Ensaluto

NE PRIDUBU DION!

Estimataj,

NE PRIDUBU DION!

"Kaj Moseo diris: El sescent mil piedirantoj konsistas la popolo, en kies mezo mi estas; kaj Vi diras: Mi donos al ili viandon, ke ili manĝos dum tuta monato! Ĉu oni buĉu por ili ŝafojn kaj bovojn, por ke sufiĉu por ili? au ĉu ĉiujn fiŝojn de la maro oni kolektu por ili, por ke sufiĉu por ili? Tiam la Eternulo diris al Moseo: Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga? nun vi vidos, ĉu plenumiĝos al vi Mia vorto, au ne" (Nombroj 11:21-23).

Moseo estis en kriza situacio dum li kondukis la popolon Izraelan al la Promesita Lando. Malgrau la mirakla manao, la popolo ekploris pri aliaj manĝaĵoj kiujn iam ili manĝis kiam ili estis en servuto en Egiptujo. Moseo estis tiel dronigita per ĉi tiu peto ke li eĉ petis de Dio mortigi lin! (vidu: Nombroj 11:15). Tamen, la Eternulo estis preta fari du aferojn por Moseo: unue, sanktigi aliajn homojn kiuj portos la ŝarĝon de la popolo kun li; kaj due, provizi viandon kiun la tuta popolo manĝus dum unu monato. Moseo ne havis problemon kun la unua solvo, sed li ne povis kredi la duan. Li esprimis sian dubon tuj. Tamen, Dio demandis de Moseo unu el la recertigaj demandoj pri Sia potenco: "Ĉu la brako de la Eternulo estas tro mallonga?" (versiklo 23. Vidu ankau similajn demandojn en Genezo 18:14; Jesaja 50:2; 59:1; Miĥa 2:7; Zeĥarja 8:6). Dio fine faris tion kion Li promesis malgrau la dubo de Moseo (vidu: Nombroj 11:31, 32).

Mi miras kial Moseo povis dubi pri la vortoj de Dio post kiam Dio jam montris Sin al li kaj la popolo Izraela je multaj okazoj. Sed, tio estas kiel ni ankau pridubis Dion multfoje. Ni estas tiel dronigitaj per nia situacio ke ni ne memoras ke la potenco de Dio estas pli alta kaj pli granda ol nia situacio. Ni estas tre problemo-konsciaj kaj metas Dion en la antauon. Eĉ kiam Li recertigas nin pri Siaj ĉeesto kaj potenco por savi nin el nia necerta situacio, ni inklinas dubi pri Li.

Kio estas via nuntempa situacio? Ĉu vi estas tiel dronigita per la situacio ke vi jam perdis ĉiun esperon? Ĉu vi kredas ke Dio estas pli granda ol via situacio kaj Li povas savi vin el ĝi? Ne dubu Dion! Se vi kredus, vi vidos la gloron de Dio (vidu: Johano 11:40).

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 

Preĝa Punkto: Preĝu por la graco ne pridubi Dion eĉ kiam vi trovus vin en necerta situacio.

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de