Ensaluto

Pri mia iloj por registri. Ĉapitro 1.

Mi ŝatus skribi iom, pri miaj iloj por registgri.

Por ne fari grandegan artikolon, mi parolos unue pri la muzikiloj.

1. Gitaroj. Mi uzas 2 malsamajn gitarojn, ambaŭ tre malnovaj. Elektran gitaron kaj hispanan gitaron.

Jen mia elektra gitaro: Washburn KC20V (aĉetita en 1992).

https://www.google.es/search?q=washburn+kc20v&client=ubuntu&hs=IBr&chann...

Jen la hispana gitaro: Alhambra 3F (aĉetita en 1986, se mi ne mismemoras).

https://www.google.es/search?q=washburn+kc20v&client=ubuntu&hs=IBr&chann...

2. Baso (Aŭ basgitaro). Amiko donis ĝin al mi. Mi ne scias, kiam oni aĉetis, nek la ekzaktan modelon. Danke al ĝi,la kvalito de la registroj plialtigis. Antaŭe, mi uzis mian gitaron, kaj poste malaltigis la sonon unu okton (https://eo.wikipedia.org/wiki/Okto)

3. Ukelelo Lanikai LU-2 1 T. Aĉetita en 2010.

https://www.google.es/search?q=lanikai+lu+21+t&client=ubuntu&hs=KdW&chan...

4. Aliaj. Mi ne kapablas ludi aliajn muzikilojn, do, mi uzas sintezajn muzikiloj, ĉefe calf fluidsynth (http://calf-studio-gear.org/), kiu uzas .sf2 arĥivojn (https://en.wikipedia.org/wiki/SoundFont - en la angla), sur ubuntu. Mi kontrolas tio per midi el ardour (https://ardour.org/, sed mi parolos pri ĝi en alia ĉapitro).

Kaj fine, ne plu. En aliaj ĉapitroj mi parolos pri la softvaro, hardvaro, mikrofonilo...
 

bildo de Pablo

Komentoj

bildo de Pablo

Kompreneble, ne ĉiujn muzikilojn mi uzas por ĉiuj kantoj.

bildo de Pablo

Se ankaŭ la voĉo estas muzikilo, estas preskaŭ ĉiam mi, tiu kiu kantas, kaj havas ankaŭ la helpon de miaj gefiloj, por mallongaj partoj, ĉar ili ne bone parolas esperanton, kaj registri geinfanojn estas ege teda afero.

 

Ankaŭ la voĉo de la araneo (https://youtu.be/x5Ie9aLtSV4?t=1m38s) estas mia.

 

 


povigita de