Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (4/9)

Kvar

Tempo flugis plu. Ronda ekvizitadis la mezlernejon. Ŝi ankoraŭ amis sapvezikojn.

 

Ĉi tiun tagon, juna ĉefinstruistino de la klaso de Ronda vizitis ŝian hejmon. Ŝi transdonis ludilan pafilon novstilan kaj belaspektan, dirante ke Ronda ludis ĝin dum leciono, kaj ĝin forprenis la instruisto de fiziko. La pafilo havis ventregon, kun anteno-aspekta cirklo fiksita ĉe la pinto de tubo. Paĉjo ekzamenis ĝin je dorso kaj fronto, tre konfuziĝante pri kiel ludi ĝin. “Tio estas veziko-pafilo.” dirante tion, la instruistino prenis ĝin kaj premis la ellasilon, ke kun murmuro, longa ĉeno da sapvezikoj forflugis el la cirkleto je la pinto de la tubo.

 

La instruistino de la klaso diris al paĉjo, ke la Ronda ĉiam ricevas pli altajn notojn ol aliaj en klaso, sed ŝia plej granda avantaĝo estas ŝia tre forta kreema pensmaniero. La instruisto diris, ke ŝi la unuan fojon vidis studenton kun tia vigla penso, kaj la paĉjo zorgu pri tia burĝono.

 

“Ĉu vi ne sentas, ke la infano… kiel diri, estas iom facilanima?” Paĉjo demandis kun la veziko-pafilo en mano.

 

“Infanoj nuntempaj ĉiuj estas tiaj… Fakte en ĉi tiu nova erao, facilaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj.”

 

Paĉoj suspiris, svingis la veziko-pafilon, kaj finigis la interparolon. Li sentis, ke troviĝis malmulto por diskuti kun la instruistino, kiu mem preskaŭ estas infano.

 

Adiaŭinte la instruiston kaj reveninte al la hejmo, kie troviĝis nur paĉjo kaj filino, paĉjo volis diskuti kun Ronda pri la problemo de la veziko-pafilo, sed tuj okazis alia malagrablaĵo por li:

 

“Jam ŝanĝita denove? Vi jam ŝanĝis ĝin unu fojon ĉijare!” Li demandis, fingromontrante la poŝtelefonon pendantan sur la brusto de Ronda.

 

“Sed ne, paĉjo, oni nur ŝanĝis la ŝelon! Rigardu, ĉi tio povas doni al mi freŝan senton.” Dirante tion, Ronda elprenis platan skatolon, kiun paĉjo malfermis, kaj vidis vicon da helaj buntaj blokoj. Paĉjo komence pensis, ke tiuj estas farboj por pentraĵoj, sed post ekzameno, li ektrovis, ke tiuj estas dek du ŝeloj por poŝtelefono, en dek du koloroj.

 

Skuante la kapon, paĉjo formetis la skatolon, “Mi ja intencis paroli kun vi pri via tia… nu, penso-inklino.”

 

Ronda vidis la veziko-pafilon en la mano de paĉjo, kiun ŝi tuj forkaptis: “Paĉjo, mi ĵuras, ke mi neniam kunportos ĝin al la lernejo!” Dirinte tion, ŝi pafis ĉenon da vezikoj al paĉjo.

 

“Mi ne intencis paroli pri tio, sed pri afero pli profunda. Ronda, rigardu vin mem, vi jam alkreskas tiom, tamen ankoraŭ ŝatas blovi sapvezikojn…”

 

“Ĉu malpermesite?”

 

“Ho ne, tio per si mem ne estas granda afero, sed mi volas diri, ke via tia ŝataĵo spegulas ian vian, hm, kiel ĵus dirite, penso-inklinon.”

 

Ronda rigardis paĉjon, ne povis kompreni.

 

“Tio signifas, ke vi inklinas serĉi belajn, novajn sed nerealajn aĵojn, facile ensorĉiĝas de iluzioj for de realeco, ke viaj piedoj forlasos la teron, kondukante vian vivon al erara direkto.”

 

Ronda rigardis sapvezikojn ŝvebantajn ĉie en la dormo, aspektante pli konfuzita. La sapvezikoj similis al aro da travideblaj orfiŝoj, kiuj lante naĝis en aero.

 

“Paĉjo, ni parolu pri pli interesajn aferojn!” Ronda klinis sian kapon sur la ŝultron de paĉjo, ŝia tono fariĝis pli mistera, “Paĉjo, ĉu nia instruistino belas?”

 

“Mi ne atentis… Ronda, mia ĵusa ideo estis …”

 

“Ŝi evidente belas!”

 

“Eble… mi ĵus intencis diri…”

 

“Paĉjo, ĉu vi ne rimarkis ŝiajn okulojn, kiam ŝi parolis kun vi? Ŝi ŝajne estis allogita de vi!”

 

“Kia infano, ĉu vi ne povas pensi malpli pri tedaĵoj?!” paĉjo kolere formovis filinajn manojn de sia ŝultro.

 

Ronda longe suspiris: “Ve, paĉjo, paĉjo, vi jam fariĝis homo, kiu interesiĝis pri nenio. Kia enua vivo estas la via, sen freŝaĵoj, sen novaĵoj, sen ekscitaĵoj? Vi eĉ volas esti vivo-instruisto por aliulo senhonte.”

 

Ŝvebante antaŭ la vizaĝo de paĉjo, sapveziko ekrompis. Li svage sentis malsekan vaporon kiom eble plej malfortan, kiel mikro-pluveton, kiu tuj ĉesiĝis, tamen dum momento ebriigis lin. Nekompreneblis, ke tio memorigas lin pri lia fora hejmurbo en la sudo. Li nerimarkite suspiris.

 

“Kiam juna mi ankaŭ serĉis eteran revon, alvenante ĉi tien de Shanghai kun via patrino, naive prenante la nordokcidentan regionon kiel lokon realigi valoron de nia vivo. Ni konstruantoj dum tiom mallonga tempo jam estigis ĉi tiun tute novan urbon en la dezerto, kiun ni iam konsideris kiel dumvivan fieron, pensante ke antaŭ ol forlasi la mondo, ĉi tiu urbo povos pruvi, ke mi ne malŝparis la vivon. Kiu povus imagi, ke ŝi estas nur sapveziko elblovita de nia generacio per juneco, eĉ vivo.”

 

Ronda tre konsterniĝis: “Kiel la Silkvoja Urbo estus sapveziko? Ŝi tute reale ekzistas, kaj ne povus tuj malaperi, ĉu?”

 

“Ĝi malaperos. La centra aŭtoritato jam aprobis la peton de la provinco, ke ĉesiĝos ĉiuj planoj kaj penoj por redirekti akvon al la Silkvoja Urbo.”

 

“Ĉu tio ne mortigos nin per soifo? Eĉ nun akvo uzeblas ĉiun duan tagon, po nur duonhoron ĉiufoje!”

 

“Oni faras planon por dekjara translokiĝo, ke la tuta urbo dismigros, kaj la Silkvoja Urbo fariĝos la unua urbo malaperinta pro akvomanko en la moderna mondo, nuntempa Loulan3… Fakte, la granda disvolviĝo de la tuta nordokcidenta regiono, kiu boligis nian junan sangon, jam fariĝis koŝmareca granda minekspluatado de la nordokcidenta regiono. Kiu scius, ĉu tio estas pli granda sapveziko?”

 

“Hura, brave!” Ronda ekhurais, “Ni devintus forlasi ĉi tiun lokon antaŭ longe! Lokon neinteresan kaj enuigan mi vere ne ŝatas! Ni migros! Ni migros al tute nova loko, komencos tute novan vivon, kia bela afero tio estos, paĉjo!”

 

Paĉjo silente rigardis la filinon por iom da tempo, ekstaris kaj iris antaŭ la fenestro, el kiu li ŝtone rigardis la urbon en la flava sablo. Lia figuro kun malleviĝantaj ŝultroj aspektis subite pli maljuna.

 

“Paĉjo—” Ronda krietis mallaŭte, patro ne respondis.

 

Du tagojn poste, paĉjo de Ronda fariĝis la lasta urbestro de ĉi tiu malaperonta urbo.

 

 


3

[Loŭlan], antikva urbo en nordokcidenta ĉino. Vidu vikipedion pri Loulan.

bildo de gb2312


povigita de