Ensaluto

La unua trovo de fosilia kaptilo de karnomanĝa planto

"Plantoj manĝas per fotosintezo" - tion ni scias ankoraŭ el lernejo. Sed per tiu ĉi proceso plantoj ricevas nur organikajn ĥemiaĵojn, konsistantaj el karbono, oksigeno kaj hidrogeno. Sed por funkciado ili ankaŭ bezonas "mineralajn" ĥemiaĵojn: nitrogeno, fosforo ktp. Kutime plantoj ricevis ilin el grundo. Sed kelkaj plantaj specoj vivas sur tre malriĉaj grundoj kaj bezonas estiĝi "raboplantoj" (karnomanĝaj plantoj). Ili kaptas insektojn kaj aliajn malgrandajn artropodojn per specialaj kaptiloj (kutime ŝanĝitaj folioj) kaj digestas viktimojn per specialaj enzimojn.
 
Paleobotaniko ne scias multe pri fosiliaj karnomanĝaj plantoj. Kutime trovaĵoj estas nur poleno. Nur eocenajn semojn de akva karnomanĝa planto aldrovando (Aldrovanda el la drozeraca familio) oni trovis.
 
En la fino de pasinta jaro germanaj paleontologoj publikigis artikolon en la ĵurnalo PNAS, en kiu ili priskribis la unuan trovon de fosilia raboplanta kaptilo.
 
La trovo estas prezervita en la eocena Balta sukceno - la plej paleontologie riĉa sukcena minkampo de la mondo. La peco kun la trovaĵo venis el minejo apud rusa urbo Kaliningrado (en kiu lokiĝas Esperanta eldonejo Sezonoj).
 
 
Fosiliaj restaĵoj de karnomanĝa planto
 
A-B Du fosiliaj karnomanĝaj folioj el la Balta sukceno. C. Rando de la folio kun tentakloj de diversaj longklasoj kaj diafanaj haretoj. D. Pinto de la folio, finiĝanta per la tentaklo. E-F. Glandaj kapetoj de tentakloj kun centralaj poroj (montriloj). (Figuro el la priskribata artikolo en PNAS).

La fosiliaj restaĵoj estas du lancetformaj folioj kun du tipoj de haretoj. La unua estas nomita "tentaklojn". Ili havas longan maldikan pediklon, finiĝantan per la glandan kapeton. Tentakloj lokiĝas nur sur unu el la folia flankoj kaj sur foliaj randoj (kaj sur la pinto). Glandaj kapetoj havas ankaŭ gluitajn organikajn restaĵojn. Pedikloj de tentakloj havas tre diversajn longojn. Estas kvin klasojn, diferencigantajn per longoj de pedikloj.
 
La dua tipo de foliaj haretoj estas simplaj unuĉelaj senglandaj diafanaj haretoj, kovrantaj ambaŭ flankoj de folioj.
 
Tiu ĉi trajtoj (lancetformaj folioj kun du tipoj de haretoj, kvin longklasoj de pedikloj) tre similas al la nuntempa karnomanĝa planta genro Roridula, unu reprezentanto de la roridulaca familio. Aŭtoroj de la artikolo eĉ asertas, ke specialecoj de situo de haretoj similas al la sepaloj de nuntempa speco Roridula gorgonias.
Roridula karnomanĝas en la tre interesa maniero: ĝi gluas viktimojn per tentaklaj glandoj, sed ne digestas ilin, ĝi digestas fekojn de miredaj heteropteroj, kiu manĝas gluitajn insektojn!
La ekzakta aĝo de la trovaĵo estas nekonata: la trovitaj plantoj vivis iam antaŭ 35-47 milionjaroj.
Estas interese, ke nuntempe Roridula vivas nur en Sudafriko kaj biogeografoj tradicie juĝas tiun ĉi planton resto de la floro de la antikva suda kontinento Gondvano. Se la nova trovaĵo vere estas Roridula (ĝi ankaŭ povas esti iu alia planto, similanta al Roridula pro konverĝa evoluo - bedaŭrinde, aŭtoroj ne diskutas tiun ĉi eventualecon), nia prezentado pri historio de Roridulaceae kaj rilataj familioj ŝanĝixgos.

heteropteroj su la nuntempa Roridula
Miredaj heteropteroj de genro Pameridea, manĝantaj sur iu insekto, gluita al la folio de Roridula gorgonias.
bildo de polenadisto


povigita de