Ensaluto

RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO

Estimataj,
RIGARDANTE PRETER LA PROBLEMO
"Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo" (Ijob 19:25).
La viro Ijob estis viro de honesteco pri kiu Dio povis fanfaroni eĉ antau la Diablo. Kun la  permeso de Dio, li alfrontis multajn suferojn de la Diablo. Lia edzino konsilis lin malbeni  Dion por ke li mortu. Liaj amikoj ne helpis lin je lia sufero dum ili kulpigis lin pro la  sufero. Malgrau tio, Ijob ne permesis ke sia problemo superu sian kredon je Dio.  Li estis futureca. Li povis rigardi preter sia problemo. Li kredis je sia Dio kaj  atestis ke Li baldau savos lin el el ĉiuj katastrofoj kiuj frontis al li. Dio ja savis lin kaj redonis al li ĉiujn aĵojn kiujn li perdis.
Multaj homoj permesas iliajn problemojn superi ilian kredon je Dio. Ili estas tiel subpremataj de la problemoj ke ili ne povas rigardi preter la problemoj.  Multaj eĉ perdis esperon pro la problemoj kaj atendas la malbonaĵon. Tamen, kiel Ijob, ni  ne devas perdi esperon. Ni devas prefere rigardi preter niaj problemoj kaj rigardi  al Jesuo, kiu estas la autoro kaj perfektiganto de la fido. Li ne perdis esperon, sed  suferis la krucon (vidu: Hebreoj 12:2).
Kio estas la problemo kiun vi havas nuntempe? Ĉu vi estas tiel subpremata de  la problemo ke vi forgesas vian ĉiopovan Dion? Ĉu vi estas perdonta esperon pro viaj  problemoj? Ne perdu esperon! Rigardu preter via problemo! Via Liberigonto ankorau vivas! Li  estos kun vi. Vi venkos la problemon, kaj homoj ĝojos kun vi je la nomo de Jesuo Kristo.  Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Preĝa Puntko: Preĝu ke vi povu rigardi preter via problemo al Dio kiu estas pli granda ol la problemo. 
 

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de