Ensaluto

Libervolo - ĉu ni vere estas liberaj?

 

La jena dialogo naskiĝis de la rimarko, kiun faris Armando Zecchin al mi pri la libervolo. Mi pensas, ke tiu komento estas tre grava kaj tre interesa. Jen la produkto de mia unua pensado pri tia temo.

Mi bedaŭras pro la longeco de tiu ĉi dialogo. Mi scias, ke ĉe interreto longaj verkaĵoj estas evitindaj. Tamen, mi skribis ĝin ekzakte kiel mi pensis, kiel mi kutime faras kun la tutaj dialogoj, kiujn mi skribis. Do, estas la produkto de tute kompleksaj ideasocioj, kiuj estiĝas en mia menso, kiam mi metas la karajn Testudo kaj Akilo iu kontraŭ la alia.


- Testudo: Kara Akilo, estas malfacila demando, al kiu mi ne trovas respondon... ĉu vi povas helpi min pri la esplorado?

- Akilo: Certe! Kia estas la problemo?

- Testudo: Ĉu vi konas la koncepton de libervolo?

- Akilo: Kompreneble. Mi lernis ĝin en religia kunteksto.

- Testudo: Kaj kio estus via difino de ĝi?

- Akilo: La eblo de la homoj je agi memvole.

- Testudo: Mi rimarkis, ke vi havas tre klaran ideon pri tio.

- Akilo: Ja! Tamen ne estas mia merito: la koncepto mem estas tre simpla.

- Testudo: Nu, vi ŝajnas la perfektan personon, kiu povas helpi min, ĉar mi estas tute alie: por mi la libervolo estas mistera koncepto.

- Akilo: Ĉu mistera? Kial?

- Testudo: Se mi kapablus klarigi mian dubojn, ili ne estus tiaj. Vi, male, havas klarajn ideojn. Do, lasu min tuŝi vian klarecon, tiel ke mi povu gajni ion de ĝi, ĉu bone?

- Akilo: Bone!

- Testudo: En la difino, kiun vi asertis, estis la vorto "memvole". Ĉu vi povas difini ĝin?

- Akilo: "Memvole" estas tre intuicia koncepto. Estas malfacile difinebla.

- Testudo: Provu, kaj eble vi helpos min klarigi ĉion.

- Akilo: Nu... "fari ion memvole" signifas "fari ion, kion ni mem decidis".

- Testudo: Ĉu oni povas difini du diversajn eblojn? Tio, kio estas devigita al ni, kaj tio, kio ni faras memvole. Ĉu vi ŝatas tiun ĉi disigo?

- Akilo: Jes, kiel ne? Efektive, "fari ion memvole" estas la malo de "fari ion devige".

- Testudo: Mia menso ofte penas, kiam oni abstrakte parolas. Lasu min fari ekzemplon, ĉu konsentite?

- Akilo: Konsentite!

- Testudo: Kiam homo devigas alian homon al manĝi ion, kaj ĉi-lasta obeas, tiu ĉi manĝo ne estas memvola, ĉu ne?

- Akilo: Kompreneble.

- Testudo: Kaj kio pri la okazo, kiam mi troviĝu fronte al belega, sed sovaĝa besto kiel tigro? Supozu, ke mi havu nekutiman deziron je tuŝi tiun beston. Ĉu mi povus fari tion?

- Akilo: Jes... sed vi riskus la vivon. La probablo, pri via transvivo, estus tre malgranda. Do...

- Testudo: Do, ĉu mi estas vere libera? Ĉu mi povas fari tion, kion mi memvole decidis?

- Akilo: Jes kaj ne... Jes, ĉar vi ĉiukaze havas la liberecon je elekto, kvankam iu el la eblaj elektoj estas mortiga. Ne, ĉar se vi elektas la mortigan elekton, tiam vi mortigos vin mem.

- Testudo: Kaj ĉu mortigi sin mem ne estas elekto? Ĝi tute ŝajnas elekto kaj plene en la memvolo.

- Akilo: Mi ne konsentas plene. Flanke, vi ĉiam povas rekte elekti la sinmortigo; aliflanke, en tiu ĉi ekzemplo pri la tigro, vi ne rekte elektas la morton: ĝi estas implicita de via elekto, sed ne estas la elekto mem. Vi elektas tuŝi la sovaĝan beston, ne la sinmortigon.

- Testudo: Tamen la morto estas tre rekta implico, ĉu ne?

- Akilo: Jes...

- Testudo: Do, elektante la tuŝadon, mi klare elektas mian morton. Kaj kio estas via problemo pri tiu? Ĉu vi ne pensas, ke ĝi ĉiukaze estus memvola ago?

- Akilo: Jes... kiel mi jam diris, la elekto estas memvola, tamen ĝi estas iom deviga.

- Testudo: Mi tute ne komprenas: estas deviga aŭ memvola?

- Akilo: Nek unu nek la alia.

- Testudo: Ĉu ekzistas tria okazo, kiun mi ne kapablas vidi?

- Akilo: Ne... estas malfacile esprimi tio, sed se ni volas resti vivaj, tiam ni estas iom devigitaj...

- Testudo: Devigitaj de kiu?

- Akilo: Devigitaj de ni mem...

- Testudo: Kia devigo estas, se ni devigas nin mem? Tio estus memvolo, ĉu ne?

- Akilo: Jes... kaj ne!

- Testudo: Ŝajnas al mi, ke ne nur mi estas konfuzita.

- Akilo: Ja! Kaj nur nun mi ekkonscias pri tio!

- Testudo: Nu... klopodu por klarigi viajn pensojn, ĉar vi klarigos eĉ miajn. Kaj provu respondi al la jena demando: ĉu oni povas devigi sin mem nememvole?

- Akilo: Via demando ŝajnas paradoksa...

- Testudo: Ĝi nur reflektas tion, kion vi ĝis nun diris.

- Akilo: Ja, tamen mi havas ekzemplon pri tio. Pensu pri kiam ni kuras. Ni decidas, ke ni devas plenumi ian vojon. Tamen, kiam ĉe la duono de tiu vojo, ni lacas. Kion ni faras? Se mia volo estas forta, mi sekvos tion, kion mi antaŭe decidis kaj finos la vojon; male, mi tuj finos la kuradon mem. En la unua okazo, mi volas finkuri la vojon, tamen la laciĝo estas granda kaj mi samtempe volus fini la kuradon, sed fine venkas la unua volo. En la dua okazo, venkas la dua volo.

- Testudo: Vi do estas asertanta, ke la homo povas havi samtempe pli ol unu volon, kaj tiu ĉi voloj povas esti kontraŭaj.

- Akilo: Ekzakte!

- Testudo: Ĉu la homo povas decidi havi nur unuopan volon?

- Akilo: Ne! Li nur povas elekti iun volon kaj sekvi ĝin, malgraŭ la aliaj voloj. Tiu ĉi estas la bazo de la matureco: ni ne povas havi ĉion.

- Testudo: Vi estas asertanta, ke homo povas havi du volojn, kaj tiu ĉi voloj povas influi lian konduton. Tamen, tiu ĉi voloj povas kontraŭi unu la alian kaj igi la elekton ne facila, ĉu ne?

- Akilo: Jes. La decidoj en nia vivo estas preskaŭ ĉiam ne facilaj.

- Testudo: Ĉu homo estas feliĉa pri tiu ĉi malfacileco?

- Akilo: Tute ne... estus pli facila, se ni estus... pli sinkronigitaj kun ni mem. Kontraŭaj voloj igas la vivon tre komplika.

- Testudo: Do, homo ne povas decidi forigi tiun ĉi kontraŭajn volojn, ĉu ne?

- Akilo: Jes... li ne povas decidi siajn volojn. Li nur povas elekti la laŭirontan vojon.

- Testudo: Vi denove estas malklara, laŭ mi.

- Akilo: Ĉu malklara? Kial?

- Testudo: Vi estas parolante pri la voloj, kiel io devigita. Vi asertis, ke homo ne povas decidi siajn volojn: li nur povas elekti kelkajn el ili.

- Akilo: Jes.

- Testudo: Do, homo, eĉ pri siaj voloj, estas devigitaj. Kia libereco estas kiam oni devas elekti nur inter devigitaj elektoj?

- Akilo: Jes... eĉ kelkaj voloj estas devigitaj, sed ne tutaj. Ekzemple, la okazo de la kuranto. Li volaskuri kaj tamen, je certa momento, li frapas kontraŭ korpa limo: fari ion pluan estus eĉ pli laciga kaj ĝena. Li mense volas kuri, sed korpe volas ĉesi. La kontraŭeco dependas de la diversa origino de la "voloj".

- Testudo: Vi estas asertanta, ke ekzistas du klasoj da voloj: la korpa kaj la mensa, ĉu ne?

- Akilo: Jes.

- Testudo: Ĉu la kuranto ne havas la regon de ambaŭ la specojn de voloj?

- Akilo: Ne... li mense decidis, ke li volas kuri, sed korpe estas limigita kaj perceptas la volon je ĉesi.

- Testudo: La volo, kiu devenas de la korpo, estas mensa volo?

- Akilo: Kion vi celas diri?

- Testudo: Kiam mi estas kurantan kaj perceptas troan lacecon, en mia menso montriĝas du kontraŭaj voloj: daŭri kaj ĉesi. Iu devenas de la korpo, la alia de la menso. Malgraŭ ilia malsimila deveno, kiam en la menso, ili estas mensaj voloj, ĉu ne?

- Akilo: Kiel ne?

- Testudo: Do, finfine, la fina elekto estas mense, ĉu ne?

- Akilo: La elekto ĉiam estas mensa agado.

- Testudo: Tial, laŭ tio, kion vi asertas, la korpaj voloj estas devigitaj de nia korpo al nia menso, dume la mensaj voloj estas memvolaj.

- Akilo: Jese.

- Testudo: Mi rimarkis alian malklarecon en via pensado.

- Akilo: Ĉu denove? Kial?

- Testudo: La fakto estas, ke flanke, vi asertas, ke la menso kaj la korpo estas du disigitaj aferoj: malgraŭ mia menso volas, ke mia korpo faru ion, mia korpo volas fari alion; kaj mi havas kontrolon pri miaj mensaj voloj kaj ne pri miaj fizikaj voloj (mi ne povas ŝanĝi miajn korpajn bezonojn); do, korpo kaj menso volas sendepende unu de la alia. Aliflanke, vi asertas, ke la korpaj voloj eniras en nian menson kiel veraj mensaj voloj, ĉar la fina elektado estas plenumita mense, ĝi estas mensa agado.

- Akilo: Sendube estas interago inter la menso kaj la korpo. Ne povas esti alie. Korpo kaj menso ne estas du izolitaj elementoj. Ili kunlaboras, malgraŭ kelkfoje povas esti kontraŭaj.

- Testudo: Ni reiru al la momento de la elekto inter du kontraŭaj voloj. Kiu plenumas la elekton?

- Akilo: Se mi kuras kaj lacas kaj mi fine daŭrigas aŭ ĉesigas la kuradon, mi faris la elekton.

- Testudo: Kaj vi estas la aro konsistigita de via menso kaj via korpo, ĉu ne?

- Akilo: Jes.

- Testudo: Do, via menso havas siajn volojn kaj eĉ via korpo havas la siajn, tamen estas tria elemento, kiun vi nomas "mi", kiu fine elektas iun el la du ebloj.

- Akilo: Ne... ne... nun estas granda konfuzo. Kiam mi diras "mi", tio povas signifi du diversajn aferojn: "mi" kiel la sumo de korpo kaj menso; "mi" kiel mia nura menso. La mensa parto estas samtempe tiu, kiu deziras ion kaj fine elektas. La korpa parto estas speco da eksteraĵo, kiu produktas korpajn volojn, kiuj influas la menson pere de la produktado de tiaj voloj, kiuj kontraŭas aŭ kuniras kun la mensaj voloj.

- Testudo: Se tiel estus, tiam viaj mensaj voloj ĉiam venkus! Ili estas la favorataj de la menso mem, kial la menso elektus la korpajn volojn?

- Akilo: Mi tute ne scias...

- Testudo: Tamen ni scias, ke ni ofte faras ion, kion racie ni rekonas kiel neĝusta, sed korpe tio estas tre alloga, kiel tro manĝi! Ŝajnas, ke la menso ne kapablas distingi, kio devenas de la menso mem kaj kio de la korpo. Anstataŭe, ĝi kapablas distingi la devenon, sed, dum la elektado, la deveno influas malmulte.

- Akilo: Jes... sed mi ne scias, kiel respondi al via demando.

- Testudo: Pensu pri io praktika kaj faru ekzemplon.

- Akilo: La komplikeco dependas de la fakto, ke la korpaj bezonoj rekte influas la mensajn volojn.

- Testudo: Sed vi antaŭe asertis, ke la korpo kaj la menso estas disigitaj, kvankam interagantaj. Kaj tiu ĉi afero mem ŝajnas al mi paradoksa.

- Akilo: Mi komprenas vian vidpunkton. Ĉu ni povas paroli pri izoleco, kiam ili vere interagas? Tamen, ni povus paroli pri proksima izoleco aŭ, pli bone, proksima sendependeco. La menso kaj la korpo interagas, sed la interago ne estas tiel, ke iĝas malfacile distingi inter la du.

- Testudo: Anstataŭe, mi pensas, ke vi nun asertas la malon ol tio, kion vi asertis ĝis nun. Se la menso ne kapablas distingi inter la mensaj kaj la korpaj voloj kiam elektas iun el la du, la influo de la korpo sur la menso estas grandega. Jen kial estas tre malfacile por mi distingi inter la korpo kaj la menso. Fakte, en tiu ĉi sfero, mi tuj pensas al la demando: se ekzistas korpaj voloj en mia menso, kiuj estas devigita de la ekstera mondo sur mia korpo, kiel mi povas esti certa, ke tiuj voloj, kiujn mi nomas "mensaj", tute ne estas influitaj kaj naskigitaj de la korpo mem?

- Akilo: Eble mi eraris... la fakto estas, ke la korpo influas la menson, sed la influo ne rekte esprimiĝas per volo. Ekzemple, komence kiam mi perceptas malsaton, tiu kompreneble devenas de korpa bezono.Poste mi mense produktas la volon pri satiĝi. Sekve tiu ĉi volo konkuras kun la aliaj voloj kaj mensaj kaj korpaj.

- Testudo: Do, la korpo instigas volojn al ni. Tiu ĉi ŝajnas tre granda interago inter la du. Kial mi volus satigi min kaj preferi tiun ĉi agadon al aliaj?

- Akilo: Aŭ vi vere bezonas manĝi por eviti la morton; aŭ vi volas senti la bonajn sensaciojn, kiuj estas senteblaj dum manĝado.

- Testudo: Iu el la du estas speco da devigo, pri kiu ni jam parolis. La dua estas alia afero. Eĉ iom stranga.

- Akilo: Kial stranga?

- Testudo: Vi asertis, ke mi povas havi la korpan percepton pri malsato. Poste, vi supozas, ke iu el la motivoj, pro kiuj mi povas elekti la volon pri malsatiĝo, estas alia korpa afero: la bonaj sensacioj de la manĝado. Denove la korpo, kiu influas eĉ niajn decidojn pri la voloj!

- Akilo: Mi ne scias, kiel respondi. Tamen mi estas certa pri la disigo inter menso kaj korpo, kvankam mi agnoskas, ke ili multe interagas.

- Testudo: Ĉu vi jam aŭdis ion pri la dopamino?

- Akilo: Jes... sed mi memoras nenion. Kio estas?

- Testudo: Estas substanco, kiu estas produktita en la cerbo.

- Akilo: Kia estas ĝia funkcio?

- Testudo: Ĝi donas al ni la sensacion de kontento. Kiam ni atingas taskon, kiu povas esti la nura manĝado, nia cerbo produktas dopaminon kaj ni fartas konenta.

- Akilo: Mi ne komprenis: kiam ni estas kontenta, ni produktas dopaminon?

- Testudo: Ne, estas la malo. Kiam ni produktas dopaminon, tiam ni fartas kontenta.

- Akilo: Nekredeble...

- Testudo: Jes. La fakto estas, ke problemo en la produktado aŭ en la sorbado de tiu ĉi substanco kaŭzas mankon da kontento.

- Akilo: Kial vi parolas pri dopamino?

- Testudo: Por montri ion, kio tre vere mirigis min: la korpo kaj la menso estas strikte rilataj. Ni havas korpan aferon (la malbona produktado aŭ sorbado de substanco) kiu influas mensan senton (la kontento). Se korpo kaj menso estus malpli interrilataj, ni povus vivi en korpo malbone funkcianta kun menso tre klara. Tamen malsano, tiom pli multe se cerba, rekte influas nian menson. Do, kio signifas libervolon, kiam eĉ nia menso ne estas libera de nia korpo?

- Akilo: Vi celas diri, ke nia korpo estas rekte influita de la medio, kaj nia menso estas rekte influita de nia korpo. Do, nia menso estas influita de la medio, kie la menso devus fari elektojn. Tiu ĉi estas ciklo kaj mi tute ne scias kiel eliri!

- Testudo: Ja... vi eble nun komprenas mian komencan dubon pri la koncepto de libervolo.

- Akilo: Tamen, persono, kiu estas sur la rando de abismo, ĉiam povas elekti la morton. Tiu estas la bazo de nia libereco.

- Testudo: Sed mi demandus al mi: se mi prenus la tutajn personojn de la Tero kaj, unu post la alia, tien mi metus ilin kaj observus ilian elekton, mi opinias, ke nur tre eta parto elektus la morton. Ĉu vi konsentas?

- Akilo: Certe. Tamen la libereco de tiu mortiga elekto restus.

- Testudo: Jes, sed mi demandus al mi ankoraŭ: kial nur eta parto mortigus sin? Finfine la elektoj estas du: morto kaj vivo. Kial ni ne atendas, ke almenaŭ la duono mortigu sin?

- Akilo: Ĉar, samtempe, preskaŭ ĉiu timas la morton kaj la perdon de siaj karuloj.

- Testudo: Kial ni timas la morton?

- Akilo: Mi ne scias. Eble ĉar ni ne scias, kion ni devus atenti. Ĉu nenio? Ĉu paradizo?

- Testudo: Se ni estus nuraj intelektaj estaĵoj kaj ni estus fronte al tiuj du ebloj, nenio kaj paradizo, ĉu ne estus prefera mortigi sin? Se estus nenio, tiam nenion ni sentus, ni eĉ ne ekkonscius pri la rezulto; do, nenia postosopiro. Se estus paradizo, estus sefina boneco kaj kontento.

- Akilo: Ja... sed la timo pri la morto estas tre multe influita de niaj emocioj kaj sentimentoj...

- Testudo: Finfine ni reiras tien: emocioj kaj sentimentoj estas io rekte influita de la korpo mem. Do, la demando restas: kiel iu povas decidi mortigi sin fronte al abismo?

- Akilo: Se la timo pri la morto estas io influita de la korpo, klare ni povas suspekti ian malsanon en la sinmortiganto.

- Testudo: Ĉu vi ne miras pri la fakto, ke granda nombro da personoj, fronte al tiu sama abismo, kondutus simile? Ni scias, ke ĉiu homo estas konsistigita de grandega nombro da ĉeloj. Kial miliardoj da homoj kondutos simile? Kial ili estus ĝenerale antaŭvideblaj?

- Akilo: Se ni uzas la korpajn kialojn por ekspliki la mensajn kondutojn, tiam kompreneble ni devas uzi la biologion.

- Testudo: Kio vi celas diri?

- Akilo: La ĉefa demando tie ĉi estas: kial la granda parto de la Teraj organismoj, inkluzivitaj eĉ la bestoj, kondutus laŭ la sama maniero fronte al abismo? Kiam ni parolas pri organismoj, la ĉefa ilo por ekspliki tiajn similecoj inter tiel malsimilaj specoj kaj diversaj organismoj estas la evolua teorio: la organismoj, kiuj emas mortigi sin, klare malpliigas ilian problablon je produkti idojn, kiuj havu la samajn emojn pri sinmortigo. Simple ili havus malmultajn eblojn pri transvivo: jen la kialo, pro kiu, post miliardoj da jaroj de evoluado, ni ne havas multajn ekzemplojn de tiaj organismoj.

- Testudo: Mi komprenas la evoluan vidpunkton. Sed mi pensas, ke vi ne kapablis klarigi ion. Se ĉiu organismo estas sub la influo de la medio, kiel asertas la evolua teorio, kaj ĉiu ulo estas konsistigita de miliardoj kaj miliardoj da etaj uloj, la ĉeloj, kial la tutaj organismoj de la Tero kondutus sammaniere? Ĉu ni devus atendi malsimilajn reagojn?

- Akilo: La kielo, per kiu ĉiu besto malproksimiĝus de la abismo, dependus de la besto mem. Sed lakialo estas la sama. Do, la varieco de la bestoj videblus en la kielo, ne en la kialo.

- Testudo: Kaj vi asertas, ke tiu ĉi simileco pri la kialo dependas de la evolua teorio. Mi komprenas. Do, imagu la jenan: se ni trovus planedon, kiu enhavu vivaĵojn, tamen eksterteranaj kaj tre malsimilaj al la Teraj vivaĵoj, ĉu ni povas aserti, ke eĉ ili kondutus sammaniere fronte al abismo?

- Akilo: Certe!

- Testudo: Kaj la homoj kaj la bestoj kaj eksterteraj bestoj kondutus sammaniere fronte al antaŭvitida ebla morto. Tamen, kiam vi parolis pri la kondutoj de la homoj fronte al la morto, vi parolis pri timo de la nekonato kaj timo de perdo de niaj karuloj, ĉu ne?

- Akilo: Jes.

- Testudo: Kaj tamen, la teraj kaj eksterteraj bestoj ne havus tiajn kapablojn.

- Akilo: Jes.

- Testudo: Do estas aliaj kialoj, pro kiuj la homoj ne mortigus sin. Kaj tiu ĉi pluaj kialoj precize estas tiuj, kiujn vi antaŭe menciis pri la evoluado: la uloj, kiuj emas sinmortigi, emas sinestingi. Tial la evoluado devige alportas mekanismojn, kiuj klopodas eviti la sinmortigon influante kaj la korpon (pensu pri la korpaj emocioj sub timo) kaj la menson.

- Akilo: Kiel ne?

- Testudo: Kaj tamen, post miliardoj da jaroj de evoluado, ĉu ekzistus ankoraŭ personoj sinmortigemaj?

- Akilo: Nepre!

- Testudo: Kial, laŭ vi?

- Akilo: Estas parto de la koncepto mem de evoluado. Ĝi estas la sumo de daŭraj mutacioj kaj natura selektado. Do, la mutacioj povas alporti diversajn strangajn kondutojn, kies manifestado ekzemple estas la sinmortigo.

- Testudo: Tiel, estas tiel sensenca pensi, ke la homaro, malgraŭ ĝia komplekseco, estu antaŭvidebla?

- Akilo: Ne... kaj tiu ĉi estus granda afero.

 

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de