Ensaluto

Rakonteto (1) - La serpento en la puto

Mi ludas la interretan tekstbazitan rololudon Cantr II. Por unu de miaj germanlingvaj rolantoj mi verkis la jenan rakonton (por klarigi ekaperon de krotaloj kiuj kune kun aliaj bestoj estis tutfreŝe aldonitaj al la ludo):


Iam estis tute kutima vilaĝo kun tute kutimaj domoj en kiuj loĝis tute kutimaj homoj. En la mezo de la vilaĝo estis puto el kiuj la vilaĝanoj regule ĉerpis akvon kiun ili uzis por fari argilon, por akvumi la plantojn kaj por la alkoholaĵproduktado. Iutage unu de la junuloj ĉerpis akvon sed kiam li eltiris la sitelon en ĝi ne nur troviĝis akvo sed ankaŭ serpento. Jam antaŭ ol li povis ektimi pro tio la serpento mordis lin kaj narkotiita de la serpenta veneno li perdis la konscion kaj falis en la puton. Memkompreneble la aliaj vilaĝanoj rimarkis la subitan malaperon de la junulo, sed vane ili cerbumis pri la eblaj kialoj. Kelkaj jaroj pasis sen iu alia menciinda okazo, ĝis denove junulo malaperis. Kaj post kelkaj jaroj malaperis la tria, la kvara, la kvina...
Tiam, dum la tempo pri kiu mi nun rakontas, ankoraŭ ekzistis la tiel nomataj saĝuloj. Ili estis homoj kiuj pli forte ol aliaj homoj vivis en akordo kun la naturo kaj pro tio sciis kaj povis ekscii pri pli da aferoj pri kiuj kutimaj homoj ne kapablis ekscii. Kiam venis la venontan fojon saĝulino en la vilaĝon de mia rakonto la vilaĝanoj petis ŝian helpon por eltrovi kio okazis pri la junuloj. La maljuna saĝa virino poste dum longa tempo falis en profundan silenton, almenaŭ tiel ŝajnis al la vilaĝanoj. Fakte la saĝulino dume komunikis kun la bestoj kaj plantoj de la loko. Tiel ŝi eksciis pri la mistera serpento kiu vivas en la puto kaj regule malaperigis junajn virojn. Ŝi komprenis ke ne povis temi pri kutima serpento sed ke devas esti sorĉita homo. La saĝulino diris tion al al vilaĝanoj. Tiuj rigardis sin unu la aliajn trafite – ili ĉiuj tuj havis la saman penson. La penson pri juna virino, sanigistino, kiun ili antaŭ kelkaj jaroj, mallonge antaŭ ol la unua juna viro malaperis, forbaris el la vilaĝo, ĉar ŝi laŭdire volis murdi la vilaĝestron. Nur poste eltroviĝis ke tio estis nur fia klaĉo de alia juna virino kiu per tio volis forigi konkurantinon pri la amo de iu viro. Nur kiam la fiulino mortmalsaniĝis kaj mortante konfesis la veron la vilaĝanoj komprenis ke ili serioze eraris. Sed estis tro malfrue. Neniu sciis kien la eligita sanigistino iris. Tiu tiam, seniluziigita kaj rankora, renkontis fisorĉistinon. Ŝi ŝajnigis sin kiel bona feino kaj promesis al la eligitino ke ŝi plenumus al ŝi deziron. La juna virino ne longe pripensis la aferon. Ŝi deziris ke la vilaĝanoj pentu tion kio okazis. Kiel konsekvenco la sorĉistino transformis la virinon en serpenton kaj devigis ŝin vivi en la puto de ŝia hejmvilaĝo.
Sed tion ĉion la vilaĝanoj ne sciis kaj ankaŭ la povo de la saĝulino ne sufiĉis por eltrovi la tutan veron.
Sed okazis ke la fisorĉistino de tiame havis sorĉistlernanton. Tiu estis profundkore bona homo kaj li forte suferis pro la fieco de la sorĉistino. Tamen li lernis multon de ŝi. Bedaŭrinde li krome ne povis batali kontraŭ ŝi ĉar li ĵuris obeon al ŝi kaj ĵurorompo signifus la morton. Sed kiam iam la maljuna fisorĉistino mortis – la fieco detruis ŝian koron – li estis liberigita de sia ĵuro kaj ekde tiam li vojaĝis tra la mondo por uzi sian scipovon por fari multon bonan kaj laŭeble ripari la malbonajn sorĉaĵojn de la fisorĉistino. Kaj tiel okazis ke li mallonge post la saĝulino alvenis en la vilaĝo. Kaj kiam li aŭdis la rakonton li tuj komprenis kio okazis kaj pripensis la farendan agadon. Dum multaj horoj, almenaŭ tiel ŝajnis al la aŭskultantoj, li murmuris sorĉojn. Subite eksonis laŭta knalo kaj la forbarita virino kuŝis sur la herbejo apud la puto. Poste knalis kvin pluajn fojojn kaj ankaŭ la junaj viroj denove aperis. Kiam nun la vilaĝanoj gaje brakumis unu la aliajn kaj kredis ke nun ili ĉion bone travivis eksonis kelkaj pluaj knaloj iom malpli laŭte. Kaj tra la greso mallaŭte forglitis kelkaj krotaloj.
La juna sorĉisto klarigis al la homoj ke ekde nun la serpentoj funkciu kiel averto pri ruzeco, malsincereco kaj maljusteco. Ne gravas kiom da serpentoj oni mortigus – pro ĉiu ajna malveraĵo aŭ malboneco ĉiam aperus novaj. Do, dum restos malbono en la koroj de la homoj la danĝero neniam malaperos.
Je la bona fino restas nun nur menciinda ke la juna sanigistino enamiĝis al sia savanto kaj ke tiuj du kune kun la maljuna saĝulino vojaĝis tra la mondon kaj faris multajn bonajn aferojn.

bildo de Sunjo

Komentoj

bildo de Pablo

Gratulon pro via fabeleto.

 

La komenco de tiu fabelo, memorigis al mi jenon (kion mi tradukis antaŭ iom da tempo).

http://esperanto.com/enhavo/la-urso-kaj-la-persikujo

bildo de Sunjo

Dankon. Pri la komenco mi kredas ke ĝi estas sufiĉe tipa por fabeloj (laŭ mia sperto pri germanaj kaj rusaj fabeloj - hispanajn fabelojn mi ĝis nun bedaŭrinde ne konas - nu, krom tiun tradukitan de vi)

bildo de Pablo

La verkinto de la fabelo, krom hispaparolanto, estas argentinano, do, eble, tie la fabeloj kutime komencas tiel.

 

Mi neniam aŭskultis tiam komencon.


povigita de