Ensaluto

Mia kokido perdiĝis (infana kanto)

bildo de Pablo

Saluton, mi ŝatus montri mian lastan filmeton, "mia kokido perdiĝis".

Pri tiu kanto, mi estas sufiĉe kontenta, ĉar ĝi sonas, miaopnie, tre bone, kaj la teksto estas pli longa. Bedaŭrinde, mia voĉo estas tie.

Komentoj

bildo de Pablo

En la portugala:

bildo de Pablo

En la angla:

bildo de Pablo

En la hispana:

bildo de Pablo

Jen la teksto:

 

Mi ne dormis lastan nokton, lara'
ĉar mi perdis kokidon mian, lara'
la kokido, lara'
ĝi perdiĝis, lara'
certe nun ploregas ĝi.

Mi ĝin serĉis en la ŝranko, lara'
mi ĝin serĉis sub la lito, lara'
en ĝardeno, lara'
post la domo, lara'
kaj mi ne, ne trovas ĝin.

Ĝiaj plumoj estas flavaj, lara'
ĝia kresto estas ruĝa, lara'
per la beko, lara'
eta beko, lara'
diras ĝi pi pio pi.

Devas trovi ĝin mi baldaŭ, lara'
ĉar la afero jam tre urĝas, lara'
se ĝin trovus, lara'
la najbaro, lara'
ne denove mi vidos ĝin.


povigita de