Ensaluto

Pri la rasismo...

- Testudo: Mi hodiaŭ sekvis intervjuiston, kiu trairis la urbojn por demandi: "Ĉu viaopinie ekzistas rasismo en tiu ĉi lando?".
- Akilo: Ĉu vere? Kaj kiaj estis la respondoj?
- Testudo: Tre interesa afero, ĉar la respondoj estis preskaŭ duone "jes" kaj duone "ne".
- Akilo: Ĉiam estas stranga pensi pri la fakto, ke en la sama lando, eble en la sama urbo, estas personoj, kiuj vivas la saman temon tiel malsimile. La personoj estis duigitaj!
- Testudo: Ja! Tute malsimilaj respondoj en la sama urbo kaj de la sama klaso da personoj estas ĉiam stranga al mi.
- Akilo: Certe. Ĉu la respondoj estis tiel unuvortaj? Aŭ la respondantoj povis argumenti?
- Testudo: Ili havis la eblon je argumentado, sed malmultaj uzis ĝin. La plejparto tuj foriris post rapida respondo per "jes" aŭ "ne".
- Akilo: Kaj tiuj, kiuj restis paroli, kion diris?
- Testudo: Ili asertis, ke ne estis vera rasismo, sed nur kunvivadaj problemoj, kiuj bedaŭrinde ŝajnigas multajn personojn rasistoj.
- Akilo: Ĉu ili celis la kutimajn problemojn, kiuj estiĝas kiam du malsimilaj kulturoj renkontiĝas?
- Testudo: Ja. Tre praktikaj problemoj, kiuj poste iĝas plej grandaj problemoj rilate al la nespecifa fremdulo.
- Akilo: Mi komprenas: mia vendejo estis ruinigita dufoje de personoj de la lando X kaj mi nun vivas malbone ĉiufoje mi estas fronte al X-landanoj, ĉu ne?
- Testudo: Jes. Sed teorie estas tute malĝusta konduto akuzi ĉiun X-landanon pro la krimoj de malmultaj el ili; praktike oni povas kompreni, kiom vendisto perdas kiam ili estas ŝtelita kaj do, rapide kaj defendeme, akuzas ĉiun. La ekkunvivo de du kulturoj estas tre malfacila afero.
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Tamen, kiam mi rigardis la intervjuojn, mi ĉiam pensis: "kion la intervjuatoj komprenis de la vorto rasismo?"
- Akilo: Kion vi celas?
- Testudo: Pensu pri tio: la intervjuisto uzas la vorton "rasismo" kun specifa signifo; sed, tiu signifo ne estas priskribita kiam li faras sian demandon. Do, kion komprenas la intervjuato? Ĉu eblas miskompreni tiun ĉi vorton?
- Akilo: Ŝajnas al mi tre klara vorto. Kaj la respondo de kelkaj personoj estis tre klara.
- Testudo: Kia respondo?
- Akilo: Kiam ili asertis, ke ne estas vera rasismo, sed estas io, kio devenas de kunvivadaj problemoj.
- Testudo: Do, ili vidis du disaj aferoj: flanke estas la "forta rasismo" kaj aliflanke "malforta rasismo", kiu estas instigita de la kunvivadaj problemoj, ĉu ne?
- Akilo: Jes, precize.
- Testudo: Nu, kiel ni povus difini la "forta rasismo"?
- Akilo: Ĝi plenumiĝas, kiam persono klasas la aliulojn per ilia raso kaj klasas ĉiun rason per kvalitaj niveloj. Do tiu rasisto vidas kelkaj rasoj (kaj ofte nur la sian) kiel superaj, pli bonaj kompare al la aliaj. Kiam poste tiu rasisto atribuas la problemojn de sia lando al iu el la malsuperaj rasoj, tiam estas tre problema situacio, ĉar ĝi faciligas la etnajn purigojn.
- Testudo: Kaj kio pri la "malforta rasismo"?
- Akilo: Malforta rasisto estus tiu, kiu apriore ne klasas rase la aliulojn. Tamen, pro kunvivadaj problemoj li poste komencas rasan klasadon. Kaj eĉ en tiu ĉi situacio estas gravaj problemoj, ĉar se mia klasado ekas pro problemoj, tiam la funkcio de la klasado estas disigi la bonulojn de la malbonulojn; finfine tre infana klasado.
- Testudo: Do, laŭ viaj difinoj, la ĉefa diferenco inter la fortaj kaj la malfortaj rasistoj diferenciĝas per kiam ili komencas la rasan klasadon: la fortaj rasistoj apriore, dume la aliaj poste.
- Akilo: Jes. Tamen mi opinias, ke la malfortaj rasistoj povas perdi ilian rasismon, kiam la kunvivadaj problemoj solviĝis. Anstataŭe, la fortaj rasistoj tute ne perdos iliajn rasajn ideojn. Fakte, la rasa klasado estas por ili principo, sur kiu ili bazas ilian tutan vivon. Male, por la malfortaj rasistoj la rasismo estas nur perioda fenomeno.
- Testudo: Ĉu vi kredas, ke malforta povas iĝi forta kaj male?
- Akilo: Eble kiam la periodo de rasismo de malforta rasisto iĝas longa, pro problemoj rilataj al malbona politiko, tiam oni povas havi fortan rasismon. Krome, pensu pri la geinfanoj de tiaj personoj: tiu ĉi junuloj naskiĝas en medio, kie estas rasismo, kvankam malforta. Do, ili ne vidis iliajn parencojn (ĉefe la gepatroj) antaŭ tiu ĉi periodo da rasismo. Kaj eble ili iĝos apriore rasistaj. Mi profunde pensas, ke la rasismo naskiĝas de la nesciado kaj de apartaj politike malbone administritaj periodoj.
- Testudo: Ĉu vi do atribuas la tutan kulpon al la politiko?
- Akilo: Sendube. Pripensu la fakton, ke la rasismo, kvankam ni malamu ĝin, estas io tre rilata al la homa baza strukturo. La rasismo baziĝas sur la fenomeno de la antaŭjuĝo, kiu estas tre grava kaj necesa mensa ilo por defendi sin.
- Testudo: Argumentu tian interesan aferon!
- Akilo: Laŭ mi, kiam oni juĝas la homajn agojn, oni ĉiam devus konsideri, ke la homo estas besto kun tre grava cerbo; sed ĉiukaze, li estas besto.
- Testudo: Do, la interesa demando estas: ĉu la antaŭjuĝo ekzistas en la bestoj? Kaj, se jese, ĉu ĝi estas necesa parto?
- Akilo: Ekzakte! Mi opinias, ke antaŭjuĝo ne nur ekzistas en la besta mondo, sed ĝi estas eĉ tre necesa parto.
- Testudo: Kial?
- Akilo: La fakto estas, ke besto vivas en medio, kiu povas esti tre malamika. Kaj ĝi preskaŭ ĉiutage riskas la vivon. Do, ĝi devas esti tre atenta pri la eblaj danĝeroj. La plej bona metodo por eviti la danĝerojn estas antaŭvidi ilin. Tamen, la antaŭvido ne povas esti perfekta, ĉar nenio povas precize antaŭvidi la estonton, kaj tiu ĉi neevitebla neperfekteco postulas la ĉeeston de malpreciza taksado je la danĝeroj, kiu taksado siavice baziĝas sur ia klasado.
- Testudo: Interese. Do vi opinias, ke la antaŭjuĝa klasado devenas de la bezono, kiun la bestoj havas koncerne al la ĉiutaga transvivo.
- Akilo: Jese. La bestoj en iliaj medioj havas nek la inteligentecon nek la rimedojn necesajn por rafinitaj klasadoj. Ili devas transvivi kaj ĉio, kio igas ilin maltrankvilaj, estas klasita kiel malbona.
- Testudo: Kaj kio pri la raso?
- Akilo: La raso estas precize grupo da homoj aŭ bestoj, kiuj kunpartigas apartajn karakterizojn je formo kaj aspekto. Entute: la raso ĉefe estas vida klasado.
- Testudo: Kiel devige vida?
- Akilo: Bonega demando. Biologie oni povus demandi: "kiel la klasado ne baziĝas sur iu kemia faktoro kaj nur sur vida?". Bone, mi ne pensas, ke en la besta mondo ĉiu klasado baziĝas sur nuraj vidaj faktoroj, sed sendube pri bestoj kiel la homo kaj pri la homo mem, la vidado estas la ĉefa senso kaj la plej rapida ilo por klasi ion.
- Testudo: Vere. Se mi rekonas katon, mi rekonas ĝin ĉefe pro ĝia formo. Kvankam eĉ la sona klasado estas tre grava.
- Akilo: Sendube. Fakte, en la rasismo la kutima malsimila prononco de la fremdulo estas bazo por multaj mokoj. Sed ĉefe estas vidaj faktoroj. Ĉar en naturo, la vidado permesas klasi sufiĉe bone tre malproksimajn objektojn. Do ĝi iĝis la plej grava fonto da klasadoj.
- Testudo: Do, vi estas asertanta, ke la rasismo estas parto de la besta naturo de la homo kaj sendube de ĉiu besto, kiu devas vivi en malamikema medio. Sed la homo ne nur estas besto, ĝi ankaŭ havas cerbon.
- Akilo: Ekzakte, kaj tiu cerbo permesas al la homoj preteriri tiajn bestajn instinktojn. Tamen ne facilas, ĉar ni homoj estas malpli sendependaj ol tio, kion ni ŝatus agnoski.
- Testudo: Ĉu vi asertas, ke la homoj estas bestaj?
- Akilo: Mi opinias, ke la homoj ne povas disiĝi de sia mem strukturo. Ili nur povas kunvivi kun sia strukturo kaj ekspluati ĝin. Forigi aŭ forgesi la homan esencan rasismon estus kiel forigi aŭ forgesi la homajn emociojn: oni povas agnoski, ke la homaj emocioj produktas multajn problemojn en la socio, sed ni volas mastrumi la malbonajn efikojn de la emocioj, ne komplete forigi ilin.
- Testudo: Jes, sed la emocioj ne enhavas la nurajn malbonajn konsekvencojn. La emocioj estas esenca parto de nia vivo kaj ili produktas la plejparton de la bonaj homaj kondutoj. Ĉu ni povus aserti la samon pri la rasismo?
- Akilo: Ne, sed io simila. La rasismo, kiel ni vidis antaŭe, baziĝas sur la antaŭjuĝo. Kaj la antaŭjuĝo estas sistemo por defendi sin de eblaj danĝeroj. Pro nia besta parto, nia antaŭjuĝo ofte baziĝas sur nia okuloj. Sed, ni havas menson, kiu kaptas eĉ aliajn aferojn pri la mondo. Ekzemple apriore kapabli kompreni la eblajn amikojn kaj la eblajn malamikojn estas tre grava eco. Tiaj ne vidaj taksadoj baziĝas sur ia apriora klasado.
- Testudo: Tial, laŭ vi la antaŭjuĝo estas la produkto de du fenomenoj: la natura komprenemo kaj la uzado de la kompreno por antaŭvidi la fenomenojn. Flanke, la homa komprenemo emas kapti kaj interrelatigi la tutajn ecojn de io ajn; aliflanke, la bezono de antaŭvido de la fenomenoj igas la homojn kiel la bestoj uzi tiun komprenon de io ajn por taksi ĝian estontan konduton; se la kompreno de io ajn portas al malfavoraj antaŭvidoj, tiam tiu "io" estas klasita kiel malbona kaj danĝera, ĉu ne?
- Akilo: Precize. Ekzemple, se mi neniam vidis elefanton kaj la unuafojon mi vidas ĝin, ĝi perforte frapas min, sendube mia komprenado pri ĝi estos limigita (ĉar mi vidis ĝin unufoje), sed mia natura defendema konduto igos min tre malfidema pri la elefantoj, la tutaj elefantoj.
- Testudo: Ja! Kaj la komprenado de ĝi baziĝas sur kaj vidaj kaj kondutaj aspektoj: elefanto havas apartan formon kaj mi rilatigas tiun formon kun la danĝera frapo, kiun mi ricevis.
- Akilo: Poste, tiuj du aspektoj estos interrilatigitaj en mia menso: ĉiufoje mi vidos tian apartan elefantan formon, mi repensos pri la danĝera frapo kaj mia konduto iĝos malfidema.
- Testudo: Kaj eble eĉ male: kiam mi pensos pri io danĝera, mi ekpensos pri la frapinta elefanto.
- Akilo: Kial ne? Ĝi verŝajnas.
- Testudo: Ni komencis nian esploradon pro la intervjuojn, kiujn mi sekvis. La demando estis: kiam la intervjuanto uzas la vorton "rasismo", ĉu la intervjuatoj komprenas la saman koncepton, kiun celis li?
- Akilo: Miaopinie, povas okazi, ke estas miskompreno. Fakte, kiel vi diris al mi, kelka persono plue priskribis sian ideon, disigante la du kondutojn, kiujn ni nomis malforta kaj forta rasismoj.
- Testudo: Ja. Sed, ĉu vere tiu ĉi diferenco ekzistas?
- Akilo: Kial ne? Ni jam parolis pri tio, ĉu ne?
- Testudo: Jes, sed precize pro via klarigo, mi, eĉ pli multe ol antaŭe, vidas preskaŭ la saman fenomenon.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Nu, vi kondukis min al la fakto, laŭ kiu la rasismo estas konsekvenco de la natura bezono de la homo je eviti danĝerojn per la antaŭvido de ili. Komence, ni asertis, ke la nura diferenco inter malforta kaj forta rasismoj estas, ke la forta rasisto konsideras apriore la fremdulon danĝera.
- Akilo: Ekzakte. En la ekzemplo de la elefanto, la forta rasisto ne bezonus esti frapita de la elefanto por konsidere ĝin danĝera. Ĝi apriore konsideras ĉiun elefanton danĝeran. Dume, la malforta rasisto konsideras ĝin danĝera pro reala fakto. Tiu ĉi estas granda diferenco inter la du specoj da rasistoj kaj ŝajnas al mi tute klara kaj konsentebla.
- Testudo: Mi komprenis vian argumenton, tamen mi ankoraŭ havas dubon pri tiu ĉi disigo, alivorte pri tiu ĉi klasado. Ŝajnas al mi, ke precize kiel la rasa klasado baziĝas sur la nura aspekto de la personoj, eĉ tiu disigo inter la malfortaj kaj la fortaj rasistoj estas nur ŝajna.
- Akilo: Kiel ĝi povus esti ŝajna?
- Testudo: Kiel ĉiam, kara Akilo, nia fina celo estas atingi veron, ĉu ne?
- Akilo: Nepre.
- Testudo: Do, tiu ĉi principo, ofte tre malfacile kaj lacige plenumebla, trudas apartan konduton al ni. Fakte, ni bezonas dialogi, nome interparoli rispekteme kaj logike. Tiu ĉi bezono preteriras la specifan temon, kiun niaj dialogoj pritraktas. Se ni ne konsiderus tiun principon same grava, tiam ni eĉ pli malfacile povus interkompreniĝi. Fakte, tiu ĉi principo malpliigas la gravecon de nia personeco, de nia nivelo, de nia socia klaso, por finfine levi la scion kiel unuopa celo de nia interparolado. Ĉu vi konsentas?
- Akilo: Kiel ne?
- Testudo: Estas alia principo, pri kiu ni devas konsenti.
- Akilo: Kia?
- Testudo: La ideoj apartenas al neniu.
- Akilo: Kio?
- Testudo: Ĉiu povas movi sian menson per la senfina spaco de la ideoj kaj de la konceptoj. Tiu klarigus, kial kelkaj elpensoj montriĝis samtempe en diversaj mensoj, kaj science tiu ĉi okazaĵo estas simbolita per duobla aŭ triobla nomo el la nomoj de la elpensintoj por nomigi la elpensiton.
- Akilo: Kaj kiel ni bezonas tiun ĉi principo?
- Testudo: Tiel, ke ni ne perceptu la proprecon de io, kio reale ne apartenas al ni.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar se ni ne konsideras ion apartenanta al ni, ni ne ofendiĝas kiam tiu ideo montriĝas ne taŭga por priskribi la realo. Do, ni ne diras "mia ideo", "via ideo", "lia ideo". Ni devas paroli sen tiuj a-vortoj, kaj paroli kiel estas la realo: la ideoj ne apartenas al ni.
- Akilo: Bone. Mi konsentas.
- Testudo: Ni reiru al la kerna temo.
- Akilo: Nepre. Vi asertis, ke laŭ vi la disigo inter malfortaj kaj fortaj rasistoj estas ŝajna, ĉu ne?
- Testudo: Ne "laŭ mi". Ekzistas alia interpreto. Laŭ tiu ĉi interpreto la disigo estas ŝajna.
- Akilo: Kial ŝajna?
- Testudo: La dubo koncentriĝas pri la jena rimarko: ekde la komenco, ni asertis, ke la forta rasisto apriore klasas ĉion; alivorte, sen rekta spertado. Kaj tiu ĉi fakto diferencigas lin de la malforta rasisto, kiu anstataŭe bazas sian rasismon sur la sperto pro nia natura emo al la antaŭjuĝo.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Do, ni ĉiam agnoskis la staton de la forta rasisto sen temi la kialon de sia stato. Alivorte: kial forta rasisto estas forta?
- Akilo: Mi komprenas vian dubon.
- Testudo: Denove alivorte: ĉu forta rasisto naskiĝas aŭ iĝas tiele? Miaopinie estus respondenda demando.
- Akilo: Kial?
- Testudo: Ĉar mi opinias, ke se ni komprenus, kiel naskiĝas la forta antaŭjuĝo, ni povus eviti ĝin.
- Akilo: Pri via demando, mi tute ne kredas, ke ekzistas iu antaŭnaskiĝa faktoro, kiu instigas la fortecon de rasisto. Laŭ mi ĝi estas io, kio evoluiĝas poste, dum la vivo. Kaj sendube dum la junaĝo.
- Testudo: Vi antaŭe asertis, ke la fortaj rasistoj eble naskiĝas en malbonaj medioj pro la kuniĝo de nesciado kaj kunvivadaj problemoj de diversaj kulturoj.
- Akilo: Certe. Sendube estas pli facila evoluigi kontraŭemon al rasaj klasadoj, kiam la propra kulturo ne havas problemojn de kunvivado kun la aliaj. Tamen, ankaŭ veras, ke tiu kontraŭemo neniam estas testita.
- Testudo: Do, la fortaj rasistoj estas eĉ pli malbonŝancaj ol la aliaj, ĉar, laŭ via komprenado, ilia malbona "forteco" dependas de la malbona medio, kie ili naskiĝis.
- Akilo: Certe.
- Testudo: Do, kiam ni diras "fortaj rasistoj", ni celas danĝerajn kaj tre malbonŝancajn personojn.
- Akilo: Jes.
- Testudo: Kaj kio pri la malfortaj rasistoj? Ĉu ankaŭ ili iĝas danĝeraj?
- Akilo: Mi ne kredas tion. Fakte, se dum via tuta vivo vi kondutis neperforte, tiam, kvankam vi ekvivas grandajn kunvivadajn problemojn, vi neniam iĝos perforta.
- Testudo: Kaj kio pri la gefiloj de tiuj malfortaj rasistoj? Ĉu ili povas iĝi perfortaj?
- Akilo: Eble... certe estas pli ebla, ke la junuloj iĝu perfortaj.
- Testudo: Do, jen la kreiĝo de "mezfortaj rasistoj"?
- Akilo: Nu... mi ne scias. Sendube pli malbonaj ol iliaj gepatroj.
- Testudo: Do, la malfortaj rasistoj riskas formi pli danĝerajn rasistojn ol si mem. Ĉu tio ĉi egalas al aserti: "la malfortaj rasistoj estas nerekte danĝeraj kiel la mezfortaj?".
- Akilo: Mi komprenis vian vidpunkton. Se ni vidas la kialon de la mezfortaj rasistoj en la malfortaj, tiam parto de la kulpo estas atribuebla al la malfortaj. Do, kvankam nerekte, finfine eĉ ili estas danĝeraj.
- Testudo: Precize. Ĉu vi nun komprenas, kial mi ne klare vidas la diferencon inter la malfortaj kaj la fortaj rasistoj?
- Akilo: Jes.
- Testudo: Konsidere kiel formiĝas la malfortaj rasistoj, tiam ni devus atenti: tio povas okazi al iu ajn el ni.
- Akilo: Kaj kun niaj gefiloj, ni sendube devas ĉiam emfazi la egalecon de ĉiu ŝajna aparta raso, tiel ke ili ne povus malpliboniĝi kompare al ni mem.
- Testudo: Nepre!

bildo de Sandro Pollastrini


povigita de