Ensaluto

La urso kaj la persikujo

Antaŭ iom da tempo, mi hazarde trovis ĉi tiun historion, kaj mi ĝin tradukis. La origina estas hispane. (http://pez-diablo.blogspot.com.es/2008/08/el-oso-y-el-duraznero.html)

Jen:

Iam, en la mezo de arbaro, estis vilaĝeto. Bela kaj normala vilaĝeto, simila al ĉiuj de similaj rakontoj, kun sia lernejeto, preĝisto kaj eĉ ŝuisto.

Tre proksime al la vilaĝeto, estis persikujo, granda sovaĝa persikujo. Ĉiuj someroj siaj branĉoj plenis je dikaj fruktoj, kiujn la geknaboj rigardis el malproksimaĵo.

Ili nur rigardis, ĉar nenion povis fari ili.

-Ne prenu persikojn de tiu persikujo -La patrinoj konselis-. Estas urso kiu ĉirkaŭas la arbon kaj manĝas tiujn kiuj proksimiĝas.

Kaj la geknaboj obeis, kompreninde. Oni rakontis pri petolaj kiuj manĝinte persikojn, estis voritaj de la urso. Do, la geknaboj kunestis ĉe la vilaĝa limo, kaj rigardis la persikojn, prisonĝante la dolĉan fruktopulpon, sed ĉiuj restis malproksime.

Ĉiuj, krom unu.

Unu tago, ja la siesta horo, la kuraĝulo iris rekte persikujen. Li prenis persikon timante, rigardis karese ĉiuflanke, ĝin manĝis kaj ĵetis la kernon. Poste, manĝis alian, kaj alian, kaj alian. Li manĝis ĝis ne povi plu manĝi, kaj ekdormis sub la ombro de la arbo.

Tie lin trovis sia patrino ĵus antaŭ la nokto.

-Mi diris, ke ne maĝu persikojn- ŝi kriis dum ŝi batis lin. La urso povis manĝi vin!

Sed la urso ne manĝis lin, kaj tiu novaĵo stuporis la gevilaĝanoj. Ĝis nun, ĉiuj rakontoj estis samaj: Knabo kiu manĝis persikojn, knabo kiu iris al la stomako de la urso. Tiu nokto, la inteligentaj homoj kunestis por pripensi la aferon, dum ili lud-kartis kaj trinkis brandon.

-Eble la urso mortis- elpensis la var-tenejisto. La rakontoj estas ege malnovaj.

-Neeble - respondis sekurega la direktoro de la lernejo-. Se la urso mortis, nenio maleblis ke la geknaboj manĝegis persikojn, kaj poste ili ne emos vespermanĝi.

Do, pro tiu maldezirindaĵo, ĉiuj interkonsentis ke la urso devis esti ege profund-aĝa.

La maljuna klubestro solvis la aferon. Ĉiuj rakontoj diris ke la urso manĝis la infanojn kiuj prenis persikojn, sed ili ne klarigis ke ĝi okazus ĵuste post la afero. Eble, la urso, frue aŭ malfrue, la urso iris al la hejmon de la malobeinto por nutri sin.

Tiu respondo estis kontentiga kaj alarmanta. Urso en la vilaĝo estis danĝero, speciale iu tiom rankora. La sekvonta tago, la tuta vilaĝanaro prenis defendiloj antaŭvidante la viziton.

La vizito ne okazis nek dum la somero, nek eĉ dum la aŭtuno. Fine la vintro alvenis, kaj la urso ne aperis. La varmiloj varmis la klubon, kie la inteligentaj homoj kunsidis pripensi la aferon, trinkante bieron kaj lud-kartante.

-La urso ne venos- opinii la policestro-. Ĝi devas esti travintranta en sia groto.

-Kiu groto? Neniu groto estas ĉi tie - respondis la var-tenejo.

-Ĝi devas esti urso kiu ne travintras - Alia diris.

-Eble ĝi faras sian groton, kiel la kunikloj.

Tiam, la leterportisto, kiu de ne-longe loĝis en la vilaĝo, diris:

-Mi pensas ke la urso ne ekzistas.

La aliaj priridis la elpensaĵon. Ili montris la defendilaron, kiuj estis pretigitaj de antaŭ kelkaj monatoj, kaj rimarkis ke nur stultulo armas sin kontraŭ malekzistanta urso. Eĉ la policisto kaj la direktoro de la lernejo armis sin, kaj ili ne estis stultaj.

- Eĉ pli, morgaŭ ni iros ĉasi ĝin por ke vi vidos ke ĝi ekzistas.

Tiu tago, oni serĉis la urson en la arbaro. La nokto alvenis, sed urso ne aperis. Nek ursaj spuroj, nek ursaj fekaĵoj, nek ursaj haroj, nenio.

-Strange- Diris ĉasisto vidinte la grandan singardemon de la urso, kaj ĝian eblon kaŝi sin en maldensa monto. La bestkuracisto miris la efika metabolismo de la urso, kiu ne produkis fekaĵoj. La ŝuisto priparolis la felon de la urso, pri tio ke ĝi ne faris spurojn. Eĉ la hararisto rimarkis pri la forto de ĝia hararo.

Ĉiuj interkonsentis pri ke la urso estas stranga urso, kaj pligrandigis la vigladon.

Tempo pasis. Kelkaj fojoj la persikujo plenis je grandaj kaj bonodoraj fruktoj kiuj putriĝis sur grundo ĉar neniu ilin manĝis. La lasta kiu tion faris estis ulo kiu ne plu estis knabo, sed homo kiu foriris el la vilaĝo por vivi libere.

Denove, la inteligenta homo kunsidis en la klubo por debati la aferon, trinkante ĝinon lud-kartante.

-Kiel la urso trovos lin? - demandis la ĉefo de la staci-domo.

-Ĝi sekvos ĝin ĝis la urbo- elpensis alia.

-Ĝi sekvos la odoron.

-Eble ĝi kontaktas kun ursoj en aliaj lokoj,

-La urso estas nur elpensaĵo- Diris tiu kiu estis leterpotisto, sed nun ĉefo de la oficejo. La patrinoj de la vilaĝo elpensis ĝin por ke la geinfanoj ne manĝegis persikojn kaj poste ili ne emu vespermanĝi.

-Aŭskultu, sinjoro- Diris la ĉefpolicisto malbonhumore-, mi ne scias kia estas via vilaĝo, sed ĉi tie, oni ne insultas la patrinoj de la aliaj nomi ilin mensogulinoj.

-Sed -diris kun rideto-, se vi estas tiom certa, kial vi ne iru manĝi persikojn.

Neniu pensis ke la malnova leteportisto akceptis la defion. La sekvantan tagon li iris ĉe la persikujo, manĝegis fruktojn, kaj siestis ombre. Vespere, kiam li revenis vilaĝen, oni ne permesis eniri.

-Kion vi faris, besto?- Inter kelkaj vilaĝanoj preskaŭ batis lin. Ĉu vi ne pensas pri la geinfanoj kiuj vi danĝerigas. Foriru!, Foriru kaj ne revenu!

Post forĵeti la maljunulon, oni konstruis barilon ĉirkaŭ la persikujo, kaj skribis novan leĝon, laŭ ĝi, komdamnos ekzilen al tiu kiu trairos la barilon.

Post kelkaj jaroj, la persikujo putriĝis, kaj bestaĉoj manĝis ĝin. La vilaĝo kreskis ĉirkaŭ la ejo, kie estis ĝin, kie hodiaŭ estas placo.

Ĉiu jaro, La Placo de la Persikujo estas la centro de festivalo kiu alproksimigas homojn de la tuta regiono. La vizitantoj vidas teatraĵojn pri la malnovaj historioj: La knabo kiu manĝis persikon kaj fuĝi por protekti sian familion de la urso; la leterportisto kiu malobeis la leĝo kaj estis ekziliita. Certe, ambaŭ trovis morton malproksime, sed per la dentoj kaj ungoj de la urso. Post la teatraĵo okazas parado, dum la vilaĝanoj montras la armilojn per kiuj ili mortigos iam la sang-avida besto.

Kompreneble, neniam mankas ekstervilaĝano kiu, post iom da trikado, ofendas la lokan tradicion sugestante ke la urso estas elpensaĵo. Sed la gevilaĝanoj konas la respondon, kaj tuj ili diras ke nur ulo malsicante pri la profund-aĝa, la rankoro kaj la flar-senso de la urso povas tiom stulta aĵo diri.

-Kaj, kio pri la persikujo?- Ofte demandas la insolentulo, rigardante la placon kaj la malplenan barilon. Kaj la vilaĝanoj, pacience, klarigas denove tion, kio devus esti sufiĉe klare por ĉiuj:

-La persiko estas metaforo.

bildo de Pablo


povigita de