Ensaluto

Rakonteto (2) - Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

La sekvontan rakonton (fantasta) mi elpensis kiel „hejmtasko“ por la noktlernejo. La noktlernejo estas fanpaĝaro pri la Zamonujo-libroj de Walter Moers. Zamonujo estas elpensita (aŭ simple nur ne jam kovrita) kontinento kaj lando sur nia planedo.

Por kompreni la rakonton oni ne bezonas koni la Zamonujo-librojn. Sed se ĝi haveblas en via lingvo kaj vi ankaŭ ŝatas fantaston, mi rekomendas provlegi almenaŭ unu el ili.

 

La demando por la hejmtasko estis: Kial sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj?

 

Respondo:

 

Finfine iu demandas tion. Jam delonge mi konas pri tio interesan rakonton: ĝi temas pri unu de la multaj mirindaj agoj de la granda magiisto Trubarg. Jam kiam li estis ankoraŭ tre juna li iĝis fama pro sia emo turni mensogojn en veraĵojn per magiaj vortoj.

 

Tiu ĉi rakonto, kiun mi surpaperigis ĉi tie por vi, memkompreneble estas tute vera kaj ĉio okazis ekzakte tiamaniere kiel vi nun povas legi. Tion mi ĵuras je mia honoro kiel malhelmontlarvo.

 

Ĉio komenciĝis antaŭ multe da tempo, kiam la hodiaŭa Granda Arbaro ankoraŭ estis iomete malpli granda kaj kiam la unuaj generacioj de malhelmontlarvoj batalis por travivo. Tiam oni povus trovi sorĉistinojn ĉie, se ili tion nur volis. Sed plejofte ili tion ne volis. Tial ili tutzamonuje disvastigis la famon ke sorĉistinoj ĉiajm staras inter betuloj. Kial ili precipe elektis betulojn kaj ne iun alian arbon? Nu, tio certe rilatas al la fakto ke la plej bonaj flugbalailoj estas faritaj el la ligno de betuloj. Tiu famo ke sorĉistinoj ĉiam staras inter betuloj nun por la sorxistinoj havis la avantaĝon ke senzorgaj aventuremuloj, stultaj infanoj kaj nenecese kuraĝaj sorĉistinkaŝistoj serĉis la sorĉistinojn nur inter la betuloj, kaj la sorĉistinoj povis vivi tute trankvile. Nur kiam ili volis elprovi sorĉistinan arton kaj elektis viktimon, ili venis el siaj kaŝejoj kaj ekstaris inter betuloj. Ĉar sorĉistinoj laŭ la famo ĉiam staras inter betuloj, la viktimo tuj ekkonscias ke plej verŝajne temas pri sorĉistino. Pro la ektimo pri tiu eblo eĉ la plej kuraĝaj uloj perdis la kuraĝon, la plej fortaj perdis la forton kaj la plej saĝaj perdis la ideojn, kaj pro tio ĉiuj iĝis facilaj kaptaĵoj por la sorĉistinoj.

 

Sed...kian stultaĵon mi skribis? Ĉiuj?

 

Kiam la juna magiisto Trubarg aŭskultis pri tiuj strangaj sorĉistonoj en la Granda Arbaro, kiuj laŭ la plej freŝaj novaĵoj ĉiam staras inter betuloj, li tuj supozis ke io pri tio afero estas putra. Li decidis ekscii pli por eltrovi la veron. Do li unue iris al Librourbo, kie troviĝis la plej granda biblioteko de Zamonujo kaj tie li profunde studis ĉiujn kutimojn, ecojn kaj trajtojn de sorĉistinoj. Rapide li eltrovis ke tiuj sorĉistinoj tute ne ĉiam staras inter betuloj kaj ke ili tre volonte disvastigas mensogojn. Li ege ĉagreniĝis pri tio ĉar Trubarg malamegis mensogojn, kaj li ekvojaĝis al la Granda Arbaro, por malhelmontlarvigi (malplezurigi) la mensogadon por la sorĉistinoj. Tie li unue kaŝiĝis en grundotruo proksime al betulogrupo kaj observis la ĉirkaŭejon dum kelkaj tagoj. Kelkfoje li ankaŭ povis rigardi la sorĉistinojn kiam ili faris siajn verkojn kaj poste tute trankvile forpromenis tra la arbaro. Unufoje li sekvis grupon de sorĉistinoj al la granda sorĉistinkunveno. Sorĉistinkunvenoj okazas po unufoje en la semajno kaj ĉiuj, vere ĉiuj, sorcistinoj partoprenas. Je tiu ĉi kunveno je kiu la magiisto Trubarg estis atestanto, ili refoje festis sian ideon pri la famo pri la betuloj. Nun li do per propraj okuloj kaj oreloj konvinkiĝis ke la sorĉistinoj mem elpensis tiun mensogon. Li ne longe pripensis kaj tuj uzis la okazon, ke ĉiuj sorĉistinoj ĉeestis kaj flustris kelkajn magiajn vortojn. Temis pri malbenaĵo, kiu kaŭzis ke el la mensogo de la sorĉistinoj iĝis la vero ĉar ekde nun la sorĉistinoj vere devis ĉiam stari inter betuloj. Ŝanĝi la lokon por ili nun nur eblis per vojaĝo de unu betulogrupo al la alia. Aliloke ili malgraŭ ĉiuj klopodoj ne plu povis esti. Poste la granda magiisto forlasis la arbaron kaj disvastigis en tuta Zamonujo ke li eltrovis ke la sorĉistonoj vere ĉiam staras inter betuloj. Precipe sorĉistinkaŝistoj tre interesiĝis pri tio kaj multope vojaĝis en la Grandan Arbaron. Ene de tre mallonga tempo la plej multaj sorĉistinoj estis kaptitaj kaj bruligitaj. Nur la plej ruzaj sukcesis travivi. Kaj la magiisto Trubarg ekiris al novaj agadoj...

 

jen ligiloj por tiuj, kiuj volas scii kiel aspektas malhelmontlarvo (alia  nomo: ferolarvo)

http://puzzler.texttheater.de/leersaal_06_vigala.htm

bildo de Sunjo


povigita de