Ensaluto

Pri la amikoj en esperanto.com

bildo de Pablo

Esperanto.com permesas aldoni aliajn uzantojn kiel "amikoj".

 

Kio ekzakte signifas esti amiko ĉe ĉi tiu socia reto?

 

Ĉu ĝi estas simile al la "sekvantoj" de twiter, aŭ al tiu de facebook (tie, kiam oni publikigas ion, oni povas legebligi nur por amikoj). Teĥnike, ĝi ŝajnas laŭ la fecebook-a stilo, sed mi ne scias ĉu iu uzas ĝin.

 

Ŝajnas al mi, ke ĉi tie, estas nur vorto.

Komentoj

bildo de Sunjo

Bona demando. Pri miaj tri "amikoj", kiujn mi ĝis nun havas ĉi tie, mi havis tri diversajn kialojn por aldoni ilin kaj mi estontece verŝajne aldonos amikojn pro denove aliaj kialoj.

 

Eblaj kialoj ekzemple povus esti por montri simpation aŭ por pli facile trovi ion/iun. Aŭ por la veraj amikoj.

 

Mi verŝajne ne intencos "publikigi" ion kion nur povu vidi miaj geamikoj ĉi tie. Por vere privataj komunikaĵoj mi preferas aliajn komunikilojn.

bildo de Pablo

Ankaŭ mia respondo estus ege simila al la via.

 

Esperanto.com ne ŝajnas (ne demandu min la kialon, estas nur sento) la plej taŭga ilo por vere privataj komunikiloj.


povigita de