Ensaluto

LA REALA VALENTINO

Estimataj,
LA REALA VALENTINO
"Per ĉi tio ni konas amon: ĉar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj" (1 Johano 3:16).
"Neniu havas amon pli grandan ol tio, ke iu demetus sian vivon por siaj amikoj" (Johano 15:13).
La Tago de Sankta Valentino estas ĉiujara celebro okazigata je la 14-a de februaro por memorfesti amon kaj karecon inter intimaj kunuloj. Ĝi estas tradicie tago kiam amuloj esprimas sian amon unu por la alia donante donaĵojn kiel florojn, kaj aliajn donaĵojn, sendante salutkartojn kaj amemajn mesaĝojn per portebla telefono kaj eĉ amemajn telefonvokojn. Estas multaj tradicioj pri la origino kaj ĝenerala akcepto de la celebro. El ĉi tiuj tradicioj, estis kelkaj homoj kiuj estis koincide nomitaj Valentino inter tria kaj kvara jarcentoj post Kristo kiuj estis mortigitaj pro iliaj amo-rilataj agoj.
Dum ĉi tiu celebro estas observita ĉiujare, kiom da homoj kiuj kredas je ĝi kaj celebras ĝin estas pretaj demeti siajn vivojn pro siaj tiel nomataj amatoj? Multaj homoj estas okupitaj per la materiaj au financaj donaĵoj kiujn ili donos au akiros dum la celebro. Multaj eĉ jam turnis la celebron al tempo por kontentigi siajn amoremajn dezirojn. La homoj kiuj estis nomitaj lau la nomo Valentino je la anktiva tempo kiuj igis nin celebri la Tagon de Sankta Valentino ĉiujare estis konataj pro ilia sindona amo. Ili havis amon kiu kostis al ili exc iliajn vivojn pro iliaj amatoj.
Estas Iu kiu sindone amas. Li estas la superega senkompara Valentino. Li estas la Sinjoro Jesuo Kristo kiu pro Sia amo por homaro "ne rigardis kiel ŝatindaĵon la egalecon kun Dio sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, fariĝante lau la bildo de homoj; kaj troviĝinte laufigure kiel homo, li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto, eĉ ĝis la morto per kruco (Filipianoj 2:6-8).
Iu ajn kiu volas celebri la Tagon de Santka Valentino devas esti preta fari ion ajn, eĉ morton, pro sia amato. La celebro devas esti kun sindona amo. Tio estas la reala Valentino. Feliĉan Tagon de Sankta Valentino antaue!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi povos havi la sindonan amon kiu povas igi vin esti preta morti por viaj amatoj.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de