Ensaluto

Nova albumo "Kreaktiva"

La fameco de la juna rege-kantisto Jonny M jam komenciĝis en la jaro 2010, kiam lia unua kanto „En somero“ publikiĝis en la interreto. Kunlaborado kun la esperanta muzikeldonejo VINILKOSMO sekvis kaj aperigis tri jarojn poste la unuan albumon „Regestilo“. La enkonduka teksto priskribis ĝin tiel: „Kiel unuigi eŭropan pensmanieron kun jamaikaj melodioj? Jen Jonny M kun sia nova albumo“. Ĝi disvastiĝis rapide kaj ebligis al la artisto koncertojn tra la tuta mondo, inter alie japanio, francio kaj dum la Internacia Junulara Kongreso en brazilo.

 

Ankaŭ en germanio li konstante koncertis, ekzemple dum la Junularaj Esperanto-Semajnoj (JES) kaj dum la ceremonio por la FAME kulturprezo, kiu honoris Utho Maier kaj sia esperanto-biblioteko en Aalen. Aliaj gravaj sukcesoj estis lia prezento dum la centa Universala Kongreso (UK) en Lilo kaj la koncerto en la „Schlachthof“ dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Visbadeno.

 

Post tia varbvojaĝo li sin retiris por fari kreeman paŭzon kaj koncentriĝi por novaj kantoj. Kelkajn jarojn li donis malmultajn koncertojn. Grava mejlŝtono estis la invito al la Trilanda Esperanto-renkontiĝo en Bandung, Indonezio. Ĝi helpis plidisvastigi sian repertuaron al aziaj esperantistoj.

En tiu tempo, kreis li multajn novajn kantojn kaj komencis registri ilin en la sonstudio. La laboro estis akompanata per filmilo. Kiam sufiĉe da novaj kantoj kolektiĝis, li anoncis la publikigon de nova albumo januare 2017 dum la JES en Waldheim ĉe Brahmsee.

 

La nova albumo estas duobla albumo, kiu ne nur enhavas dek kvar freŝnovajn kantojn kiel KD, sed ankaŭ dokementaĵon pri la verkado de la albumo, muzikvideojn kaj aldonaĵojn sur DVD. Li sukcesis kunlabori kun tri gravaj aliaj esperanto-muzikistoj, nome La Perdita Generacio, Dolchamar kaj j O m O.

 

Muzike, la albumo „Kreaktiva“ estas mikso inter dancigaj ritmoj, facile enkapeblaj melodioj kaj pripensindaj tekstoj. Politikaj kantoj kiel „Ribeluloj“ rotacias kun festemaj kantoj kiel „Ni estas fortaj“. Ankaŭ personaj kantoj („Por mia patro“) troviĝas, en kiu li laŭdas la agadon de lia mortita patro. „Bam Bam“ estas kanto pri vegetara kaj vegana manĝmaniero, en kiu li klarigas la kaŭzojn kaj necesojn, kial pli kaj pli homoj en eŭropo kaj aliaj lokoj ŝanĝas ilian vivstilon. Kvankam tiu kanto sufiĉe diskutindas, ĝi estis vaste akcepti en la unua koncerto. Aldonindas, ke en la lasta JES (kie lia albumo oficiale aperis) aliĝis pli da vegetaraj manĝantoj ol viandmanĝantoj.

 

En la jaro 2017 sekvos multaj koncertoj de Jonny M en aranĝoj precipe tra eŭropo, en kiuj li prezentos la novan albumon. Se vi jam volas havi pli da informoj, provaŭskulti la kantojn aŭ subteni lian junan talenton kaj esperanto-agadon per aĉeti la novan verkon, bonvole vizitu www.jonny-m.org/kreaktiva. Se vi ne estas interrete aktiva, demandu vian lokan libroservon pro la albumo!

 

 

Listo de liaj sekvontaj koncertoj, aliajn informojn kaj pli da muziko de Jonny M ankaŭ haveblas je www.jonny-m.org.

bildo de jonnymarx


povigita de