Ensaluto

Pri politika ĝusteco en libroj por infanoj (en Germanio)

Mi celas politikan ĝustecon en la senco, ke oni ne plu uzu vortojn kiuj de priparolataj personoj estas perceptataj diskriminaciaj, ekzemple rasisme, seksisme, ktp.

Mi ne celas pretekston de politika ĝusteco, kiu estas misuzata por kaŝi per belaj vortoj la (malagrablan) veron.

 

En Germanio kelkaj eldonejoj decidis ŝanĝi kelkajn librojn por infanoj por adapti ilin al la nuntempa politika ĝusteco. Do en novaj eldonoj oni ne plu ricevos la originalajn librojn. Kvankam se temas pri tradukoj, tiuj adaptoj eble eĉ estas pli proksima al la originalo ol la antaŭa traduko. Parte temas nur pri unuopaj vortoj, parte temas pri ŝanĝoj eĉ de karakteroj kaj roloj de la figuroj.

 

Libroj por infanoj ludas apartan rolon, ĉar ju pli frue infano ion malĝuste lernas, des pli malfacile estas iam poste korekti tion. Kio estas ĝusta aŭ malĝusta kompreneble tre dependas de la vidpunkto. Ekzemple tre religiaj gepatroj ja nepre instruas sian kredon al siaj infanoj. Kaj ankaŭ en la diversaj politikaj sistemoj iuj respondeculoj zorgas pri tio ke la infanlibroj jam preparas ke la juna homo poste pli facile akceptas tiun politikan sistemon.

 

Kelkaj ekzemploj

Pipi Ŝtrumpolonga : „negroreĝo“ oni ŝanĝis tion al „reĝo de Takatukalando“ aŭ „Sudpacifika reĝo“

Traduko el la germana (mi ne konas la esperantlingvan tekston):

Pipi: „Kiel vi povas entute postuli, ke granda infano kun anĝelo kiel patrino kaj negroreĝo kiel patro ĉiam diru la veron? Cetere mi volas informi vin, ke en Nikaragvo ekzistas neniu homo, kiu diras la veron. Ili mensogas la tutan tagon.“

 

La malgranda sorĉistino: la germana vorto „wichsen“ havis en kunteksto kun ŝuoj la signifon de „purigi“ aŭ „poluri“ kaj la vorto „durchwichsen“ en kunteksto kun infano havis la signifon de „punbati“. Tiuj du signifoj preskaŭ tute malaperis. Hodiaŭ „wichsen“ havas la signifon de „masturbi“ kaj „durchwichsen“ havas la signifon de „trafiki“ (en la seksa signifo). Oni do decidis anstataŭigi la vorton „durchwichsen“ en la kunteksto kun infano per „verhauen“ (punbati) por eviti la impreson ke temas pri seksa misuzo de infano.

 

Enid Blyton: oni kritikis ŝiajn librojn ĉar ili enhavis tro da kliŝoj, rasismon kaj seksismon. Tial ankaŭ ŝi iĝis „viktimo“ pri ŝanĝitaj libroj. Tio okazis pri la anglaj kaj pri la germanaj (tradukoj) eldonoj, kaj eble ankaŭ en aliaj lingvoj (en la esperantlingva vikipedio-artikolo oni bedaŭrinde ne trovas la kritikon pri ŝi).

 

Argumentoj kontraŭ ŝanĝoj

  • per ŝanĝoj de vortoj oni ne forigas la problemon, sed nur kaŝas ĝin

  • anstataŭ ŝanĝi la vortojn oni lasu sed klarigu ilin (kaj la kuntekston kaj kiel la situacio ŝanĝiĝis kaj kial oni nuntempe uzas aliajn vortojn)

  • oni ne subtaksu la inteligentecon de infanoj, nek trotaksu ilian kredemon. Ili sen mense damaĝiĝi ankaŭ legas pri drakoj kaj vampiroj

  • se signifoj de neŭtralaj vortoj povas ŝanĝiĝi al diskriminacio, oni eble povas ankaŭ inversigi tion. Kaj se infano sen antaŭjuĝoj uzas iun politike neĝustan vorton tute neŭtrale, ĝi eble povus poste denove neŭtraliĝi

  • la rakontoj en la infanlibroj parte priskribas la realon kiel ĝi estis en la pasinteco. Per ŝanĝoj oni donus malĝustan impreson, eble eĉ falsus la historion

  • ankaŭ mi legis dum mia infaneco librojn kiujn oni hodiaŭ konsideras rasisme. Ĉu mi pro tio iĝis rasisto? Ne!“

  • en libera socio oni rajtu pensi kaj paroli rasisme, seksisme, ktp. - Forigo de tiaj esprimoj estas cenzuro

  • politika ĝusteco daŭre ŝanĝiĝas. Oni do tre ofte devus ŝangi librojn

 

 

Argumentoj por ŝanĝoj

  • eĉ se la origina signifo de iu vorto estis tute neŭtrala, signfoj povas ŝanĝiĝi, kaj tiam ankaŭ la vorto estas ŝanĝinda – tio restarigus la neŭtralan signifon

  • per uzo de politike malĝustaj vortoj en libroj por infanoj oni konstruas la fundamenton por antaŭjuĝoj (kvankam multe dependas ankaŭ de la cetera edukado, do ne ĉiu infano kiu legas politike neĝustajn vortojn poste ekhavos politike malĝustajn ideojn)

  • al infano kiu ne konas la antaŭan version la ŝanĝo tute ne gravas

 

 

 

 

 

Mi opinias ke en libroj por infanoj ŝanĝoj de unuopaj vortoj kiuj ne ŝanĝas la rakonton estas ĉiuokaze akceptebla, kaj se tio plilongigas la aktualecon de legindaj libroj, eĉ dezirindaj. Sed se temas pri ŝanĝoj kiuj ŝanĝas la enhavon de la rakonto, oni eble simple akceptu ke la libro ne plu estas sufiĉe aktuala kaj pro tio ne plu taŭga por junaj infanoj. Oni lasu ilin neŝanĝitaj kiel dokumentoj de antaŭaj malnovaj pensmanieroj, kiujn oni povas legi kiam oni estas pli aĝa kaj interesiĝas pri la evoluiĝo de moralo, etiko kaj lingvouzo. Alia ideo estas, ke oni havu rekomendoliston pri libroj kiuj helpas instrui toleremon kaj mensmalfermecon.

Librojn kiuj ne celas infanojn oni ĉiuokaze ne ŝanĝu – oni ja povas esperi ke plenkreskuloj kapablas pri kritika legado; ke ili estas sufiĉe maturaj kaj ne plu tiel facile influeblaj.

 

Se mi devus elekti ĉu infanoj legas librojn de neŝanĝita klasika porinfana literaturo, kiu nuntempe eble ne plu estas politike tute ĝusta, aŭ ĉu ili tute ne legas, tiam mi preferus ke ili tamen legas. Mi kredas ke la positiva influo estas pli granda kaj grava ol le ebla negativa influo.

 

 

Ligiloj

 

 

Aldonaj ligiloj en la germana:

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Interesa, kaj komentinda blogaĵo.

 

Tio, la "ĝisdatigo" kaj "politika ĝustecigado" de malnovaj tekstoj ĉiam ekzistis.

 

Kion vi pensus se la "dormanta belulino" vekiĝis dank'al la doloroj de la naskiĝo de sia filo, kiu estis koncipita de la princo, ĉar lia amo estis tro granda?

Kion se neĝulino estas sepjara kiam sia duonpatrino deziras ŝin mortigi pro ĵaluzo?

Kion se en la lasta ĉapitro de cindrulino, la du duonpatrino blindigas pro bekado de la birdoj (amikoj de Cindrulino) kaj la duonpatrino estas devigata "danci" sur ardaĵo dum siaj piedoj estas enkatenitaj ĝis morto?

 

La alternativo al tiu "cenzuro" estas la tuta malapero de tiaj verkoj, ĉar tiaj, neniu publikigos ĝin kiel porinfanaj faveloj, kaj ili restus nur kiel kuriozaĵoj, kaj en specialigitaj sekcioj de bibliotekoj.

 

Tio ne signifas, ke mi kunsentas kun ĉiuj ekzemploj de tiuj ĝustecigado, sed, almenaŭ pri la koncepto, mi opinias, ke ĝi ne estas tre grava, kaj ĝi ĉiam okazis, sed ni nur ĉagreniĝas kiam por la nunaj, kaj ne pri la pasintaj, kiujn ni taksas "la originalaj".

bildo de Sunjo

"Kion vi pensus se la "dormanta belulino" vekiĝis dank'al la doloroj de la naskiĝo de sia filo, kiu estis koncipita de la princo, ĉar lia amo estis tro granda?

Kion se neĝulino estas sepjara kiam sia duonpatrino deziras ŝin mortigi pro ĵaluzo?

Kion se en la lasta ĉapitro de cindrulino, la du duonpatrino blindigas pro bekado de la birdoj (amikoj de Cindrulino) kaj la duonpatrino estas devigata "danci" sur ardaĵo dum siaj piedoj estas enkatenitaj ĝis morto?"

 

Ĉu vere la fabeloj antaŭe estis tiel? Vi pravas, tio estas kurioza.

 

 

Origine mia teksto enhavis kelkajn demandojn, sed iel ili malaperis antaŭ la publikigo. Bone, ke vi kaj Tjeri tamen respondis.

bildo de Tjeri

Jes! Ni bezonas ministron de la vero!

Ni adaptu pasintajn faktojn al nuna situacio.

Milito estas paco, libereco estas sklaveco, nescio estas forto... angry

 

 

Mi enfanaĝe legis kaj relegis "Tinĉjo-n en Kongolando", kiu plenas pri rasismaj kliŝoj, tio neniel igis min rasisto... Mi eĉ multe ridis pri la kliŝaj esprimoj de tiu albumo.

Historio estas historio, kaj infanoj neniam estas tiel stultaj, kiel plenkreskuloj opinias.

bildo de Sunjo

Mi maltrankviliĝus se temus pri politika decido. Sed kiam faras tion la eldonejoj, ili supozeble opinias ke ili faras tion laŭ la volo de la klientoj, esperante ke la libroj daŭre (aŭ pli bone) vendiĝas.

 

Mi ne legis Tinĉjo en Kongolando.


povigita de