Ensaluto

Neretenebla Pasio (7/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Sep

“Saluton.”

 

“Saluton… Ĉu ĉi tie estas la ginekologia departemento?”

 

“Jes ja.”

 

“Do…”

 

“Nu, hodiaŭ mi deĵoras, kaj aliaj ekskursas, bonvole sidiĝu. Ĉu vi iom embarasiĝas, ke renkonti viran kuraciston en la ginekologia departemento? Mi ne povas helpi kontraŭ tio. Mi ja estas kvazaŭ pando ĉi tie. Ĉu io ĝenas vin? Vi povus rakonti iom al mi, kaj unue mi preskribos iom da medikamentoj por vi, post la kvina de la monato kiam virinaj kuracistoj revenos, vi povos reviziti por ekzameno.”

 

“Hm…” Mo multe hezitis, ne sciante kion diri. Ja estis embarase renkonti viran kuraciston en la ginekologia departemento, plie la kuracisto estis tiu, kiu helpis ŝin forpeli la voluptulon en la buso, ŝi sentis kaj embarason kaj neatenditan ĝojon.

 

Mo estis tradiciema sed ne malmoderna, kaj ne absolute rifuzis viran kuraciston en la ginekologia departemento. Tamen fronte al tiu viro, kiu sciis iom da ŝiaj sekretaĵoj, subite ŝi sentis malfacilaĵon ekrakonti, ŝajne tio estis la nedecidema sento.

 

Lin Hai jam renkontis multajn belulinojn. Pri tia unua reago kiam renkonti lin en la ginekologia departemento, li eĉ specife diskutis kun doktoro Zhang Bing14, kiu nun laboris en Sui-Jia-Cang15.

 

Zhang Bing estis psikiatra doktoro, kaj ankaŭ estis klera pri psikologio. Kiam ili estis studentoj, ili jam ofte diskutis pri kiel oni uzu psikanalizon por la grava afero amindumi. Oni povas diri, ke tio ja aplikis tion, kion ili studis.

 

Zhang Bing iam diris: Vi elektas la metodon simple atendi dum feria deĵoro, kiu ja estas ĝusta metodo. Sed vi opinias, ke tiuj virinoj nur elektas malvesti sin antaŭ vi pro manko de aliaj elektoj, tiu opinio estas tute malĝusta.

 

Ĉiu belulino estas iom fiera, ke ŝi kutimas al rigardoj aprezantaj de aliuloj. Tamen kiam tiuj rigardoj ĉiam nur atingas la surfacon, ili eksentis bedaŭron: mi ja havas pli belan flankon, tamen kiun vi ne povas vidi, kaj kiun ne estas permesita al vi vidi, tio ja fariĝas ĉiam neplenumota bedaŭro.

 

Laŭ racio kaj ĝenerala ideo, belulino ŝajne rifuzis kaŝrigardon. Tamen en ĉies subkonscio, pli aŭ malpli troviĝas iom da sopiro por kaŝrigardi kaj esti kaŝrigardata. Tio estas la senso kaj sentemo 16 laŭ psikologio.

 

Por belulino, esti sendanĝere kaŝrigardata pli plenumas ŝian kaŝan deziron, kaj en cirkonstancon, en kiu ŝi ne povas regi sin, ekzemple dum ginekologia ekzameno, la belulino ne ekrezisti pro tio, ke vi estas vira kuracisto, kontraŭe ŝi eĉ pli facile akceptas.

 

Sendube tion kaŭzas ankaŭ viaj naturdotoj. Vi altas 1,83 metrojn, tio estas altstatura; viaj okuloj aspektas tre klaraj, tio signifas sendanĝeron; oni ne povas diri, ke vi estas belaspekta, sed vi ja aspektas milda, ke oni sentas vin afabla.

 

Se vi nur ne malpacienciĝas, ordinare, belulino, kiu vizitas la hospitalon dum feria deĵoro, ne zorgas pri tio, ke vi ekspluatas la avantaĝon, ke ŝi restas kun vi sola.

 

Iasence, esti ekspluatata de vi povas doni al ili kaŝan plezuron — ŝian plej sekretan seksorganon inspektas kaj tuŝas nekonata viro de proksime; speco de plezuro, kiu ne estas perfido, tamen preskaŭ estas amafero, tuj estiĝos, kaj fariĝos vian komunan sekreton.

 

Lin Hai ridete rigardis al Mo.

 

La nervozeco de Mo iom post iom malaperis, sed ŝi ankoraŭ sentis sian buŝon seka. Subite ŝi sentis, ke ŝia zorgo estas iom nenecesa. La viro antaŭ ŝi estis justa ĝentilulo, kaj helpis ŝin foje. Antaŭ liaj svaga rideto kaj milda rigardo, Mo sentis ian nepriskribeblan senton de sekureco.

 

“Mi sentas ion ĝenan lastatempe…”

 

“Kio estas la simptomo?”

 

“Nu… Iom jukas malsupre, okazas intermite, tre jukas. Ŝajne estas ankaŭ makuloj. ”

 

“Nu, specife kiu loko jukas? Ĉu vagino aŭ vulvo?”

 

Mo tuj iom varmiĝis je sia vizaĝo. Tio estis la unua fojo, ke ŝi diskutis tian temon vidalvide kun viro, kvankam li estas kuracisto. Ŝia voĉo pli mallaŭtiĝis: “Hm… vulvo.”

 

“Kian koloron havas la makuloj? Ĉu troviĝas papuloj?”

 

“Ŝajne estas bluaj, en pecetoj. La makuloj ne jukas, sed eble estas iom da tuberetoj, kiuj tre jukas.”

 

“Ĉu tio okazis antaŭe?”

 

“Ne. Kio? Ĉu tiu okazo tre gravas?” Mo ekmaltrankviliĝis.

 

Dum la lastaj tagoj ŝi estis ĉiam maltrankvila kiel birdeto, timante ke iu terura kaj hontinda malsano okazis al ŝi. Dio scius, ĉu Wu fakte estas krupula, aŭ ĉu li havas veneran kontaĝon. Tiun tagon ili ne uzis ajnan protektan rimedon.

 

Se vere… ŝajne kiuj havas sifilison, ja havas makulojn sur la korpo… Mo iom ne kuraĝis pensi plu, kaj ŝia mieno ekmalheliĝis.

 

“Ne estu nervoza, ĉar povas esti nur ekzemo. Ĉu la limfonodoj en la ingveno ŝvelas?”

 

“Mi ne scias. Tiuj limfonodoj, kiujn mi povas tuŝi, ne doloras.”

 

Mo longe esploris sian subventron dum lastaj tagoj. Ŝi pensadis, sed ne povis certiĝi.

 

“Nu, ŝvelo kaj doloro malsamas.”

 

“Ĉu gravas?” Mo ankoraŭ demandis tre maltrankvile.

 

“Tamen necesas ekzameno, alie neeblas konkludi.”

 

Lin Hai pensis: en via kazo sendube necesas ekzameno, alie neniu kuracisto povus doni al vi diagnozon.

 

La ekzamena ĉambro estis ene. Preterpasinte la ekranegon ĉe la pordo, Mo vidis klinseĝon en la formo de antikva ceremonia seĝo.

 

“Sidiĝu. Unue mi ekzamenos viajn ingevnojn.”

 

Frazo de Lin Hai trankviligis Mo-n, tamen ŝi denove ruĝiĝis. Li ekzamenos la ingevnojn, sed Mo hodiaŭ portis jupon.

 

Mo sidis sur la ekzamenseĝo en tre hontinda pozo, kun femuroj etendaj, jupo altirata super la talio, elmetante la katunan kalsoneton helrozkoloran. Ŝi ne kuraĝis rigardi la kuraciston antaŭ si, mordetante siajn lipojn, ŝi nur rigardis rubujon en la angulo.

 

La fingroj de la kuracisto estis varmaj kaj tre glataj, kiuj singarde premetis laŭ la rando de ŝia kalsoneto, kun temp-al-tempaj demandoj: ĉu doloras? Mo ne parolis, nur kapneis.

 

La ekzameno okazis rapide, kaj finiĝis en malpli ol du aŭ tri minutoj ambaŭflanke. Mo tamen sentis, ke ŝian tempa sento iom perdiĝis. La manoj de la kuracisto estis tre bonkondutaj, kio ege trankviligis Mo-n.

 

Enpensiĝante, Mo subite sensis la fingrojn de la kuracisto, kiuj alpremis al la interna flanko ĉe la finoj de ŝiaj femuroj. Reflekte, ŝi forte kuntiris la gambojn, inter kiuj la mano de la kuracisto premiĝis firme.

 

Leviĝinte la kapon, Mo vidis la klarajn okulojn rigardantajn ŝin, kaj li malpeze frapetis la kruron de Mo, signifante ke ŝi malstreĉu la kuntirantajn gambojn.

 

La kuracisto demandis: “Ĉu temas pri tiaj makuloj?”

 

Mo klinis la kapon kaj rigardis, mallaŭtis: “Jes, tiaj. Cetere troviĝas ruĝaj punktetoj.”

 

Mo maltrankvile vidis la kuraciston, kiu meditis kuntirante la brovojn por iom da tempo, kaj atendis lian konkludon. Neatendite, post iom da meditado kaj plie premado per la fingro sur la makula loko, la kuracisto levis la kapon kaj diris: “Demetu vian kalsoneton, por ke mi plu ekzamenu.”

 

Mo tre hontis, sed tute ne protestis, eĉ ne petis, ke la kuraciston antaŭ ŝi forturnu sin, sed levis la gluteojn, demetis la kalsoneton. Senkaŭze, ŝi ja fidis ĉi tiun nekonatan viron antaŭ si.

 

La malrapida kaj gracia ago, per kiu la virino antaŭ li honteme demetis sian kalsoneton, tuj erektigis la karnan bastonon de Lin Hai. Aparte kiam ŝi detiris la kalsoneton de la kruroj, la leviĝo de la gluteoj tute elmetis al Lin Hai la vulvon de la virino kun tre malsupra aperturo.

 

La helbrunaj lipoj de la vulvo kvazaŭ ne vekiĝinta lante faldis, kun svaga rebrilo de malsekeco. Densa nigra hararo tapiŝe kovris la supron de la vulvo, kvazaŭ kaligrafia streko fare de sekeca peniko pli-malpli videble etendis sin malsupren ĝis la krizantema florburĝono.

 

Ekaperis en la menso de Lin Hai la versoj de Zhang Bing: “Lumo bele rebrilas sur akvo, lipoj estas ĝuste bonaj; Herboj nebulece koloriĝis, krizantemoj estas ankaŭ mirindaj”17. Samtempe li iom klinis la korpon por ke la ŝvelita bastono prenu alian pozon.

 

“Ĉu tiaj makuloj ĉiuj ne jukas?”

 

“Ŝajne tiel, plejparte.” Mo klinis sin kaj rigardis.

 

“Kiel pri ĉi tie?”

 

La hararo estis tro densa, ke kun fingrujo malfacilis partigi kaj observi. Lin Hai fortiris la fingrujon, partigis la hararon, kaj demandis fingromontrante ruĝan punkton kun iom da seka sango.

 

“Jen la loko, kie tre jukas.”

 

“Ĉu lastatempe okazis malpura seksumado?”

 

“Hm… devus ne…”

 

Lin Hai klare sentis la nervozecon de la virino. La dormemaj lipoj de la vulvo ekkuntiriĝis kvazaŭ subite vekitaj, poste malstreĉiĝis, elmentante iom da fendo.

 

“Kio estas la problemo? Ĉu estas io malfacile kuracebla…”

 

“Ne tro maltrankviliĝu. Tio ne devus esti grava problemo, eble kaŭzita de publaŭsoj.”

 

“Publaŭsoj? Mi ĉiam zorgas pri higieno…”

 

“Publaŭsoj ĉiam okazas pro kontaĝo, ĉefe dum seksa kontakto. Kompreneble eblas kontaĝi laŭ aliaj vojoj. Tio estas konsiderita venera malsano. Sed tio ne estas grava, kaj facile kuraceblas. Ĉi tie estas la ginekologia departemento, kaj tiu malsano devas esti problemo por la dermatologia departemento. Ĉu vi volus viziti la dermatologian departementon?”

 

“Hm… Doktoro, eble jam neniu deĵoras tie. Ĉar tio ne estas grava malsano, mi preferus, ke vi prizorgu ĝin.”

 

Mo pensis, ke ĉe la dermatologia departemento kuracisto denove ekzamenos tiamaniere, kaj ŝi tuj timiĝis. Plue tion oni konsideras unu el la veneraj malsanoj.

 

Mo nenial volis denove fronti tian ambiguan kaj inspekteman rigardon, aliflanke pri la vira kuracisto antaŭ si ŝi sentis nenomeblan fidon kaj dependecon.

 

“Bone, tamen ankoraŭ necesas sangekzameno pri kelkaj rutinaj aferoj. Tuj pasos la deĵoraj horoj, mi nun skribos por vi liston de ekzamenoj. Vi iru nun por la sangekzameno. Mi telefonos al amikoj en la ekzamenejo, por ke ili helpu al vi, ke ili ekzamenu unue por elimini aliajn eblojn.”

 

Tuj kiam Mo volis ekstari, Lin Hao premetis ŝian ŝultron: “Atendu portempe.” Mo iom perpleksiĝis, kaj vidis lin preni torĉeton kaj pinĉilon el la skribtablo, poste revenis antaŭ ŝi.

 

“Necesas ekzameni korpajn harojn, por detekti, ĉu troviĝas publaŭsoj kaj laŭsovoj. Ĵus tiuj ŝajne estis trovitaj, tamen necesas konfirmi tion, oni devas fidi rezulton de ekzameno.” Mo ree ruĝiĝis. Ŝi diris nenion, nur rekuŝi kaj suprentiris la jupon mem.

 

Lin Hai iom panikiĝis, post jam tri minatojn longa trovado, li ankoraŭ ne trovis specimenon de pubharoj indan por ekzamenejo.

 

Li ja ne intence ĝuis la privataĵon de la belulino antaŭ si, kvankam la lipoj antaŭ liaj okuloj tre allogis lin, kaj silente ellasis voluptan odoron.

 

Ŝia pubhararo estis tro densa, ke la laŭsovoj, kiun li ĵus pli malpli vidis, nun tute nevideblis. Li levis la kapon, elspiris, embarasite ridetis al kaj kuŝanta viriono.

 

“Pardonu. Via korphararo… estas iom densa, ke ne estas facile trovi…”

 

Mo ege ruĝiĝis, kaj tiom mallaŭtis, ke eĉ ŝi ne povis aŭdi: “Ne gravas. Serĉu plu…”

 

Mo sciis, kiel densa estas la pubhararo ĉe sia pudendo. Dum la universitataj jaroj, samĉambraninoj jam ofte ŝerci pri tio. Do, ŝi kaŝe apartigis siajn gambojn iom pli.

 

Lin Hai enspiregis, kaj klinis sin denove. Ĉifoje li ne plu agi diskreteme, kaj lia vizaĝo preskaŭ alpremiĝis al ŝia vulvo. Lia nazo ekflaris la specifan acidetan odoron de junaj virinoj, dum lia varma elspiro igis ŝiajn vulvajn lipojn tordiĝi nepercepteble.

 

Li Hai apartigis la hartufon fingre, kaj ekserĉis atente. La haroj de Mo estis kaj brilaj kaj glitaj, kio tre plaĉis al mantuŝo. Lin Hai iom tranviligis sin, kaj post nelonge trovis kelkajn krustojn, kiujn li prenis per pinĉilo kaj metis sur la vitran pecon.

 

Reveninte al la supro de la klitoro de Mo, li trovis haron ŝajne kun blank punto, kaj malpeze li apartigis la harojn cirkaŭajn, tamen neatendite tuŝis la vulvajn lipojn de Mo, kiu ektremis, sed ne parolis.

 

Lin Hai pripensis iom, formetis tiun haron, ŝercis plu malsupren, kaj trovis apud la krizantema burĝono de Mo. Li malpeze manpremis kaj deŝiris ĝin per pinĉilo. Tio iom doloris al la virino, kiu ektremis unufoje, tamen la vulvaj lipoj fariĝis pli malsekecaj.

 

Lin Hai premis la pubharon inter vitraj pecoj kaj donis ĝin al Mo, dirante: “Vidu, tio devus esti la laŭsovo. Rapidu sendi al la ekzamenejo.”

 

Lin Hai prenis la registron de sur la tablo, rigardis dumtempe, poste prenis la telefonon kaj numerumis kelkfoje.

 

“Ĉu estas Chen18? Mi havas amikinon, pri kies sangospecimeno mi deziras vian helpon. La afero urĝas, ke tio devus ĝeni vin… Ŝia nomo estas Zhang Xiao Mo19. Bone, bone, mi gastigos vin sekvafojon… Bone, ĝis.”

 

Mo revenis post nelonge. Ŝi rigardis la nomŝildon sur la surtuto de Lin Hai, kaj diris al li kun iom da sinĝeno: “Doktoro Lin, dankon.”

 

“Nu, nedankinde. Alie tio eble prokrastus ĝis morgaŭ. Feriotago ne estas ofta, kial oni volus vizitadi la hospitalon tiam?”

 

“Mi ne havas ŝancon danki vin pro la lastfoja okazo…” La voĉo de Mo denove mallaŭtiĝis.

 

“Kio lastfoja? Ho, tio estas tute nedankinda, nur mia devo. Belulinon kiel vin la aĉuloj ne povas ne deziraĉi, do vi mem devas gardi vin konscie.”

 

“Vi ŝercis, kia belulino mi estus taksata.”

 

“Se eĉ vi ne estus belulino, tiuj flegistinoj de nia hospitalo estus dinosaŭrinoj. Tamen vere, poste en tia okazo ne ektimu. Ju pli vi timas, des pli la kontraŭulo kuraĝas. Tiuj uloj ĉiuj estas malkuraĝuloj, ke tuj kiam vi fortiĝas, ili kaŭriĝas.”

 

“Hm…”

 

“Ĵus antaŭe mi vidis, ke vi sajne havas iom tro da blanka elfluo. Verŝajne la rezulto de la ekzameno bezonas iom da atendo, mi uzu la tempon rekontroli vin.”

 

Mo konsideris kaj kapjesis. Ŝi stariĝis, reeniris la ekzamenan ĉambron, kaj ne atendante peton de Lin Hai, ŝi eltiris la kalsoneton kaj kuŝis sur la ekzamenan seĝon.

 

Lin Hai apartigis leĝere la iom fermitajn vulvajn lipojn ankoraŭ iom dikajn kvazaŭ bebo, kaj la rozkolora karna truo elmetiĝis antaŭ liaj okuloj, ke li ne povis reteni silentan admiron.

 

La vulvoj de belulinoj temp-al-tempe ne kongruas kun ilia belo. Lin Hai ja vidis multajn belulinojn kun malbelaj vulvoj, kiuj aspektas kiel amaso de tuberoj. Tamen la vulvo de ĉi tiu virino, kiu nomiĝis Zhang Xiao Mo, estis rara artaĵo, ĉu juĝita per konturo aŭ per koloro.

 

La paro de vulvaj lipoj estas tre malsekaj, ke Lin Hao preskaŭ pensis: ĉu tio ne estas leŭkoreo, sed seksa eskcito de la virino antaŭ ŝi? La karna bastono ĉe la pubo neregeble iom leviĝis. Lin Hai prenis apudan vaginan spegulumon, kaj pretis enmeti ĝin.

 

Mo premis lian manon: “Doktoro, ĉu eblas ne uzi tion… kiun mi timas.”

 

“Ĉefe por vidi, ĉu troviĝas inflamo ĉe la cerviko. Sen ĉi tio ne estas facile inspekti. Ĉu vi ne estis ekzamenita?”

 

Lin Hai ekrigardis la metalan ilon en sia mano similan al anasa beko, kiu ja aspektas iom terura, ke virinoj, kiuj neniam spertis ĝin, nature ektimis.

 

“Ne, neniam… Ĉu vi povus okule ekzameni por mi… Mi kunlaboros. Tiu aĵo estas tre terura…”

 

“Nu bone.” Lin Hai formetis la ilon de sia mano, turnis sin por preni vatbastonetojn kaj vatbulojn, kaj surmetis fingrujon.

 

Kunlabori, kiel la virino diris, sonis iom ambigue, kaj Lin Hai neniel mistrafos tian bonŝancon. Fingro en fingrujo, kiam etendate en la vaginon, klare sensis la elastecon kaj premon de la karna muro.

 

La fingropinto de Lin Hai malpeze tuŝis kelkfoje en la regiono de la G-punkto, kaj la muro tuj ekkuntiriĝis, suĉante lian fingron kvazaŭ buŝeto. Ja tiom sensiva, Lin Hai pensis, kaj eniris plu, kie la spaco tuj grandiĝis, kaj li povis sensi la glitan sukon en la volbo.

 

Lia fingropinto frotetis kaj premetis la karnbulo-aspektan cervikon profunde en la volbo, demandante: “Ĉu doloras?”

 

“Iomete…” La gluteoj de la virino iom suprentiriĝis. Fakte ne estis doloro, sed tuŝo de la fingro de Lin Hai, kiu igis la cervikon reagi instinkte sub la stimulado.

 

Mo sentis iom neeltenebla. Ŝi timis, ke nur tia ekzamenado jam igas ŝin neretenebla, kaj ŝi jam sensis, ke ŝi ekproduktas amsukon. Pri tio ŝi ege hontis, kaj ne sciis, kiel kian virinon la kuracisto imagis ŝin. Bonŝance la fingro komencis malrapide eltiriĝi.

 

Tamen kiam la plastaj sulkoj de la fingrujo milde skrapis la karnan muron, la eta stimulado igis la tutan muron kuntiri sin forte, kiu suĉis la fingron, ne volante forlasi ĝin.

 

Mo sciis, ke la doktoro certe sensas tion, kvankam li aspektis senesprima. Mo tre hontis, sed ne povis regi la damnan muskolon de la karna muro.

 

La fingro eliris kun eta sono. Lin Hai ekrigardis la malsekan fingrujon, kaj subridis en la cerbo. Kia ajn la virino estas, ŝi reagas same, kiam on tuŝas ŝiajn G-punkton kaj cervikon. Li klinis la kapon kaj prenis la poŝlampon.

 

“Levu la gluteojn iom, por ke mi vidu la cervikon.”

 

Mo ne respondis, nek kuraĝis rigardi la kuraciston, ŝi nur obeeme levis siajn gluteojn. Ŝi ĵus kaŝe klinis la kapon kaj rigardis. Sur la fingrujo de la kuracisto abunde restis likva lubrikaĵo, kun iom da blankaj ŝaŭmoj. Ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estus bubaĉo, kiu faris malbonaĵon kaj estis kaptita de la instruisto.

 

Lin Hai apartigis la vulvajn lipojn de Mo per unu mano, kaj fingre premis ilin. Li formetis la poŝlampon de la alia mano, iom subtenis la gluteojn de Mo, dirante: “Pli alten.” Mo obeeme levis sin iom pli, kaj mordetis siajn lipojn.

 

Lin Hai iom domaĝe forglitigis sian manon de la malvarmetaj kaj glataj gluteoj, prenis la poŝlampon kaj lumigis la apertaĵon de la karna truo.

 

Li ekvidis brilan ruĝkoloron, ekde la helbrunaj lipoj internen troviĝis unue freŝa rozkoloro, plue estis pli kaj pli humida profunda ruĝo.

 

Sub la lumo de la poŝlampo, la akvecaj faltoj en ŝia karna truo brile ruĝis. Lin Hai frapetis la gambojn de Mo, indikante ke ŝi apartigi la gambojn iom plu.

 

“Ek-kuntiru vin, la cerviko ne facile videblas.”

 

Mo komencis peni internen, la faltoj de la karna muro retiriĝis internen kvazaŭ malflusanta tajdo, ke la miriga muro elmetiĝis. Interne karna bulo kun kaveto malklare ekflosis supren.

 

“En ordo.” Post lumigado de la poŝlampo kaj rigardo de ambaŭ direktoj, Lin Hai ellasis la fingrojn premintajn la vulvajn lipojn, kaj oportune suben tiris la jupon de Mo leĝere, ke ĝi kovris ŝian nudan pudendon. Tio estis lia kutima ago, kiu ankaŭ ofte gajnis al li poentojn.

 

“La cerviko estas iom inflama, prefere uzu medikamenton. Dumtempe en seksumo prefere uzu kondomon, kaj ne lasu vian edzon agi tro forte.”

 

“Nu, mi komprenas.” Surmetante la kalsoneton, Mo honteme respondis mallaŭte kaj ekstaris de la ekzamena seĝo, etendis la piedojn en la ŝuojn, sed neatendite mistrafis, stumblis kaj ekfalis teren.

 

Lin Hai haste subtenis ŝin mane, ke li tute brakumis ŝian korpon en sian sinon. La molaj ampleksaj mamoj de Mo kaj la varmega firmega karna bastono de Lin Hai ektremigis ilin ambaŭ kvazaŭ elektro.

 

Tiu akcidento iom embarasis ambaŭ, kiuj ne sciis kion fari, tamen la telefono sonoris ĝustatempe.

 

“Bone… bone, dankon, poste mi gastigos vin.”

 

Remetinte la telefonon, Lin Hai ridetis al Mo, dirante: “Ne estas serioza afero, tamen ja troviĝas publaŭsoj.”

 

“Nu, do…”

 

“Mi preskribos por vi eksteran medikamenton por ŝmiri kaj ĉio estos en ordo. Boligu akvon kun littukoj kaj subvestoj en via hejmo. Tamen forrazu al vi la pubharojn, alie ne estos facile elimini ilin. Krome petu ke via edzo ekzameniĝos, ĉar ordinare geedzoj ambaŭ havas la infekton.”

 

“Mi… eksedziniĝis.” Mo tuj diris, ne sciante la kaŭzon.

 

“Ho, pardonu.”

 

“Ne gravas.”

 

“Tio ja estas lia malgajno.” Lin Hai ekdiris sen sci la kaŭzon.

 

Ili silentis por iomtempe, Mo ekdiris: “Doktoro Lin, Mia… pri tiu.. kion fari?”

 

“Nu, mi ne havas razilon ĉi tie. Se vi ne povas razi vin, morgaŭ mi petos flegistinon en ginekologia departmento helpi vin razi.”

 

“Bone, dankon, doktoro Lin.” aŭdinte pri tio, Mo sentis iom da sinĝeno, ke ŝi devas forrazi pubhararon, kaj sentis ian nepriskribeblan senton.

 

“Nedankinde. Mi preskribos medikamenton al vi, por ektera uzo, vi povos ŝmiri vin ĉi-nokte. Nu, jen. Mi ankaŭ finos la deĵoron.”

 

“Kore dankon.”

 

Post kiam Lin Hai ordigis sian tablon, ili iris kune al la pordo por reveni hejmen. Mo diris: “Doktoro Lin? Se vi ne estos okupata, mi gastigos vin, ĉar mi okupis vin ĝis nun, plie mi eĉ ne dankis vin pro la okazaĵo lastfoja.”

 

“Nu, mi ja ne estos okupata ĉi-nokte. Bone, mi konis bonan lokon, kiun mi ne vizitis por longe. Hodiaŭ ni traktu tion kiel feston pro la nacia tago.”

 


14

[Ĝang-Bing]

15

[Sŭi-Ĝja-Cang], loko en Nanjing, kie troviĝas psikiatria hospitalo.

16

Verŝajne pruntepreni la verkon de Jane Austen.

17

Tiuj versoj estas prunteprenitaj de famaj versoj pri pejzaĝo.

18

[Ĉen]

19

[Ĝang-Ŝjaŭ-Mo]

 

bildo de gb2312


povigita de