Ensaluto

Malgranda ŝipeto

bildo de Pablo

Jen alia kanto, libere adaptigita:

Por vidi la esperantajn subtitolojn, elektu "Select Language", kaj "Esperanto".

Jen la tuta teksto:
Iam, estis iam
eta, malgranda ŝipeto
Iam, estis iam
eta, malgranda ŝipeto
kiu ne povis,
kiu ne kapablis
kiu ne povis navigi
pasis unu, du tri,
kvar, kvin, ses, sep semajnoj.
pasis unu, du tri,
kvar, kvin, ses, sep semajnoj.
Kaj tiu ŝipo
malgranda ŝipo,
tiu ŝipeto navigis

Laŭ mia infana memoro, post la frazo
"Kaj tiu ŝipo
malgranda ŝipo,
tiu ŝipeto navigis"
Venas alia, sammuzike:
"Se la rakonto
ŝajnas mallonga,
ni rekantos, ni rekantu ĝin tuj"
Sed bedaŭrinde, mi trovis neniun altkvalitan videon kun simila teksto.

Komentoj

bildo de Pablo

Se vi rimarkas, kiam kalkulas fingre la semajnojn, en la video atingas ĝis 6, sed la subteksto montras ĝis 7. Tio estas por plifaciligi la kantadon, mi esperas, ke la kanto ne perdu la sencon ;).


povigita de