Ensaluto

Mielabeloj ne povus polenigi niajn rikoltojn tiel bone, kiel aliaj insektoj.

Kiel insektoj rilatas al nia agrikulturo? Verŝajne, multe da homoj respondas, ke parazitoj povas malpliigi rikolton. Jes, sed ne nur tiun malbonon donas insektoj al kamparanoj. Multe da agrikulturaj plantoj, precipe la fruktaj, dependas de insektaj polenigistoj.
Bedaŭrinde, lastatempe kiel abundeco, tiel ankaŭ diverseco de naturaj insektoj en kamparoj malpliigas. La plej grava kaŭzo de tiu proceso estas detruo de naturaj vivejoj. Areoj, ŝanĝitaj per homa agado, ne plu povas subteni ekziston de multaj specioj. Pro tiu malprospero de polenado rikoltoj malpliiĝas. Ofte tio jam estiĝis gravan agrikulturan problemon.
De tio kamparanoj en diversaj landoj komencis provi plibonigi polenadon de rikoltaj plantoj. Subteno de naturaj vivejoj estas tre malfacila tasko, sed multaj homoj esperas, ke helpas polenigi niajn rikoltojn povus mielabeloj (Apis mellifera). Tiu insekto estis bone konata, kiel unu el du hejmigitaj insektoj (la duan estas silkraŭpon). Mielabelaj laboristinoj, senĉese kolektantaj nektaron kaj polenon, estis la simbolo de laboremo en multaj kulturoj. Estas konata, ke mielabeloj estas bonegaj polenigistoj. Tial nun oni ofte starigas abelujojn apud kampoj por rikoltpliigo.

Mielabelo

Mielabelo kun polenaro sur kruroj.

Sed ĉu mielabeloj estas sufiĉa anstataŭo de la naturaj polenigistoj? Rezultoj de multaj esploroj estas kontraŭdiraj: ili dependas de ecoj de la esplorataj plantoj kaj landoj. Do, ni bezonas iun "tutmondan" studon. Por klarigi la situacion, multnacia grupo de sciencistoj entreprenis egan esploron. Ili provis respondi du demandojn: 1)ĉu naturaj polenigistoj estas gravaj por polenado de rikoltoj? kaj 2)ĉu mielabeloj povus efective anstataŭi ilin?
Ses centoj de kamparoj el ĉiuj kontinentoj (certe, krom Antarktido) estis esplorata.
Sciencistoj kalkulis ne nur polenerojn, lasitajn per insektoj sur floraj stigmoj - mezuro de efektiveco de la polenado, sed ankaŭ numerojn de estiĝintaj fruktoj kaj semoj, kio estas pli grave por la estonta rikolto. Krome, sciencistoj esploris diversecon kaj abundecon de polenigistoj kaj ilian vizitadaktivecon - kiel ofte floroj estis vizitata.

La esploro montras, ke, bedaŭrinde, niaj esperoj estas vanaj.

En la plimulto de la esploritaj kamparoj Kiel mielabeloj, tiel ankaŭ aliaj insektoj pliigas numeron de polenerojn sur stigmoj. Sed polenoj ankoraŭ ne estas fruktoj. Rikolto pliiĝas kun mielabela abundo nur en 14% de plantspecioj, dum aliaj ("naturaj") insektoj pliigas ĝin ĉiam! Kaj la plej grave - abundaj kaj diversaj polenigistoj pliigas rikoltojn eĉ en kamparoj, kie "laboras" multegaj mielabeloj! Krome, diversaj insektoj faras rikoltojn pli stabilajn: ili malpli ŝanĝiĝas inter jaroj.
Kion signifas tiuj rezultoj? Mielabeloj ne povos anstataŭi forirantajnn naturaj polenigistojn. Do, se ni volas havi abundajn rikoltojn (tio estiĝas pli kaj pli grava pro neĉesanta pliigo de homaro), ni devas ne nur starigi pli kaj pli abelujojn, sed ankaŭ subteni naturaj vivejoj en kamparoj por aliaj insektaj polenigistoj (plejparte aliaj abeloj, diris la esploristoj) restus abundaj kaj diversaj.

Abelo Megachile - unu el la efektivaj naturaj polenigistoj de agrikulturaj plantoj.

 

 

La rezultoj de la esploro estas publikitaj en la ĵurnalo Science.

bildo de polenadisto

Komentoj

bildo de Pablo

Gratulon!

 

Mi ĵus aldonis ĉi artikolon al klaku:

http://klaku.net/mielabeloj-ne-povus-polenigi-niajn-rikoltojn-tiel-bone-...

 

bildo de polenadisto

Dankon por disvastigo!


povigita de