Ensaluto

Miaj 10 plej ŝatataj hispanaj filmoj

Mi ne scias tion, kio estas "la plej bona filmo". Tio laŭ mi ne ekzistas, tamen mi ja havas ŝatatajn filmojn, kaj tiuj estas pli ol tiuj, kiujn mi listigas ĉi tie. Do, jen la dek plej ŝatataj de mi inter tiuj hispanaj:

 

Airbag (Aerosako - 1997) Humura filmo.

 

Los cronocrímenes (La tempokrimoj - 2007) Sciencofikcia pri tempovoĝajoj. Ĉi tiaj filmoj estas nekutimaj en la hispana kinarto. La rezulto estas sufiĉe bona.

 

Abre los ojos (Malfermu la okulojn - 1997) Sciencofikcia verko de Alejandro Amenabar, kiu estas, laŭ mi, la plej bona kinartisto de la lando. Mi ege rekomendas ĉi tiun filmon. Ekzistas holivuda refaraĵo titolita Vanila Sky (Vanila ĉielo - 2001). Fakte, tiu refaraĵo estas pli kopio ol refaraĵo, eĉ la ĉefrolulino estas la sama aktorino.

 

Amanece, que no es poco (Suneliras, tio ja ne estas malmulte - 1989) Superrealisma humura filmo kiu iĝis kultofilmo. Estas homoj, kiuj lernas la paroladojn kaj kunveniĝas por deklami ilin. Por nehispanoj verŝajne estos malfacile kompreni la ŝercojn ĉar ili estas tre hispanaj kaj tre superrealismaj. Kurioze, Martin Scorsese pripensis refari ĝin holivude.

 

El bosque animado (La vivoplena arbaro - 1987) Humura filmo bazita sur libro.

 

Los otros (La aliuloj - 2001) Tima. Bonega, videnda filmo de Alejandro Amenabar. La origina lingvo estas la angla.

 

El día de la bestia (La tago de la bestulo - 1995) Humura filmo.

 

El lobo (La lupo - 2004) Bazita sur realaĵo pri viro, kiu enŝoviĝis en la terurisma grupo ETA. Tre interesa.

 

Camino (Vojo —verdire la titolo estas vortludo per Camino, persona nomo, kaj la titolo de libro de la religiulo Escrivá de Balaguer— - 2008)  Bazita sur realaĵo pri infanino (kvankam ĝi ne estas la vera historio), kiu mortis pro kancero kaj kies sinteno metis sin en sanktiga procedo. La filmo estas kritiko kontraŭ la katolika sekto Opus Dei. Tamen, tamen, tamen ĝi estas belega vidinda historio.

 

El milagro de P. Tinto (La miraklo de P.Tinto - 1998) Humura kaj superrealisma.

 

Mi verdire nur elektis inter tiuj, kiuj estis faritaj dum mia vivo.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Pablo

Cetere, Mi profitas por rekomendi (iom eksterteme, ĉar ĝi ne estas hispana), la filmon "Coherence" https://es.wikipedia.org/wiki/Coherence

 

Ankaŭ ĝi estas bonega scienfickia filmo, sed specialaj efektoj, kaj bonega argumento.

Alia bonega sciencfikcia filmo pri vojaĝoj en la tempo estas "primer" (https://es.wikipedia.org/wiki/Primer_(pel%C3%ADcula)).

 

Ĉu vi konas ilin?

bildo de Novatago

Mi ne sciis pri tiuj filmoj. Mi serĉos ilin. Dankon.

bildo de Pablo

La tempokrimoj, bonegan filmon...

 

Mi faris la esperantajn subtekstojn...


povigita de