Ensaluto

La viro sen nomo

Li naskiĝis

sen nomo

 

Lian unuan nomon

al li donis la patrino

 

Lian duan nomon

al li donis la patro

 

Lian trian nomon

al li donis la instruisto

 

Lian kvaran nomon

li mem trovis

 

Lian kvinan nomon

al li donis la amantino

 

Lian sesan nomon

al li donis la gefiloj

 

Lian sepan nomon

al li donis la historiistoj

 

Sed en la tago,

kiam la historio

estis forgesita

li iĝis denove

viro sen nomo

 

 

bildo de Marko Praecano

Komentoj

bildo de Spirajn Senpretend

Ĵus mi ekpensis ke nomoj gravas depende de niaj cirkonstancoj k karakteroj.
Eble por homo enamiĝinta la kvina nomo estas la plej senchava, sed por mi kaj por ĉiuj kiuj malkovris la plejan gravecon de la individua senco, certe la kvara nomo, tiu kiun ni kelkaj memdonas, estas la plej signifplena el ĉiuj.

bildo de Marko Praecano

Jes, mi samopinias. Vi havas malsamajn nomojn en diversaj kuntekstoj. Kaj nia preferita nomo foje ŝanĝiĝas dum nia vivado. Dankon por via komento!

 


povigita de