Ensaluto

Mia plej ŝatata memeo

Jen mia plej ŝatata memeo. Estas aliaj similaj, sed mi ŝatas ĉi tiun bildon ĉar en ĝi, la militistoj ne simple atakas, aŭ pretas ataki, ili atentas por ataki kaj esti atakotaj. Nuntempe, tio estas esence Tvitero. La bildo estas de hispana filmo pri la sieĝo de Baler (vikipedia artikolo en la hispana), kies titolo estas “1898, la lastuloj de Filipinoj”, kiun mi ne spektis ankoraŭ.

 

Tvitero, ĉiam ajn

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Tjeri

Ĉu vi bonvolas klarigi tion, kio estas memeo?

bildo de Novatago

En la angla kaj la hispana, kaj verŝajne en aliaj lingvoj, tio nomiĝas meme. En la Esperanta Vikipedio eblas legi pri la memea teorio tamen, ne estas tio, kion vi volas scii, ĉar ni parolas pri interretaj memeoj. Interreta memeo, estas bildo multfoje reuzita por serci, sed pli ofte por sarkasmi per bildo kun teksto aŭ esprimi ion per senteksta bildo. Verŝajne la plej famaj estas la trola vizaĝo, la vizaĝo por esprimi ĉiama soleco, kaj aliaj similaj. Mi ne ŝatas ilin, ĉar plej ofte estas fie, senimage kaj tro multe uzataj. Vi povas vidi pli bildojn kutime uzataj por memei ĉi tie: https://memegenerator.net/memes/popular/alltime

 

 

La angla jam sukcesis

 

 

 

 


povigita de