Ensaluto

Nombraj nomoj por stratoj

Kelkaj tagoj antaŭ, amikino sciigis al mi sian adreson. Ŝi estas amerikanino kaj tie en multaj urboj, oni nomas stratojn per nombroj kaj ŝia strato havis tian nomon. Tio pensigis min pri la taŭgeco de kutimaj nomoj por honori iun aŭ ion. En Madrido, oni intencas forigi la nomojn, kiuj honoras frankistojn (tiuj, kiuj iel elstaris dum la enlanda milito aŭ la diktatoreco en la flanko de la diktatoro Franco). Mi konsentas tiun agon, tamen mi ne certas ĉu mi konsentas ke oni nomu stratojn por honori samideanojn de estraro, aŭ aliaj personoj pli neŭtralaj ĉar, ŝajne, fari tion ofte ofendas iujn, kaj jes facile oni povas diri “kiu zorgas pri la opinio de aĉulo”, sed movi sentojn de aliaj ĉiam havas maldeziratajn sekvojn. Fakte uzi nomojn de aĵoj aŭ bestoj ankaŭ estus riska decido ĉar fojfoje aĵoj reprezentas landojn aŭ movadojn.  Mi pensas ke estus pli saĝa simple nomi stratojn per nombroj, kaj nur honori aferojn tre tre neŭtralaj, kiel pacon SED nepre ne venkojn.

 

Nu, verŝajne utopia ideo por mondo tro egoisma kaj naciisma.

bildo de Novatago

Komentoj

bildo de Pablo

Doni al stratoj nombrojn estas bona ideo, se la stratoj estas plimalpli paralelaj kaj perpenikularaj. Sed por strangaj (necesaj se la urbo enhavas montetojn) distribuoj, povas esti eraro.

 

La celo nombri anstataŭ nomi la stratojn estas (laŭ mia scio) ne neŭtraleco, sed faciligi la orientiĝon al la eksterlandanoj (almenaŭ mi vidis tion en dolumentalo pri Novyorko).

bildo de Novatago

Mi ne parolis pri la kialo, kiun havas aŭ havis urboj por nomi la stratojn per nombroj. Mi ankaŭ ne parolis ĝuste pri nombri ilin, sed pri nomi per nombro, tio estas iom malsama afero. Mi ne celis faciligon ĉar fakte kiam mi vidis la planon de la urbo de mia amikino, mi ne vidis, kian logikon ili sekvis, almenaŭ post iom da tempo. Eble unue estis ia logiko, sed poste oni malfacile vidas tion. En unu areo simple mankis nombro laŭ vico, aliaj stratoj estas absurde longaj kaj malaperas kaj reaperas preskaŭ hazarde. Mi simple parolis pri uzi nombrojn por serĉi neŭtralecon, ne nepre utileco.

 

Aliflanke, malreguleco de urbo ne malhelpas uzi ian logikon por nombri stratojn kaj minimume tio estos same “utila” al nomi ilin per nomoj de personoj, venkoj, sanktaĵoj, malsanktaĵoj kaj aliaj simboloj.

bildo de Pablo

Mia intenco estis ne korekti, sed aldoni iom pli da informo.

bildo de Novatago

Mi certe miskomprenis vin. Pardonu.


povigita de