Ensaluto

Neretenebla Pasio (8/10)

Averton! Ĉi tiu novelo ĉefe temas pri erotikaĵo! La anonima novelo, tradukita el la ĉina, troveblas ĉe ĉinalingva retejo en ĉi tiu kaj ĉi tiu paĝoj.

 

Ok

Kvankam Mo ne kutimis al manĝaĵo de Sichuan20, ŝi tamen devis agnoski, ke manĝaĵoj de ĉi tiu Sichuan-a restoracio estas tre bongustaj, spicaj tamen ne tro. Kaj la restanta gusto estas tre agrabla. Nur la ondado de intensa juko el inter la gamboj malhelpis tiun, kiu devis esti romantika vespermanĝo. Mo ne kuraĝis grati permane, ŝi nur povis daŭre kunpremi siajn gambojn, por kaŝe kunfroti ilin.

 

Ili ne parolis tre multe dum la manĝo, tamen ili ankaŭ plaĉe interparolis. Post la manĝo Mo volis pagi la kalkulon, sed trovis, ke Lin Hai jam pagis.

 

“Ĉu ni ne interkonsentis, ke mi gastigos vin? Kial vi faris tion?” Mo ĉarme plendis malkontente.

 

“Estas mia feliĉo manĝi kun vi.” Lin Hai ridetis.

 

“Vi… m…” Forta juko atakis, ke Mo neregeble klinis sin kaj premis sian malsupran ventron.

 

“Kio okazas? Ĉu la aĉuloj denove petolas?” “Nu…” La fingroj premantaj la malsupran ventron nereteneble ekgratis kaŝe.

 

“Ni faru tiel, vi venu al mia hejmo, kiu ne estas malproksima de ĉi tie. Mi helpos al vi pritrakti tion, alie vi sentos pli da ĝeno dum la nokto, ĉar tiuj etuloj agis plej aktive nokte.”

 

“Ĉu ne ĝenos vin?…”

 

“Tute ne, mi loĝas sola. Tamen ni devos iri al superbazaro por aĉeti al vi subvestojn, ke vi povu ŝanĝi. Alie estus facile ree transinfektiĝi. Ankaŭ aĉetu eksteran veston, kiel robon, kiu sufiĉos, estos plej bone ŝanĝi ĉiujn vestojn.”

 

“Nu…”

 

Mo sidis sur la rando de la bankuvo en la hejmo de Lin Hai, kaj sentis sin iom sinĝena. Lin Hai troviĝis tuj apud ŝi, prenante la razilon, kiun ili ĵus aĉetis en la superbazaro, por kiu la plej bela brita futbalisto faris reklamon, kaj Lin Hai ŝajne ne intencis foriri. Post pripenso , Mo opiniis, ke nenio devas kaŭzi sinĝenon, ĉar li jam vidis ĉion en la hospitalo. Plie… ŝajne esti rigardata de li ankaŭ estas ia antaŭĝuo, escepte ke en hejmo de viro, kiu ankoraŭ estis nekonita tagmeze, ŝi pli malpli sentis nepriskribeblan nekutimiĝon. Demetinte la pantoflojn, Mo eĉ ne turnis sin antaŭ ol malsuprentiri la kalsoneton, kaj ree sidis sur la bankuvan randon, suprentirante la jupon.

 

Ŝaltinte la duŝilon, Lin Hai ŝutis iom da varma akvo sur sian manon kaj ŝprucis ĝin sur la pubhararon de la virino. La densaj hartufoj tuj moliĝis. Li prenis sian razkremon kaj elpremis iom, disŝmiris ĝin sur la brile nigran glatan hararon, ke baldaŭ la vulvo de la virino submergiĝis en blankan ŝaŭmon kun freŝa aromo.

 

Mo iom ĝuis la zorgemon de la viro antaŭ si. Liaj fingroj estis tre teneraj, precipe kiam li ŝmiris la ŝaŭmon, tute mankis la mekanikeco dum ekzameno en la hospitalo. Li ne plu singarde evitis ŝiajn petalojn, tamen li ankaŭ ne intence tuŝis ilin. Li nur duonintence kaj duonhazarde mankaresis super ilin, kiel vento flugas super lagon, trenante vicojn da ondetoj.

 

La razilo estis tre akra. Kun iom da malvarma sento, ĝi razis trans la molan kaj senteman haŭton de Mo. La razkremo verŝajne entenis menton, estis tre malvarmeta, kaj stimulis la sensemajn nervojn sur ŝiaj petaloj, ke ŝi pretervole mallaŭte ĝenis. La laboranta viro paŭzis, kaj daŭrigis la zorgan barbiran laboron. La viro fingre viŝis la petalojn, verŝajne por taksi rezulton de sia laboro. Sen paŭzo, la fingroj ekpremis la lipojn kaj la krizanteman burĝonon, ke la razilo ekrazis la maldensan hararon inter ili.

 

Mo mordpremis siajn lipojn. Ŝi ne sciis, ke la haŭto de ŝia perineo estas tiel sentema, ke ŝi preskaŭ nereteneble ektremis. La viro estis tro zorgema, ke li preskaŭ eliminis haron post haro surloke. Kiam la razilo atingis la krizanteman burĝonon, Mo fine ne povis reteni alian mallaŭtan longan ĝenon.

 

Lin Hai ekpaŭzis denove. Li fingre repalpis la razitan pubon, kaj prenis la duŝilon. Varmega akvo verŝiĝis kun ŝaŭmoj kaj haroj malsupren, elmetante la tutajn ĉarmajn petalojn. El la profundo de la petaloj elŝvitiĝis densaj glitaj roseroj, per kiuj ŝiaj femuroj estis plene ŝmiritaj, ke eĉ la akvo ne povis forlavi. Lin Hai ree zorge rigardis. La petaloj sen herbara kovrado estis tiel delikataj kaj ravaj, kaj ĉe la supro de la petaloj troviĝis rozkolora burĝona pinto, kiu ŝajne estis vokata de printempo, ke ĝi strebis por eliri de sia ŝelo, kaj montri al Lin Hai sian belecon.

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

Rigardante la profunde dormantan viron apud si, Mo subite sentis ion kompleksan. Ŝi nekredeble pasigis po unu nokton kun du viroj dum tiel mallonga tempo. Estis kompreneble pri Wu, pri kiu ŝi almenaŭ havis favoran senton, kaj konis unu la alian dum longa tempo, la okazo povis esti konsiderata kiel subita ŝanĝo de kvanto al kvalito, bedaŭrinde ŝi estis tro konata kun li, ke ne plu restis spaco por disvolviĝi plue, kaj la erotika okazaĵo en la oficejo nur estis pura akcidento. Tamen la viro kun angula mentono kiel Kulthardo21, kiu dormis apud ŝi, konatiĝis kun ŝi antaŭ nur kelkhoroj, kaj ŝi eĉ senpripense rampis en lian liton, kio estis tute neimagebla antaŭe, tamen vere okazis. Ĉu tio estis ankaŭ akcidento? Evidente ne. Mo sentis, ke fakte kiam li ekzamenis ŝian vulvon, ŝi jam anticipis pli, eble ankaŭ li anticipis, kaj ili plu agis per silenta konsento, ĝis kiam ambaŭ kuŝis en la banejon. Mo subite iom ne povis rekoni sin, ĉu ŝi vere estas volupta virino? Aŭ alivorte, la divorco multe ŝanĝis ŝin, ke sen nevidebla limigo ŝi forlasis multe da retenoj mem altruditaj? Kiel ajn espliki, ne povis nei, ke bonkvalita seksumado estas la sola recepto kontraŭ melankolio. Ŝia koro, samkiel la ekstera ĉielo, fariĝis pli kaj pli hela. La viro kvankam ankoraŭ dormis, lia mano prenis ŝian mamon, lia peniso stariĝis matene, tamen ne tiel aroge kiel lastnokte, ke la firmeco estis tia speco kun iom da elasteco, kaj la glano pli malpli tuŝetis ŝian femuron. Mo nur sentis sin tute komforta, kaj kuntiris sin plie en la virajn brakojn, ekdormante profunde denove kun kompleksa kontenteco.

 

Ŝi vekiĝis la sekvan fojon pro aromo apud la lito. Mo etendis sian manon, sed ne tuŝis la viron apud si. Ŝi ekrigardis la vekhorloĝon apud la lito, jam estis la naŭa. Lin Hai ne estis en la ĉambro. Oni metis teleron sur la litotablon, en kiu troviĝis panopeco ŝmirita per marmelado kaj ĵusfritita tuta ovo, apude oni metis tason da aromanta varma lakto.

 

Mo tuj sentis sin tre feliĉa, ŝi jam longe ne ĝuis tian atenteman zorgon. Flagrinte la aromon de manĝaĵoj, ŝi ekkonsciis, ke ŝi ja malsatas. Ŝi prenis la manĝaĵon kaj manĝiĝis iom, kaj konsciis, ke ŝi ankoraŭ estas nuda. Ŝi do surmetis t-ĉemizon, kiun Lin Hai metis apud la lito. Lia t-ĉemizo estis vere larĝa, li ja estis 1,8 metrojn alta. Kvankam Mo estis preskaŭ 1,7 metrojn alta, ŝi portis lian t-ĉemizon tamen kvazaŭ mallongan jupon, kiu nur povis kovri la gluteojn.

 

Ŝi ekmanĝis denove, sed post mordaĵo subite ekvolis scii, kion faras Lin Hai. Mo tenis la teleron kaj la tason de latko, eliris el la dormĉambro por serĉi Lin Hai.

 

Lin Hai retumis en la libroĉambro, lia malseka hararo brilis, ŝajne ke li ĵus duŝis. Li senzorge portis banrobon, eble legante novaĵojn de la Sina22. Troviĝis sur la komputila tablo ankaŭ telero kaj laktotaso, tamen nekredeble ankaŭ bokalo da marmelado. Por ĉiu mordado de la pano, Lin Hai ŝmiradis marmeladon sur la panon per tranĉilo. Vere arda marmeladamanto, Mo pensis. Lin Hai ŝajne aŭdis la bruon, ke li turnis la kapon, ridetis al Mo tre milde kaj samtempe brile: “Kial ne dormi iom pli?” Mo ridetis: “Plu dormi, kio mi fariĝis?” Ŝi iom ruĝiĝis, pensante pri la ekstaza nokto, kaj ŝajne ŝiaj koksoj kaj femuroj ankoraŭ estis lacaj. Rigardinte la ekranon de la komputilo, sur kiu ja estis la novaĵa retpaĝo de la Sina, ŝi diris: “Kial legi tion matene? Kio estas leginda pri novaĵoj?” “Ho, novaĵoj estas tre legindaj, se vi esplorus, vi trovus alian mondon. Novaĵo estas teatraĵo.” “Nur novaĵoj pri distraĵoj, kiujn vi viroj ja ŝatas. Aŭ serioze priatenti politikaĵojn, aŭ kaŝe spekti pornfilmojn, fi!” Mo demetis sian teleron, klinis sin sur la seĝo de Lin Hai, kiu uzante la okazon ĉirkaŭprenis ŝian talion kun leĝera frotado. Mo sentis sin malfirmiĝanta ĉe la kruroj pro la kareso, kaj laŭ la premo de lia brako, ŝi sidiĝis sur la korpo de Lin Hai.

 

“Vi ankaŭ pravas, oni sendube devas priatenti la politikaĵojn. Almenaŭ vi loĝas ĉi-lande, kiel eblas ne scii? Ni ĉiuj estas regantaj mastroj.” “Tjfu.” Mo okulumis la viron, turnante sin.

 

“Erotikon kompreneble normala viro ŝatas. Sed notu bone, estas erotiko, ne porno. Estas grandega diferenco inter ili.” “Ne parolu tiel digne. Vi viroj, kiuj ŝatas spekti pornfilmojn, ĉiam ŝatas trovi ekskuzon.” “Vi malpravas. Erotiko je kulmino estas ja arto. Ne juĝu post kiam vi spektis iom da filmoj de japanoj. Tiuj filmoj celas elfosi la plej nudan deziron profundan el homa koro. Tio estas obscenaĵo, ne erotiko. Kompreneble tio ege stimulas homajn sensorganojn, ankaŭ efikas por eksciti volupton. Vera reĝisoro povas fari tion klasika artaĵo, kiel la filmoj de Andreo23, nur kiuj estas vera erotikarto.”

 

“Do fanfaronu plu. Tipa viro, kiu ŝatas ĉi tiun aĵon, sed volas trovi multajn ekskuzojn.” Mo spektis iom da pornfilmoj antaŭe. Komence ŝi ja estis scivolema, tamen la japanaj ĉiuj temis pri hundaĉoj seksatencantaj belulinojn, en la eŭropaj kaj usonaj rolis iom da gebeluloj, sed ĉio estis gurdaĵo: senvestiĝi, penisleki, piŝtadi, poziciŝanĝi, ree piŝtadi, poste ripeti, aŭ aldoni rolon, fine ŝpruci sur vizaĝon, jen ĉio, sen io ajn bona. Mo foje sentis, ke viro ja estas stranga animalo, ke tiajn antaŭprogramitaĵojn, monotonajn ripetaĵojn sen intrigo ili eĉ ĝuas senlace.

 

“Tial ke vi ne spektis, stultuleto.” Lin Hai ne argumentis kun ŝi. Li nur fermis la retpaĝon, serĉis en la disko iomtempe, malfermis dosierujon kun la nomo ‘Tegmentapartmento’, kaj diris al Mo: “Mi lasu vin spetki la filmon ‘Arto de deziro’ de majstro Andreo, vi scios.”

 

☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆☆

 

Mo sentis sin ebria en la sonĝecaj bildoj sur la ekrano. La unuan fojon dum sia vivo ŝi vidis tiel ĉarmajn planojn pri sekso, kun aktoroj belaj kiel geprincidoj, scenejoj kiel palacoj, ĝemado kiel dormparolo, fonaj muzikoj kiel poemoj, eĉ la ondado de virino sur viro ŝajnis nobla dum samtempe erotika.

 

Ŝajnis, ke tio estas sonĝo, poemeca kaj bildeca sonĝo, kiu ne apartenas al amema knabino, sed al ĉiuj junulinoj, kiuj iam ĝuis sekson. La sonĝo jen estis, plej perfekte interpretita en la plano de la majstro. Jes, tio estas arto, vera arto, erotika arto.

 

Mo sentis, ke ŝia spiro rapidiĝas, kaj ŝi mordetis sian lipojn pretervole. Varma fluo kreskis de la subventro, kaj malrapide fluis malsupren. La viro ankaŭ reagis, ke la femuro de Mo klare sensis la varmegon kaj firmecon de tio kaŝata de la banrobo, kio fariĝis pli varma kaj pli firma. Mo ne povis deteni sin moveti la korpon, kiu subite ekvarmiĝis dum la senintenca frotado, kaj tremetis iom.

 

La viro etendis sian manon, por ke Mo iom flankeniĝu, kaj kaptis ŝian mamon ekster la t-ĉemizo. Mo antaŭigis sian bruston. Ŝi tre amis tian teneran tamen fortan kareson. Du fingroj de la viro pinĉis ŝian mampinton, kiu eĉ trans la vestaĵo tuj ekstaris fiere. Mo ne povis reteni sin ekkapti lian manon, por ke li ĉesu, aŭ por ke li agu plu, eĉ Mo mem ne sciis.

 

Grati sin pro juko trans la boto malĝojigas ambaŭ la boton kaj la manon. Same pri mamkareso trans la ĉemizo, sed Lin Hai ne volis etendi la manon en la malsupran randon de la t-ĉemizo, ĉar li ankoraŭ volis malrapide ĝui la virinan pugon, kiu sin tordis sur liaj femuroj kun ĉarma frotado, kaj li ankaŭ deziris, ke la virino sur li frandu kun li pli belan guston amoran. Li prenis la tranĉilon el la bokalo de marmelado, tuŝetis la mampinton de Mo, tiris la t-ĉemizon ekteren, kaj faris tranĉon sur la t-ĉemizon. Tio surprizis Mo-n, sed Lin Hai ŝin ĉirkaŭprenis tenere sed forte, dum li ne ĉesis tranĉi. La tranĉilo faris laŭ la rando de la mamo neregulan cirklon, poste alian cirklon. Ŝiaj du mamoj do elmetis sin abrupte al Lin Hai. Mo iom ĝene rigardis Lin Hai, sed sentis ian alispecan ekscitiĝon, kaj pli sopiris lian kareson. Anstataŭ tenera kareso, Lin Hai ne formetis la tranĉilon, male etendis ĝin en la bokalon, ĉerpis marmeladon per la tuta klingo, kaj komencis zorge ŝmiri ŝian mamon.

 

Mo rigardis Lin Hai konsternite, sed Lin Hai ne atentis pri ŝia rigardo, kaj nur atente ŝmiris per la marmelado.

 

Fininte unu mamon, li levis la kapon kaj ridetis al Mo, kaj rekomencis sian laboron atenteme. La marmelado estis ŝmirita tre maldike kaj uniforme, ke ŝiaj du mamoj elradiis brilon de kristala agato kaj specialan aromon de fruktoj. Mo rigardis, mallevante sian kapon, kaj iom konsternis. Ŝi ne imagis, ke ŝiaj mamoj fariĝos tiel ĉarmaj post la prilaboro de Lin Hai.

 

Ne nur Mo tiel pensis. Lin Hai prenis pecon da pano el la telero, leĝere skrapetis la mamon, elmetante glate blankan strion. Lin Hai mordis pecon, kaj buŝe portis ĝin al la buŝo de Mo. Ŝi akceptis iom konfuzite, sed lango kaŝe kaj lerte sekvis internen. Mo ne povis retenis sian pasion por akcepti, kaj ŝia lango vigle serĉis por renkonti. Tamen tio estis finto de Lin Hai, kiu tuj retiriĝis sian langon, kaj ektenis ŝian mampinton en la buŝon.

 

Oni jam ne povis diri, ĉu la marmeladon aŭ ŝiajn mamojn Lin Hai vere amas. Lia lango detale suĉis ŝian mampinton, ne lasante eĉ kavetojn en la pinton. Sed li ne satiĝis, kaj komencis malrapidan lekadon de ĉiuj detaloj de la mamo. Malforta elektra kurento fadenete fluis el la mampinto al interno de ŝia korpo, ke Mo sentis sin ekperdonta memregadon, kaj la korpo komencis tremi neregeble, sed ŝi ne kuraĝis movi siajn gluteojn, timante ke ajna movado kaŭzos la ekflugegon de konservata torento. Mo rigardis la viron profundiĝi en ŝian sinon, kiu daŭre suĉis ŝian mampinton kun fermitaj okuloj kvazaŭ ebrie, kaj tio tuŝetis parton de ŝia koro. Ŝi enamiĝis al tia ludo, kaj ne volis cedi la regon sen batalo. Ŝi volis, ke ankaŭ Lin Hai pagu la taŭgan prezon, kvankam ŝi jam sensis malsekecon je la malsupra rando de la t-ĉemizo kaŭze de sia elfluanta amsuko, tamen Mo ankoraŭ kuntiris sian pudendon kun premitaj dentoj por eltenadi plu.

 

Puriginte la marmeladon de sur la dektra mamo, Lin Hai rigardis al Mo, ellasinte ŝin. Jen ruĝa jen blanka, ambaŭ mamoj tremadis, maldika tavolo de marmelado kaj salivo postlasita de li reflekte brilis, tio faris mirindan kombinaĵon kaj dignan kaj voluptan. Rigardinte silente dum iom da tempo, Lin Hai fine ne povis rezisti ekkisi la mamon.

 

Ĉi-foje la lango de Lin Hai eklikis malrapide laŭ la rando de ŝia mamo, forlasinte la jam fiere stariĝintan mampinton, ĉirkaŭfermante ĝin kvazaŭ kamparo ĉirkaŭ urbo. La mamo de Mo staras tre alte, kio tre malfaciligis la laboron de Lin Hai, kies alta nozo jam tuŝis marmeladon kvazaŭ ruĝan agaton, sed li neniom zorgis pri tio, kaj daŭre purigis la marmeladon sur ŝia mamo per malrapida cirkulado de la lango. Fojfoje li kolektis iom per langopinto, portis ĝin en la buson de Mo, sed ĉiam tuj retiris post kontakto. Mo jam fermis siajn okulojn. Ŝi pene kuntiradis la malsupran sfinkteron, klopodante fermi siajn vaginon kaj rektumon, sed trovis, ke ŝia klopodo iom post iom fariĝis vana. Ne plu temis pri malforta kurento, sed ondoj da pika stimulo atakis el ŝia mamo ĉiun senteman nervon en ŝia korpo, ke ŝi sentis sin je la klifo de kolapso, sed la damna lango eĉ ne tuŝis ŝian mampinton.

 

Fine ĝi venis, sed nur post tuŝeto, la lango de Lin Hai foriris de ŝia mampinto. Tamen tiu tuŝo kvazaŭ pikis ŝin, ke la firme fermita vagino tuj malfermiĝis, kaj Mo senis rapidan elfluon de varmega torento. Mo forte premis la dentojn, pene kuntiris la gambojn, per kio refermis la vaginon kaj haltigis la varmegan torenton, tamen nereteneble ŝi ĝemis per la nozo.

 

Lin Hai ankoraŭ ne rapidis al la finatako, sed daŭrigis la gerilajn atakojn sur ŝia mampinto, cirkulante per langopinto sur la aerolo pacience, de tempo al tempo tuŝetante la sangoplenan mampinton, tamem ĉian retiriĝante tuj post kontakto. Je ĉiu tuŝo, Mo ektremis, sed ŝi ankoraŭ eltenadis per kunpremitaj dentoj.

 

Jen alia ciklo, kaj Mo streĉis sian korpon, atendante la sekvan tuŝon, sed Lin Hai mordetis per siaj dentoj la ŝvelan mampinton, faris cirkleton sur ŝia mampinto per sia langopinto, kio estis same malfacila kiel pentri detalan bildon per penikego, post tio estis profunda kaj longa suĉo. Subita orgasmo alvenis tiom furioze, ke Mo ne plu povis regi la ŝtreĉitajn muskolojn malsuprajn, ŝi etendis por firme ĉirkaŭpreni Lin Hai, fikse premante lian kapon en sian sinon, brakumante lian talion. Ŝia ŝtreĉita korpo tuj malŝtreĉiĝis, ondo post ondo da orgasmo erupciis el utero, kun spasmo post spasmo da forta tremo de la korpo, ŝpruco post ŝpruco da varmega torento fortege verŝiĝis kun la konvulsio de vaginaj muskoloj, ke la malsupra rando de la t-ĉemizo tute trempiĝis en glitecaĵo, same la banrobo de Lin Hai kaj lia agopreta armilo sub ĝi. Ankaŭ longe aŭdiĝis el profunda gorĝo ŝtreĉita ĝemo kun ploremo. Tamen Lin Hai ne volis indulgi la virinon ŝajne plorantan, li jen mordis per dentoj, jen cirkulis precize, jen suĉadis pli kaj pli forte. La virino ĵus orgasminte tuj estis puŝata de unu pinto al la sekva, ke Mo sentas sin ŝvebanta en aero, flosanta sen ajna ligo, kune kun nepriskribebla ĝojo kaj tremo el la profundo de animo. Lin Hai plu atakis, prenis ŝian alian mamon por forte froti ĝin, ke sub tia feroca atako Mo jam ne povis regi ajnan muskolon, kaj la petaloj ĉe vagino senrege fermis kaj malfermis, ellasante ŝprucon post ŝpruco da pli varmega kaj pli densa suko, kaj jam ŝian intergambon plene kovris dika glitaĵo. Kvankam tio nur estis antaŭludo, Mo tamen sentis nekompareblan liberigon tutkoran, kaj ŝi spirante brakumis firme la viron en sia sino, kvazaŭ premante lin en sian korpon.

 

Finfine Lin Hai forlasis ŝian mamon per la mano, levis sian kapon kontente, kun plenbuŝo da resta aromo ĉe la langopinto.

 

Mo ankaŭ iom post iom revenis el paralizo. Malferminte la okulojn, ŝi vidis, ke la vizaĝon de Lin Hai tute kovris spuroj de marmelado, ke ŝi ekridis. Lin Hai ankaŭ ekridis, sed senvorte metis sian vizaĝon en ŝian bruston kun frotado, ŝmirante ĉiun marmeladon sur la t-ĉemizon. Lia mano dume silente ĉirkaŭ etendiĝis malantaŭ Mo, kaj tuŝas ŝiajn gluteojn, ricevante subite plenmanon da riĉa glitaĵo.

 

Mo tuj alarmiĝis, kaj haste kaptis lian manon. Ŝi ĵus reekregis sin iomete, kaj ŝi ne povos elteni alian stimulon. La volo venĝi ankaŭ ekokupis ŝian koron iom post iom. Ŝi prenis la duonvarman lakton de sur la tablo, liveris ĝin ĉe lian buŝon, sed klinis la tason, ke la lakto tuj fluis laŭ lia mentono, gute malsekigante liajn femurojn.

 

Mo leĝere malfermis la banrobon de Li Hai, kaj vere samkiel ŝi mem, estis neniu vesto sube. Lin Hai estis tre fortika, kun dikaj muskoloj, tamen sen rigoraj linioj. Mo alproksimiĝis, ekkisis de la mentono plena je novkreskanta barbo, sed ŝi ne uzis sian langon, nur suĉis per lipoj la lakton sur la haŭto. Lin Hai evidente tre ĝuis, ke li iom duonfermis siajn okulojn, kaj levis sian kapon por ĝui tian tenerecon.

 

Mo malrapide movis la lipojn malsupren, ŝiaj du manoj ankaŭ komencis malrapide karesis la dorsajn muskolojn kaŝitajn sub la haŭto, kaj la spiroj de Lin Hai fariĝis urĝe iom post iom.

 

Mo daŭre regis sian ritmon, malrapide moviĝis ĉe lian bruston, per retirinta mano, ŝi kaj karesis la iom firmecan pektoralon maĵoran, kaj detale suĉis per lipoj spurojn de lakto. Mampintoj de Lin Hai ankaŭ stariĝis pro ŝia kareso, kvazaŭ pizoj muntitaj sur la brusto. Ankaŭ Mo subite etendis sian langopinton por leki lian mampinton. Kvankam Lin Hai jam atendis tion, li tamen ektremis, ke Mo tuj sensis fortan puŝon je la flanko de sia gluteo. Mo subridis, kaj ŝia langopinto ne plu forlasis la proksimon de lia mampinto. Lin Hai komencis tordiĝi maltrankvile, la karna bastono sen brido de la banrobo dume varmege puŝis je ŝiaj petaloj. Mo senindulge etendis la man por suben premis la voluptan karnan bastonon, kaj levis siajn gluteojn por sidi sur ĝin, lasante ĝin pulsi nekomforte. Eble ŝi timis ludi tro multe, ke Lin Hai ne povu regi sin kaj la ludo finiĝu tro frue, ŝi ne multe lantis ĉe lia brusto. Mo malrapide leviĝis kaj kaŭriĝis, ekprenis la kornan bastonon ĵus liberigitan kaj arogantan, sed ŝia lango malrapide glitis malsupren inter liaj brusto kaj ventro, postlasante brilan strion sur lia haŭto kvazaŭ rampanta heliko, ĝis ŝi kisante enbuŝigis lian umbilikon. Li Hai ŝajne ege ekscitiĝis, prenanta per ambaŭ manoj ŝian kapon, tamen ne sciante kion fari, nur maltrankvile tordis sian korpon kvazaŭ nigra karpo ekster la akvo.

 

Mo levis sian kapon por dolĉe rideti al Lin Hai kun alloga rigardo, poste forlasis lian umbilikon, kaj tenis ambaŭmane la kolerantan Lin-Hai-eton. Ŝi nur sensis ĝian ekziston pasint-nokte, ne bone vidis ĝian aspekton, kaj Mo ekrigardis atente.

 

Ĝi ja tre koleris, kvankam sen hararo, ĝi ja aspektis kvazaŭ kun stariĝanta hararo. Pro la kolero, ĉiu de ĝiaj vejnoj ŝvelis, ĝia vizaĝo ankaŭ malheliĝis de ŝvelado. Ĉe la fendo guto da roso pendis ŝanceliĝante, sed la korpo tute kovriĝis de glata oleo el Mo, brilanta kvazaŭ korpa kulturisto tuj antaŭ konkurso.

 

Mo ekridetis, alproksimiĝis por flari ĝin, kaj tuj trafis fortan korpodoron kun iometa da acida odoro, kiu venis de ŝia pudendo. Mo iom ruĝiĝis, sed senhezite malfermis sian buŝon por enbuŝigi la koleran Lin-eton, kaj ia konita sed ŝajne preskaŭ forgesita sento tuj plenigis ŝian koron. Jes, viro unuafoje ĝuste tiel eniris en ŝian korpon. Mo ja tiel adiaŭis sian senspertan knabinecon.

 

Homa memoro ja estas tiel stranga. Iafoje en senatenta momento, pasintaĵo preskaŭ forgesita povas subite ekflosiĝis el la koro, kvazaŭ veziko de marĉgaso maturiginta post fermentado en profundo da la kora lago, plena de amara rememro; Alifoje en specifa momento aŭ sceno, samkiel la kanto, ĉu vi nur en tia tempo povas en tia maniero rememoras min; Fojfoje kiam farante apartan aferon, kvazaŭ tuŝinte kaŝan ŝaltilon, ĉiu pasintaĵo reaperas antaŭ la okuloj kvazaŭ teatraĵo, same freŝa kvazaŭ hieraŭa. La sento buŝe prenanta la karnan bastonon estis ankoraŭ tiom aparta, kaj Mo milde lasis lian karnan bastonon el sia buŝo, kvazaŭ en tranco, rigardis la pulseton sur ĝi. Jes, tiu sento estis tiom konita.

 


20

[Si-ĉŭan]

21

Verŝajne skota aŭtovetkuristo David Coulthard.

22

Populara retejo http://sina.com.cn/

23

Ŝajne temas pri Andrew Blake.

 

bildo de gb2312


povigita de