu de la horizonto.

 

bildo de gb2312


povigita de