Ensaluto

Penso de la tago (1) - pri liberaj pensoj

"La pensoj estas liberaj" - laŭ germana popolkanto (https://de.wikipedia.org/wiki/Die_Gedanken_sind_frei ) - ne scieblaj de aliuloj, ne pafeblaj, ne malpermeseblaj, ktp. Do sendube bona trajto, ĉu ne?

Mia hodiaŭa demando al ĉiuj tekstverkistoj: kiel vi sukcesas kapti viajn proprajn pensojn por poste entekstigi ilin? Miaj pensoj kutime preferas forfuĝi kaj malklariĝi kiam mi provas tion ;-)

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Jen alia konsilo:

 

Se vi volas demandi, kaj esperas komenton, skribu ne ĉi tie.

 

En esperanto.com neniu komentas.

 

Ŝajnas, kvazaŭ ĉiuj krius en la dezerto, kaj neniu aŭskultas.

bildo de Pablo

La konkreta konsilo: Skribu, kaj malkovru kiel vi plej konfortas.

 

Post iom da tempo legu vin mem, kaj pensu ĉu tio estas kohera, kaj komprenebla.

 

Kompreneble, tiu konsilo ne utilas, se vi skribas poezion.

bildo de Pablo

Belan kanton, dankon!

 

Eblo estas skribi la lastan unue.

 

Kutime, la tekstoj devas havi enkondukon, disvolviĝon kaj konkludon (ne la novaĵoj, tie oni devas diri nur la disvolviĝon).

 

Plej eble oni scias la konkludon, do eblas skribi la konkludon, poste la disvolviĝo (kiel oni atingas la konkludon), kaj fine la enkondukon.

 

Aliaj pli ŝatas skribi surpapere antaŭ ol skribi komputile.

 

Persone, mi skribas tre rapide, kaj korekti, rekorekti, rerererekorekti, ĝis ke ĉio ŝajas kohera.

 

 

bildo de Sunjo

Dankon, Pablo :-) Tio ja jam estis bonaj konsiloj. Mi estas ankoraŭ sufiĉe freŝa ĉe esperanto.com kaj volas elprovi kelkajn aferojn. Do eble vi pravas ke oni ne povas atendi respondojn ĉi tie, sed danke al vi mem vi ankaŭ iomete malpravas pri tio :-)


povigita de