Ensaluto

ROK' ETERNA

Estimataj,

ROK' ETERNA

 "Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min." (Psalmo 27:5).

La himno "Rok' eterna" estas unu el la plej konataj kaj plej amataj himnoj. Augustus M. Toplady (1740-1778), pastoro de Anglikana konfesio, verkis ĝin. La forta deklaro de la himno pri Jesuo Kristo kaj Lia faro sur la kruco kiel la ununura espero de savo por homo el juĝo kiun lia peko meritas donas al ĝi lokon de honoro inter himnoj de graco. La analogio de Jesuo Kristo al roko havas siajn radikojn en la Sankta Biblio. Efektive, la vorto "roko" estas kutime uzata figure en la Sankta Biblio por diskuti pri Dio kaj Jesuo Kristo. Kiel Roko, Dio estas la Kreinto (Readmono 32:18), la forto de Lia popolo (Readmono 32:4), la defendo kaj rifuĝo de Lia popolo (Psalmo 31:2-3; 94:22), kaj la savo de Lia popolo (Readmono 32:15; Psalmo 89:26). En la Nova Testamento, Jesuo Kristo estas la Roko el kiu la Spirito de vivo fluas (Johano 4:13-14; 1 Korintanoj 10:4), la fondaĵo de la eklezio (Mateo 16:18) kaj ĝia bazangula ŝtono (Efesanoj 2:20). Aludante al la Izraelidoj dum ilia vagado en dezerto, Paulo skribis, "...ĉar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo" (1 Korintanoj 10:4). Paulo ŝanje aludis al la okazaĵo rakontita en Eliro 17:6. Moseo, je la ordono de Dio, frapis la rokon en Horeb, mirakle elportante bezonitan provizon de akvo por la popolo de Dio. La fizika roko estas la bildo de Jesuo Kristo frapita por provizi la "akvon" bezonatan por kontentigi la spiritan bezonon de pekanta homo. Aldone, estas multaj versikloj de Malnova Testamento al la Eternulo kiel la "Roko" au "Roko de savo".

La preciza bildo de Jesuo Kristo kiel roko malfernita por provizi lokon de spirita rifuĝejo por pekantaj homoj estas certe ĉerpita el la sperto de Moseo rakontita en Eliro 33:20-23. Ĉar Moseo, falinta homo, ne povis vidi la vizaĝon de Dio kaj vivi, Dio mem protektis Moseon metante lin en la fendon de roko dum Li pasis. Same, kaŝante sin en Jesuo Kristo, la Roko je la kruco, la kredanto estas protektita de la eterna morto kiun li alfrontus kiam li staros antau la sankta, virta Dio.

Ĉi tiu himno ja emfazas la klaran instruon de la Sankta Biblio pri la tuta maleblo de homo, iel, doni al Dio ion ajn por akiri au meriti savon. Paulo diris al Tito, "...ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed lau Sia kompato [Jesuo Kristo] savis nin" (Tito 3:5a. Vidu ankau: Romanoj 3:20, 28; 4:5; 11:6; Galatoj 2:16; 3:16-21; Efesanoj 2:8-9; 2 Timoteo 1:9).

Ĉu vi estas en la fendo de ĉi tiu Roko, au ĉu vi ankorau fidas al viaj penoj esti savita? Kaŝu vin en Li, kaj vi neniam bedauros ke vi faris tiel!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

 

Preĝa Punkto: Preĝu ke vi ne fidu je io ajn sed povu esti en la fendo de Jesuo Kristo, la eterna Roko. 

bildo de Adebayo Afolaranmi


povigita de