Ensaluto

Nokto kaj Nebulo

Traduko de kanzono de Jean Ferrat (Ĵan Fera') 1930-2010, kiun mi faris okaze de lia morto en 2010.

https://www.youtube.com/watch?v=3k8VsijdTwo

 

Il estis dudek, miloj ili estis 
Nudaj magraj tremaj, en karcervagonoj
Ŝirantaj la noktoj, per svingantaj ungoj
Miloj ili estis, centoj ili estis

 

 

Kredintaj sin homoj, estis jam nur nombroj
Iliaj kubetoj jam delonge ĵetitaj
Tuj la mano falas, restas nur ombreto
ili neniam plu vidos la someron

 

 

Jen la fuĝo de l' temp', lanta monotona
Vivi plian tagon, alian horon certe
Kiom da radturnoj, da haltoj, ekiroj
Kiuj daŭrigas esperon senfine

 

Havis nomon Ĵanpier', Nataŝa kaj Samŭel
Iuj preĝis Jesuon, Jehovah aŭ Viŝnu
Aliaj ne preĝis, ne gravas la ĉielo
Tiuj simple volis ne plu senti jugon

 

 

Ne ĉiuj alvenis ĝis la vojaĝfino

Kiam iuj revenis, ĉu tiuj ĝojiĝis
Nur provis forgesi, tiom junaj, miraj
pri brakvejnoj siaj jam tiom bluegaj 

 

La germanoj gvatis el siaj gvatoturoj
La luno silentis same vi silentis
Rigardante ien, certe eksteren
Via karn' ja molis por la policohundoj

 

 

Nun iuj diras min, ke tiaj vortoj malmodas
ke ili preferus, nur kantojn pri amo
Ke sango sekiĝas historiiĝante
Ke neniel utilas preni sian gitaron

 

 

Sed kiu kuraĝus haltigi mian volon?
La ombro homiĝis, hodiaŭ someras
Mi tvistigus vortojn, se utilus tvisti
Tial ke la infanoj, sciu kiu vi estis

 

Vi ja estis dudek, ja miloj vi estis 
Nudaj magraj tremaj, en karcervagonoj
Ŝirantaj la noktoj, per svingantaj ungoj
Ja Miloj vi estis, ja centoj vi estis

 

bildo de Tjeri

Komentoj

bildo de Cindy McKee

Tio estas korŝira, sed sen tiaj rigardoj en la korojn de viktimoj, historio ne ŝajnas okazi al aliaj veraj homoj.


povigita de