Ensaluto

Pri la "groteskaj" vortoj...

- Testudo: Kara Akilo, ĉu vi ŝatas tiun ĉi skulptaĵon? Ĝi estas iom stranga.
- Akilo: Ĉu stranga? Ŝajnas al mi iom redukta. Kiel vi povas konsideri nur stranga, tiun ĉi specon de peniso? Ĝi ŝajnas al mi tute groteska artistaĵaĉo.
- Testudo: Ho! Kia tre interesa adjektivo, groteska, ĉu ne? Pasis iom da tempo ekde la lasta fojo, kiam mi aŭdis ĝin.
- Akilo: Kial vi konsideras ĝin aparta?
- Testudo: Pro ĝia necerta signifo!
- Akilo: Ĉu necerta signifo? Ŝajnas al mi, ke ĝi havas tre klaran signifon.
- Testudo: Bone! Bonvolu klarigi la aferon al mi, tiel ke mi ne plu foruzu tempon por pripensi tion!
- Akilo: Nu, kiam io estas groteska, tio estas stranga, kun strangaj aŭ monstraj formoj aŭ movoj; krome, kutime ĝi estas ridiga.
- Testudo: Dankon pro via difino. Mi devas konfesi, ke ĝin mi jam konis. Tamen ĝi ŝajnas al mi iom konfuza.
- Akilo: Kial?
- Testudo: La fakto estas, ke mi ne komprenas nek "stranga" nek "monstra". Helpu min eĉ pri ambaŭ la adjektivoj.
- Akilo: Kiel ĉiam, ne facilas paroli kun vi, ĉar vi faras demandojn memrespondeblajn. "Stranga" signifas "ne kutima", "ne ordinara", "ne normala".
- Testudo: Mi ne komprenas, ĉu al vi "stranga" estas bona aŭ malbona eco.
- Akilo: Tute malbona! Kiam oni uzas "stranga", oni certe ne volas fari komplimenton!
- Testudo: Kaj kio pri "monstra"?
- Akilo: Eĉ "monstra" ŝajnas al mi memkomprenebla. Monstro estas estaĵo, besto aŭ vegetalo, kun nenormalaj strukturo kaj formo.
- Testudo: Aŭskultante viajn difinojn, mi eble kaptis regulecon.
- Akilo: Kia?
- Testudo: Ambaŭ la difinoj, kaj de "stranga" kaj de "monstra", enhavas unuopan koncepton: la nekutimeco. Kiam io ne estas kutima, ordinara aŭ normala, tio estas stranga aŭ monstra.
- Akilo: Jes, mi komprenas vian parolon, laŭ kiu "stranga" kaj "monstra" estas sintezeblaj per la sama vorto: "nekutima". Tamen mi sentas, ke ne nur estas malsimilo inter tiuj du adjektivoj, sed mi plue sentas, ke ili malsimilas kompare al "nekutima" mem.
- Testudo: Kial?
- Akilo: Ĉar nekutimaĵo aŭ strangaĵo ne ĉiam estas malbonaĵo, kiel anstataŭe ĉiam estas kun "monstra". Fakte, io stranga povas esti mirinda. La vorto "mirinda" priskribas ion, kio estas stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara. Do, ankaŭ la koncepto "mirinda" baziĝas pri la sama koncepto de nekutimaĵo. Tamen io mirinda multe malsimilas de io monstra aŭ groteska.
- Testudo: Ĉu vi vere pensas tiele? Vere, mi ankoraŭ estas konfuzita. Ni prenu du el viaj difinoj. "Monstra" signifas havi nenormalajn strukturon kaj formon. Do io monstra estas nekutima. "Mirinda" signifas esti stranga, neatendita, nekutima, eksterordinara. Sinteze, io monstra kaj io mirinda estas nekutimaj. Mi ne vidas ian ajn diferencon inter la du difinoj. Ĉu vi?
- Akilo: La diferenco ekzistas, ja! Sed vi tute, kaj mi parte, forlasis tre gravan karakterizon de ambaŭ adjektivoj. Vere estas, ke kaj monstro kaj mirindaĵo estas nekutimaj, tamen ili tute estas malsimilaj pri la reagoj, kiujn ili instigas en la personoj.
- Testudo: Ĉu vi celas la emociajn reagojn?
- Akilo: Ekzakte! Precize pri la emociaj reagoj ili diferencas unu kompare al la alia. Monstro instigos timon kaj ĝenerale malbonajn sentojn. Mirindaĵo, kiel la vorto mem asertas, instigas miron, kiu kutime estas bona sento.
- Testudo: Ja! Mi komprenas la kernon de via argumento, tamen mi ankoraŭ ne kontentas. Fakte, kiam vi, fronte al tiu ĉi penisa artistaĵo, parolis pri ĝia groteskeco, vi uzis "groteska" kiel absoluta kaj objektiva eco. Nome, kiel eco enhavita de tiu ĉi artistaĵo. Tamen, se vi difinas "groteska" kiel io, kio priskribas la senton fronte al ĝi, vi estas asertante la malon: tiu ĉi eco dependas de la spektanto kaj ne de la spektato.
- Akilo: Kial? Vi lerte uzis alian manieron por esprimi la koncepton, tiel ke via argumento ŝajnu pli vera. Vi fakte diris, ke "groteska" priskribas la senton fronte al la spektito. Sed mi min esprimis malsimile. Mi asertis, ke "groteska" priskribas la instigitan senton fronte al la spektito; nome, la kialo de tiu malbona sento estas la groteskaĵo. Anstataŭe, laŭ via esprimo, ne klare estas kiu estas la kialo de tiu malbona sento.
- Testudo: Do, ĉu vi opinias, ke vi certe konas la kialon de malbona sento fronte al io ajn?
- Akilo: Kial ne? Finfine, mi perceptas tiun malbonan senton nur kiam mi spektas tiun ĉi artistaĵon. Ĝis antaŭ ĝi, mi havis bonajn sentojn pro la aliaj artistaĵoj, kiujn ni spektis.
- Testudo: Bone, ŝajnas al mi, ke mi fine komprenis vian vidpunkton kaj eĉ vian miron, kiam mi nur asertis, ke ĝi estis iom stranga.
- Akilo: Bonege! Finfine ni akordiĝis. Ĉu estas la unua fojo? Alia mirindaĵo! Nu... eble mi tro kuris? Ĉu vi konsentas kun mi?
- Testudo: Ah, kara Akilo, ĉiam estas plezuro por mi paroli kun vi! Kaj vi trafis la ĝustan punkton: mi ne vere konsentas kun vi.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Laŭ mi, ne estas tiel facile aserti, kia estas la kialo.
- Akilo: Ĉu ne ŝajnas ankaŭ al vi tiel memkomprenebla?
- Testudo: Ne, kaj la pruvo estas fronte al viaj okuloj. Mi ne havis la saman senton fronte al la sama artistaĵo kompare al vi. Se estus vera instigo de la artistaĵo al la spektanto, tiam mi devus senti la samon. Sed tiel ne estis.
- Akilo: Nu... veras tio. Sed al mi ŝajnas tre komprenebla, ke almenaŭ pri mi tiu ĉi artistaĵo estas la kialo de mia sento je groteskeco. Kaj la pruvo estas, ke fronte al la aliaj artistaĵoj, mi ne perceptis la samon, ĉu ne?
- Testudo: Certas, ke en la artistaĵo estas io nekutima kaj ridiga por vi. Kiam tiu ĉi io ne estas en alia artistaĵo, vi ne sentas la groteskecon. Tamen, la difino, pri kiu ĝis nun ni parolis, ne estas ĝusta. Efektive, ĝi emfazas la objektivecon de si mem, kiam ni ĵus komprenis, ke via malbona sento fronte al tiu ĉi artistaĵo dependas de la aparta rilato, kiu estiĝas inter vi kaj ĝi, kiun rilaton mi tute ne havas. Do sperto tre subjektiva.
- Akilo: Nu... kiel ni povus ŝanĝi tiun difinon? Mi provas: "groteska" estas malbona sento, kiun oni perceptas fronte al io, kio ŝajnas al la spektanto nekutima kaj ridiga. Ĉu vi ŝatas ĝin?
- Testudo: Mi ne povus fari pli bone ol vi! Nu, ĉu vi nun perceptas la malplenecon de tiu ĉi adjektivo?
- Akilo: Ĉu malpleneco? Sed ŝajnis al mi, ke ni atingis konsenton pri ĝia difino. Laŭ mi, ĝi estas tute plena difino!
- Testudo: Vi pravas, ĉar la difino plenas. Sed kion diri pri la rilato de tiu difino kun la realo? Kion ni vere asertas, kiam ni diras, ke io estas groteska? Mi provas klarigi mian vidpunkton.
- Akilo: Bone.
- Testudo: Kiam mi asertas, ke io estas groteska, ĉu mi estas parolanta pri la groteskaĵo aŭ mi?
- Akilo: Mi ne komprenis.
- Testudo: Se la groteskeco de io dependas kaj de spektato kaj de la spektanto, kiam ni asertas, ke io estas groteska, ĉu ni estas parolanta pri la spektanto aŭ la spektato?
- Akilo: Pri ambaŭ.
- Testudo: Kaj kion ni estas asertanta pri ambaŭ?
- Akilo: Ke estiĝis aparta rilato inter la spektanto kaj la spektato, kiu rilato instigas en la spektanto malbonan senton kaj ridon.
- Testudo: Mi provas rediri vian aserton iom malsimile. Ni estas asertanta, ke estas io en la spektato kaj io alia en la spektanto, kiuj iel interagas instigante malbonan senton kaj ridon en la spektanto. Ĉu ĝi ŝajnas al vi bona rediro?
- Akilo: Jes, kial ne?
- Testudo: Analizante mian rediron de via aserto, kompreneblas, ke "groteska" diras preskaŭ nenion.
- Akilo: Ĉu vi celas ĉiujn tiujn "io" kaj "iel", kiuj igas la frazon tute nedifinita?
- Testudo: Nepre! Pensu, se mi irus al vi dirante: "Io faris ion malbonan al aliulo". Vi rajtus diri al mi: "Pri kio vi diable parolas?", ĉu ne?
- Akilo: Sendube! Certe estus vere malplena frazo.
- Testudo: Do, repensu pri tio, kion ni asertas, kiam ni uzas "groteska". Ni estas asertanta preskaŭ nenion.
- Akilo: Mi finfine komprenis vian vidpunkton. Sed, kia estus vian konkludon? Ĉu ne plu uzi "groteska"?
- Testudo: La vortoj kaj la lingvoj estas tre interesa temo, ĉar ĝi rekte rilatas kun la kreemo, la inteligenteco kaj finfine la vivo mem.
- Akilo: Ĉu la vivo?
- Testudo: Jese! Pensu pri la fakto, ke la homaro estas naturaĵo, kiu estiĝis de malrapida evoluado de la vivo sur la Tero. La homoj montris tre klare multajn iliajn kapablojn ĝis nun. Iu el tiuj montroj sendube estas la lingvo-kapablo. Kompreni la homojn egalus kompreni la vivon sur la Tero, kompreni kial la homoj estas inteligentaj kaj kreemaj, nome kio estas la inteligenteco kaj la kreemo. La vortoj kaj la lingvoj estas nian ĉefan ilon por esprimi kaj disvastigi niajn ideojn kaj sciojn. Do vortoj kaj lingvoj devas esti io aparta, kaj ili miaopinie povas diri multon al ni pri ni mem.
- Akilo: Vi pravas.
- Testudo: Do, se ni repensas pri la ekzisto de preskaŭ malplenaj vortoj aŭ vortoj, kiel dajmono, kiu havas nek klaran difinon nek rilaton al io reala, tiam ni miras fronte al la homa kapablo je malkovri la sekretojn de nia universo. Fakte, kiel la homaro kapablas esplori la universon per tre stranga ilo, kiel estas la lingvoj, kiuj ofte ne rilatas al la realo?
- Akilo: Eble, ne estas, ke la homoj kapablas esplori la realon malgraŭ ilia malprecizeco kaj ne plena rilato al la realo, sed estas, ke la homoj kapablas fari tion danke al tiuj malprecizecoj!
- Testudo: Via hipotezo estas verŝajna. Estus bela aŭskulti la kielon de tia hipoteza efiko.
bildo de Sandro Pollastrini


povigita de