Ensaluto

Neretenebla Pasio (2/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Du

Enirinte la financan departementon de la firmao, Mo ne havis tempon saluti direktoron Wu, kaj hastis en la necesejon.

 

Wu Gang sentis ion strangan ĉe Mo hodiaŭ. Kial rekte rapidi al la necesejo tuj post eniro? Ĉu ne ŝia monataĵo komenciĝis? Sed ne eblis? Tio okazis ĵus dum la lasta semajno ĉe Mo. Plie ŝia vizaĝo terure ruĝiĝis. Ĉu eble seninterrompa kromlaboro dum kelkaj semajnoj kaŭzis al ŝi malsanon?

 

Wu Gang iom konfuziĝis, sed palpis sian nazon laŭ sia kutimo, kaj plue laboris per la komputilo.

 

Wu Gang aĝis kvardek kvin jarojn ĉi-jare, kaj plimalpli estis unu el la fondintoj de la firmao. Sed la kialo de lia direktoriĝo en la financa departemento ne estis nur servodaŭro. Li havis impulson studadi novajn aferojn. Se io estis nova, amuza kaj tre utila, Wu Hang tuj ekstudis ĝin.

 

Tre frue en 1993, kiam komputilo ĵus aperis en la firmao, la dua enamiĝo de Wu komenciĝis. Dum laborhoro, ĉiuj cirkaŭis la komputilon por amuzi sin, li ne sentis dece daŭre okupi ĝin, tial li postrestis en la firmao por senhasta esploro post deĵoro.

 

Post nelonge, li fariĝis la fakulo pri komputilo en la firmao. Li ne nur amuzis sin per la komputilo, li pli multe utiligis ĝin. Li aĉetis gvidlibron pri “EXCEL”6, kaj post unu monata studado, li tute transprenis la taskon pri financaj raportaroj de la firmao.

 

Pro komputilo lia edzino jam kverelis kun li sennombrajn fojojn, ĉar kiam li ekvidis komputilon, li tuj forgesis, ke li ja havas edzinon. Lia edzino iam eĉ kredis, ke li havas amaferon aŭ simile.

 

En 1994, malgraŭ la kosto, Wu Gang aĉetis komputilon de la modelo 386 kaj presilon, elspezinte pli ol dudek mil juanojn. Lia edzino preskaŭ eksedziniĝis disde li. Bonŝance ili enamiĝis en universitato, kaj ilia amrilato estis tre fortika. Dank'al persvado de konatoj, kaj ankaŭ al la profunda memkritiko, kiun Wu faris, tiu malfacilaĵo fine forpasis.

 

Tamen Wu ja gajnis finance pro komputilo. Ĉar tiam nur li povis lerte uzi la programon “Excel”, la estro de la firmao alte taksis lin. Li ne nur altrangigis lin kiel vican direktoron de la financa departemento, sed ankaŭ repagis lin por triono de la kosto de lia komputilo, plue enoficigis lin samtempe kiel mastrumanton de la komputila centro dum kelkaj jaroj.

 

Poste, la firmao dungis kelkajn magistrojn de komputila fako, kaj nur tiam oni promociis lin al direktoro de la financa departemento. Tiuj magistroj de la komputila fako ankaŭ admiris Wu-on, ne pro tio, ke pri komputilo Wu estas tiom pli lerta ol ili, sed plej gravas la lerto de aplikado.

 

Ĉiun teknologion, kiu estis utila al Wu, li senescepte lernis ĝis tute lerte, kaj aplikis ĝin ĝis la fina limo. Wu ŝatas rigardi belulinojn, aparte tiajn, kiuj vestis sin tre malmulte, aŭ tute ne vestiĝis.

 

Kiam interreto ankoraŭ ne estis populara, li iris al la strato Perlorivero por aĉeti kompaktajn diskojn. Tiuj komence kostis po 25 juanojn. Eĉ nun li hazarde iris por aĉeti tiujn, tamen la prezo jam malaltiĝis ĝis po 2,5 juanoj. Laŭ kalkulo, Wu jam aĉetis kelk miloj da kompaktaj diskoj.

 

Kiam interreto fariĝis poplulara iom post iom, Wu unue vizitadis la retforumojn, poste li sciiĝis, ke oni povas malŝlosi grandajn retejojn eksterlandajn, kaj li tuj elŝutis informaĵojn por lerni. Post malpli ol duono da jaro, li ankaŭ fariĝis lertulo de malŝlosado. De tiam Wu preskaŭ disponis senliman fonton de belulinoj.

 

la edzino ja plendadis pri ĉi lia ŝatokupo, sed Wu havis sian ekskuzon. Li diris: ekzistas du specoj de viroj, la unua estas iom amorema, la alia tre amorema; laŭ ankoraŭ alia distingo, la unua ŝatas seksumaĉon, la alia ne.

 

Kvankam mi estas amorema, tamen mi nur rigardas, kio estas almenaŭ pli bona ol tio, kion doktoro Tomaso7 faras, seksumi ekster hejmo. Krome belulinoj devas esti ĝuataj. Kiam mi rigardas belulinon, ekde la vizaĝo ĝis la privataĵo sen forlaso, tio similas al tio, kion doktoro Tomaso faras, tranĉi sur nekonatan noktoĉielon per sia lanceto.

 

La edzino ne povis refuti lin, kaj li ja ne seksumaĉi ekstere, ankaŭ ĉiam bone plenumis sian edzan devon tri fojojn semajne, ŝi fine lasis lin. Ĉe la fino de la lasta jaro, lia edzino iris al Germanio kiel vizitanta klerulo por du jaroj. Ŝi nur revenis unu fojon dum la ĉina novjaro. Wu estis eĉ pli senbrida.

 

La vira scivolemo neniam plenumiĝos. Malŝparinte sufiĉe da tempo en retforumoj, vidinte tro da belulinoj, rigardinte ofte tiujn pavantajn nudulinojn, li neeviteble sentis iom da laco estetika. Kion oni facile havigis al si, oni taksas sengusta. Do li ekinteresiĝis pri belulinoj ĉirkaŭ li.

 

La plezuro de ŝtelrigardo estis nekomparebla kun tio de nura rigardo de bildoj de belulinoj, tamen ĝi ja bezonis kompleksan teknikon.

 

En majo kiam Wu vojaĝis al Guangzhou8 por la firmao, li finfine aĉetis la tutan kompleton de ekipaĵoj, por ne malkosta prezo, tamen la aĵoj absolute valoris la koston: la ĉefa kamerao estas en la formo de vesthoko kaj la helpa kamerao ŝraŭboforma, ĉiu kun sendrata komunika interfaco, aktivigita de voĉo, malŝaltita aŭtomate, sen ian ajn risko.

 

Por kaŝrigardo ankaŭ ekzistas moralo, speciale kiam kaŝrigardi belulinojn cirkaŭajn. Oni neniam lasu sin eltrovita, alie ambaŭ estos profunde vunditaj. La plej alta nivelo de kaŝrigardo estas, dum la kaŝrigardato neniom konscias, ĝuado de la mirinda plezuro el esplorado de la nekonataj.

 

Wu havis nenion psikologian kulposenton pri tio. Li nur kaŝrigardis sed neniam publikigis, des malpli volas ĉantaĝi siajn belajn koleginojn. Li ĉiam opiniis, ke li estas medikonscia kaŝrigardanto.

 

Ĉiu kromlabora tago dum semajnfinoj estis lia bela tempo ĝui tiun plezuron. Mo estis lia plej ŝatata verko, se oni povas nomi kaŝrigardaton verko de la kaŝrigardanto.

 

Ekde majo ĝis nun, Wu jam tiel informiĝis pri la privataĵoj de belulinoj en la firmao, ke neniu alia povus superi lin. Pri iliaj etaj agoj en la necesejoj li sciis kvazaŭ pri siaj polmoj.

 

La mallarĝa spaco de necesejo estas sekreta spaco kiel privata taglibro. Ili nur diferencas, ke en la taglibro registriĝas sekretoj profundaj en la animo, dume en la necesejo rakontiĝas ĉies korpaj kutimoj.

 

Wu kaŝis en sia oficejo, rigardante la diversajn agetojn, kiujn faris la belulinoj en la necesejo. Li subridis kaj fieris, ĝuante kaj dividante la plezuron de la sekretoj de la belulinoj.

 

Tio ne nur temis pri korpo. Wu ankaŭ sufiĉe utiligis la informojn akiritajn de sia kaŝrigardo, ke li aranĝis taŭge mildigitajn taskojn al tiu, kies monataĵo alvenis.

 

La preteksto estis ĉiam senpeka, ekzemple: Wang aspektis hodiaŭ iom malbonfarta, kaj cetere… La belulinoj nature sentis varmon en koro kun dankemo al Wu.

 

Wu ja sentis, ke estas nenia obscena senco en tia afero. Ekbruliginte cigaredon, farinte teon, ĝui la privataĵojn de la ĉarmaj korpoj de belulinoj, neniu alia ĝuado en vivo superas ĉi tion.

 

La ĝojo de esplorado ne estis akireble de la ezdina korpo aŭ la retejoj. Fakte kaŝrigardo similas al speciala ekstrema sporto — montgrimpado, ĉar la sukcesaj sentoj akiritaj kiam oni staras en la limzono de vivo kaj kiam oni trarompas la tabuon de moralo estas tiel similaj.

 

Sed la bildoj transsenditaj hodiaŭ al la ekrano de komputilo estis tiel ŝokaj, ke Wu rigardis gapante, eĉ ne sensis, ke la stumpo de cigaredo jam brulas ĝis lia mano.

 

La sento similis al tio, ke montgrimpanto ĉe la pinto de neĝa monto, leviĝante la kapon, ekvidas brile florantan persik-arbaron.

 


8

[Gŭang-Ĝoŭ], ĉefurbo de sudĉina provinco.

 

bildo de gb2312


povigita de