Esperanto.com: nia komunumo

Nesanktaj sanktuloj kaj aliaj rakontoj

bildo de Yakunin

 

Arkimandrito Tiĥon (Ŝevkunov)

Nesanktaj sanktuloj

kaj aliaj rakontoj.

 

Prefaco

Foje dum varma septembra vespero ni, tiam ankoraŭ junaj novicoj de Pskovo-Peĉerskij monaĥejo (klostro), penetrinte laŭ trairejoj kaj galerioj sur antikvajn monahejajn murojn, komforte sidiĝis altnivele super ĝardeno kaj kampoj. Parolante ni komencis rememori kiel ĉiu el ni trovis sin en la monaĥejo. Kaj ju pli longe ni aŭskultis unu la alian des pli forte ni miris.

Tio estis la jaro 1984. Ni estis kvinopo. Kvar uloj el ni kreskis en neekleziaj familioj, kaj la kvina, filo de pastro, havis preskaŭ la saman bildigon pri homoj, kiuj foriras monaĥejon, kiun havis ni-tute laikaj homoj. Nur antaŭ unu jaro ni ĉiuj estis konvinkitaj ke en monaĥejo nuntempe foriras nur fanatikuloj aŭ tiuj kiuj tute ne sukcesis en la vivo. Kaj ankaŭ viktimoj de nereciproka amo!

Sed rigardante unu la alian ni vidis ion tute alian. La plej juna el ni estis 18-jara, la plej maljuna estis 26-jara. Ni ĉiuj estis sanaj, fortaj kaj bonaspektaj junuloj. Unu bonege finis matematikan fakultaton de universitato, la dua, spite al sia aĝo, estis fama pentristo en Leningrado ( urbo en Soveta Unio). La tria la plejparton de sia vivo loĝis en Nov-Jorko en kiu laboris lia patro kaj iris monaĥejon de la tria jaro en universitato. La plej juna, filo de pastro kaj talenthava ĉizisto, ĵus finis lernadon en arta lernejo. Mi ankaŭ antaŭ nelonge finis scenaran fakultaton de VGIK-Rusia Ŝtata Instituto de Kinematografio. Ĝenerale, la laika kariero de ĉiu el ni devis iĝi la plej enviinda por tiaj junuloj kiaj ni estis tiam.

Do kial ni foriris en la monaĥejo kaj plenanime deziris resti ĉi tie por ĉiam? Ni bone sciis la respondon por ĉi tiu demando. Ĉar por ĉiu el ni malkovriĝis la mondo kiu ne havis komparon kun ĉio. Kaj ĉi tiu mondo evidentiĝis senmezure pli altira ol tiu en kiu ĝis tia tempo ni travivis niajn mallongajn sed siaspece feliĉajn jarojn. Pri ĉi tiu bonega mondo en kiu oni vivas laŭ tute aliaj leĝoj ol en la kutima laika vivo, pri la mondo kiu estas senfine hela, plena de amo kaj ĝojaj malkovraĵoj, espero kaj feliĉo, elprovoj, venkoj kaj komprenoj de sencoj de malvenkoj, kaj pri la plej ĉefa-pri potencaj fenomenoj de Dia forto kaj helpo mi volas rakonti en ĉi tiu libro.

Por mi estis sennecese elpensi ion-ĉio pri kio vi legos ĉi tie okazis en la vivo. Multaj el tiuj pri kiuj estos rakontite vivas nun.

 

bildo de Yakunin

Dum tiuj jaroj de forta kontraŭrelegia propagando la plejparto de niaj samlandanoj havis tute malveran imagon pri monaĥejoj. Tial la patro Alipij ne surpriziĝadis kiam oni demandis al li absuradajn demandojn. Kun bona humoro li malkovradis al la homoj ilian simplanimecon kaj senracian fidon al absurda mensogo kaj malbonintencaj elpensaĵoj.
Iafoje grupo de ekskursantoj-sinceraj sovetaj homoj-haltigis la patron-Alipij-on sur sojlo de kirko. En stato de “justa” kolero ili demandis ke li rakontu al ili la veron pri tio kiel la altpostena klerikaro ekspluatas simplajn monaĥojn, pri opresoj kaj pri aliaj teruraĵoj de la monaĥeja vivo pri kiuj ili tralegis en gazetoj.
Anstataŭ respondo la patro Alipij mistere demandis ilin-“Ĉu vi aŭdas?”
“Kion aŭdas?”-surpriziĝis la ekskursantoj?
“Ĉu vi ion aŭdas?”-demandis la patro Alipij?
“Ni aŭdas kiel kantas la monaĥoj”-respondis la ekskursantoj.
“Jen!!! Se la monaĥoj vivus malbone tiam ili ne kantus!”-eksplikis la patro Alipij.
Komunisto, gasto el Finlando, je ĉeesto de siaj sovetaj amikoj, demandis al la patro Alipij la kutiman demandon de ateistoj de tiu tempo-“Bonvolu diri kial okazas ke astronaŭtoj flugis en la kosmo sed Dion ili ne vidis?” La patro arkimandrito kompateme rimarkis-“Tia malfeliĉo povas okazi al vi-en Helsinko vi estis sed la prezidenton vi ne vidis.”
Tiuj, kiuj sukcesis viziti la Peĉeri dum tiuj jaroj, rememoras la famajn aperojn de la Granda Monaĥejestro sur balkono de lia monaĥejestra konstruaĵo. Tiuj aperoj povis esti tre diferencaj. De tempo al tempo krioj de kornikoj kaj monedoj tiom tedis la monaĥejestron ke li eliradis sur la balkono kaj pafadis ilin je pistolo ĝis kiam ili panike disflugadis. La pistolo certe ne estis iu armilo-simple altkvalite farita imitilo, sed la bildigo mem-suna mateno en la monaĥejo, patro monaĥejestro sur la balkono kiu per lerta mano celigas la birdojn-ĉiu tio ege impresadis la spektantojn. Sed, certe, ne nur pro tio la eliroj de la monaĥejestro sur lia amata balkono estis memorindaj. Eĉ pli fortajn impresojn recevadis la spektantoj kiam ili atestadis interparolojn de la patro Alipij kun la popolo kiam li, apoginte sin je balustrado, parolis kun kunirintaj malsupre homoj.
La balkono rigardis la monaĥejan placon. De ĝi la patro monaĥejestro dum bonvetera tago povis admiri sian monaĥejon, paroli kun homoj kaj observi la ordon.
Malsupre tuje kunveniĝadis pilgrimantoj, ekskursantoj kaj loĝantoj de la Peĉeri. Disputoj pri la kredo aŭ interkomunikiĝoj kun la patro Alipij povis daŭriĝi dum multaj horoj. Li ĉiam helpis al tiuj kiuj petis lin helpi je vivaj aferoj kaj spite al tio ke tiam estis strikta malpermeso fari tion kion ni nun nomas “filantropa agado” patro Alipij ĉiam agis tiel kiel li opiniis necesa.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

“Venkas tiu kiu ofensivas”-diradis la patro Alipij kaj li mem ĝuste sekvis tiun eldiron. Tiam, ĉiutage batalante por la monaĥejo, la monaĥejestro rekonstruis la fortegajn fortresajn murojn, restaŭrigis la forlasitajn kirkojn, sendifekte malkovris la antikvajn freskojn, bonordigis la fratarajn kaj monaĥejestran konstruaĵojn.
Li mem estis pentristo kaj li savis kontraŭ forvendo fremdlanden pentraĵojn de rusaj ikonpentristoj, en lia propra grandega kolekcio troviĝis pentraĵoj de Levitan kaj Polenov. Antaŭ sia morto li senpage fordonis la pentraĵojn en la Rusa muzeo. Kaj li plantis en la monaĥejo tiom belaspektajn ĝardenojn kaj florejojn ke la monaĥejo iĝis unu el la plej belaspektaj lokoj de Ruslando. Por homo kiu unuafoje vizitis la monaĥejon sengrave kiu li estis-pilgrimanto aŭ ekskursanto-la monaĥejo aspektis kiel mirinda mondo ĉirkaŭigita per griza soveta realeco. Sed la ĉefa afero de la patro Alipij estis restarigo en la monaĥejo de la starceco.
Starceco-estas mirinda apero kiu mirindas ankaŭ pro tio ke ĝi ne lokiĝas en iu konkreta monaĥejo. Ĝi vojaĝas laŭ la tero neatendite aperiĝante jen en unu monaĥejo, jen en la alia. Kaj en la mezo de la 20-a centjaro ĝi trovis hejmon por si en la Pskova Peĉera monaĥejo. La patro Alipij komprenis tion kaj kiel la plej altvaloran trezoron li konservadis kaj plimultigadis la starcecon en sia monaĥejo. Li pene akiris permeson por translokiĝo en la monaĥejo el Finlando de la grandaj Valaamaj starcoj. Li akceptis en la monaĥejon la malfavoratan pastromonaĥon patron Ioann-on (Krest’jankin) post ekziloj kaj malliberejoj-la patron Ioann-on kaŝe alveturigis en la monaĥejo episkopo Pitirim. La patro Alipij ekceptis en la monaĥejo la patron Adrian-on el la Troice Sergieva monaĥejo kiu estis igita forlasi ĝin. Dum estrado de la patro Alipij elkrskis la tuta generacio de la starco-spiritaj patroj pri kelkaj el ili estas rakontate en ĉi tiu libro. Tiam krei kaj konservi ĉi tion estis la vera heroaĵo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Sed kiam la unua aviadilo aperos super la monaĥejo la tuta mondo ekscios pri tio post kelkaj minutoj laŭ la “Voĉo de Ameriko.” Do decidu mem!”
Mi ne povas diri kiuj bataliloj troviĝis en la monaĥejo. Verŝajne tio estis milita ruzaĵo de la Granda Monaĥejestro, lia vica minaca ŝerco. Sed, onidire, en ĉiu ŝerco troviĝas ero de la vero. Dum tiuj jaroj la frataro de la monaĥejo, sendube, estis intersa intermiksaĵo. Unu parto de la monaĥoj estis ordenitaj veteranoj de la Dua Tutmonda Milito, la dua parto spertis la Stalinaj malliberejoj, tria parto de monaĥoj spertis ambaŭ-la unuan kaj la duan.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Jen kelkaj kronikoj de tiuj jam antaŭ dlongaj bataloj.
Iafoje je vintra vespero en la kabineto de la patro Alipij eniris kelkaj homoj vestitaj je civilaj vestoj kaj enmanigis al li oficialan dekreton-“La Pskova Peĉera monaĥejo estas deklarita kiel fermita.” La monaĥejestro devis sciigi pri tio la frataron. Traleginte la dokumenton patro Alipij dum ĉeesto de postenuloj ĵetis ĝin en varmege brulanta kameno. Al la konsternitaj postenuloj li trankvile klarigis-“Mi volonte martirmortos sd ne fermos la monaĥejon.”
Intralie la bruligita dokumento stis la dekreto de la ŝtata registaro kaj ĝi havis subskribon de la ŝtŝtestro Hruŝĉev. Ĉi tiun historion priskribis ŝia atestanto-fidela disĉiplo de la Granda Monaĥejestro arkimandrito Nafanail.
Mi mem ne vidis la patron Alipij-on vivantan. Sed rakonti pri la Pskova Peĉera monaĥejo sen mencio pri li estas neeble.
Mi estas feliĉa ĉar mi trovis multajn monaĥojn kiuj vivis dum estrado de la Granda Monaĥejestro. Kaj ankaŭ mi trovis famajn pentristojn, sciencistojn, skribistojn, restaŭristojn el Moskvo, Leningrado, Rigo kiuj kunveniĝadis dum tiaj jaroj en lia gastama domo. Por ili li por ĉiam lasiĝis kiel ekzemplo de kuraĝa spirita monaĥo-batalanto, idealo de postulema kaj amanta patro.
Spite al pragmateco kaj speciale substrekitan emon por mondaj aferoj de la patro Alipij, lia praktika lerteco, bonega kaj eĉ drasta spriteco, surpriza inĝenieco multaj liaj samtempuloj (inkluzive monaĥoj de ege alta fervora vivo) opiniis ke li estas simila al sanktuloj.
Arkimandrito Serafim, posedanta en la monaĥejo la senkondiĉan aŭtoritaton, jam post morto de la patro Alipij sincere miris kiam iuj monaĥoj revis pri pilgrimado al lokoj de gloraĵoj de grandaj sanktuloj. “Kial oni devas veturi malproksimen?”-li miradis-“Iru en kavernoj, tie troviĝas sanktrestaĵo de la patro Alipij.”
Al Dio ne plaĉas timuloj. Ĉi tiun spiritan leĝon iafoje malkovris al mi patro Rafail. Kaj lin, siavice, sciigis pri tio patro Alipij. Dum iu el siaj predikoj li diris-“Mi estis atestanto kiel iun dum milito timante morton pro malsato prenadis dorsosakojn plenajn de pano por ke plilongigi siajn vivojn anstataŭ ol batali kontraŭ la malamikoj. Kaj tiuj homoj pereadis kune kun sia pano kaj ne vidis multajn tagojn. Kaj tiuj kiuj demetis siajn uniformajn ĉemizojn kaj batalis malamikojn lasiĝis vivaj.”
Kiam oni alvenis por ke forpreni ŝlosilojn de kavernaj ŝlosiloj la patro Alipij ordonis al sia ĉelano-“Patro Kornilij, alportu hakilon, ni estos dehakantaj la kapojn!” La ŝtatfunkciuloj forkuris verŝajne pnsante-“ Kiu scias kiajn pensojn troviĝas en la kapoj de tiuj “fanatikuloj kaj obskurantoj?””
Kaj la patro Alipij sciis ke li donas tiajn ordonojn ne vane. Iafoje kiam oni vicfoje aliris por ke fermi la monaĥejon la patro Alipij sentime deklaris-“La duono de mia frataro estas eksaj militistoj. Rigardu la monaĥejon-kia bona pozicio! Tankoj ne kapablas alproksimiĝi. Vi povos venki nin nur el ĉielo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

“La telefonvokon al dokumentoj oni ne kapablas apliki, mastro, sendu al mi telegramon.”-petis la patro Alipij.
Baldaŭ aliris la telegramo kun la episkopa beno ke la kontrolistoj povu trarigardi la dokumentojn. Kiam la popolaj kontrolistoj denove aperiĝis antaŭ la patro Alipij tiu, tenante en la manoj la telegramon, demandis ilin- “Ĉu vi ĉiuj estas komunistoj?” “Jes, plejparte ni estas komunistoj”-respondis ili. “Kaj vi prenis la benon de la episkopo-la Pskova mastro? Jen mi sendos ĉi tiun telegramon al la provinca komitato de la partio…”-diris patro Alipij.
Ĉi tie la financa kontrolo de la monaĥejo estis ĉesita.
Ivan Miĥajloviĉ Voronov-tie nomiĝis patro alipij ĝis sia monaĥiĝo-kvar jarojn batalis je frontoj de la Dua Tutmonda Milito (la Granda Patruja Milito) kaj trairis de Moskvo ĝis Berlino. Kaj poste dum 13 jaroj li defendadis la Pskova-Peĉeran monaĥejon kontraŭ la ŝtato defendante kiun li iam verŝis sian sangon.
Dum ambaŭ militoj li devis batali ĝis la morto. Tiama la unua sekretario de la centrala komitato de la komunista partio Nikita Hruŝĉev nepre deziris grandan venkon per ĉiuj metodoj. Ne malplia venko kiun akiris lia granda antaŭulo (Stalin)al kies gloro li turmente enviis. Por sia estonta triumfo Hruŝĉev elektis la miljaraĝan Rusan Ortodoksan Eklezion kaj deklarante al ĝi militon li solene antaŭ la tuta mondo promesis ke li laŭ televido montros la lastan rusan pastron.
Baldaŭ post tio estis eksplodigitaj, fermitaj, rekonstruitaj je konservejoj kaj metiejoj kaj traktorejoj miloj da ĉefpreĝejoj kaj kirkoj. Estis aboliciita la plej granda parto de la superaj ekleziaj lernejoj. Preskaŭ ĉiuj monaĥejeoj estis fermitaj. Multe da pastroj estis enmalliberujigitaj. En teritorio de Rusujo lasiĝis funkciantaj nur du monaĥejoj-Troice Sergieva monaĥejo kiun la aŭtoritatoj devis konservi kiel rezervejon por montrado al la alilandanoj kaj provinca Pskova Peĉera monaĥejo. Ĉi tie kontraŭ la fortega ateisma ŝtato stariĝis la granda monaĥejestro. Kaj li, interalie, venkis!
Dum tiuj jaroj la tuta Rusa Ortodoksa Eklezio observis tiun malegalan kontraŭstaradon. La novaĵoj el Peĉeri estis disvastigataj voĉe de homo al homo kaj poste la atestantoj kaj partoprenantoj de tiuj okazintaĵoj skribis siajn atestojn.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La Granda Monaĥejestro
Rakontante pri si la granda monaĥejestro de la Pskova-Peĉera monaĥejo patro Alipij plenvoĉe deklaris-“Mi estas la soveta arkimandrito!” Kaj volonte konfirmadis la deklaritajn vortojn per vorto kaj ago.
En la komenco de la 1960-j jaroj serĉante pretekstojn fermi la monaĥejon en la monaĥejo alveturis membroj de la provinca komisiono. Paŝante laŭ la monaĥejo ili ekvidis pilgrimantojn kiuj laboris en florbedoj kaj legombedoj.
“Je kiu pravo ĉi tiuj homoj laboras ĉi tie?”-ili tuje demandis la patron Alipij-on. “La popolo-mastro laboras sur sia tero!”-respondis la soveta arkimandrito. Neniuj aliaj demandoj sekvis.
Alifoje el Pskovo kun la samaj celoj estis sendita la alia, ĉifoje jam financa, komisiono de la popola kontrolo. La patro Alipij demandis la alveturintojn kiu rajtigis ilin. “Ni estas la reprezentantoj de la financa organizaĵo kiu…”-komencis rspondi la alvenintoj. La patro Alipij interrompis ilin- “Mi havas nur unusolan estron-la Pskovan episkopon Ioann-on. Iru al li por la permeso. Sen lia permeso mi ne permesos ke vi vidu la financajn dokumentojn!”
La alvenintaj kontrolistoj foriris kaj post kelkaj horoj al patro Alipij telefonis la episkopo Ioann kaj per pardonpeta voĉo petis ke li allasu la kontrolistojn al la dokumentoj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Poste mi demandis- “Patro, vi travivis mirindan kaj interesan vivon. Vi estis juna novice en Odessa monaĥejo kiam tie loĝis la granda starco asketa pastromonaĥo Kukŝa. Vi loĝis en la Sankta Tero (Jerusalemo), laboris kiel sekretario de la Rusa Misio en Jerusalemo. Dum multaj jaroj ve estis estro de la Pskova-Peĉera monaĥejo kaj ĉiutage komunikiĝis kun starcoj kies nomojn estas tro longe kalkuli. Poste vi konstruadis la Malproksimorientan eparkion. Nun vi estas episkopo en Blagoveŝĉensk. Kia tempo por vi estis la plej feliĉa?” La patro Gavriil enpensiĝis kaj finfine respondis-“La plej feliĉaj estis jaroj kiam mi vivis en malpermeso servi kiel pastro. Dio estis la plej proksima al mi tiam ol dum aliaj jaroj. Vi eble surpriziĝos sed kredu al mi, tio estas la vero. Certe kiam oni revenigis min al la pastroservo kaj sendis en Blagoveŝĉensk tio estis por mi tre ĝoje kaj agrable. Sed tia preĝo kaj ĉefe tia proksimeco de Kristo kiujn mi spertadis en tiuj miaj legomĝardenoj ne povas esti komparitaj kun io alia. Tio ja estis la plej bona parto de mia vivo.” Poste li dum nelonge estis silenta kaj diris- “Fratoj! Ne timu Dian punon! Ĉer Li punas vin ne kiel krimulojn sed kiel Siajn infanojn.”
Plue li nenion aldonis. Sed verŝajne ne nur mi sed ankaŭ ĉiuj aliaj junaj kaj ne tre junaj pastroj sidantaj ĉe tiu tablo memorfiksis tiujn liajn vortojn dum la tutaj niaj vivoj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Unufoje la patro Gavriil veturis en la Peĉeri. Onidire je lia diservo aliris multe da homoj. Kiel kutime ĉiuj pasintaj ofendoj estis forgesitaj. Iuj monaĥoj kaj paroĥanoj ploris alirante al la patro por beno kiu mem estis kortuŝita. Li plu ne alveturis en la Peĉeri.
En nia Sretenskij monaĥejo komencis gastumi pastroj el la Blagoveŝĉenska eparkio. Iafoje mi ne kapablis sin teni kaj demandis unu el ili kia estas ilia ĉefepiskopo? Ĉu bonkora aŭ minaca? La pastro respondis- “Li estas bonkora. Sed tiom minaca…” Poste sekvis rakontoj el kiuj mi konkludis ke la karaktero vere ne povas esti elkuracita.
Post multe da jaroj mi akompanis la Patriarkon Kirill-on dum lia veturo al la Malproksima Oriento. En urbo Juĵnosaĥalinsk je la diservo de la patriarko alveturis ankaŭ la patro Gavriil. Li jam estis sepdekjaraĝa. Kiam mi estis en la Peĉera monaĥejo li estis iom pli ol kvardekjaraĝa. Post la patriarkaj diservoj kaj oficialaj renkontiĝoj nu kunveniĝis je malgranda kompanio. Ĉeestis kelkaj pastroj kaj unu juna episkopo. Ĉeestis ankaŭ la patro Gavriil.
La etoso ĉe la tablo iĝis varma kaj frata. Rememorante la pasinton mi aŭdacis demandi lin pri tio kiel li vivis kiam li estis malpermesita servi kiel pastro. Ĉiuj, inkluzive la junan episkopon, kun intereso atendis kion rakontos la patro Gavriil. Ĉiu ja komprenas ke la vivo malfacilas kaj je ĉiu povas okazi diversaj aferoj, bonaj kaj malbonaj. Laŭ proverbo neniu povas diri ke li ne iĝos malriĉa aŭ ne okaziĝos en malliberejo. La patro Gavriil ne evitis respondon kaj rakontis ĉion en simpla kej vera maniero.
Post la decido de la Sinodo pri lia malpermeso li revenis Habarovsk. Dum kelkaj monatoj lia mono elĉerpiĝis kaj li decidis aranĝi sin en sia eksa eparkio kiel sakristiano aŭ gardisto. Sed la nova eparkia episkopo malpermesis ke la pastroj dungu la eksan episkopon por laboro kaj eĉ malpermesis ke oni enlasu lin en altarejoj. Dum ĉiuj jaroj de la malpermeso la patro Gavriil alproksimiĝadis la Sanktan Komunion same kiel liaj paroĥanoj stariĝante en la atendovicon al la Kaliko. Faldinte krucmaniere la brakojn lid iris al la pastro sian nomon- “episkopo Gavriil” kaj prenis la Sanktan Komunion. Dum tiuj jaroj por li estis tre gravaj amo kaj subtno de liaj paroĥanoj, kaj ankaŭ leteroj kiujn li ricevadis de tiuj kiuj konis lin antaŭe kaj, antaŭ ol ĉio, de la arkimandrito Ioann (Krest’jankin).
La laboron li trovis ankaŭ ĉe siaj eksaj paroĥanoj-de printempo ĝis la malfrua aŭtuno li sarkis kaj gardis iliajn legomĝardenojn troviĝantajn sur iu insulo en rivero Amur, proksime al Habarovsk.Kaj vintre li vivis je mono lukrita dum somero.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Oni juĝis lin en Moskvo. Je tia tago mi, ne sciante la decidon de la juĝo, alveturis hotelon en kiu tiam loĝis la patro Gavriil. Li ja estis mia la unua monaĥejestro kiu akceptis min en la monaĥejo kaj mi malbonfartis pro la supozo ke ĉiuj povus forlasi lin dum ĉi tiu malĝoja momento kulpan aŭ senkulpan. Mi rememoris tion bonan kion li faris por mi kaj mi decidis subteni lin ankoraŭ ne sciante kiel fari tion.
Mi trovis lian ĉambron en la hotelo kaj prepariĝis frapeti la pordon sed subite ekaŭdis en la ĉambro insulmanieran interparoladon. Mi preskaŭ decidis forkuri sed la pordo brue malfermiĝis kaj el la ĉambro foriris du homoj ege malkontentaj. Post ili sekvis la patro Gavriil diranta- “Iru for de ĉi tie, malpiuloj, alie mi ĵetos vin laŭ ŝtuparo!”
“Jen komenciĝas!”- ekpensis mi- “Verŝajne li en la Malproksima Oriento alkutimiĝis ĵeti homojn laŭ ŝtuparoj, eble li ankaŭ ĵetos min.”
‘Kaj kion vi faras ĉi tie?”- minace demandis la patro ekvidinte min.
“Mi lairis vin viziti”-timinte balbutis mi. La patro severe esplorrigardis min de piedoj ĝis kapo kaj mallume diris preterlasante min en la ĉambro-“Nu, eniru.”
Ni sidis ĝis la vespero. La patro Gavriil mendis en la ĉambron botelon de konjako kaj iujn manĝaĵojn. Ni rememoradis la Peĉeri, la patro rakontis kiel li konstruis novajn kirkojn en sia malproksima eparkio. Li rakontis ke tiuj du homoj, antaŭ nelonge tiom nerespekte forigitaj el la ĉambro, estis anoj de iu alternativa “eklezio” kaj ili nomis sin “katakombanoj”. Eksciinte ke la episkopo Gavriil estas senpostenigita ili aliris al la kondamnita kaj ofendita episkopo proponante ke li aligu sin al ilia “eklezio”. Sed la patro Gavriil respondis al ili- “Ne, en nia eklezio mi baptiĝis, en ĝi mi iĝis monaĥo, pastro, episkopo. Eble mi iĝis malbona episkopo se la eklezio malpermesis ke mi servu kiel pastro. Sed en ĉi tiu eklezio mi naskiĝis kaj en ĉi tiu eklezio mi mortos! Tial…” Poste sekvis tiu kolera parolo pri la malpiuloj kaj pri ĵeto laŭ ŝtuparo kies nevola atestanto mi estis.
La patro Gavriil forveturis en la urbo Habarovsk. Ni malofte skribis leterojn unu al la alia. En la leteroj li malkovriĝis al mi kiel tute nekutima homo. Unu el la leteroj komenciĝis per vortoj el la Psalmaro per kiuj la caro David dankeme parolis al Dio dum tempo de la plej malfacila elprovo de sia vivo- “Bono estas por mi ĉar Vi humiligis min…” Tio estis surpriza letero. Sed ŝajnas al mi ke mi, pro vantaĵoj kaj farendaĵoj de la vivo, ne respondis ĝin.
Post tri jaroj oni permesis al la patro servi kiel pastro kaj sendis lin kiel episkopo en la urbo Blagoveŝĉensk.
Tiam mi jam servis en la Sretenskij monaĥejo. Alveturante Moskvon laŭ laboraferoj li gastumis en nia monaĥejo kaj tio ĝojigis min kaj la fratojn.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Mi prenadis ĝin en la Peĉeri porke surfilmigi neeviteble forirantan en la pasinto vivon de la monaĥejo kaj nepre la starcojn. Post multaj da jaroj el filmitaj tiam materialoj stis farita filmo pri la Pskova-Peĉera monaĥejo.
Sed iafoje (ĉu iu aludis al la monaĥejestro aŭ li mem elpensis tion) la arkimandrito Gavriil decidis ke mi, laŭ ordono de la patriarko, elserĉadas difektojn de ĉiuj specoj en la monaĥejo kaj donadas la filmigitan materialon al la patriarko. Por mi estis ege ofendiĝe aŭdi pri tio kaj spite al ĉiuj miaj penoj konvinki la monaĥejestron ke nenion tian mi faradas miaj alveturoj en la monaĥejo poiome iĝis grava problemo eĉ se mi nur volis viziti patron Ioann-on. Tiam mi rememoris ĉiujn rakontojn pri kruela karaktero de la monaĥejestro kaj plendojn pri lia suspektemo.
Miaj ofendoj kaj malbonaj pensoj ne kontribuis al aranĝado de niaj rilatoj. Post nelonge li estis igita episkopo je Malproksima Oriento sed tio nenion ŝanĝis. Niaj rilataj tiom malboniĝis ke ni apenaŭ salutis unu la alian renkontiĝante je diservoj en Moskvo kaj tion mi rememoradas kun honto. Kiu estis mi kaj kiu estis li-la episkopo de la Krista Eklezio?
Tri jaroj pasis. Mi senprobleme alveturadis la monaĥejon je aliaj monaĥejestroj.
Kaj en la vivo de episkopo Gavriil okazis ŝanĝoj. Pastroj de la Malproksima Oriento estis tute ne tiaj kiel estis pastrode la Peĉeri. Pri senkondiĉa obeado al kiu alkutimiĝis patro Gavriil oni ne povis paroli certe. Kaj finfine iafoje en kirko unu pastro iniciatis sufiĉe akralangan disputon kun patro Gavriil. Laŭ sia kutimo patro Gavriil severe ĉesigis lin. En la Peĉeri tio estis kutima afero. Sed ĉi tie la pastro furioziĝis kaj kun insultemaj vortoj preninte unu diservan aĵon-akran lanceton-li atakis sian episkopon. Oni devas koni la patron Gavriil-on: li, kiel mi imagas, estis ege surprizigita sed ne ektimis. Kaptinte kolumon de la aroga pastro li eltrenis lin el la kirko kaj ĵetis lin malsupren laŭ la ŝtuparo.
La pastro skribis plendon je la patriarkejo kaj eĉ iris al sekularaj aŭtoritatoj. Denove estis okazigita patriarkeja juĝa komisiono kaj ĉifoje ĝia rezulto estis severa juĝa verdikto. La patro Gavriil estis senpostenigita kaj oni malpermesis al li servi kiel pastro dum 3 jaroj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

"Kaj kia estas la dua malkovro?"- interesiĝis ni- "Vi diris pri du la plej gravaj malkovroj en la homa vivo. La unua estaskonatiĝi kun si mem. Kaj kia estas la dua?" 
"La dua"-la monaĥo rudetis- "vi scias ĝin, ĉi tiun veron la eklezio pacience rememoradas por ni dum ĉiu diservo-"Kristo, niavera Dio, pro preĝoj de Sia la plej Pura Dipatrino kaj ĉiuj sanktuloj savos kaj indulgos nin ĉar Li estas homoamanta Dio"".
Ni elkore dankis nian kunparolanton. Ĝisante nin li diris- "Sed se iu el vi iĝos monaĥejestro eĉ ne provi imiti la patron Gavriil-on kaj per liaj metodoj humiligi la fratojn. La patro Gavriil havas specifan karismon. Kaj danki vi devas ne min sed la patronM-on pro tiu leciono de humiliĝo kiun li instruis al ni. Ĉu vi memoras kion en la antikva libro unu fervorulo respondisdemandon "kiamaniere eblas iĝi la vera monaĥo?" Li demetis sian mantelon, ĵetis ĝin surteren, piedtrempis ĝin en la polvokaj diris-"se homo ne humiliĝos tiamaniere li ne iĝos monaĥo."
Se homo ne humiliĝos li ne iĝos monaĥo. Al li ne malkovriĝos Dio-tia kia Li estas, ne eksciita el libroj kaj rakontoj de aliajhomoj sed eksciita laŭ sia propra sperto. Kaj sencele preterpasos jaroj kaj dekjaroj. Kaj por kondamno iĝos la plej altajekleziaj postenoj-pastraj, monaĥejestraj, episkopaj.
Baldaŭ post tiam kiam la metropolito Pitirim forprenis min en Moskvo miaj rilatoj kun la monaĥejestro Gavriil komencis iĝimalbonaj. La kialo por tio estis filmo kiun mi filmis antaŭ kelkaj jaroj en la Pskova-Peĉera monaĥejo. 
Metropolito Pitirim aĉetis por la eldonejo maloftan dum tiuj 1980-j jaroj amatoran filmilon.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Nia kunparolanto iomete silentis kaj daŭrigis- «Tiele pere de nekomprenata por la sekulara mondo humiliĝo kaj nur pere de ĝi kristano alproksimiĝas al unu el du la plej grandaj malkovroj de sia vivo. La unua el tiuj malkovroj estas ekscii la veron pri si mem, ekvidi sin tian kia si estas en la realeco. Konatiĝi kun si. Kaj ĉi tiu konatiĝo estas tre grava. Multe da homoj travivadas siajn vivojn ne eksciinte sin. Ni ja havas bildigojn kaj fantaziojn pri si mem depende de nia vanteco, honoramo, ofendoj kaj ambicioj. Sed la vero, sendepende de tio kiom maldolĉa ĝi estas, malkovras, ke ni estas «malfeliĉaj, mizeraj, blindaj kaj nudaj...» Ĉu vi memoras ĉi tiujn vortojn el la Apokalipso? Tio malkovriĝas nur pere de evangelia kaj absolute honesta rigardo al si mem. Se vi volas tio ja estas la vera humiliĝo. Ĝi ne fihumiligas homon. Male-tiuj kiuj eltenas ĉi tiun elprovon pere de ĉi tiu terura vero iĝas sanktuloj, antaŭvidemuloj, profetoj kaj miraklofarantoj kiujn vi tiom admiras.»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Ĉi tiu historio elvokis amason de malbonaj eldiroj je adreso de la patro Gavriil. Sed unu tre sendependa, klera kaj estimata monaĥo diris- «Vere vi nenion komprenas. Jen nun vi komencis kondamni la patron monaĥejestron. Sed mi nek aprobos nek kondamnos tion kion li faris. Mi ne rajtas juĝi pri agoj de la monaĥejestro. Certe ĉi tie oni amas kaj estimas la patron M. Vi ne malofte aŭdas kiel oni laŭdas lin kaj diras ke por la aliaj li estas la ekzemplo. Ĉion ĉi tion la patro M meritis. Sed por li kiel por monaĥo tio ne estas utila.»
Kun intereso ni atendis kion li diros plu.
«Aliflanke»-daŭrigis nia kunparolanto- «koncerne patro M la monaĥejestro faris tute teruran agon. Sed, dezirante tion aŭ ne dezirante, la patro monaĥejestro faris por la patro M la plej altvaloran kaj utilan kio nur povas esti farita por monaĥo-li donacis al li tion kion neniu alia aŭdacos donaci al li-ŝancon por humiliĝo. Ĉu li faris tion maldelikate? Jes! Tre maldelikate? Mi konsentas! Sed ĉu vi memoras historion pri la granda abo Arsenij-tiu kiu ĝis sia monaĥiĝo estis fama altpostenulo en la Cara korto en Konstantinopolo kaj eĉ estis edukanto de la caraj infanoj? Iafoje la monaĥejestro dum ĉeesto de la tuta frataro subite pro nesciata kialo forpelis la abon Arsenij-on for de la fratara manĝotablo ne permesinte ke li sidiĝu kaj lasis lin stari ĉe la pordo. Kaj nur tiam kiam la manĝado estis finiĝanta la monaĥejestro ĵetis al la abo Arsenij biskoton kvazaŭ al hundo. Poste la monaĥeja frataro demandis la abon Arsenij-on kion li sentis tiam? La starco respondis- «Mi pensis ke la monaĥejestro simile al Dia anĝelo eksciis ke mi similas hundon kaj eĉ ion pli malbonan. Kaj tio estas la vero! Tial li donis al mi panon en la sama maniero kiel oni donas panon al hundo.» La monaĥejestro mem, ekvidinte la grandan humiliĝon de Arsenij, diris- «Li iĝas lerta monaĥo»».

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Se diri ĝenerale la patro monaĥejestro bonege komprenadis kion bezonas liaj monaĥoj. Kaj ili bezonis nur pliigon de la Kredo kaj humiliĝo. En antikvaj libroj estas priskribataj nemalmultaj historioj pri tio kiel monaĥejestroj donis eĉ al la perfektaj monaĥoj pretekstojn por humiliĝo kaj malkolero.
Iafoje somere mi deĵoris je la Ekdormiĝa placo. Je tia tempo, kiel kutime, la monaĥejestro eliris el sia domo por ke ĉirkaŭiri la monaĥejon. Al li alproksimiĝis iu nekonata je mi fortstatura junulo. Mi ekaŭdis ke li petas ke oni enmonaĥejigu li. «Ĉu vi pretas plenumi la ordonojn?»-strikte demandis lin la monaĥejestro. «Certe, patro, ĉiujn!»-respondis la junulo. «Ĉu vere ĉiujn?»- interesiĝis la monaĥejestro. «Jes, ĉiujn!»-fervore raportis la junulo.
Tiam trans la Ekdormiĝa placo pene iris maljuna monaĥo patro M. «Nu, se vi vere pretas plenumi ĉiujn ordonojn tiam alproksimiĝu al tiu avo kaj piedbatu lian postaĵon tiel ke li flugu laŭeble malproksime!»-ordonis la monaĥejestro.
Tuje la junulo alkuris al la patro M kaj tiom forte piedbatis lian postaĵon ke li forflugis je la distanco de kelkaj paŝoj. Sed tuje leviĝis kaj ĵetiĝis vizaĝaltere antaŭ la junulo. «Pardonu min pekulon! Filo, pardonu min!»-preskaŭ plorante diradis la maljuna monaĥo verŝajne opinante ke li per io kolerigis la junulon. «Vi atendu!»-la junulo flirtis sian brakon. Kaj denove li stariĝis antaŭ la monaĥejestro atendante la aliajn ordonojn.
La patro monaĥejestro kun sincera miro esplorrigardis la junulon de la piedoj ĝis la kapo. «Nu...»-diris li- «Nu, ulo, vi estas tia malsaĝulo...» Dirante tion li eligis el la poŝo dudek kvin rublojn kaj donis ilin al la junulo. «Prenu kaj aĉetu bileton kaj veturu hejmen.»
Kaj la patro M, kliniĝinte al la monaĥejestro, denove pene kaj lamante iris sian vojon.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Iafoje io simila okazis kun mi. Sed tiam la patro monaĥejestro preskaŭ iĝis la viktimo de edukita de li senkondiĉa obeado.
Iafoje dum malfrua aŭtuno mi malsaniĝis unu semajnon kaj alveninte por la tutnokta diservo en la altarejon mi ekvidis sur tablo, sur kiu kutime troviĝis libroj kaj personaj aĵoj de la patro monaĥejestro, novan por mi kaj ege belaspektan aĵon-tio estis antikva origita malakita kandelingo kun dika vaksa kandelo. La Peĉeri estas la rusa nordo, tie krepuskiĝas tre malfrue je aŭtuno. Tial la monaĥejestro alportis la kandelingo por legado de preĝoj dum la tutnokta diservo. Sed por miaj junaj okuloj en la altaejo estis sufiĉe lume kaj mi konjektis pri ĉio ĉi tio tro malfrue.
Je la necesa tempo mi kiel kutime prenis preĝlibron kaj malfermis ĝin antaŭ la patro monaĥejestro. Sed li diris al mi- «Prenu la kandelon!» Mi obeeme kuŝigis la libron kaj prenis la kandelingon kun kandelo atendante la pluajn ordonojn. «Kaj kio?»- morne diris la monaĥejestro ĉagrenante pro mia malkonjektemo. «Kaj kion midevas fari je ĝi?»- naive interesiĝis mi. La patro monaĥejestro pli ĉagreniĝis- «Kion, kion... Elĵetu ĝin eksteren!» Ĝis nun mi memoras kiom tio admirigis min. Senprokraste mi rememoris antikvajn fervorulojn kiuj pro ordonoj de la monaĥejestroj dum jaroj akvumis sekajn bastonojn, ĵetiĝis en la maro, paŝis sur akvo, elĵetis en abismo trovitan oron... Mi imagis kiel mi elkuros el la kirko kaj plenforte batos la altvaloran, sed pereeman de la vidpunkto de la eterneco, kandelingon kontraj la ŝtona perono. Kaj la malakito je verdaj eroj spruciĝos en la aeron... Mi tiom impete ĵetiĝis al la pordo ke la monaĥejestro apenaŭ kapablis kapti mian sutanon. «Ĉu vi estas frenezulo?»- timigite demandis li rapide forprenante de mi la antikvan aĵon. «Sed vi ja mem ordonis!»- surpriziĝis mi. La monaĥejestro ĉirkaŭrigardis min kvazaŭ mi vere estis frenezulo kaj eldiris- «Ne timigu min, Georgij. Ekbruligu la kandelon. Ĉu vi ne vidas ke ĉi tie estas mallume?»
Finfine mi komprenis kion mi devis fari. Bedaŭrante ke mi ne povas plenume la veran antikvan obeadon kaj samtempe ekvidi la «malakitan salutpafadon» mi ekbruligis la kandelon kaj, suspirinte, malfermis antaŭ la monaĥejestro la libron.
Mi jam menciis ke la monaĥejestro ne toleris kiam oni ne plenumis liajn ordonojn. Sed jen miraklo-ne ĉiujn liajn ordonojn ni plenumadis kaj iafoje agis tute male. Kaj li tute ne koleriĝis kaj ŝajnigis ke li nenion rimarkas. Kaj ni koncernis tian malobeadon tute trankvile sen iuj konsciencriproĉoj. Ekzemple la patro monaĥejestro ekkoleriĝis kontraŭ iu pilgrimanto kaj kriegis minace fingromontrante- «Kaptu lin! Elĵetu lin el la monaĥejo!» Ni plenforte kuras plenumi la ordonon. Kaj, alkurinte al la malfeliĉulo, flustre trankviligas lin kaj pace akompanas lin al la pordego.
La monaĥejestro bonege ĉion tion vidis kaj silente aprobadis tion-la ordono estas plenumita kaj malsaĝan fervoron oni ne troigis.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Ĝi kapablis enhavigi duonsitelon de brulantaj karboj. Uzis la incensilon nur la monaĥejestro mem. Kaj ĝi estis tiom malfacila pro sia fero, oro kaj ŝtonoj ke nur la fortega patro Gavriil kapablis ĝin uzi. Kvankam de tempo al tempo havante specialan agordon la patro Gavriil dum tutnokta diservo vokis, ekzemple, patron Ioann-on- «Patro arkimandrito! Faru la incensadon!» Patro Ioann, kiu tre malfacile kapablis levi la incensilon) humile kliniĝis, prenis ĉi tiun teruran incensilon kaj komencis incensadi. Sed baldaŭ li tiom laciĝis ke almenaŭ kapablis fini la incensadon tenante la incensilon per du manoj.
La patron monaĥejestron tio ege ĝojigis. Kiam oni provis kunsenti al la patro Ioann li kun miro diris- «Kial vi tiom indigniĝas? Kiu devas min humiligi se ne la patro monaĥejestro?»
Sed ni revenu al la Leningrada gasto. Ekvidinte la mirindan incensilon li tuje ekdeziris uzi ĝin. La sakristianoj kun timo eksplikis ke per ĉi tiuj incencilo povas agi nur la monaĥejestro mem. La gasto ridis je «tiuj malsaĝaj provincanoj» kaj decideme ordonis ke oni donu al li nepre ĉi tiun incensilon. La novicoj-sakristianoj, por kiuj la finlerninto de spirita akademio estis preskaŭ kiel loĝanto de la Ĉiela Regno, cedis.
Kaj Jen la Leningrada diakono aperis antaŭ la patro monaĥejestro en la altarejo leviĝante la altvaloran incensilon plenan de bonodoraĵoj kaj brulantaj karboj. Kaj solene prononcis la devigan frazon- «Mastro, benu la incensilon!»
La monaĥejestro kutime komencis levi la manon kaj...senmoviĝis! Li ĝuste ne kredis al siaj okuloj! Konsciinte ke lian amatan incensilon aŭdacis preni iu Leningrada diakoaĉo la patro Gavriil per teruriga flustro demandis- «Kio ĝin donis al vi?» La diakono senmoviĝis kun leviĝinta incensilo, sed lia brako komencis tiom skuiĝi ke en la tuta altarejo eksonis la minaca sonoro de la altvaloraj ĉenoj de la incensilo. «Ĵetu lin tuje»-ordonis la monaĥejestro. La diakono tute rigidiĝis pro teruro. «Ĵetu!»-denove ordonis la monaĥejestro. Sur la planko de la altarejo estis sternitaj vilaj tapiŝoj. En la incensilo brulis duonsitelo de karboj. La diakono enfalis la antaŭsvenan staton. Estis evidenta ke ĉi tion oni ne instruas en la spirita akademio. Patro Gavriil, ne flanketirante la rigardon for de la diakono per fingrogesto vokis maljunan diakononmonaĥon Antonij-on kaj kurte komandis al li- «Forprenu de li la incensilon!» Antonij elkaptis la incensilon el la manoj de la Leningrada diakono. «Ĵetu ĝin!»-ordonis la monaĥejestro. Ne hezitante eĉ sekundon Antonij malkunpremis la fingrojn kaj la incensilo kun malĝoja sonoro falegis sur la tapiŝon. La brulantaj karboj tuje disŝitiĝis kaj la tapiŝo ekbruliĝis. La starantaj ĉirkaŭ homoj ĵetiĝis per propraj manoj estingi la fajron surgenue rampante ĉirkaŭ la piedoj de la monaĥejestro. Kaj li, starante en fumo kaj fajro, de alto solene spektadis la okazintaĵon. «Jen kiel oni devas plenumi la obeadon»-konkludis la monaĥejestro. Kaj turninte sin al la Leningrada diakono li kurte diris- «Kaj vi iru for el la altarejo!»
«Kaj kia estas la senco?»-oni povas demandi min- «Ĉu tio ne estas la ekzemplo de obskurantismo kaj despoteco? Ĉu pri tia obeado skribis la sanktaj patroj?» Kaj mi ne kapablas obĵeti... Krom tio keni, monaĥoj, vere estas «ne normalaj» homoj se akceptas tiajn aferojn kiel normalajn.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La Peĉeri estis mirinde klara kaj komforta urbeto kun specifa vivmaniero kiu formiĝis dum centjaroj ĉirkaŭ la antikva monaĥejo. Ĉi tie je feliĉa maniero kombiniĝis la ortodoksa kulturo de la eklezia Ruslando kaj la mastruma ordo de la najbara Estonio. Krom tio ke en la Peĉeri (malsame kiel en la aliaj ruslandaj urboj) estis tre akurate kaj bele, en la urbo eĉ dum la 1980-j jaroj junuloj, kiuj kunveniĝadis ĉe benketoj vesper, stariĝadis kiam ilin preteriradis iu plenaĝa homo. La plejparto de la peĉeranoj estis kredantoj. Oni ne aŭdis insultajn vortojn je la sratoj. La pordojn oni ŝlosis, kiel kutime, apogante ilin per bastonoj, kaj se oni uzis ŝlosilojn tiam oni senkaŝe metis la ŝlosilojn sub ĉepordan skraptapiŝon.
Verŝajne por iu el la landestroj ĉio tio ŝajnis nenormala afero. Por ke «korekti» ĉi tiun situacion oni decidis lokigi en ĉi tiu rezerveja angulo «la kemiistojn». Tiele oni tiam nomis krimulojn kiuj post malliberejo devis daŭri kelkajn jarojn en specialaj setlejoj.
Tiuj «novloĝantoj» senprokraste enigis siajn morojn en la vivmaniero de la urbeto. Komenciĝis batiĝoj iafoje kun uzo de tranĉiloj, uzo de insultvortoj kaj antaŭe nesciata ĉi tie ŝtelado. La situacio tiom malboniĝis ke krimulaj bandoj komencis vagi ĉirkaŭ la monaĥejo rabante pilgrimantojn.
Iafoje kelkaj krimuloj aliris al la monaĥejo, ĝuste al la Sankta pordego kaj metinte tranĉilon al kolo de pordogardisto patro Avvakum ili postulis ke li portu cent rublojn sekvatage. La patro Avvakum plenforte kuris al la monaĥejestro. «Faru al mi kion vi volas, patro monaĥejestro, sed mi ne plu iros deĵori tien!»-kriegis la maljunulo. La patro Gavriil nur malĝoje igardis lin kaj etendis siajn manojn al la ĉielo- «Kia plago por mi! Ĝis kiaj tagoj mi ĝisvivis? Monaĥo povas morti dum la sankta obeado kaj rifuzas fari tion! Tiu kiu mortas dum la sankta obeado tuje suprenleviĝas al la Ĉiela Regno! Ĝis kio mi ĝisvivis...»
Ĉi tiuj vortoj trapikis la patron Avvakum-on kiel fulmo. «Pardonu min, patro monaĥejestro!»-ekkriis li- «Mi ĉion komprenis. Pro la sankta obeado mi... Benu min.»
Kaj ricevinte de la patro Gavriil la benon li decideme ekpaŝis al la Sankta pordego-morti.
Kiam ni demandis kio okazus se oni la patron Avvakum-on vere tranĉmortigus la patro Gavriil trankvile respondis- «Ni servus la funebran diservon pri li». Dank' al Dio tio ne okazis.
Kvankam, kiel iĝis sciate, la patro Gavriil plenumis ĉion por ke la patro Avvakum restu viva kaj sana la maljunulo, certe, ne perdis sian rekompencon. Kiel diradis la sanktaj patroj la Sinjoro akceptas ne nur niajn agojn sed ankaŭ la sincerajn intencojn kaj decidemon.
Disciplina obeado al la monaĥejestro en la monaĥejo estis por ni senkondiĉa kaj kutima afero. Mi emfazas-ĝuste la senkondiĉa spite al tio kiom absurde tio estas por sekularaj homoj. De tempo al tempo tia senkondiĉa obeado eĉ en ekleziaj homoj elvokas indignon kaj torentojn de koleraj akuzoj. Dikaj libroj estas skribitaj pri absurdo kaj malutilo de la obeado. Kaj tio ne estas kulpo de la verkistoj de tiuj libroj. Ili ne komprenas ke en monaĥejoj ekzistas sia vivo kiu estas regulata per specifaj leĝoj. La sencon kaj la celon de tiuj leĝoj ne ĉiuj kapablas kompreni.
Oni rakontas (la okazo okaziĝis antaŭ mia alveno en la monaĥejon) ke en la monaĥejo alveturis por festo antaŭ nelonge diakonigita diakono el Leningrado. Li estis klera, ŝajnigis sin grava kaj fierete rigardis la malklerajn monaĥojn de la provinca monaĥejo.
La monaĥejestro havis en la altarejo amatan, nekutime belaspektan incensilon, tiom grandan ke ni nomis ĝin «Babilona forno».

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Kiam mi estis lernanta la specialecon de tio kiel oni devas prizorgi bovinojn kaj bovidojn kaj kiam mi estis pliboniganta mian kapablon de formeto de sterko min vokis unu estrarulo kaj sciigis ke komence de morgaŭ mi iĝas ankaŭ subdiakono de la monaĥejestro arkimandrito Gavriil.
Tio estis tiom neatendite same kiel tondro je la sennuba ĉielo. En la monaĥejo oni opiniis ke estado de subdiakono de la patro Gavriil estas la plej malfacila novica laboro. Kvankam la devoj de la subdiakono estas simplaj-la subdiakono devas dum diservoj helpi al la monaĥejestro vestiĝi en la pastraj vestoj, teni antaŭ li preĝlibron kaj doni al li lian monaĥejestran apogbastonon. Sed sciante la minacan karakteron de la patro Gavriil ĉiuj ege kompatis min. La patro Ioann preparadis min por la unua diservo kvazaŭ por milito. Vere ĉiu mia la plej malgranda erareto estis rimarkataj de la patro Gavriil.
Do, post la nokta laboro mi devis ordigi sin ĝis liturgio kaj iri por noviclaboro en la altarejo. Sed spite al ĉiuj miaj penoj forlavi sin en duŝo mi ne kapablis tute forigi odoron de la sterko.
«Georgij, pro kia kialo vi denove odoras je tiu sterko?»- tiele ĉiufoje sulkogrimaciĝis la monaĥejestro kvazaŭ ne sciante ke ĝuste pro lia beno mi dum tuta nokto forprenadis sterkon de tridek bovinoj, bovo kaj dek bovidoj.
Li speciale havigis en la altarejo flakonon de franca parfumo kaj ĉiufoje abunde asperigadis min per ĝi antaŭ ol mi komencis plenumi miajn devojn.
Do mi alvenadis por subdiakona laboro eligante nur agrikulturajn odorojn kaj revenadis bovinejon post diservo eligante delikatajn francajn bonodorojn-por ega malkontento de la bovinojn.
::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::::*
En unu antikva monaĥa libro troviĝas rakonto. Iafoje starco prenis sekiĝintan arbon kaj enpikis ĝin en la teron sur monto kaj ordonis al Ioann ke li akvumu la arbon ĉiutage per unu sitelo de akvo ĝis kiam la arbo donos fruktojn. La akvo troviĝis ege malproksime de ili. Por ke alporti sitelon kun akvo oni devis iri matene por ke reveni vespere. Al la fino de la tria jaro la arbo reviviĝis kaj donis fruktojn. La starco prenis la frukton, alportis in en kirkon al la frataro kaj diris- «Aliru kaj gustumu la fukton de la obeado.»
Ĉi tiu historio okazis antaŭ mil kvin cent jaroj en Egiptio en egiptia monaĥejo dum la unua kaj granda kristana monaĥeco. Sed ankaŭ poste ĝis la nuna tempo okazis multnombraj ekzemploj de la sincera obeado. Sed nun se la spiritaj patroj demandos la plenan obeadon tio okazos nur je eksterordinaraj okazoj. Kaj ne pro tio ke la starcoj malmultiĝis sed pro tio ke malmultiĝis la veraj obeantoj.
Verdire la vera, ne ŝajniga, starco estos konsilanta, persvadanta, eĉ insistanta sed li neniam provos subpremi volon de kristano. Kaj de la pastro kiu postulas senkondiĉan obeadon je ĉio oni devas forkuri kvazaŭ for de demono.
En la Eklezio oni distingas obeadon al starcoj kaj spiritaj patroj ( se ili estas la veraj starcoj kaj spiritaj patroj) kaj disciplinan, administran obeadon al la ekleziaj estraruloj. Mi memoras ke je iuj okazoj patro Ioann kaj aliaj starcoj sendis nin al la monaĥejestro por ke ricevi respondojn por la demandoj dirante ke tra li Dio malkovros Sian Volon.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Ĉu oni povis agi alimaniere aŭ ne povis estas aparta afero. Laŭ eldiro de unu mia konatulo-kuracisto «la karaktero ne povas esti elkuracita». Kaj post relativa trankvilo kiu komencis en la monaĥejo post foriro de la dekopo al ĉiuj en la monaĥejo estis evidente ke la monaĥejestro neniom ŝnĝiĝis.
Por la patro Gavriil kiu elektis la monaĥan vivon en la aĝo de 16 jaroj la kirko kaj la eklezio entute estis la vera gepatro domo. Kaj li tute nature konsciadis sin en la monaĥejo kiel absoluta mastro kaj ĉiopova reganto starigita de la Dipatrino, la protektanto de la monaĥejo. Li tre specife sed vive sentis respondecon antaŭ Dio por la monaĥejo kaj la frataro konfidita al li. Kaj tio kion la aliaj pensas pri li lin tute ne interesis. Dum 13 jaroj de sia estreco li neniam prenis nek ferion nek ripoztagon kaj strikte kontrolis ĉiujn. Tamen multaj en la Peĉeri rememoradas ke post tiu lia severeco kaj krudeco kaŝis helpema koro. La patro Gavriil, kiel evidentiĝis poste, kaŝe helpadis al multaj homoj, sen troigo oni povas diri ke li helpadis al centopoj de la Peĉeranoj. Nun ni, tiam la novicoj, komprenas ke li ĝuste ne havis nek tempon nek deziron kruele ĉikani al ni kion li, kiel ni opiniis, estis faranta. Patro Gavriil ne toleris malakuratecon kaj eĉ pli li ne toleris senrespondecon kaj maldiligentecon pri Diaj aferoj. Tamen verdire lia karaktero ne estis bona.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Oni povas rememore verŝajne la plej malgajan okazintaĵon en la monaĥejo kiun mi mem memoras kiam la monaĥejon forlasis samtempe dek monaĥoj. Ili skribis al la patriarko leteron en kiu eksplikis ke ili forlasis la monaĥejon je protesto pri la maldelikata kaj despota regado de la monaĥejestro kaj postulis senprokraste forigi la arkimandriton Gavriil-on el la monaĥejo. Ĉiuj tiuj monaĥoj plejparte estis bonegaj junaj homoj. Ili ekloĝiĝis en domoj de paroĥanoj kaj komencis atendi respondon je ilia letero.
Por la patro monaĥejestro foriro de la fratoj iĝis la reala ŝoko. Verŝajne li komprenis ke li troigis je sia aŭtoritata kaj severa regado. Ĉu li tion komprenis aŭ ne sed tamen li iris en Peĉeri por ke trovi la monaĥojn. Post malfacila serĉado li trovis ilin. Li petis ke ili pardonu lin. Sed la monaĥoj ne ŝanĝis sian decidon. Ilia unusola postulo estis la forigo de la monaĥejestro.
Baldaŭ en la Peĉeri alveturis la altpostenula komisiono el la Patriarkejo kun ordono depostenigi la patron Gavriil-on. La plenaĝa Pskova mastro mitropolito Ioann okazigis la monaĥejan koncilion. La tuta frataro kunveniĝis en la manĝejo kaj la ĉefepiskopo, alveturinta el Moskvo, metis demandon pri rilato al la monaĥejestro. Iĝis malfacila silentado. Poste la trezoristo arkimandrito Nafanail la unua petis permeson paroli. Li voĉlegis skribitan de li apelacion al la Patriarko en kiu li petis ne senpostenigi la monaĥejestron. La Moskva ĉefepiskopo miris sed demandis ĉu iu alia volas subskribi la apelacion? Denove iĝis la silento. Subite de sia loko leviĝis la plej estimata en la monaĥejo starco-patro Serafim. «Kie mi subskribu?»-kiel kutime mallonge demandis li.
Li aliris kaj subskribis. Post li ekiris la spiritaj patroj kaj monaĥoj. Kelkaj monaĥoj ne subskribis.
La historio pri tiel nomata «dekopo»-la foririntaj fratoj-ankoraŭ dum longa tenpo estis maldolĉe rememorata en la monaĥejo, precipe en la komenco kiam dum manĝotempo je la tablo vidiĝis neokupitaj seĝoj.
Post multe da jaroj unu membro el ĉi tiu dekopo kiu mem iĝis la monaĥejestro de la Gerasimo-Boldinskij monaĥejo adresante al sia ne ĉiam diligenta frataro diradis tiele (la monologo estis aperigita en unu ortodoksa gazeto)- «Vi ne havas la patron Gavriil-on kiel vian monaĥejestron! Mi deziras ke li estu via monaĥejestro dum unu monato! Tiam vi ekscius kio estas monaĥejo! La patro Gavriil estis malavara homo, li ŝatis donaci donacojn kaj akcepti gastojn sed lia karaktero estis severega. Kaj aldone-la patro Gavriil estis ege religia persono, mi memoras kiel li preĝis-liaj diservoj ĉiam estis solenaj, riĉaj kaj longdaŭraj. Sed lia karektero certe ne estis bona. Sed mi opinias ke se mi istus en lia posteno mi agus same kiel li. Ĉar oni ne povis agi alimaniere tiam.»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Kiel la monaĥejestro eksciis ke lia monaĥeja ekonomo troviĝas en la komisariato estas nesciate ĝis nun. Spite al tio ke post la okazintaĵo sekvis tiom serioza skandalo ke la patro monaĥejestro devis veturi Moskvon por ke aranĝi ĝin la patro Anastasij ne estis sendita en la armeo kaj la KGB-anoj ne plu lin maltrankviligis.
La patron Gavriil-on same kiel lian antaŭulon la Grandan Monaĥejestron patron Alipij-on la Pskovaj kaj la regionaj Peĉeraj aŭtoritatoj estimis.
Tia afero estis unika dum la soveta epoko. La arkimandrito Gavriil kondukis sin rilate al la aŭtoritatoj certe ne provoke sed en iuj specialaj okazoj ne tre ceremonie. Li aranĝis ke en la tuta monaĥejo nur li iĝis responsebla por la lojala rilato al la soveta reĝimo. Kaj li ne permesis eĉ provojn ke la KGB kontaktu iun alian en la monaĥejo. Kiel li kapablis protekti la frataron-estas nur lia afero. Eĉ nun, post multaj da jaroj, ni estas dankemaj al li pro tio.
Ni, novicoj, timis la patron monaĥejestron eĉ pli ol la morton. Kaj ankaŭ ni kondamnadis lin laŭ peka afero... Kaj ni ege miris pro tio kiom ege bonkore rilatis al li la starcoj.
Al la patro Ioann (Krestjankin) ĉiujare alveturadis de ĉiuj randoj de la lando pli kaj pli multe da homoj. Iafoje ili loĝis en Peĉeri dum kelkaj tagoj atendante kiam la starco povos akcepti ilin. La atendovico al la patro staris apud la fratara konstruaĵo de la frua mateno ĝis la malfrua vespero. La fakto ne povis ne maltrankviligi la KGB-on. Eble oni ege opresis la patron monaĥejestron.
Iafoje al la pace staranta apud la fratara konstruaĵo amaso de la pilgrimantoj alflugis la patro Gavriil. Li kriegis je la malfeliĉaj kaj timigitaj homoj kaj kiel milvo dispelis ilin ĉiujn. Kaj aldone li ordonis ke ĉarpentisto tabulfermu la pordon de la ĉambro en kiu la patro Ioann akceptadis la pilgrimantojn.
Dum kelkaj tagoj en Peĉori ĉiuj paroladis pri tio ke «la monaĥejestro kune kun la aŭtoritatoj ne permesas ke homoj de Dio iru al la starcoj». Nur la patro Ioann (kiu mem ricevis la egan parton de la monaĥejestra kolero) estis senzorga kaj voĉe tronkviligadis nin dirante- «Tio ne gravas. Mi faras mian devon, kaj la patro monaĥejestro faras sian».
Kaj vere-evidentiĝis ke post tri tagoj la sama monaĥo kiu tabulfermis la pordon aliris kun sia ilujo al la tabulfermita pordo, akurate eltiris la najlojn kaj la patro Ioann daŭris akceptadon de la homoj kvazaŭ nenio okazis.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Tie oni sciigis al li ke li kiel militadeva civitano pere de ordono de la armea komisaro estas enarmeatigata por servo dum ses monatoj. De ĉi tiu tago. Konsternitan kaj malĝojigitan patron oni sidigis en iu ĉambro kaj ordonis ke li skribu respondojn en demandaro.
Baldaŭ en la ĉambro aperiĝis iu homo vestita je civila vesto. Li sidiĝis apud la patro Anastasij, montris al li la identigan karton de la oficiro de la KGB kaj tuje komencis persvadi ke la patro komencu kunlabori kun KGB kaj, se la patro konsentos, lia estonta kaj longa veturo al la armeaj kampadejoj estos nuligita.La intenco de la oficiro estis simpla-la homo, konsternita pere de sciigo ke li estas elŝirata el la kutima ĉirkaŭaĵo por longa tempo, kutime iĝas pli konsentema.
Dum pli ol tri horoj la patro Anastasij laŭeble forte kontraŭstaradis ĉiujn admonojn kaj minacojn. La interparolo povus daŭri plu sed subite en la koridoro ekaŭdiĝis krioj, ies rezolutaj paŝoj kaj en la ĉambron sen frapo perforte eniris la estro de la Pskova-Peĉero monaĥejo arkimandrito Gavriil. Grandega, vestita je luksa greka froko, havanta grandegan nigran barbon, kun monaĥejestra apogbastono, li estis en stato de furiozo. La oficiro provis leviĝi sed la monaĥejestro tiom terurigante graŭlegis je li ke la oficiro senmoviĝis pro la teruro. Kaptinte la patron Anastasij-on je la malantaŭa parto de la kolumo kvazaŭ iun pupon la monaĥejestro eltiris lin el la armea komisariato. Kaj tirante lin la patro monaĥejestro minacis al ĉiuj kiujn li trafadis je sia vojo per la plej teruraj minacoj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Patro Gavriil

La absoluta mastro kaj reganto de la monaĥejo dum tiuj jaroj estis patro monaĥejestro arkimandrito Gavriil. Pri lia severa humoro en la eklezio ĝis nun iras legendoj spite al tio ke pli ol 20 jaroj forpasis post tia tempo kiam li forlasis la Pskova-Peĉeran monaĥejon kaj iĝis episkopo je la Malproksima Oriento.
Al mi rakontis la monaĥeja ekonomo patro Anastasij ke iafoje, en la fino de 1970-aj jaroj, en Pskova bazaro je kiu patro Anastasij alveturadis aĉeti manĝaĵojn, al li aliris du armeanoj. Ili raportis ke ili estas senditaj konduki lin, civitanon Popov Aleksej Ivanoviĉ (tia estis la nomo de la patro Aleksij en la mondo), en la urban armean komisariaton.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Pripensinte la juna virino respondis- «Tiajn decidojn oni devas fari post longaj preĝoj kaj post longa fasto. Revenu al mi post dek tagoj. Dum la dek tagoj manĝu neniun, trinku nur akvon. Post dek tagoj mi sciigu al vi mian respondon».
Je la starigita limtempo la junulo denove estis en la domo de sia amatino. Sed ĉifoje la servantoj portis lin je portilo-tiom li senfortiĝis pro la fasto. En granda ĉambro li ekvidis je unu flanko festotablon plenan de bongustaĵoj kaj je la dua flanko de la ĉambro li ekvidis luksan liton.
«Nu, sinjoro»-diris al li la virino- «de kio ni komenos?» Kaj ŝi demandeme almonris al li komene la tablon kaj poste la liton.
«Sinjorino!»-eldiris la junulo- «pardonu min sed komence mi devas iomete fortiĝi per la manĝaĵo...»
«Jen kiom rapide vi kapablasŝanĝi min je la alia asio»-diris la saĝa juna virino. «Kaj en tio estas la homa esenco!»-daŭris ŝi- «mi devas agnoski ke mi mem ankaŭ amas vin dum longa tempo. Sed scianta la volon de la gepatroj mi obeis kaj iĝis edzino de nia amiko. Lia morto tiom multe malkovris por mi. Ĉio en la vivo estas tiom ŝanĝebla. Do kion ni preferos hodiaŭ? Ĉu servi por la ŝanĝebla mondo aŭ por la eterna Dio?»
Kaj ili ambaŭ eksidiĝis ĉe la festotablo kaj tuje decidis disdoni siajn havaĵojn al malriĉuloj kaj sekvi Kriston ĉiu en sia monaĥejo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Pri niaj samaĝuloj.
El la Prologo.
En la monaĥeja biblioteko mi iafoje trovis grandegan, antikvan, skribitan je la slaveklezia lingvo libron kies titolo estis Prologo. Evidentiĝis ke en ĝi estas kolektitaj edifoj kaj rakontoj el la vivo de kristanoj de la Evangelia tempo ĝis la 18 centjaro. La libro estis skribata poiome, dum miljaro, kaj oni devis legi ĝin ĉiutage en kirko kaj hejme.
En la 6-a centjaro en grandega urbo Konstantinopolo kiu situiĝis apud akvoj de Bosporo kaj en kiu troviĝis la plej belaj kirkoj, palacoj kaj domoj konstruitaj el la blanka marmoro, loĝis du junuloj kaj junulino. Ili estis infanoj de noblaj patricioj, kleraj kaj amikoj de la infanaĝo. Gepatroj de la junulino kaj unu el la junuloj ankoraŭ dum naskiĝo de siaj infanoj ĵuris ke iliaj knabo kaj knabino iĝos edzo kaj edzino. Alvenis la tempo kaj ili geedziĝis. Ilia amiko-la dua junulo-estis la fianĉamiko dum la edziĝofesto kaj ĝois pro siaj amikoj.
Ĉio iris bone sed subite unu jaro post la geedziĝo la juna edzo mortis. Kiam preterpasis 40 tagoj de la necesa funebro la amiko iris en la domon de la juna vidvino. Li surgenuiĝis antaŭ ŝi kaj diris- «Sinjorino! Nun kiam la tagoj de la plej grava malĝojo estas malantaŭ mi ne povas ne diri al vi tion pri kio mi antaŭe ne audacis eĉ aludi. Mi amas vin tiom longe kiom mi memoras min. La tago kiam viaj gepatroj decidis igi vin edzo kaj edzino iĝis la plej terura tago de mia vivo. Ĝis tiam mi eĉ en la pensoj ne aŭdacis revi pri mia feliĉo. Vi scias kiom forte mi amis vian edzon kaj mian amikon. Sed okazis tio kio okazis... Kaj nun mi ne kapablas ne diri ke mia amo pliiĝis kaj mi petas vin ke vi iĝu mia edzino!»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Saŝa evidentiĝis filo de komerca reprezentanto kaj loĝis en Parizo, Londono kaj Nov-Jorko kaj nur antaŭ nelonge revenis Rusujon por lerni en instituto. Pri Dio li eksciis antaŭ duonjaro, ne multe sed la plej ĉefa. Kaj, verŝajne, li vere tion eksciis ĉar de tiu tempo li komencis suferi pro sensenceco de sia vivo ĝis kiam li renkontis la monaĥejon. Tuje taksinte ke li trovis tion kion li estis serĉanta li eĉ ne sciigis siajn gepatrojn kie li ekloĝiĝis. Kiam ni riproĉis lin pri la krueleco li trankviligis nin dirinte ke «la patro min nepre baldaŭ trovos».
Tiele ja okazis. La patro de Saŝa alveturis en la monaĥejo en granda altpostenula nigrakolora aŭtomobilo kaj faris egan skandalo kun partoprenado de la polico kaj KGB, kun varbo de lernejaj amikoj kaj institutaj amikinoj de Saŝa kaj kun uzo de ĉiuj kutimaj por ni instrumentoj por eligado homoj el la monaĥejo. Tio daŭriĝis sufiĉe longe ĝis kiam la patro de Saŝa kun teruro komprenis ke ĉiuj metodoj estas vanaj kaj Saŝa neniam forlasos la monaĥejon. La trezoristo arkimandrito patro Nafanail provante konsoli la Moskvan gaston karese diris al li- «Jen vi oferdonos sian filon al Dio, li iĝos la Peĉera pastromonaĥo kaj vi estos fieranta pri li».
Mi memoras la sovaĝan kriegon kiu ektondris tra la tuta monaĥejo- «Neniam!!!»
La krianto estis la patro de Saŝa. Li ne sciis tiam ke la patro Nafanail estis antaŭvidema, se li scius li ne maltrankviliĝus tiom forte. Saŝa nun vere estas la pastromonaĥo. Interalie li estas la unusola novico el tiuj kiuj estis en la ĉelo en la tago de lia alveturo kiu lasiĝis servi en la Pskova-Peĉera monaĥejo. Kaj la patro de Saŝa, Aleksandr Miĥajlovic, post dek jaroj komencis labori kune kun mi en Moskvo komence en la Donskoj monaĥejo kaj poste en Sretenskij monaĥejo je la posteno de deponejestro. Je tiu posteno li foriris al Dio iĝinte sincera preĝanto kaj serĉanto de Dio.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Pri tio kiel ni iĝadis monaĥoj

Verdire dum la unua duono de la 1980-j jaroj ni ne simple iĝadis monaĥoj, ni forkuris en la monaĥejon. Oni opiniis ke ni estis iomete frenezaj. Sed iafoje ne iomete frenezaj. Por forpreni nin el la monaĥejo alvetuadis malfeliĉaj gepatroj, nekonsoleblaj fianĉinoj, koleriĝintaj profesoroj de institutoj en kiuj ni lernis. Pro unu monaĥo ( kaj li forkuris en la monaĥejo emeritiĝinte kaj edukinte ĝis la plenaĝeco la lastan el siaj infanoj) alveturis la filoj kaj filinoj. Ili kriegis je la tuta monaĥejo ke ili tuje forprenos sian amatan patron hejmen. Ni kaŝis lin post korbegoj en kaduka ĉarejo. La infanoj asertis ke ilia patro, la meritoplena karboministo, ĝuste freneziĝis. Sed li dum 30 jaroj revis loĝi en monaĥejo.
Ni bonege lin komprenis. Ĉar ni mem forkuris el la iĝinta sensenca mondo por serĉi subite malkovriĝintan por ni Dion preskaŭ sammaniere kiel antaŭe knaboj forkuradis el hejmo por iĝi ŝipknaboj kaj eksiĝi je marvojaĝoj. Sed la voko de Dio estis nekompareble pli forta. Superi la vokon ni ne kapablis. Verdire ni senerare sentis se ni ne sekvos la vokon, se ni ne forlasos ĉion pro Li, tiam ni por ĉiam perdos sin. Kaj se ni ricevos la mondon kun ĉiuj ĝiaj ĝojoj kaj ĝuoj ĝi estos por ni senutila kaj malamata.
Certe ni unuafoje kompatis niajn nenion komprenantajn pro nia firmeco gepatrojn. Poste-la amikojn kaj amikinojn, niajn amatajn institutajn profesorojn kiuj alveturadis en la monaĥejo «savi» nin. Ni pretis fordono niajn vivojn por ili, sed ne la monaĥejon.
Por niaj proksimuloj ĉio ĉi tio ŝajnis kiel tute ne eksplikebla afero. Mi memoras ke, kiam mi dum kelkaj monatoj loĝis en la monaĥejo, al nialveturis Saŝa (Aleksandr) Ŝvecov. Estis dimanĉo-la unusola liberatago de semajno. Post la mirinda dimanĉa diservokaj post lamonaĥeja tagmanĝo ni, junaj novicoj, kun plezuro kuĝis sur litoj en nia granda sunplena novica ĉelo. Subite la pordo malfermiĝis kaj je la sojlo aperis altstatura junulo, nia samaĝulo, ĉirkaŭ 22 jaraĝa, vestita en multekostegaj ĝinzo kaj jako.
«Al mi plaĉas ĉi tie»-proklamis li eĉ ne salutinte- «mi ĉi tie restos.»
«Jen oni sendos vin en bovinejo aŭ elĉerpi la kanalizaciajn putojn kaj ni ekvidos ĉi vi restos aŭ ne»- pigre oscedante ekpensis mi. Eble la samon ekpensis ĉiuj kiuj kune kun mi esplorrigardis ĉi tiun ĉefurban ulon kiu verŝajne hazarde trafis sin en la monaĥejo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Je konkludo patro Ioann alifoje diris ke mi ne malĝoju kiam la stato finiĝos sed ĉiam memoru pri ĝi.
Pri la vereco de la vortoj de patro Ioann mi konvinkiĝis jam sekvatage. Spite al la fortega impreso kiu ne foriradis de mi post la mirinda interparolo kun Paŝka mi baldaŭ iel malvigliĝis en la pensoj, manĝis ion superfluan en la manĝejo, parolis kun iu, allasis ion malbonan al la koro kaj poiome ĉi tiu komparebla al nenio sento de la proksimeco de Dio fordegelis.
Kaj mi restis kun tio kion elektis mia pasia kaj peka koro-kun mia amata piza supo, interesaj interparoloj kun miaj amikoj, kun la plej diversaj pensoj kaj revoj. Tio estis tiom maldolĉe ke en mia animo kunmetiĝis versaĵo. Sed poste al mi ŝajnis ke ĝin jam verkis iu alia.
Kalva Paŝka post kelkaj jaroj forlasis la monaĥejon kaj estis mortigita ie en la urbo Ĉeboksari. Pacon al li en la Ĉiela Regno. El la ceteraj miaj amikoj-tiam novicoj de la Peĉera monaĥejo-ne multaj sekvis la monaĥan vojon.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Sed eĉ pli frapa evento okazis sekvatage. Vespere mi prenis la deĵoradon kaj jam kutime komencil legi en la racio la Jesuan preĝon («Sinjoro Jesuo Kristo, pardonu min pekulon»). Post nelonge mi ekvidis ke nia novicoiras al mi-tio estis Paŝka, fama huligano kiun la parencoj sendis la monaĥejon por reeduko kiam li finis la servon en la armeo. Mi malĝojiĝis ĉar mi ekvidis ke Paŝka iras al mi intencante paroli pri io. Kaj fari tion mi tiam tute ne deziris.
Sed subite ie en mi mi ekaŭdis la voĉon de Paŝka. Li demandis pri iu tre grava afero rilate al kiu li iradis al mi. Kaj senprokraste denove ie en mi mi ekaŭdis respondon por lia demando kaj komprenis ke nome tion mi devas ekspliki al Paŝka. La voĉo de Paŝka ne konsentadis kaj kontraŭdiradis. La alia voĉo pacience konvinkadis lin direktante al la ĝusta decido. Tiamaniere la longa, almenaŭ kelkaminuta, dialogo dum unu momento okazis en mia kapo.
Paŝka aliris kaj mi preskaŭ ne miris kiam li demandis la demandon kiun mi jam aŭdis. Mi respondis al li per tiuj vortoj kiuj antaŭ unu minuto sonis en mia kapo. Nia dialogo iris laŭvorte tiel kiel ĝi jam sonis en mia animo.
Tio estis frape! Matene mi ĵetiĝis al la patro Ioann kaj demandis kio okazis je mi. Patro Ioann respondis ke la Sinjoro, pro Sia faforo, permesis ke mi per flanko de mia okulo rigardetu la spiritan mondon kiu estas kaŝita for de ni. Por mi evidentiĝis ke tio okazis pro la preĝoj de la patro Ioann. Kaj la patro strikte ordonis ke mi ne fieriĝu kaj diris ke ĉi tiu stato baldaŭ forpasos. Li eksplikis ke se oni volas konstante estadi en tiu stato estas necesa la reala heroaĵo. Kia? Ĉiu tiel kiel li povas penas konservi ĉi tiun ligon kun Dio. La mondo opinias ilin sensaĝaj kiam la veraj fervoruloj de la spirito pro iu kialo foriras for de homoj en la dezertoj, stariĝas sur kolonoj, iĝas kvazaŭ frenezaj pro Dio, dum jaroj staras surgenuiĝinte sur ŝtonoj, ne manĝas, ne trinkas, ne dormas, toleras la ofendojn, amas la malamikojn kaj opinias ke ili mem estas sentaŭguloj. Pri tiaj homoj diras la apostolo Paŭlo- «tiuj, kiujn la mondo ne meritis, loĝis en dezertoj kaj montoj, en kavernoj kaj montofendoj.»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La nokto rapide pasis pro starigita de la patro Ioann preĝregulo kaj legado de la Psalmaro kaj kiam la racio komencadis laciĝi kaj distri mi faradis kliniĝojn antaŭ enirejo en la kavernoj. Dum tio mi laŭeble fastadis. Sed mi tiom volis manĝi! Tiam mi decidis elpensi tian manĝaĵon kiu certe ne ekscitus la apetiton. Pensinte mi decidis manĝi hostiojn dismalsekigitajn en la sankta akvo. La manĝaĵo iĝis tre pieca sed terure malbongusta-tre glita kaj nesala. Sed ĝuste tio estis necesa por mi. Manĝinte eĉ malgrandan telereton de ĉi tiu manĝaĵo mi ne plu volis manĝi. La patro Ioann ridetis pro ĉi tiu mia elpensaĵo sed ne kontraŭis. Lu nur ordonis ke mi pli ofte pekokonfesu kaj detale rakontu pri ĉio kio okazis dum la pasinta tago.
Kaj la okazintaĵoj vere komencis okazi! Post du aŭ tri tagoj mi eksentis ke mi preskaŭ ne volas dormi. Verdire por mi sufiĉis kvar horoj de dormo. Mia komunikemeco ankaŭ ien malaperis. Mi pli volis esti sola. Poste unu post la alian mi komencis rememori pekojn antaŭ delonge perditajn en mia memoro. Fininte la deĵoradon mi rapidis al la pekokonfeso. Mirinde estas tio sed pro tiuj maldolĉaj malkovroj je mia koro iĝis samtempe malĝoje sed neesprimeble pace kaj facile.
Post unu semajno de tia mia vivo okazis io eĉ pli stranga. Kiam nokte, enuiĝinte pro longaj preĝoj, mi faradis kliniĝojn antaŭ la eniro en la kavernoj malantaŭ mi subite okazis tia bruego kvazaŭ miloj de lamenoj de tondranta ferlado faliĝis malsupren. Pro timo mi senmoviĝis je la loko. Kaj kiam mi decidis turniĝi mi ekvidis la saman monaĥejan placon en la luna lumo.
Ĝis la mateno mi ne foriris de la kavernoj kaj preĝis al la sanktuloj ĉiujmomente atendante ke la terura bruego ripetiĝos.
Dum mateniĝo, je la kvara horo, el sia kaverna ĉelo kiel kutime eliris patro Serafim. Mi ĵetiĝis al li kaj, balbutante pro ekscito, rakontis al li pri tio kio okazis. Li nur svingis sian manon kaj ridetis- «Ne atentu tion, tiuj estis demonoj». Kaj mastromaniere ĉirkaŭrigardinte la monaĥejon li foriris sian ĉelon.
Estas simple diri «ne atentu tion»! La sekvan deĵortempon mi daŭris tremante kiel tremola folio.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La patro Ioann benis ke mi plenumadu la specialan regulon de la Jesua preĝo kaj provu okupi per ĝi la racion kaj koron kaj forĵetu ĉiujn aliajn pensojn eĉ tre bonaj kaj laŭdindaj.
Mirinda estas la afero, sed se homo limigas sin en manĝo, dormo kaj interkomuniko kun homoj, se la homo ne enlasas en sia racio senfarajn pensojn kaj en sia koro pasiajn revojn tiam li tre baldaŭ eltrovas ke en la mondo krom li kaj krom la ceteraj homoj ĉeestas ankoraŭ Iu. Kaj Ĉi Tiu Iu pacience atendas kiam ni en nia senfina vivkurado rimarkos Lin. Nome Li pacience atendas. Ĉar Dio neniam kaj al neniu altrudas Sian kompanion. Kaj se la homo daŭras ĝuste preĝi (ĉi tie oni devas substreki-nome ĝuste, ne laŭ sia volo kaj kompreno sed je gvidado de la sperta gvidanto) tiam antaŭ lia spirita vidpovo malkovriĝas mirindaj aperaĵoj kaj fenomenoj.
La sankta Ignatij (Brjanĉaninov) skribas- «Uzu forton kaj tempon por akiro de la preĝo kiu sankte agas ene. Tiam en vi la preĝo malkovros spektaĵon kiu altiros al si la tutan vian atenton, ĝi donos al vi sciaĵojn kiujn la mondo ne kapablas enhavigi kaj pri kies ekzistado la mondo ne havas nocion. Tiam, en la profundo de la koro, vi ekvidos la falon de la homaro, vi ekvidos sian animon mortigitan de la peko...ekvidos la misterojn kaŝitajn for de la mondo kaj for de la filoj de la mondo. Kiam malkovriĝos por vi ĉi tiu spektaĵo kaj ĝin tuŝos viaj rigardoj vi perdos intereson al ĉio portempa kaj putrebla kio ĝis nun vin interesis.»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Strebado de la novicoj al la heroaĵoj estis strikte regulata de la spiritaj patroj kaj la monaĥeja estraro por ke la novicoj evitu memtrompon-falsan opinion pri si. Mi memoras kiom severe la monaĥejestro arkimandrito Gavriil riproĉis la novicon kiu iradis laŭ la monaĥejo portante rozarion kiun li intente igis videbla por ĉiuj. Kaj la monaĥejestro estis prava. Estas sciataj multe da malĝojaj okazoj kiam homoj komencis malsaĝe kaj danĝere konduki sin kiel aktoro aŭ memfide, sen necesa humiliĝo kaj gvidado, komencis esploradon de la spirita mondo.
Sed la danĝero enfali la spiritan memtrompon ne iĝadis en la monaĥejo la barilo de la spirita vivo. Tute kontraŭe-oni tre atente observadis nin direktante al la preĝo kaj laŭdante la strebon al Dio. Mi memoras kiom ege mi surpriziĝis kiam iafoje en la altarejo la monaĥejestro neatendite demandis min- «Georgij, ĉi vi preĝas nokte?» «Ne, patro monaĥejestro, nokte mi nur dormas»- raportis mi. «Vane. Oni devas preĝi dum noktoj»-diris la monaĥejestro.
Poste, poste ĉirkaŭ dek jaroj, la samajn vortojn diris al mi mitropolito Pitirim- «Memoru ordonon de la sankta Iosif Volockij- tago estas por laboro, nokto estas por preĝo!»
Nokta preĝo, onidire, estas la speciala forto de monaĥo. Iafoje la patro Ioann verŝajne por ke plifortigi min je la elektita de mi vojo kaj por ke helpi al mi ekvidi kio estas la spirita mondo benis min ke mi plenumadu specialan preĝregulon, kaj plejparte dum nokto. La patro Ioann elektis tian tempon kiu minimumigis mian interkomunikadon kun la ekstera mondo. De du horoj tage ĝis dek horoj vespere mi laboris en la bovinejo kaj poste ĝis la mateno mi deĵoris je la Endormiĝa placo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Kvankam en monaĥejoj ekzistas multe da diversaj noviclaboroj la plej ĉefa estis kaj estas la preĝo. Vespere post noviclaboroj ni ripozis dum ĉirkaŭ 40 minutoj kaj iris kirkon por siservo. Dum laobortagoj ĝi daŭriĝis ĉirkaŭ 4 horoj, dum festotagoj pli ol 5 horoj.
Traleginte antikvajn priskribojn de vivoj de la sanktaj patroj, ekvidinte inspiran pastran servon de la patro Ioann kaj asketan noblecon kaj antaŭvidimecon de la patro Serafim, fervorecon de la patro Melĥisedek, saĝecon de la patro trezoristo Nafanail, ekzorcadon de la patro Adrian kaj mirindan humilecon de la patro Feofan, admirante pro multaj aliaj Peceraj patroj, ni, la novicoj, je ĉio penis esti similaj al ili. Eĉ preterirante en la monaĥejaj koridoroj la ĉelojn de la starcoj ni respektoplene kaj pro timo silentiĝadis-post ĉi tiuj pordoj estis kondukataj militoj kontraŭ antikvaj fortoj de la lbono, estis konstruataj kaj detruataj universoj.
Nia mallerta fervoreco estis, eble, ridinda sed sincera. Mi ne volas rakonti pri multaj naivaj preĝaj «heroaĵoj» de la Peĉeraj novicoj. Mi ne volas rideti je tio eĉ bonmaniere ĉar mi kredas ke la Sinjoro eĉ tiujn neperfektajn spiritajn laborojn akceptadis kaj benadis. Dio ja rigardas koron de homo kaj liajn intencojn. Kaj la intencoj de la junaj novicoj estis sinceraj kaj puraj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Iafoje ĉi tiu bakejo ĝuste savis mian vivon. Dum mia la unua Granda Fasto en la monaĥejo mi tre grave malsaniĝis je duflanka pneŭmonito. La plej malĝoja afero estis en tio ke mi sciis ke mi ne povas resaniĝi en Peĉeri. Tio nomiĝas «la rezisto»-la ordinaraj antibiotikoj troviĝeblaj en la monaĥeja malanulejo aŭ en la urba farmaciejo ne efikis la malsanon. Sed mi decidis ke pli bone estas por mi morti en la monaĥejo ol vivi en la laika mondo. Kaj nenien forveturis.
En la tago kiam mi faris la decidon al la inflamo de la pulmoj aldoniĝis la inflamo de la muskoloj. Pro doloro mi apenaŭ kapablis ellitiĝi. Sed obstine mi iris fari la noviclaboron. La korpotemperaturo ne malleviĝis malpli ol 38 gradoj. Je la fino kiam ni estis relokigantaj pezajn trabojn unu el ili falis sur mian kapon. Tiam mi ĉirkaŭprenis mian malfeliĉan kapon kaj foriris malantaŭ la amaso de brulŝtipoj. Dum tiaj okazoj unu monaĥino el Diveevo, patrino Frosja, diradis- «Nu jen homoj kontraŭstaras nin kaj Dio kontraŭstaras nin».
Nu, mi malĝojis dum iom da tempo kaj iris denove fari la noviclaboron.
Min savis unu maljuna monaĥo-patro Dionisij. Ekvidinte mian staton li decidis resanigi min per malnova praava metodo. La antaŭpaska elbakado tiam estis jam finita. Patro Dionisij sternis per fojno grandegan malvarmiĝantan fornon kaj kuŝigis min ĝuste en ĝi. En la forno estis tiom komforte varmege ke pro senfortiĝo mi tuje ekdormiĝis. Kiam sekvamatene mi vekiĝis malseka de kapo ĝis kalkanoj mi fartis kiel absolute sana persono. Mi elflugis el la forno kiel printempa birdo kaj kvazaŭ neniam malsaniĝanta staris dum Paska frumatena diservo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Interesa sed komplika estis la novica laboro en bakejo. Kutime por bakado de hostioj al 5 horoj matene aliradis Peĉeraj maljunuloj pro helpi al monaĥoj kaj novicoj. Anticipe, de la nokto, la bakisto preparis paston, kaj poste dum laboro ĉiuj laboris silente kaj aŭskiltis Psalmaron. Ĝin legis speciale definita monaĥo aŭ novico. Hostioj ĉiam estas bakataj dum legado de preĝoj.
La plej varma tempo en la bakejo estas antaŭ la Pasko. Oni devas baki milojn de hostioj por du estontaj semajnoj-ĝis kaj poste la Pasko kiam ĉiuj laboroj en la monaĥejo estas ĉesigitaj pro la festo kaj preĝoj. Ankaŭ oni devas baki la konsekritajn panojn-specialajn grandajn paskajn panojn kiuj bezonas multe da laboro. Kaj ne nur por la monaĥejo, kaj ankaŭ por la episkopa domo kaj por ĉiuj kirkoj de la eparkio. Kaj ankaŭ estis necesa amaso de la paskaj potkukoj por la tuta postpaska semajno-ne nur por la monaĥejo sed ankaŭ por la episkopa tablo.
Ni komencis la laboron lunde de la antaŭpaska semajno frumatene, kiam ankoraŭ estis mallume. Kaj eliris el la bakejo nur ĝis liturgio dum la Granda Ĵaŭdo. Ni dormis je mallongaj periodoj laŭvice lokiĝinte ĉe tablo. Ega konsolo estis kiam la monaĥeja ekonomo patro Anastasij alportis por la novicoj konservobokalon de apetitaj konservitaj persikoj kiujn ni manĝis kune kun varma aromata pano.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Sento de senzorga feliĉo kaj libero kiujn neniu kapablas forpeni, konscio de senlima protekto en la mondo ĉar Dio Mem prenis vian manon kaj kondukas vin al la celo sciata nur al Li-jen kio estas la neripetbla stato de la noviceco. Ĉi tiu stato forpasas. Sed, onidire, post multaj jaroj de fervorula vivo ĝi revenas multigita en forto kaj en plisaĝigita spirito.
Mi havis fortunon dum 4 monatoj esti deĵoranto nome en tiu gardistejo apud la masupra pordego de la Pskova-Peĉea monaĥejo pri kiu tiom revis patriarko Pimen. Mi povas konfirmi-la maljuna patriarko sciis tion pri kio li parolis-ĝi vere estas la plej bona loko en la tuta mondo.

la pordogardisto havas ne multe da devoj-malfermi kaj fermi la pordegon por ke traveturu aŭtoj kaj ĉaroj kun fojno kaj ankaŭ forpreni sterkon post trairo de la grego de bovinoj kiuj matene kaj vespere trenis sin laŭ la centjaraĝa monaĥeja pavimo de la monaĥeja bruta korto al la paŝtejo kaj reen.
Dum deĵorado mi tralegis multe da interesaj libroj kaj plenanime ekamis la solecon. Verdire, kiam komenciĝis la aŭtuno kaj oni ne plu paŝtis la bruton oni donis al mi novan novican laboron-labori en bovejo. Tio estis pli malfacile. En monaĥejo oni tre strikte observas ordon kaj purecon pro tio oni devis esti tre atentaj por ke ĝustatempe forpreni sterkon kaj denove sterni segaĵojn. Tion oni devis fari pro tio ke se bovino kuŝiĝos sur la sterkon ĝia mamo sekiĝos kaj la bovino malsaniĝos. En la monaĥej grego estis tridek kvin bovinojn. Da fojno oni havis ĝissate kaj pro tio fabrikado de sterko estis gaja, akurata kaj tagnokta-oni devis sukcesi purigi ĝustatempe!
Iafoje dum frosta vintra nokto ĉirkaŭ la kvara horo mi apenaŭ paŝis, la okuloj fermiĝis sed la bovinoj senĉese produktadis la sterkon! Finfine estis paŭzeto. Mi faliĝis sur kadukan kanapon kaj tuje ekdormiĝetis. Sed baldaŭ tra la dormeto mi ekaŭdis demandeman sonon de la sterko falanta sur la planko.
Malferminte la okulojn mi ekvidis je la malhela lumo de elektralampo bovinon kiu staris en sia stalfako ĝuste kontraŭ mi super amaso de freŝa vaporanta sterko kaj alvoke svingis sian voston. Ĝi havis kialon esti gaja-ĝi manĝis bonodoran fojnon, ĝissate dormis, produktis sterkon kaj nun atendas ke mi la sterkon forprenu. Sed mi ne havis forton fari tion! La bovino iom atendis kaj poste, brue vespirinte, kuŝiĝis. Sed ĝi estis saĝa-ĝi kuŝiĝis sur puraj segaĵoj nur la vosto kuŝas en la amaso de sterko kaj ĝia peniko ĵetiĝas tien kaj reen. La peniko poiome pufiĝas sed la peniko ne estas la mamo, la bovino ne malsaniĝos. Tiam mi, la urba homo, jam sciis ĉi tiun fakton kaj trankvile denove ekdormiĝis.
Sed finfine alvenis la tempo melfermi la okulojn kaj preni la fosilon. Mi puŝetis per boto tiun bovinon por ke ĝi leviĝu kaj mi povu purigi sub ĝi. La bovino gajiĝis, komenis vaste svingi la voston kaj kiam mi kliniĝis ĝi subite frapis mian vizaĝon per malfaciliĝinta pro sterko peniko de sia vosto! Tuje miaj okuloj, nazo, buŝo kaj oreloj iĝis plenigitaj per serko! Komence mi estis tiom konsternita per neatenditeco kaj ofendo ke mi senmoviĝis. Sed poste freneze mi plenforte eksvingis la fosilon al la bovino kaj jen...
Mi rememoris ke Kristo ordonis al ni ke ni montrigu alian vangon se nin ofendas alia homo. Kaj ĉifoje la ofendanto estas malracia estaĵo, la bovino. La fosilo mem malleviĝis. Mi forviŝis la sterkon kaj larmojn per maniko de mia vatita jako, turnis sin al senkoloriĝintaj paperaj ikonetoj, krucosignis sin kaj komencis purigadon...

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Se respektata de ĉiuj starco-patriarko en siaj la plej enaj sed ne plenumeblaj revoj elektis lokon de sia noviceco oni povas imagi kiom li deziras reveni tiun novican staton kiam oni unuafoje ĉiumomente sentas la patran ĉiopovan prizorgon de Dio. Tio similas nur senzorgan infanecon kiam la vivo konsistas nur el senfinaj malkovroj de la nekonata mondo. Interalie, antaŭ 2000 jaroj la apostoloj estis la veraj novicoj apud Jesuo Kristo. Ilia la plej ĉefa okupo estis sekvi ilian Majstron kaj kun ĝoja surprizo malkovri por si Lian ĉiopovon kaj amon.
La sama afero okazas al l novicoj de la nuna tempo. Apostolo Pavel faris la grandan malkovron- « Jesuo Kristo estas la sama ĥieraŭ, ĥodiaŭ kaj por ĉiam.» Ĉi tiuj vortoj konfirmatas per la tuta historio d kristanismo. Ŝanĝias homoj kaj epokoj sed por la generacioj de la unuaj kristanoj kaj por niaj samtempuloj Jesuo Kristo restadas la sama.
La veraj novicaj recevas de Dio la grandvaloran donacon-la sanktan senzorgemecon kiu estas pli bona kaj pli agrabla ol ĉiu libero. Tiajn verajn novicojn mi feliĉe vidis multe-kaj ili povas esti en ĉiu rango de monaĥeja laboristo ĝis episkopo.
Iafoje, rememoras apostolo Matfej, meze de somero ie en Galileo laŭ pado inter tritikaj kampoj la disĉiploj sekvis sian Dian Instruiston. Vojaĝante ĉiuj ege malsatiĝis. Sed tio ne estis iu malagrablaĵo-irante la apostoloj ŝiris spikojn, disfrotis ilin inter manoj kaj manĝis grenojn. Sed, malfeliĉe, ilin trafis leĝistoj fariseoj. Insultante la fariseoj atakis la junulojn. Por la fariseoj la apostoloj estis farantaj krimon-la tago estis sbato kaj la fariseoj kun la skribistoj instruis ke eĉ la plej necesa laboro dum sabato estas malpermesita por ke homaj pensoj ne foriru for de Dio. Sed la naivaj disĉiploj ne atentante la koleriĝantajn fariseojn daŭriĝis sian laŭvojan manĝadon. En iliaj animoj estis paco kaj libero. Ili estis komprenantaj ke ili rompas ne Dian leĝon sed ĝian sensencan homan interpreton. Eĉ pli ol tio-sekvante sian Majstron ili ĝuste plenumadis la precepton komunikiĝi kun Dio kaj sekvi Lin.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La Novica vivo

Oni devas agnoski ke la plej unika kaj ,verŝajne, la plej feliĉa periodo de la monaĥa vivo estas la novica vivo. Poste monaĥo havos spiritajn venkojn kaj okazintaĵojn kiuj estas tute neimageblaj por laikaj homoj. Okazos venkoj kaj malvenkoj de nevidebla asketa milito, mirindaj malkovroj de la mondo kaj de si mem. Sed la jaroj de la noviceco estas kompareblaj al nenio.
Kiam oni demandis la maljunan patriarkon Pimen-on- «Via Plejsankteco, vi atingis la plej altan ŝtupon de la eklezia hierarkio. Se nun estus eble por vi elekti kiun postenon vi elektus?» Kutime neparolema kaj profundigita en pensoj patriarko tuje respondis- «La novico pordogardisto de la malsupra pordego de la Pskova-Peĉera monaĥejo.»

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Ni, novicoj, ofte iris la kavernojn peti helpon de grandaj fervoruloj se okazis iuj problemoj. Ni malleviis je siaj genuoj kaj, tuŝante ĉerkon per mano, petis starcon pri helpo aŭ konsilo. Kaj la helpo alvenadis rapide. Precipe ni ĝenis per niaj petoj starcon Simeon-on kiu mortis en la jaro 1960 kaj antaŭ nelonge estis glorigita kiel sanktulo. Kaj ankaŭ la grandan monaĥejestron arkimandriton Alipij-on. Kaj ankaŭ la ceterajn starcojn kiuj post laboroj de la tera vivo unu post la alia foriradis anime al Dio kaj korpe en la kavernojn.
Unu pli signifoplena apartaĵo kaj destino de la Pskova-Peĉera monaĥejo malkovriĝis nur en la dudeka centjaro.
Multe da famaj rusaj monaĥejoj estis famaj ne nur en Ruslando kaj ankaŭ en la tuta kristana mondo. Sed la Pskova-Peĉera monaĥejo dum centjaroj restadis nur provinca monaĥejo.
Sed dum la postmilitaj jaroj kiam la eklezio komencis restariĝi de la postrevolucia ruinigo subite evidentiĝis ke ĉi tiu provinca monaĥejo estas elektita de Dio por speciala kaj granda servo.
Subite evidentiĝis ke la unusola monaĥejo je la teritorio de Ruslando kiu neniam, eĉ dum la Soveta epoko, ne estis fermita kaj kiu konservis la altvaloran senrompecon de la monaĥa vivo estis nome la Pskova-Peĉera monaĥejo. Ĝis la jaro 1940 ĝi troviĝis je teritorio de Estonio kaj pro tio komunistoj ne sukcesis riunigi ĝin ĉar komenciĝis la milito. Poste, dum la Ĥruschevaj persekutoj, la granda monaĥejestro arkimandrito Alipij sukcesis kontraŭstari la grandegan ŝtaŝtan aparatularon kaj ne permesis ke oni fermu la monaĥejon.
La fakto ke en la monaĥejo neniam rompiĝis la spirita heredaĵo havis egan signifon. Nome ĉi tie dum 1950-j jaro de la soveta epoko estis revivigita la starceco-unu el la plej altvaloraj trezoroj de la rusa ortodoksa eklezio.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Maljunaj monaĥoj rakontis kiel la granda monaĥejestro de la Pskova-Pecera monaĥejo arkimandrito Alipij, kiu administris la monaĥejon dum Ĥruschevaj persekutoj de religio, se li devis konduki ekskursojn por la altrangaj sovetaj oficistoj en la kavernoj ĉiufoje prenis kun si bone odorigitan per parfumo naztukon. Kiam la vizitantoj komencadis serioze interparoli pri la grundo kaj absorbo de la odoroj patro Alipij simple ŝovadis la naztukon al iliaj nazoj. Kaj ankaŭ konsilis atentigi la florojn bonodorantajn ĉe tomboj de la plej honorataj starcoj. «Nu-»-li demandadis- «ĉu vi ankoraŭ ne volas agnoski ke vi ne ĉion en la vivo scias? Se vi partoprenus en tio kiam oni la mortinton enportas en la kavernoj kaj ĉiufoje ĉiuj malbonodoroj tuje foriĝas kion vi dirus? Ankaŭ ion alian elpensus?»
La kavernoj iras jemultaj kilometroj kaj la veran longecon neniu en la monaĥejo sciis, eĉ la monaĥejestro. Nu suspektis ke tion sciis nur patro Nafanail kaj patro Serafim kiuj loĝis en la monaĥejo pli longe ol la ceteraj monaĥoj.
Iafoje miaj tiam tre junaj amikoj pastromonaĥoj Rafail kaj Nikita akiris ŝlosilojn de la malnova fratara tombejo. En ĉi tiu parto de la subtera labirinto oni ne enterigis de la jaro 1700 kaj la enirejo estis fermita per fera pordo. Lumigante la vojon per kandelaj lanternoj la amikoj iris sub malalta plafono scivoleme rigardante ĉirkaŭ si. Dekstre kaj maldekstre en niĉoj troviĝis lignoblokoj, dissekiĝintaj pro la aĝo, en kiuj oni tiam enterigis en Ruslando. En la lignoblokoj flaviĝadis ostoj de la anataŭuloj de la patro Rafail kaj de la patro Nikita-fratoj de la monaĥejo. Post iom da tempo la vizitantoj trafis tute konserviĝintan fermitan lignoblokon. Pro scivolemo ili malleviĝis je la genuoj kaj zorge suprenlevis la pezan kovrilon.
Antaŭ li kuŝis monaĥejestro. Lia korpo konserviĝis plene, liaj vaksoflavaj fingroj kunpremis grandan krucon sur la brusto. Sed lia vizaĝo pro iu kialo estis verda. Trankviliĝinte post la miro la amikoj komprenis la kialon de ĉi tiu nekutimaĵo-la verdan koloron por la vizaĝo donis la putrinta ŝtofo de verda koloro per kiu laŭ kutimo oni kovras vizaĝon de la mortinta pastro. Post kelkaj centjaroj la ŝtofo iĝis polvo.
Unu el la monaĥoj blovis-la verda nubeto flugis en la aero kaj por la rigardoj de la amikoj malkovriĝis netuŝita per putrado vizaĝo de la starco. Ŝajnis ke ĉiumomente li malfermos la okulojn kaj strikte rigardos la scivolemajn monaĥojn kiuj aŭdacis rompi lian sanktan trankvilecon. La pastromonaĥoj, kompreninte ke antaŭ ili kuŝas nesciata por la mondo sanktulo, tiom timiĝis sian scivoleman aŭdacon ke zorge ferminte la kovrilon ili ĵetiĝis reen en sian dudekan centjaron.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

En la epoko de la oficiala ateismo kaj ankaŭ nune multaj provis kaj provas iamaniere ekspliki tiun miraklan econ de la Peĉeraj kavernoj. Oni elpensis multe da strangaj versioj! Komence de la fantasta versio proponita de Boris Nikolaeviĉ-monaĥoj ĉiutage ŝmiras 14000 da mortintoj per bonodoraĵoj kaj ĝis la versio ke la lokaj grundoj havas specialan econ absorbi ĉiujn odorojn. Ĉi tiu la plej lasta versio ĉiam estis tre populara. Dum la soveta epoko oni kutime proponadis ĝin por la turistoj.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

La Kavernoj

Unu el la apartaĵoj de la Pskova-Peĉera monaĥejo estas la sanktaj kavernoj. Antaŭ 600 jaroj de ili komenciĝis la monaĥejo. La subteraj labirintoj iras sub kirkoj, ĉeloj, ĝardenoj kaj kampoj je multaj kilometroj. Ĉi tie iam liĝiĝis la unuaj monaĥoj. Subtere ili konstruis kirkojn, subtere ili laŭ bibilia kutimo en sablaj niĉoj enterigis la mortintajn fratojn. Nur poste, kiam kvanto de la fratoj plimultiĝis, oni la monaĥejon komencis konstrui ankaŭ sur la surfaco de la tero.
De tiu antikva tempo oni nomis la kavernojn «faritaj de Dio». Tiu nomo aperis ne pro tio ke la kavernoj estis de la natura deveno-poste la monaĥoj mem ege plivastigis branĉojn de la subteraj koridoroj. La nomo aperis pro tio ke estis rimarkite-kiam oni enportis en la kavernoj korpojn de la mortintoj la korpoj tuje ĉesis eldoni odoron propran por la morta korpo.
Ĝis la nuna tempo en la kavernoj estas enterigitaj pli ol 14000 de homoj- monaĥoj, peĉeraj loĝantoj, armeanoj kiuj protektis la monaĥejon kontraŭ mezepokaj malamikaj atakoj. Ĉerkojn oni ĉi tie ne enfosas sed ĝuste metas unu sur la alian en niĉoj. Sed vizitantoj, irantaj laŭ longaj labirintoj kun kandeloj, ĉiam konsterniĝis pro freŝeco kaj pureco de la kaverna aero.
«Kiam Dio deziras la leĝoj de la naturo estas ŝanĝataj»-ekzistas tia eklezia kanto. Kaj la nekredantaj turistoj foriras el la kavoj mirante sed rifuzante kredi al sia flarado. Tiuj kiuj estas iom pli edukitaj povas nur diri- «En la mondo ekzistas multe da aferoj kiuj eĉ ne sonĝis al niaj saĝuloj».
Estas multe da historioj koncerne la kavernoj. Unu el la relative antaŭ nelongaj okazis en la jaro 1995 kiam en la Peĉeri alveturis Boris Nikolaeviĉ Elcin. Montrigis la monaĥejon kaj nepre la kavernojn trezoristo arkimandrito Nafanail. Maldika, grizhara, en kadukaj ŝuoj, li, lumigante la vojon per kandelo, kondukis la ŝtatestron kaj liajn akompanantojn laŭ la kavernoj.
Finfine Boris Nikolaeviĉ komprenis ke ĉirkaŭ li okazas io stranga kaj esprimis sian miro- kial ne estas flarata la odoro de putrado spite al tio ke la ĉerkaŭ kuŝas en niĉoj tiom proksime ke oni povas tuŝi ilin per mano?
Patro Nafanail eksplikis al la prezidento- «Tio estas miraklo de Dio.» La ekskurso daŭriĝis. Sed iom poste Boris Nikolaeviĉ perplekse ripetis la demandon. «Tiel ja Dio establis»-humile denove respondis patro Nafanail. Kelkaj minutoj pasis kaj elirante el la kavernoj la prezidento denove flustris al la patro- «Patro, malkovru la sekreton, per kio vi ilin ŝmiras?»
«Boris Nikolaeviĉ»-respondis la patro Nafanail- «ĉu estas iuj el viaj akompanantoj kiuj malbone odoras?» «Certe ne!»-respondis la prezidento. «Do ĉu vi opinias ke iu aŭdacas malbonodori en ĉirkaŭaĵo de la Ĉiela Reĝo?»-demandis la patro. Onidire la prezidento estis kontenta per la ekspliko.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Post tio ĝis sia morto patro Antipa neniam apartiĝis je tiu libreto kiu substituis por li la altvaloran skatolon kun manskribitaj akatestoj. La libreto malgrandis sed estis presita sur tiom maldika papero ke ĝi enhavis multegon de akatestoj por ega kontento de la patro Antipa.
Oni povis vidi kiel tiu grandega ruĝhara monaĥo sidas sur breteto de la Sankta monteto kun sia libreto kaj, surmetinte grandajn okulvitrojn, diligente preĝas.
Antaŭ sia morto patro Antipa ne povis ellitiĝi kaj ĉiam kuŝis en la lito. En la monaĥeja malsanulejo oni ofte pekokonfesis kaj komuniis lin sed en la tago de sia morto li trovis fortojn ellitiĝi. Preninte krucifikson kaj Evangelion li iris la kavojn al la tombo de sia spirita patro. Tie li pekokonfesis al la antaŭ delonge mortinta starco Savva pro la tuta sia vivo kaj petis liajn preĝojn por la longa vojo. Kaj poste li revenis la malsanulejon-morti...
Kiam mi alveturis el Moskvo por lia enterigo mi kun miro ne ekvidis la ĉerkon tie kien oni kutime metas la novmortinton por tritaga preĝo antaŭ la enterigo-en la akvakonsekra kapelo. Evidentiĝis ke la kapelo estas riparata kaj pro tio oni metis la ĉerkon kun patro Antipa en la kavoj ĝuste apud tombo de la starco Savva. Eĉ la morto spite al ĉiuj penoj ne kapablis ilin apartigi. Ĉi tie oni lin enterigis. Nun patro Antipa kaj lia spirita patro Savva estas kune-per relikvoj en la tero kaj per animoj en la Ĉiela Regno.
Mi diras «per relikvoj» ne pro tio ke antaŭ la eklezia glorigo oni povas nomi iun «sankta» sed pro tio ke oni nomas korpon de ĉiu mortinta ortodoksa kristano «relikvoj». Kvankam ne multaj scias pri tio.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Sed la vera ĝojo por patro Antipa estis legado de preĝoj kun akatestoj. Li brilis dum tiuj senfinaj diservoj kaj nepre aldonadis tralegon de 3-4 dikaj memorlibroj ĉiu el ili pezis ĉirkaŭ kilogramo. Tiele li ĝoijs kaj tiele li sentis kiom gravaj estas la preĝoj por la vivantaj kaj por la mortintoj. La popolo ege ŝatis tiajn liajn diservojn.
Sed jen aliris tiu tago kiam la patro Antipa pro siaj malsanaj gamboj ne plu povis stari dum tiuj longaj diservoj. Oni proklamis ke patro Antipa esta liberigata de plenumado de tiaspecoj diservoj.
Sian lastan diservon la patro servis kun larmoj sur vangoj. La paroĥanoj ankaŭ ploris. Ili bedaŭris ke ne plu estos tia preĝisto por legado de la akatestoj. Grave malĝojĝis la junaj pastromonaĥoj kompreninte kiom da longaj diservoj ili devos servi sen patro Antipa. Ĝojaj estis nir novicoj-sakristianoj pro tio ke inter la pastroj ne plu estos dezirantoj senfine legi akatestojn kaj memorlibrojn kaj ili de nun sukcesos ĝustatempe matenmanĝi.
Sed patro Antipa funebris pli ol ĉiuj ne nur pro tio ke li servis sian lastan diservon kaj ankaŭ pro tio ke li ne plu povis legi siajn amatajn akatestojn. Tiam la akatestlibroj ne estis eldonataj en nia lando kaj la akatestoj estis manskribitaj de paroĥanoj en dikaj kajeroj. La altvaloraj kajeroj estis konservataj en speciala skatolo, kiu antaŭe estis en manoj de la patro Antipa, de nun estis donata en manojn de aliaj pastroj.
Ĉe la fino de ĉi tiu la plej malĝoja diservo dum la tuta vivo de la patro Antipa en la kirkon eniris grupo de fremlandaj turistoj. Verŝajne ili estis posteuloj de rusaj elmigrintoj ĉar spite al ilia fremlanda aspekto ili krucosignis sin kaj kisis la ikonojn korekte, same kiel faras niaj civitanoj. Preĝinte la fremlandaj pilgrimantoj jam prepariĝis foriri sed subite unu virino el la grupo eligis el sia saketo iun libreton kaj, montriginte ĝin al la patro Antipa de malproksime, metis ĝin sur ŝtupo de ambono antaŭ la altarejo.
Kiam post la diservo patro Antipa estis forlasanta la kirkon akompananta de plorantaj malunulinoj li rememoris pri la lasita libreto. Aĥante li kliniĝis, prenis ĝin kaj malfermis. Ĝi evidentiĝis akatestlibro je slava lingvo eldonita en Brusselo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Patro Antipa

En monaĥejoj krom la Neekdormiĝa Psaltaro ankaŭ estas alia speciala servo-legado de preĝoj kun akatestoj. Tio estas kutima diservo kun aldonitaj legadoj de akatestoj por sanktuloj. Verŝajne nek en la antikvaj regularoj nek en la praktiko de aliaj ortodoksaj landoj ne ekzistas io simila, nur en Ruslando. Sed la popolo ege alkutimiĝis al tiaj diservoj kaj la akatestoj estis mendataj en Peĉeri tre ofte, iafoje 10-15 dum unu tago kaj pro tio diservoj daŭriĝis dum pli ol 3 horoj.
Junaj monaĥoj laciĝadis pro ĉi tiuj monotonaj kaj longdaŭraj diservoj. Oni povas ilin kompreni-la akatestoj ja estas destinitaj por hejma legado kaj, verdire, ili estis verkitaj de diversaj homoj-jafoje de grandaj ekleziaj poetoj, iafoje de piecaj provincaj homoj. Pro tio la tekstoj de la akatestoj ne ĉiam perfektas. La junaj pastromonaĥoj penis iamaniere eviti tiajn preĝlegadojn.
Por ilia feliĉo en la Peĉeri estis homo kiu ĉiam estis preta substitui aliajn pastrojn dum tiaspecaj diservoj. Lia nomo estis arkimandrito Antipa. Li enmonaĥejiĝis antaŭ delonge, post la milito kaj kun brusto kovrita per bataldekoracioj, kaj iĝis spirita filo de la starco Savva al kiu li estis fidela ĝis la morto.
Spite al lia granda staturo (la patro Antipa aspektis kiel fortega maljuna leono kun densaj farokoloraj haroj) ĉi tiu patro estis mirinde bonkora kaj afabla je ĉiuj. Neniu vidis ke li koleriĝas aŭ incitiĝas. Kaj tio spite al la fakto ke ĉiutage multe de homoj aliradis al li por pekokonfeso, konsilo kaj por interparolo. Pro lia bonkoreco multaj strebis al li por pekokonfeso. Kaj li ĝoje per sia pastra potenco ilin liberigis de la pekoj. Jen estis la feliĉo!
La patro Antipa ankaŭ estis la estro de la Neekdormiĝa Psaltaro. Se okazis ke iu el la frataro pro malsano, pro lboro aŭ, eble, pro maldiligento mistrafis sian vicon la patro Antipa ĉiam substituis kaj neniam riproĉis spite al tio ke li mem dum noktoj havis ne malpli ol 3 horojn de legado de la Psaltaro.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Ĉio sur nia tero-simpla kaj komplika, malgrandaj homaj problemoj kaj serĉo de la granda vojo al Dio, misteroj de la nuna kaj estonta vivo-ĉio tio iĝos malkovrita nur per enigma kaj neeksplikeble bonega kaj potenca humiliĝo. Kaj eĉ se ni ne komprenas ĝian veron kaj sencon, se ni evidentiĝas nekapablaj por ĉi tiu enigma kaj plejpotenca humiliĝo ĝi mem malkovriĝas al ni pere de tiuj mirindaj homoj kiuj kapablas ĝin enhavi.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Post ĉio okazinta li tute ŝanĝiĝis. La plej ĉefa afero de lia vivo iĝis tio pri kio diris al li la Dipatrino-pento kaj preĝo. La fruktoj de liaj jam spirita laboro senprokraste rezultiĝis en la plej profunda humiliĝo, ploro pri siaj pekoj, sincera amo al ĉiuj kaj superfortaj asketaj agoj. Kaj poste ankaŭ en rimarkita de ĉiuj antaŭvidemeco kaj reala preĝa helpo al homoj.
Vidante kiel li en stato de absoluta fremdeco por la mondo batalas en nevideblaj kaj nekompreneblaj por ni militoj ni, novicoj, demandis lin nur en esceptaj incidentoj. Aldone al tio ni iomete timis lin ĉar li estis fama kiel strikta spirita patro. Kaj li havis la rajton por tio. Lia postulemo al la pureco de la animo de ĉiu kristano devenis nur el la granda amo por homoj, bona scio de la leĝoj de la spirita mondo kaj konscio kiom grava por homo estas nepacigebla batalo kontraŭ peko.
Ĉi tiu asketa monaĥo loĝis en sia alta mondo en kiu oni ne toleras kompromisojn. Kiam patro Melĥisedek donis konsilojn ili estis tute nekutime fortaj per iu speciala forto.
Iafoje en la monaĥejo je mi malsuprenfalis lavango de severaj kaj nelaŭmeritaj, kiel tiam ŝajnis al mi, elprovoj. Tiam mi decidis iri por la konsilo al la plej severa monaĥo en la monaĥejo-al la asketa monaĥo Melĥisedek.
Responde de la frapo je la pordo kaj la necesa preĝo je la sojlo de la ĉelo eliris patro Melĥisedek. Li estis vestita je la monaĥa mantelo kun stolo-mi trafis lin dum plenumado de la asketamonaĥa preĝa regulo.
Mi rakontis al li pri miaj plagoj kaj nesolveblaj problemoj. Patro Melĥisedek aŭskultis ĉion kiel kutime kliniĝinte sian kapon kaj poste suprenlevis je mi la okulojn kaj subite maldolĉe ekploregis...
«Frato!»-diris li kun neesprimebla doloro- «kial vi demandas min? Mi mem pereas!»
La starco-asketa monaĥo, ĉi tiu granda asketo de sankta vivo, estis staranta antaŭ mi kaj ploregis pro malfalsa aflikto ke li estas la plej pekema homo en la mondo. Kaj mi post ĉiu pasinta momento pli kaj pli bone komprenis ke ĉiuj miaj problemoj signifas nenion! Krom tio-ĉi tie ĉiuj miaj problemoj tute senseble por mi kaj senrevene forigiĝis el la animo. Demandi pri io aŭ peti helpon de la starco estis ne plu necese. Li faris por mi ĉion kion li kapablis. Mi danke kliniĝis al li kaj foriris.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Spite al ĉiuj liaj penoj li misformigis ĝin ege! Kaj ĉiufoje lia agordo malboniĝis kajni ĉiuj penis eviti lin por ke ne esti insultitaj.
Oni en la monaĥejo sciis ke kiam patro Melĥisedek estis morta por li malkovriĝis io kio post la reviviĝo transformigis lin en tute alia homo. Al kelkaj liaj kunfervoruloj kaj spiritaj infanoj patro Melĥisedek rakontis pri tio kion li spertis. Sed eĉ onidiroj pri tiu rakonto estis tute nekutimaj. Mi kaj ĉiuj miaj amikoj certe deziris ekscii pri la okazinaĵo de la patro Melĥisedek mem.
Jen tiunokte mi unuafoje kuraĝiĝis kaj demandis al la patro Melĥisedek nome ĉi tiun demandon- «Kion li vidis tie de kie kutime neniu revenas?»
Aŭskultinte mian demandon patro Melĥisedek longe staris ĉe la Cara Pordego kliniĝinte sian kapon. Kaj mi pli kaj pli senmoviĝadis pro timo opinante ke mi faris ion nepermeseblan. Finfine la asketomonaĥo komencis paroli per malforta pro malofta uzo voĉo.
Li rakontis ke li subite ekvidis sin meze de grandega verda kampo. Li iris laŭ la kampo ne sciante kien li devas iri ĝis kiam lian vojon baris vastega elfosaĵo. En ĝi, inter koto kaj terbuloj, li ekvidis amason de ekleziaj ikonujoj, pupitroj, ikonkadroj, rompitaj tabloj, seĝoj, ŝrankoj. Fiksrigardinte li kun teruro eksciis aĵojn faritajn de li. Tremante li staris antaŭ la produktoj de sia monaĥa vivo. Kaj subite li eksentis ke iu estas apud li. Leviĝinte siajn okulojn li ekvidis Dipatrinon kiu ankaŭ kun malĝojo rigardadis la multjarajn farintaĵojn de la patro Melĥisedek.
Poste Ŝi eldiris- «Vi estas monaĥo kaj ni atendadis de vi la ĉefon-penton kaj preĝon. Kaj vi alportis nur ĉi tion...»
La vizio malaperis. La mortinto rekonsciiĝis denove en la monaĥejo.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Sed iafoje mi kuraĝiĝis kaj aŭdacis rompi la kutiman riton. Eĉ pli ol tio-kiam patro Melĥisedek, kiel kutime, benis min ĉe la Cara Pordego mi aŭdacis demandi lin pri tio pri kio volis demandi sed ne aŭdacis fari tion verŝajne ĉiuj novicoj kaj junaj monaĥoj de la monaĥejo.
La historio estis tia. Ĝis preno de la granda asketa monaĥeco patro Melĥisedek servis en la monaĥejo same kiel aliaj pastroj kaj havis nomon patro Miĥail. Li estis ege lerta kaj fervora lignaĵisto. Ĝis nun en kirkoj kaj ĉeloj la fratoj konservis multnombrajn pupitrojn, ikonkadrojn, seĝojn, ŝrankojn kaj aliajn meblaĵojn faritajn de li. Por feliĉo de la monaĥeja estraro li laboradis de frua mateno ĝis malfrua vespero.
Iafoje la monaĥeja estraro benis lin por ke li plenumu grandan lignaĵistan laboron por la monaĥejo. Dum kelkaj monatoj li laboradis preskaŭ ne elirante el la metiejo. Kaj kiam la laboro estis plenumita, kiel rakontas la atestantoj, li fartis tiom malbone ke li tuje falis kaj...mortis. Je ekscititaj krioj de la atestantoj de la malbonokazo alkuris kelkaj monaĥoj inter kiuj estis patro Ioann Krestjankin. Patro miĥail kuŝis senvive. Ĉiuj en malĝojo kliniĝis super li. Subite patro Ioann diris- «Ne, li ne estas mortinto, li vivos!» Kaj komencis preĝi. Senmove kuŝanta monaĥeja lignaĵisto subite malfermis la okulojn kaj reviviĝis. Ĉiuj rimarkis ke li estas konsternita ĝis la profundaĵoj de sia anima pro io. Iomete trankviliĝinte li ekpetegis ke oni voku al li la monaĥejestron. Kiam la monaĥejestro finfine aliris li larmante ekpetegis lin ke li tondu lin je la granda asketa monaĥeco. Onidire patro monaĥejestro, ekaŭdinte tian memvolan peton de sia monaĥo, je sia sobriga maniero ordonis ke patro Miĥail ĉesu fantazii kaj denove eklaboru se li ne povis morti. Sed, laŭ la monaĥeja onidiro, sekvamatene la monaĥejestro mem sen iu invito kaj estante en la stato de rimarkebla konfuzo iris ĉelon de la patro miĥail kaj anoncigis ke baldaŭ li tondos la patron Miĥail-on je la granda asketa monaĥeco.
Tio estis tiom nekutime por la minaca monaĥejestro patro Gavriil ke lia vizito kaj decido impresis la frataron preskaŭ same kiel reviviĝo de la mortinto. En la monaĥejo disvastiĝis onidiro ke lastnokte al la monaĥejestro aperiĝis la sankta protektanto de la Pskovo-Peĉerskij monaĥejo sankta monaĥejestro Kornilij, kies kapon propramane dehakis en la 17-a centjaro caro Ivan Groznij, kaj ordonis ke li senprokraste plenumu la peton de la reviviĝinta monaĥo.
Ti estas nur la monaĥeja onidiro. Sed baldaŭ la patro Miĥail estis tondita (iĝita) je la granda asketa monaĥeco kaj ricevis nomon Melĥisedek.
Patro monaĥejestro donis al li tre maloftan nomon je la honoro de la antikva kaj la plej mistera Biblia profeto Melĥisedek. Pro kia kialo la monaĥejestro donis al li tiun nomon ĝis nun estas enigmo. Almenaŭ pro tio ke la patro Gavriil nek dum la tondo nek dum aliaj jaroj neniam sukcesis elparoli tiun malnovtestamentan nomon korekte.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!

bildo de Yakunin

Patro Melĥisedek

Dum du jaroj ĉiutage post miaj noviclaboroj mi estis leganta la Neekdormiĝan Psaltaron. Ĝi estas speciala tradicio kiam oni en monaĥejoj neniam nek nokte nek tage ĉesas preĝon legante la Psaltaron kaj poste laŭ specialaj memorskriboj preĝas pri bonsano kaj pacigo de multaj homoj.
Mia vico estis dum malfrua vespero-de 23-00 ĝis 00-00. Min alternigis asketa monaĥo patro Melĥisedek. Li daŭris la legadon de la Psaltaro ĝis 02-00 nokte.
Patro Melĥisedek estis mirinda kaj mistera fervorulo. Krom la diservoj li estis preskaŭ nevidebla en la monaĥejo. Ĉe la fratara manĝotablo li aperadis nur dum festotagoj. Sed ĉe la tablo li sidadis kliniĝinte san kapon sub la asketamonaĥa kapuĉo kaj preskaŭ nenion manĝis.
La granda asketa monaĥeco en la Rusa Ortodoksa Eklezio estas la plej alta grado de la abdiko for de la mondo. Akceptante la asketmonaĥan tondon (iĝon) monaĥo forlasas ĉiujn laborojn krom la preĝo. Oni denove, same kiel dum monaĥa tondo (iĝo), ŝanĝas lian nomon. Episkopoj asketomonaĥoj ĉesas administri sian eparkion, pastroj asketomonaĥoj estas liberigataj for de ĉiuj devoj krom servo de liturgio kaj spirita patreco.
Patro Melĥisedek aperadis sub volbo de malgranda kaj malforte prilumigita kirko je la nomo de Lazar, en kiu oni estis legantaj la Neekdormiĝan Psaltaron, ĉiam antaŭ minuto ĝis kiam horloĝo en la monaĥeja turo markis noktomezon. Antaŭ la Cara Pordego (La ĉefa enirejo en la altarejon trairi tra kiu rajtas nur pastroj) li malrapide faris tri vizaĝalterajn kliniĝojn kaj atendis min aliri. Beninte min li geste forsendis min por ke unusole komenci preĝon.
Dum tuta jaro li ne diris al mi unu vorton. En anikva monaĥa Pateriko (libro en kiu estas priskribitaj vivoj de sanktuloj) troviĝas rakonto- «Tri monaĥoj havis kutimon ĉiujare aliri al abo Antonij la Granda. Du el ili interparoladis pri savo de animo sed la tria ĉiam silentadis kaj demandis nenion. Post longe la abo Antonij demandis la trian monaĥoj- «Dum tiom longe vi aliradas ĉi tien kaj pro kia kialo vi demandas nenion?» La monaĥo respondis al li- «Por mi estas sufiĉe rigardi vin.» Tiam mi ekkomprenis kiom feliĉa mi estis nur pro tio ke mi ĉiunokte povis almenaŭ vidi ĉi tiun fervorulon-patron Melĥisedek-on.

Mi havas deziron aĉeti domon-sed mi ne havas povon, mi havas povon aĉeti kaprinon-sed mi ne havas deziron. Do ni drinku por ke niaj deziroj kongruu niajn povojn!