Ensaluto

Mi ne ŝatas tomatojn

Jes, vere, mi ne ŝatas manĝi tomatojn. Amaso de homoj ne povas kompreni tion. Tamen mi ne malŝatas homojn, kiuj ŝatas manĝi tomatojn (kaj ili ne malŝatas min pro mia malŝato de tomatoj - unu amiko eĉ diris: "bone, tiam restas pli por mi"). Kaj preskaŭ neniam okazis, ke iu volis devigi min manĝi tomatojn (kelkaj familianoj ŝajne bonintence ĉiam ofertas al mi tomatojn, sed ili faras tion ŝerce - mi senprobleme eltenas tion).

Vivi kaj lasi vivi - ĉi tie kie mi loĝas, mi povas diri tion, kion mi diras pri tomatoj, ankaŭ pri religio. Tute senprobleme. Mi ĝojus se estus tiel ĉiam kaj ĉie en la mondo.

 

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Tjeri

Ĉiu havas sian guston... ankaŭ mi. Sed kutime mi manĝas ĉion, kion oni antaŭmetas al mi, eĉ brokolojn.

bildo de Sunjo

Ankaŭ tiu via komento pri brokolo estas komparebla al religio. Nome al tiuj religianoj, kiuj malgraŭ manko de konvinko ne forlasas sian religion, pro diversaj kialoj. Do similie kiel vi verŝajne ne volas ĝeni la homojn kiuj kuiras por vi, kaj onidire brokolo ja ankaŭ estas bone por la sano, ankaŭ ili ne volas perdi la avantaĝojn kiujn la aneco al la religio donas al ili.

bildo de Tjeri

Fakte, mi ne komprenas vian respondon.

Temas nur pri ĝentileco, afableco al aliaj homoj. Kvankam tute ne kredanto, pri ia ajn religia idolo, mi samkiale demetas miajn ŝuojn, kiam mi eniras moskeon por viziti ĝin, kaj gratulas kristanajn najbarojn, kiam okazas kristnaskon. 

 

bildo de Sunjo

jes, mi rimarkas ke vi ne komprenis. Tio nun estas denove nova temo, pri kiu nur direblas, ke toleri kaj respekti aliajn kredojn kaj morojn estas tute bona, sed ke vi ne devas pretendi ke vi kredas la samon.


povigita de