Ensaluto

RESTU ENFOKUSIGITA!

Estimataj,

RESTU ENFOKUSIGITA!

"Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min" (Mateo 14:28-30).

La disĉiploj de Jesuo Kristo estis en ŝipeto turmentata de la ondoj. Jesuo devis interrompi Sian tempon de preĝo por savi la situacion. Estante ĉiopova Dio, Li iris sur la maro! La disĉiploj maltrankviliĝis vidi iun iradi sur la maro, tial, ili pensis ke tiu persono devas esti fantomo. Ili ekkriis pro timo. Tamen, Jesuo Kristo malkaŝis Sian identecon kaj malinstigis ilin de la timo. Simon Petro volis esti certa, kaj eĉ volis fari tion kion Jesuo faris – iri sur la maro. Jesuo invitis lin. Petro malsupreniris el la ŝipeto kaj ekiris sur la maro. Dum li iris al Jesuo, li perdis la fokuson kaj memoris ke li estas sur la ŝtorma maro. Tuj, li eksubakviĝis.

Dank'al Dio ke li pentis kaj enfokusiĝis al Jesuo denove. Li kriis por helpo, kaj Jesuo helpis lin. Sendube, ni estas je la ŝtorma maro de vivo. La ondoj de vivo turmentas nin ĉiutage. La bonaĵo estas ke la Eternulo ne estas indiferenta al niaj situacioj. Li jam venis al nia savo kaj etendis al ni la vokon de helpo de ĉi tiuj ŝtormoj. En Mateo 11:28-30, Li diris, "Venu al mi ĉiuj, kiuj estas laborantaj kaj ŝarĝitaj, kaj mi vin ripozigos. Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi, ĉar mi estas milda kaj korhumila; kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. Ĉar mia jugo estas facila, kaj mia ŝarĝo estas malpeza." Kelkaj homoj jam cedis al la voko dum multaj homoj ne cedas. Tamen, kiel Simon Petro, multaj el tiuj homoj kiuj jam cedis al la voko jam perdis la fokuson al Jesuo. Ili nuntempe enfokusigas la ŝtormojn de vivo. Ne mirinde, ili eksubakviĝas je la maro de vivo.

Ĉu vi jam venis al la sava scio de Jesuo Kristo? Ĉu vi jam cedis al Lia voko por veni al Li? Se jes, gratulon! Se ne, bonvolu veni hodiau! Tamen, por ĝui Lian trankvilecon je la ŝtormo de vivo kaj eĉ iri preter ĝi sen eksubakviĝo, vi devas resti enfokusigita al Jesuo Kristo. Ne gravas la situacio, Li estas pli ol kapabla savi vin el via ŝtormo de la vivo.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 

 

Preĝa Punkto: Preĝu ke nenio povu distri vin for enfokusi al Jesuo je la ŝtormo de vivo.  

 
 
bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de