Ensaluto

Neretenebla Pasio (10/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Dek

Mo pigreme kuŝis en la bankuvo, lasante la duŝilon ŝpruceti varmegan akvon sur ŝian tutan korpon. Ŝi tre ĝuis tian varman kaj malseketan senton, kvazaŭ kuŝante en patrina sino, nenio pensenda, nenio farenda.

 

Ŝi ja estis laca. Je tri malsamaj lokoj, tri tute malsamaj orgasmoj, unu pli forta ol la antaŭa, preskaŭ elĉerpis ĉiom da energio akumulita dum pastinaj monatoj. Pensante pri tio, ŝiaj muskoloj de la tuta korpo pretervole konvulsiis.

 

En ŝia menso ree aŭdiĝis la vorto de Wu.

 

“Mi sciis, sed mi ne povis reteni mian pasion.”

 

Jes, neretenebla pasio!

 

<Fino>

bildo de gb2312


povigita de