Ensaluto

Malafablaj sintenoj

Mia reago en mia antaŭa blogaĵo estis malafabla. Mi ne neas tion; tamen, mi ne sentis ian devigon esti afabla tiu-kaze, ĉar tiu, kiu opiniis en la antaŭa blogaĵo vole aŭ nevole ankaŭ ne estis afabla. La afero estas, ke mi ne nur estis malafabla pro la reago mem de tiu ulo, sed ankaŭ pro la nuntempa (ĉu ĉiama?) ĝenerala homa sinteno rilate al diskutoj. Mi ne mencias la nomon de la uzanto, ĉar laŭ mi nun tio ne gravas, mi nur volas paroli pri sintenoj.

 

Mi jam simple ne volas diskuti pri Esperanto (kaj preskaŭ pri ĉia polemika aĵo) ĉar homoj ne volas atenti tion, kion celas diri la kundiskutulo. Homoj nur urĝiĝas opinii sen atenti alian aĵon krom la propra opinio. Tio estas ege malafabla kaj aĉa sinteno en diskuto.

 

En la antaŭa blogaĵo mi vidis:

 

-urĝiĝon por opinii sen atenti tion, kion oni legis.

-urĝiĝon por opinii sen scii aŭ sen atenti signifon de la vorto seksismo.

-insistan neglekton al miaj petoj ĉesi diskuti.

-neadon de fakto. (Ja oni rajtas opinii pri fakto, sed oni ne rajtas nei fakton, aŭ kredigi ke fakto estas opinio)

-mensogojn kaj duonverojn, ĉar pli gravas ŝajni pravi ol vere pravi. (Ne, ŝanĝi signifon de vorto, aldoni vorton/radikon aŭ eĉ aldoni sufikson ja ne samas al ŝanĝi tutan sistemon, la fundamenton kaj sekve la lingvon per aldono de sufikso aŭ io alia. Diri tion, ke ambaŭ aferoj samas, estas trompo. Ja eblus kaŭzi neakcepteblan reformegon per malgranda sufikso)

 

Kian devigon mi havas diskuti kaj afable reagi je tiaj kondiĉoj? Nu, eble ja ian kaj ankaŭ mi ne havas devigon esti malafabla, sed mi pensas ke malafabla reago ankaŭ ne estas riproĉebla. Mi ne riproĉos tion, ke oni opiniis en tiu blogaĵo senpermese, ĉar mi povas kompreni ke la kutimo estas alia kaj mi ne klarigis mian celon.

 

La fakto estas, ke la afero estas ĉiam tiel. Sen gravi ĉu temas pri Esperanto. Se la temo estas polemika, eĉ se ĝi stulte polemikas, urĝe venos iu por diskuti per tia malafabla sinteno. Kaj mi jam laciĝis. Simple, ne sencas diskuti tiel.

 

Se mi skribis tion, estas ĉar mi bezonas klopodi komprenigi fakton, kiun iaj personoj neglektadas nur por krei konfuzon, problemojn al Esperanto kaj senfinajn, senutilajn diskutojn. Mi celis nur skribi pri fakto, nek opinii, nek transloĝiĝi al eterna diskuto. Mi ankaŭ ne celis doni ŝancon al iu por diri, ke ies malŝato estas problemo por la funkciado de Esperanto aŭ, ke ies ŝato solvas ion, kio ne estas problemo en Esperanto. Ĉi tio estas mia blogo, ne malferma diskutejo, kaj mi rajtas decidi fari tion.

 

Ne miskomprenu min. Mi ne celas diri ke mi ĉiam pravas. Mi multfoje eraris, kaj multaj el tiuj fojoj agnoskis miajn erarojn. Se vi iam vere povas pruvi ke io, kion mi kredis fakton estas opinio, skribu min, preferinde unue private, sed nur se vi povas pruvi ke mi ne pravas, ne se vi nur volas opinii ke mi ne pravas.

 

En ĉi tiu blogaĵo ne estas permesataj opinioj. Bonvolu, respekti tiun peton.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Sunjo

"En ĉi tiu blogaĵo ne estas permesataj opinioj."

 

Ne opinio sed peto. Bonvolu skribi tiajn rimarkojn estontece je la komenco de viaj afiŝoj. Mi ne deziras legi opinion de iu kiu ne interesiĝas pri opinioj de aliuloj (kaj eĉ volas malpermesi ilin).

Dankon.


povigita de