Ensaluto

"La stranga butiko" de Raymond Schwartz (kaj ankaŭ iom pri libroklubo dum Eo-renkontiĝo)

„La stranga butiko“ de Raymond Schwartz

(kaj ankaŭ iom pri libroklubo dum Eo-renkontiĝo)

 

Dum la JES en Hungario estis planita „libroklubo“. Oni anoncis tion kaj lasis antaŭe elekti (facebook-uzantojn) pri la legota libro. Estis elektita „La stranga butiko“ de Raymond Schwartz.

Jen la anonco:

Legu ""La Strangan Butikon" de Raymond Schwartz" antaŭ aranĝo kaj kune pridiskutu ĝin dum JES. Ĝi estas libro fama pro sia humoro kaj vortludoj, kiu komenciĝas tiel:
"Al mia tre ŝatata klientaro!
Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis la butikon ĉe angulo de stratoj Optimismo kaj Bonhumoro, kontraŭ la konata statuo de Granda Krizo. Tie mi senpacience atendas vian viziton.[...]
Raymond Schwartz - butikisto"
Ni rekomendas viziti la butikon. La libro (senpage) atingeblas en retpaĝo:
http://i-espero.info/elsutaro/esperantaj-libroj#books

 

Sed kiel fojfoje okazas en la vivo, oni ne ĉiam sukcesas pri fari tion, kion oni planis, ĉar aliaj aferoj estas eĉ pli gravaj. Do mi ne sukcesis legi la libron ĝustatempe.

Tamen mi partoprenis la libroklubon, esperinte ke iu alia legis la libron kaj povus rekomendi ĝin pli aŭ jam doni interesajn indikojn pri kio ajn.

Nu, eta raporto pri la libroklubo estas trovebla tie (preskaŭ je la fino de la artikolo): http://sezonoj.ru/2016/01/hungario/

 

Sed jes, nun, dum la januara sumoo (http://www.esperanto-sumoo.strefa.pl/regularo.html ) mi legis la libron (kvankam mi ne oficiale partoprenis la sumoon).

 

Kion mi povas diri? Kelkaj de la poemoj tre plaĉis al mi. Interalie la libro enhavas la poemon „Optimismo“ kiu estas unu de la du poemoj kiujn mi lernis parkere, kiam mi ankoraŭ estis sufiĉe freŝa komencanto, kaj kiu daŭre tre plaĉas al mi.

Mi ankaŭ tre ŝatis la parton "pri somero" kaj la amuzajn diversstilajn poemojn pri tiu temo kiuj ĉiuj enhavas la samajn, sufiĉe strangajn, vortojn. Se vi ne volas legi la tuton, provu tiun parton.

Jam dum la libroklubo ni legis la amuzan, kaj ankaŭ rekomendindan, poemon „Ĉastemulino“ pri sinjoro Dikapot kaj kelkajn aliajn vortludajn poemojn.

 

Mi devis konstati ke mia lingva nivelo ne pri ĉiuj poemoj kaj vortludoj ebligis senpenajn komprenon kaj ĝuon de la lingvo. Kaj ankaŭ mia scio pri konataj esperantistoj, kiuj estis fojfoje aluditaj, ŝajnas al mi sufiĉe truece (ekzemple pri Scherer, kies nomo aperas en tri poemoj, estas troveblaj informoj pri kiu li estis, sed ne kial Schwartz tiom ofte aludas lin).

 

Do kaj pri la vortludoj kaj pri la aldonaj informoj pri realaj personoj en la poemoj, oni (aŭ almenaŭ mi) ja povus profiti en diskuto dum libroklubkunsido.

 

Cetere, kiam mi rakontis (aŭ eĉ provis varbi pri kunlegado) pri la libro, tiuj amikoj kutime respondis ke ili ne ŝatas legi poezion. Tamen mi opinias ke ankaŭ por ili la libro tre taŭgas, ĉar la plej multaj poemoj estas ne longaj, kaj ĉar ili laŭ lingva nivelo varias kaj pro tio taŭgas parte ankaŭ por komencintoj dum samtempe ankaŭ progresintoj certe ne enuas dum la legado. Kaj ĝenerale la tuta libro estas plene da humuro.

 

 

bildo de Sunjo


povigita de