Ensaluto

Neretenebla Pasio (6/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Ses

Lunde kiam ŝi venis al la oficejo, Mo vidis, ke Wu kiel kutime bonhumore salutas ŝin, kvazaŭ nenio okazis. Tio lasis Mo malstreĉi sin iom.

 

Dum la vojo al la oficejo, Mo daŭre sentis maltrankvilon, ne sciante, kiel kondutis kun Wu. Vidinte, kiel li kondutas, ŝi ektrankviliĝis, tamen samtempe sentis iom da riproĉo, neatendante ke li kondutis kiel senkulpulo, eĉ ne telefonis ŝin dimanĉe.

 

Kvankam ŝi pro timo malŝaltis sian telefonon, ŝi tamen ne trovis meŝagon pri maltrafita telefona alvoko. Tiu tago ne estis dum sendangeraj tagoj, do Mo devis iri al apoteko mem por aĉeti kontraŭkoncipan medikamenton. Ununokta amafero kun kolego verŝajne ne gravis, sed kiel ili kondutu sin poste vere estis granda problem.

 

Mo kaj salutis Wu ridetante per “Bonan matenon”, kaj babilis kun Wang pri lasttempaj novaĵoj ridante. Neatendite, estis Liu, kiu ŝajne rimarkis ion, dirante: “Mo, vi estas vere bela hodiaŭ.”

 

Wu ankaŭ alproksimiĝis ridante, kaj diris: “Tio tamen ne pravas, en kiu tago nia Mo ne estas bela? Ŝi estas same bela ĉiutage.”

 

Sidiĝinte, Mo trankviligis sin, pensante: Wu ĝuste kondutis tiamaniere. Ĉu male li montrus sin maltrankvila, por ke ili ĉiuj rimarku tion? Tio ne eblus.

 

Wu prenis ŝin kiel fratineton por zorgi, kaj ŝi ankaŭ nur traktis lin kiel frategon. En ŝia emocia regiono, fakte ne estas loko por Wu. Wu estas granda rapo, kiun oni sporade manĝas iom pro la noveco, ankaŭ kiel antaŭmanĝaĵon, sed neniam ĉefmanĝon, kaj ne valoras konkuradon por kapti.

 

“Neretenebla pasio” post kompreno estas “neretenebla volupto”. Je specifa tempo, specifa loko kaj specifa humoro, ŝi mem kaj Wu ambaŭ pro “neretenebla volupto” estigis tian pasian okazon, tamen Mo ankoraŭ volis danki al Wu pro tiom bona sento, kiun li donis al ŝin.

 

Mo trovis, ke Wu fakte devas ĉiam interesiĝi pri ŝi sekse, alie, tuj kiam li vidis la scenon en ŝia jupo, li ne impetis kiel 20-jara junulo.

 

Pensinte kaj ridinte, Mo diris al si: “Just For One Night13

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

La vulvon atakis ĝisosta juko neeltenabla, ke Mo forte premis sian jupon sub la skribtablo per mano, kaj ne povis reteni siajn fingroj grati.

 

La juka loko estis tro embarasa. Gratante, Mo samtempe timis, ke kolegoj ĉirkaŭaj rimarkas ŝian nenorman konduton. Bonŝance, estis jam preskaŭ la kvina, ĉiuj okupiĝis pri ordigado de sia afero, por ĝui post laboro la septagan ferion, kaj neniu atentis tion, kion Mo faris.

 

Alia atako, pli intensa ol la antaŭa.

 

Mo pensis kun malkontento: kian sorton ŝi havas, ĉar morgaŭ estos nacia tago, kaj ŝi jam mendis bileton al Shanghai per fervojo, kion fari se la juko daŭros?

 

Fine ŝi ne povis elteni, ke Mo stariĝis kaj iris al la necesejo. Ŝi eltiris la jupon rapide kaj forte gratis kelkfoje, nur kiam ŝi longe elspiris malstreĉita.

 

Kial tiom juki? Mo ekserĉis la kaŭzon. Klininte sian kapon, ŝi vidis, ke ĉe la internaj flankoj de siaj femuroj kaj ĉe la vulvo troviĝas kelkaj pecoj da blupupuraj makuloj same grandaj kiel ungoj, kiuj tuj konsternis ŝin.

 

Kelkajn pecojn Wu ja ĵus gratis, kiuj entenis timigajn ruĝfadenojn en la blupupuro, aspektante kiel diablaj okuloj kontraŭrigardantaj al Mo.

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

La unua de oktobro, la nacia tago.

 

“Mi ne povos veni hodiaŭ.”

 

“Kio? Mi jam aranĝis ĉion ĉi tie. Kio okazis?”

 

“Hm, kolegino de mia firmao malsaniĝis kun forta febro. Ŝi estas alilokano sen zorganto, kaj mi devas varti ŝin kelkajn tagojn.”

 

“Ho, mi scias. Se vi estos neokupita dum la venontaj tagoj, venu iam ajn. Mi daŭre restos en Shanghai dum la nacia taga ferio, kaj ĉiam bonvenos vin.”

 

“Bone. Ĝis, mi elkore pardonpetas.”

 

“Ĝis, mi vere bedaŭras.”

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

Mo hezitis antaŭ la giĉeto, nesciante, ĉu viziti la ginekologian departementon aŭ la urologian departementon. Se temas pri venera malsano, tion eble traktas la urologia departemento, tamen Mo ankoraŭ ne volis konsideri tian eblecon, esperante ke ŝi ne havas tian malbonan sorton.

 

Wu ne devis esti iu kun venera malsano, sed oni ne povis certiĝi. Lia edzino estis eksterlanda longtempe. Ĉu viro povas sin regi, neniu scias.

 

Se vidi tiujn kelkajn estrojn de la departemento de vendado, oni tuj sciis. Ĉar tiuj ofte fanfaronis, kiel ili pagas kelkajn amoristinojn por kontrakti kun kia grava kliento, oni tuj sciis, ke ankaŭ ili ne estas bonuloj. Kelkaj koleginoj en la publika rilata departemento ŝajne ankaŭ ne estis simplaj roluloj.

 

Mo volis telefoni al Wu por demandi lin, sed ne sciis, kiel ekdemandi. Se pri tio li ne kulpis, kian honton sentos ŝi, ke li tute eble rigardos ŝin kiel oni-ne-scias-kian virinon.

 

Pensante pri tio, Mo ekĉagreniĝis, tamen ne sciis kiel elturniĝi. Post longtempa hezito, ŝi fine registriĝis ĉe la ginekologia departemento, pensante, ke ŝajne estas pli da viraj kuracistoj en la urologia departemento. Mo prokrastis viziti la hospitalon ĝis post la 16a, ĉar hodiaŭ estis la nacia tago, tial dum tiu horo, ne devis esti tro da pacientoj.

 

Mo sentis, ke antaŭ kuracisto ĉirkaŭantaj de multaj pacientoj, estas terure paroli pri sia privataĵo. Eĉ se vidalvide, Mo ankaŭ ne sciis, kiel ekparoli kun vira kuracisto.

 

Ja estis malmultaj pacientoj dum la nacia tago, precipe kiam estis preskaŭ la 17a, ke ne troviĝis homoj en la ĉambroj, kiujn ŝi preterpasis, kaj Mo silente elspiris.

 

Tuj kiam ŝi eniris la ginekologian departementon, Mo frostiĝis, aparte ĉar ŝi vidis la impresintajn tre angulan mentonon kaj eterne milde ridetantan vizaĝon. Li portis blankan surtuton, legante libron silente tie, kun trankvila mieno, sed ankaŭ kvazaŭ atendante ion.

 

Aŭdinte la bruon kiam Mo eniris, li levis sian kapon, kaj fiksis al Mo demandan rigardon, kiun ŝi jam konis.

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

Aliaj koleginoj en la ginekologia departemento ĉiuj tre ŝatis Lin Hai, ne nur ĉar li havis ĝentilan kaj principohavan karakteron, honestan konduton kaj amuzan parolmanieron. La pli grava kialo estis tio, ke li preskaŭ prenis ĉiujn deĵorojn dum ferioj.

 

Laŭ liaj vortoj, ĉiuokaze li ne jam edziĝis, ankaŭ ne vojaĝos ien dum ferioj, ĉar ne plaĉis al li ĉe multaj turistoj, li prefere prokrastis sian vojaĝon post kiam ili jam finĝuis sian vojaĝon. Kvankam li tiel diris, ĉiuj prenis liajn vortojn en sia koro, kaj ankaŭ sentis ŝuldon al li, ke post ĉiu turisma vojaĝo dum longa ferio, ĉiu alportis donacon por Lin Hai.

 

Ĉi-foje kelkaj kuracistoj de la ginekologia departemento aranĝis festenon manĝi fiŝkapaĵon ĉe lago Tianmu, kaj Lin Hai denove proponis transpreni la deĵorojn. Li nur diris, ke hazarde estas kelkaj libroj, kiujn li volas legi, kaj prefere ol nenifarado, deĵorado aldonos krompagon, poste ili povus repagi lian komplezon.

 

Ĉiuj jam kutimis al tio, kaj foriris ridante. Fakte Lin Hai havis frazon neparolitan: kiel tiuj uloj povus scii, kiam vera belulino vizitas la ginekologian departementon? Vera belulino, dum ŝi parolas pri sian sekretaĵon, neniam volas aŭskultantojn krom la kuracisto.

 

La ĉinoj tute ne havas la konsciencon respekti individuan privatecon. Se ili ekaŭdas belulinon rakonti al kuracisto sian sekretaĵon, ĉiuj etendas siajn orelojn kazaŭ kuniko por aŭdi, ĉu viro kaj virino, senescepte.

 

Kaj ginekologia malsano malofte estas urĝa, do veraj belulinoj ĉiam elektis tempon viziti hospitalon, kiam malmultaj ĉeestis, precipe dum longa ferio.

 

Belulino kun sufiĉa seksosperto, sola, senalternative rigardas al ĝentila vira kuracisto, balbutante rakontas specialan senson de sia privataĵo, tio ĝuste estas la momento, kiun Li Hai esperis.

 

Tamen la virino eniranta ankoraŭ plezure surprizis Lin Hai, kvazaŭ renkontiĝo post longa tempo. Se nur vesti sin per blanka surtuto, Lin Hai sentis pli-malpli sanktecon, fakte almenaŭ iom da singardeco.

 

Kiam diagnozi belulinon, liaj vortoj neniam flirtis, lia ago ankaŭ estis nur norma ekzameno, neniam kareso. Fakte ja estis precedenco, ke malsanulo fariĝis samlitulo, sed en la hospitalo Lin Hai ĉiam estis tia bona kuracisto kun unuaranga faka kapablo kaj morala konduto.

 

Ĉar li ne jam edziĝis, kaj ne atentis pri svatado de kolegoj, oni eĉ babilis, ke li estas gejo.

 

Aŭdinte tion, Lin Hai nur ridis. Li ne havis la kutimon espliki sin al aliaj.

 

Dum feriaj deĵoroj, li ĉiam renkontis belulinojn, kiuj obeeme sin malvestis laŭ lia peto, prenis pozon, por ke li tuŝu ŝian plej sekretan privataĵon, kune mamojn fojfoje.

 

Post longa tempo, tia pinta sperto iom post iom malgrandiĝis. Samkiel fiŝhoki, oni sentas tute alie en fiŝfarma pondo ol en monta rojo. Temas pri sento de defio, samkiel la diferenco inter endoma grimpado kaj montgrimpado.

 

Do Lin Hai enamiĝis al aŭtobuso. La tuŝo en la buso tute malsimilis al la tuŝo ĉe la ekzamintablo, kaj la diferenco estis ne nur la plasta fingrujo.

 

Tio estis mistera sento de eterna nekonado kaj ekscita sento en timo kiam rompi la limon sian kaj aliulan.

 

Jes, Lin Hai ĉiufoje sentis timon, timon al aŭdo de ekkrio kaj malestimaj rigardoj ĉirkaŭaj, eĉ al la liteto en policejo. Tamen Lin Hai fojon post fojo indulgis sin en tia ĝojo de ekvilibristo paŝanta sur ŝnuro kaj ne povis sin regi.

 

Sed lastfoje en la buso Lin Hai kontraŭe agis kiel justa protektanto. Post kiam li fortimigs la voluptulon ĉe la virino, li staris malantaŭ ŝi, sentis la varmecon radiantan el ŝia korpo kaj la glitajn elastecon kaj tension.

 

Lin Hai preskaŭ ne povis reteni sin etendi la manon, sed fine li ne tiel faris. Ĉu li bedaŭris? Lin Hai ne sciis, sed li ja sciis, ke en tia cirkonstanco, li, kiu jam aliformiĝis en ĝentilulon, neniel povas etendi la manon.

 

Tamen li ofte rememoris tiun tagon, pri la densa, bukleta, nigra hararo tuj sub lia nozo; pri la bela vizaĝo kun subtila aromo de ŝampuo kaj iom da nervozeco; aparte pri la brovoj kvazaŭ lunarkoj, rekta sed dolĉa nazo, kaj la nigra makulo svage ornamanta la buŝon.

 

Sed nun, ŝi ja staris antaŭ li, streĉe tenante sian mansakon, kun iom da maltrankvilo.

 


13

“Nur por unu nokto” en la angla.

 

bildo de gb2312


povigita de