Ensaluto

Pri morthelpo

En la nazia Germanio la esprimo eŭtanazio estis misuzita por murdi homojn kies vivojn la nazioj taksis senvaloraj. Tial mi preferas uzi la esprimon „morthelpo“. Nepre temas pri la decido de la homo kiu volas morti, ne pri la takso de aliaj homoj pri tiu homo.

Krome mi uzas la vorton „li“ en neŭtrala signifo (anstataŭ daŭre skribi li/ŝi).

 

Du eblaj (ekzemplaj) situacioj

 

  1. Povus okazi ke pro akcidento aŭ malsano via cerbo difektiĝas. Ke vi ne plu estas vi mem. Ke vi ne plu memoras la homojn kiujn vi amis kaj kiuj daŭre amas vin. Ke vi daŭre forgesas ĉion, do ankaŭ ne povas relerni scipovojn kaj ne rekonatiĝi kun antaŭe konataj homoj. Vi eble timas, vi eble sentas vin sola, malgraŭ aliaj homoj ĉirkaŭ vi. Vi ne plu povas ĝoji. Eble vi perceptas tiun situacion kiel neeltenebla kaj vi tion montras per kriado, koleriĝo, eble eĉ per atakoj de la al vi ne konataj homoj (povus esti viaj familianoj). Por trankviligi vin oni donas al vi medikamentojn. Poste vi simple atendas, apatia, indiferenta. Via korpo ankoraŭ sufiĉe bone funkcias, kaj se vi estas sufiĉe juna, povas esti tute bona ebla, ke vi en tiu stato ankoraŭ vivas multajn jarojn.

    Ĉu vi tion volus? Aŭ ĉu vi, se vi povus decidi tion jam nun por la persono kiu vi eble iam estus, sed ne volas esti, elektus libervolan morton - decido, kiun vi post la cerbodifektiĝo ne plu kapablus fari kaj pri kies plenumon vi do bezonus helpon de alia persono?

 

  1. Povus okazi ke pro akcidento, malsano aŭ simple pro maljuniĝo via korpo iam ne plu funkcias kiel antaŭe. Ĉar via cerbo ankoraŭ bone funkcias, vi devas observi kiel vi iom post iom ne plu povas fari kio antaŭe estas memkomprenebla al vi. Se vi sentas doloron oni povas helpi al vi per medikamentoj. Sed pri la perdo de vivkvalito (ekzemple se vi povas fari nenion mem, kaj kuŝas la tutan tempon nur en lito, vivtenata de maŝinoj, flegata de aliaj homoj. Vi sentas vin embarasita. Vi scias ke via situacio ne plu povas pliboniĝi, nur daŭre malpliboniĝi. Vi neniam denove povas fari la aferojn kiuj iam interesis vin.

  2. Se vi ne estas religia kaj vi ne kredas je dio nek pri vivo aŭ alia pluekzisto post la morto vi ne bezonas timi la morton. Vi do havas la konscian elekton inter trista vivo aŭ neŭtrala nepluekzistado. Eble en tiu situacio vi dezirus mortigi vin. Sed pro via neplufunkcianta korpo vi ne kapablus fari tion. Vi bezonus helpon. Se iu pro kompato pretus helpi vin pri tio, ĉu tiu helpanto poste devus esti punata (kiel murdisto)?

 

 

En la unua ekzemplo nepre bezonatus aktiva morthelpo. En la dua ekzemplo sufiĉus pasiva morthelpo (malŝalti la maŝinojn kiuj vivtenas la homon), sed tio signifus ke la homo devus morti eble pro manka akvo aŭ pro sufoko aŭ iu alia afero kiu ĉiuokaze ne estas imagebla kiel agrabla situcio. Por ke li tion ne sentus oni ankaŭ povus doni medikamentojn, sed tamen tio laŭ mi ne estas la plej digna maniero por morti. Pli digna maniero ankaŭ en tiu ekzemplo estus doni medikamenton per kiu oni ekdormas kaj poste ne plu vekiĝas. Do, aktiva morthelpo aŭ helpo al sinmortigo.

Dum pasiva morthelpo kaj ankaŭ helpo pri sinmortigo nuntempe estas laŭleĝaj (restas sen punoj) en Germanio, aktiva morthelpo estas konsiderata kaj pritraktata kiel krimo (murdo se mankas la peto de la paciento, aŭ mortigo pro peto de la „viktimo“).

 

Mi provas nun kolekti argumentojn kaj kontraŭargumentojn pri aktiva morthelpo. Mi jam trovis diversajn tiajn kolektojn kaj komencos per transpreno de argumentoj kiujn kolektis kontraŭantoj de aktiva morthelpo. Ili faris tion tiel, ke ili unue menciis la argumentojn por aktiva morthelpo por poste prezenti la kontraŭargumentojn. Tion mi kopias kaj poste aldonas miajn komentojn . (http://www.cdl-rlp.de/Unsere_Arbeit/Sterbehilfe/Pro-und-Contra.html). Se vi havas pliajn argumentojn por aŭ kontraŭ morthelpo, bonvolu komenti poste.

 

1. „Kompato kun malsanega paciento postulas la oferton de aktiva morthelpo“

Argumento: La kompato kun malsanega homo, kiu volas morti, sed kiu aŭ ne volas aŭ ne povas sinmortigi, postulas ke la socio anstataŭ li plenumas tiun mortdeziron. Tial tio ne estas krimo sed graca ago pro kompato.

 

Kontraŭargumento: Kompato estas subjektiva sento kaj pro tio ĝi povas en rilato al aliaj homoj konduki al mistaksoj kaj pro tio al misaj decidoj. Eĉ proksimaj parencoj ofte ne ĝuste povas pritaksi la situacion de malsanulo kaj ilia kompato povas konduki al trotakso de spontanee esprimita mortdeziro, kiu eble jam la venontan tagon estus kontraŭdirita. Do kiu vere amas homon, lasu sin malpli konduki de propra kompato, sed serĉu vojon kiu ebligas al la malsanulo sperti la lastan tempon de sia vivo en digno. La palliativmedicino (mort'akompan'medicino) ofertas tiajn vojojn en ekzemplodona maniero.

 

Komento: La kontraŭargumento ne validas, se la malsanulo jam antaŭ sia malsano parolis pri tio kion li deziras en tiaj situacioj, kaj plurfoje dum longa tempodaŭro ĉiam esprimis ke li preferas rapide morti se tio okazas al li. Kaj se li poste ankaŭ dum sia malsano ripetadas tiun deziron, oni devas esti tre senkompata homo se oni tamen devigas la malsanulon pluvivi. Ne eblas digna devigo de vivo al iu kiu volegas morti.

 

2. "Aktiva morthelpo nur malplilongigu longdaŭran kaj suferigan mortproceson“

Argumento: aktiva morthelpo ofte estas la nura eblo por fini animajn suferojn kaj korpajn turmentojn. Ĉar ĉe la fino de tia turmenta mortado ankaŭ estas la morto, la malplilongigo de la suferado per aktiva morthelpo estas akceptebla.

 

Kontraŭargumento: La realo de turmenta morto bonŝance apartenas al la pasinteco. La hodiaŭa palliativmedicino (mort'akompan'medicino) ebligas preskaŭ ĉiam tre bonan pritrakton de doloro, dum kiu la paciento kutime restas plenkonscie kaj ĝis mallonge antaŭ la morto havas akcepteblan vivkvaliton. Kiu hodiaŭ ankoraŭ uzas la hororbildon de longdaŭra kaj dolorplena morto tial aŭ ne konas modernan palliativmedicinon ((mort'akompan'medicinon) aŭ kulpas pri neserioza argumentado.

 

Komento: jam en la kontraŭargumento estas skribite ke oni nur preskaŭ ĉiam sukcesas pri bona pritraktado de la doloro. Kio do pri la okazoj en kiuj oni ne kontentige povas helpi kontraŭ la doloro?

Kiu decidas pri akceptebla vivkvalito? Ĉu tio ne estu la decido de la paciento mem? Do se la paciento mem konsideras sian vivkvaliton ne akceptebla, li pravas kaj neniu alia rajtu diri ke li malpravas.

 

3. "Laŭleĝigo de la aktiva morthelpo ŝparus gravajn kotizojn en la sansistemo"

Argumento: Dum siaj lastaj vivjaroj homo kaŭzas pli da sankostoj ol en sia tuta antaŭa vivo. Almenaŭ parton de tiu mono oni povus pli bone uzi por aliaj pacientoj se oni celate finas la vivon de pacientoj kun nekuraceblaj malsanoj.

 

Kontraŭargumento: Digna plilongigo de vivo ĉiam postulas pli ol rapida morto – sed ĉu pro tio homo rajtas esti mortigita pro monkialoj? Ne, ĉar la homdigno ĝenerale malpermesas ke la vivrajto de iu homo estas taksata laŭ lia valoro por la socio. De aktiva morthelpo pro financaj kialoj al eŭtanazio kiel ĝi estis realigita dum al tria regno estus nur eta paŝo.

 

Komento: Fi, kia naŭza kaj abomena ŝajnargumento (precipe la komparo al eŭtanazio sub la nazioj). En la diskuto pri aktiva morthelpo la partio kiu subtenas ĝin, havas la ĉefan argumenton ke ĉiu homo mem decidu. Do neniu havu la rajton devigi iun pri tio, ankaŭ ne pro financaj kialoj.

Krom tio mi neniam aŭdis tiun argumenton (pri mono) de subtenantoj de la aktiva morthelpo. Ŝajnas al mi tre klara ekzemplo de pajlopupo kiun la kontraŭantoj de aktiva morthelpo trompe forbrulas.

Cetere la financa argumento povus esti ankaŭ uzata kontraŭ la kontraŭantoj de aktiva morthelpo, se ili estas inter tiuj kiuj povas gajni monon per vivteno de homoj. Tio estus fia, se temas pri homo kiu volas morti.

 

4. "La homo havas la rajton fini sian vivon kiam ajn li tion volas"

Argumento: La libereco de unuopulo ankaŭ inkludas la rajton libere decidi pri sia propra vivo. Tio inkludas la decidon per sinmortigo fini sian vivon.

 

Kontraŭargumento: La aktiva morthelpo ne estas decido de unuopulo, ĉar ĝi havas la antaŭkondiĉon ke alia persono faras la mortigon kaj havas la atendon ke la socio toleras aŭ eĉ subtenas tion. Tial oni ne povas aserti ke temas pri propra libereco, se oni postulas aktivan morthelpon. Ĉar tiu libereco finiĝas tie, kie ĝi devigas aliulojn al agoj, kiujn ili pro moralaj kialoj kontraŭas.

 

Komento: Veras ke oni neniun devigu pri aktiva morthelpo. Sed certe ekzistas sufiĉe kompatemaj homoj kiuj pretas plenumi tiun lastan deziron de mortanta homo. Do kial malpermesi tion al tiuj kiuj volas morti kaj al tiuj kiuj pretas helpi?

 

5. "La laŭleĝigo de la morthelpo estas la deziro de la popolo en Germanio“

Argumento: En enketoj regule klara plimulto estas por enkonduko de aktiva morthelpo en Germanio (74% por morthelpo, 20% kontraŭ morthelpo, Forsa 2005)

 

Kontraŭargumento: La rezulto de enketoj forte dependas de la demandoj. En enketoj, kiuj klare estas por morthelpoj, oni ne montris la alternativojn al morthelpo. Ĉe demandoj kiel „Ĉu vi estas por aktiva morthelpo aŭ ĉu vi volas plimildigi suferadon per palliativmedicino (mort'akompan'medicino) kaj mortakompanservoj?“ kontraŭe klara plimulto estas kontraŭ aktiva morthelpo (35% por morthelpo, 56% kontraŭ morthelpo, Emnid 2005).

Tiel enketoj estas malbona rekomendilo en tiu centra demando pri vivprotekto.

 

Komento : jes, enketoj ne tiom gravu. Se unu homo deziras morti pro bonaj kialoj, kaj alia homo pretas helpi al li pri tio pro bonaj kialoj, ankaŭ 80 milionoj kontraŭantoj ne havu la rajton malpermesi tion.

 

6. "En Germanio ne estu devo al vivo"

Argumento: Kiu kontraŭas la aktivan morthelpon devigas mortmalsanan homojn daŭrigi sian vivon sub torturoj. Pri tio la socio ne havas la rajton.

 

Kontraŭargumento: La malpermeso de aktiva morthelpo ne inkludas devon al vivo. Tiu malpermeso nur temas pri tio, ke neniu senkulpulo rajtas esti mortigita en Germanio. La polemika argumento de la vivdevigo kaŝas la originan deziron de la koncernato al sendolora, akceptata kaj digna morto. Pri tio nur helpas palliativmedicino (mort'akompan'medicino) kaj mortakompanmovado, la permeso de aktiva morthelpo aliflanke estus kapitulacio de la homa socio.

 

Komento: Bedaŭrinde la kontraŭantoj de aktiva morthelpo daŭre ignoras la fakton ke neniu alia homo krom tiu kiu volas morti, povas kaj rajtas decidi kio estas suferado, kio estas akceptebla, kaj kio estas digna. Trudi al iu kiu volas nenion krom fini sian vivon mortakompanajn medicinon kaj flegistojn estas malmorala.

 

7. "Nur laŭleĝigo de la morthelpo kreas klaran juran kadron."

Argumento: Per laŭleĝigo de la morthelpo estos kreita klara jura kadro, kiu malhelpos misuzon de la aktiva morthelpo.

 

Kontraŭargumento: La sperto en Nederlando bedaŭrinde montras, ke tie signifa nombro de homoj estis mortigitaj, kies klara volo pri tio ne estis trovebla. La malfido en kontrolita funkcio pri tio estas nuntempe tiom granda, ke kelkaj nederlandanoj kunportas „Credo Card“ kun la rimarko „Maak mij niet dood, Doktor“, por ke ili ne akcidente estu eŭtanaziitaj. Krome la laŭleĝigo de morthelpo malplialtigas la respekton al la vivo kaj rapide laŭtiĝus la postulo, ke ankaŭ la malmultaj limoj, kiujn tia leĝo difinus, estu forigitaj.

 

Komento: ĉiu havu la rajton mem decidi. Do jes, ĉiu konscie decidu dum li ankoraŭ kapablas pri tio, ĉu li volas morthelpon aŭ ne. Kaj se oni klare decidis kaj informis familianojn, kuracistojn, eble ankaŭ juriston pri tio kaj voĉe kaj skribforme, oni ne devas timi ke oni devas suferi kontraŭvole, nek ke oni estas liberigita de suferado kontraŭvole.

 

 

Aldona komento: enkadre de la argumento de vivprotekto kaj ke malsana homo povus esti influitaj de aliaj personoj, kiuj eble profitas de lia morto, la kontraŭantoj de la morthelpo dekomence volas malebligi propran decidon. Ili do malrespektas ke kelkaj homoj propravole kaj klarmense mem decidas ke ili preferas rapidan morton anstataŭ longan atendon ĝis la fino. Tio estas misuzo en la nomo de la provo pri malhelpo de misuzo.

 

 

 

 

 

Morto afabla

dum ekstere griz-varmas

sidas sur lito

 

 

 

 

 

 

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Sunjo

La dua parto temas pri la aktuala minaco ke la germana registaro volas kontraŭleĝigi la helpon al sinmortigo. Ĝis nun estas tiel, ke sinmortigo aŭ la provo pri tio ne estas puneblaj krimoj. Tial ankaŭ helpo pri tio ne povas esti puneblaj krimoj.

 

Sekvas kelkaj opinioj/argumentoj de la ligo „Mia fino estas mia/apartenas al mi“ kontraŭ la malpermeso de helpo pri sinmortigo en Germanio (http://www.mein-ende-gehoert-mir.de/leitsaetze/ ) kiujn mi subtenas.

 

1.

La helpo al sinmortigo estas en Germanio sen puno (aŭ ne krimo), se la decido pri sinmortigo okazas liberrespondece. Kiu helpas pri sinmortigo, se la decido estas kaŭzita de malsano, laŭ aktuala leĝa situacio puneblas pro mortigo.

 

2.

Ne estas bezono ŝanĝi ĉi tiun leĝan situacion.

 

3.

Iu kiu volas sin mortigi, dum li ne kapablas juĝi, ne bezonas helpon pri sinmortigo sed pritrakton de kuracisto. Palliativmedicino (mort'akompan'medicino) kaj mortakompana flegado daŭre devas esti instruitaj/lernitaj kaj plivastigitaj, por ke ili povu esti utiligitaj de ĉiuj pacientoj kiuj bezonas tion.

 

4.

Sed ekzistas pacientoj por kiuj palliativmedicino (mort'akompan'medicino) kaj mortakompana flegado ne estas opcioj, aŭ ĉar tio ne ŝangus la iron de la malsano kaj la tiurilatajn malutilaĵojn aŭ ĉar la paciento rifuzas tiujn ofertojn.

 

5.

La homoj devas havi la rajton pri la konfido ke la laŭleĝa pasiva kaj nedirekta morthelpo laŭ ilia esprimita aŭ supozita volo aŭ laŭ la pacientodekreto estas praktikata ĉie. Ne devas okazi ke homoj sinmortigas, ĉar ili hodiaŭ daŭre devas timi ke je la fino de ilia vivo ilia suferado kontraŭ ilia volo estas artefaritaj plilongigita.

 

6.

Juĝkapablaj plenkreskuloj do estontece ricevu sufiĉan subtenon pri memdecida vivofino. Antaŭkondiĉo ĉiam devas esti ke la sinmortigvolanto malgraŭ la scio pri palliativmedicino (mort'akompan'medicino) kaj mortakompana flegado opinias ke lia vivo ne plu estas eltenebla aŭ ne plu vivinda.

 

7.

La rajton pri la pritakso de la valoro de la vivo ankaŭ estonte havu neniu krom la koncernata homo mem! Tion ordonas artikolo 1 kaj 2 de la germana konstitucio (leĝo pri fundamendaĵoj).

 

8.

Estas tial bonveniginda ke multaj federacilandaj kuracistĉambroj ne transprenis la proponon de la federacia kuracistĉambro pri strikta malpermeso de helpo al sinmortigo.

 

9.

La rajto de kuracistoj, laŭ propra konscienco kaj laŭ ilia kuracista etiko helpi al sinmortigvolantoj estas sub la protekto de la konstitucio kaj ne rajtas esti limigitaj. Tamen ili memkompreneble ne estas devigitaj pri tiu helpo.

 

10.

 

La respekto al la homa digno postulas, ke en la ĉi tie nomitaj ekzemploj de memrespondecaj sinmortigoj la homoj en siaj profundaj mizeroj ne aldone perdas sian memdecidrajton kaj ne estas pelataj al sinmortigoj kruelaj aŭ eble eĉ danĝeraj por aliaj homoj.


povigita de