Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (2/9)

Du

Tempo flugis. Ronda nun estis en la plejaĝa klaso de infanĝardeno. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Sabaton ŝi iris ludi kun la paĉjo, dum ŝi portis boteleton por blovi vezikojn en ŝia poŝeto. Paĉjo promesis, ke panjo kunportos ŝin en aviadilo por fari vezikojn. Tio ne estis fanfaronado, ili vere iris al simpla flughaveno proksima al la urbo, kie parkis la aviadilo, kiun panjo uzis por esplorado de aero-arbarigo. Ronda elreviĝis de la aviadilo, kiu estis kaduka du-flugila agro-aviadilo, supozeble fabrikita de la malaperinta socialisma unio. Rondo sentis, ke ĝi estis farita el kadukaj tabuloj, kiel kaduka ligna kabano en fabeloj loĝita de ĉasisto en arbaro, ke ŝi ne kredis, ke tia aĵo povos flugi. Sed eĉ en tia aĉa avialilo panjo ne lasis al Ronda sidi.

 

“Hodiaŭ estas la naskiĝtago de la infano, vi tamen kromlaboras anstataŭ hejmeniri. Lasu al Ronda sidi en la aviadilo, por ke tio donu al ŝi surprizon!” diris paĉjo.

 

“Kian surprizon. Ŝi tiom pezas, ke kiom malpli da arbsemoj mi kunportos?” dirante tion, panjo pene movis pezan plastan sakegon en la kajuton.

 

Rondo sentis sin neniom peza, kaj ekploregis. Panjo do hastis por konsoli la filinon. El unu el la plastaj sakegoj stakataj sur la tero ŝi prenis strangan aĵon, kies aspekto kaj amplekso similis al tio de karoto, kun pinta kapo flulinia, ankaŭ paro da empenoj sur la postaĵo, ke ĝi ŝajnis simila al bombeto, tamen ĝi estis travidebla, aspektante tre amuza. Ronda etendis sian manon por kapti ĝin, sed ŝia maneto tuj maltenis, la aĵo estis el glacio. fingromontrante nigran grajneton en la centro de la bombeto, panjo diris al Ronda, ke ĝuste tio estas la arbsemo: “La aviadilo faligas de alta loko ĉi tiujn glacibombetojn, ke ili enpiku la sablo-grundon atinginte la teron. Kiam printempo venos, glacibombetoj silente degelos en sablo-grundo, fariĝante akvon por ke la semo ĝermu kaj fariĝu planido. Se faligi multe multe da tiaj glacibomboj, la dezerto fariĝos verda, sableroj ne bloviĝos al la vangetoj de mia Ronda… Ĉi tiu estas la esplora projekto de panjo, kiu povas duobligi la postvivan procenton de aero-arbarigo en seka nordokcidenta regiono…”

 

“Kiel infano povus kompreni postvivan procenton! Vere, Ronda, ni foriru!” Paĉjo ektenis Ronda-n en brakoj, kaj foriris plene je kolero. Panjo ne petis, ke ili restu, ŝi nur haste karesis la vangojn de la filino denove per ambaŭ manoj.

 

Ronda sentis, ke manoj de panjo estas pli malglataj ol tiuj de paĉjo.

 

Klinante sin sur la ŝultro de paĉjo, Ronda vidis la “ĉasistan kabanon” ekflugi kun tondra bruo, kaj al la aviadilo ŝi elblovis ĉenon da sapvezikoj, rigardante ĝin ĝis ĝi malaperis en aero plena de sablopolvo.

 

Tenante Ronda-n, paĉjo eliris el al flughaveno, staris ĉe aŭtobusa haltejo por atendi aŭtobuson revenontan al la urbo, kiam Ronda sensis, ke la korpo de paĉjo subite ektremas.

 

“Paĉjo, ĉu vi malvarmas?”

 

“Ne… Ronda. Ĉu vi aŭdis ion?”

 

“Nu… neion.”

 

Sed li aŭdis tion, kio estis eksplodo kun basa sono, veninta de malproksimo, al kie la aviadilo flugis. La sono estis malklara, kiun li aŭdis preskaŭ per la sesa sensaĵo. Li tuj turnis sian kapon por rigardi al tiu direkto, dume antaŭ li kaj la filino, la seka tero de la vasta nordokcidenta regiono senkompate fiksrigardis la ĉielon.

bildo de gb2312


povigita de