Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (5/9)

Kvin

Finiĝis la tutlanda ekzameno por universitata akcepto, kaj Ronda rangis kiel la dua plej bona studento de la sciencaj studobjektoj en la provinco. Paĉjo tute ĝojis en rara okazo, kaj malavare demandis la filinon pri ŝiaj deziroj, permesante eĉ iom da eksceso. Ronda montris al li malfermitan manon.

 

“Kvin… Kvinon da kio?”

 

“Kvin pecojn da travideblaj sapoj de la marko Kriaglo.” Dirinte tion, ŝi denove malfermis la alian manon, “Dek sakojn da lavpulvoro de la marko Tide,” ŝi renversis ambaŭ manojn, “Dudek botelojn da deterganto de la marko Blanka Kato,” fine ŝi elprenis folion da papero, “La plej gravaj estas ĉi tiuj kemiaĵoj, aĉetu tiujn laŭ kvanto en la listo.”

 

Tiuj kemiaĵoj ja kaŭzis problemojn al la patro, kiu petis, ke vicestro de lia oficejo dum labora vojaĝo en Beijing aĉetas ĉion, kiu nur plenums la taskon post klopodo de tuta tago.

 

Post kiam ŝi ricevis tiujn aĵojn, Rondo tuj eniris la banĉambro, kaj laboradis tie dum tri tagoj. Ŝi mikis plenan kuvon da solvaĵo, kies stranga odoro plenigis ĉiun ĉambron de la hejmo. La kvaran tagon, du knabaj studentoj alportis cirklon kun diametro del pli ol unu metro, kiun ŝi mendis. Oni faris la cirklon el kurbigita longa metala tubo, en kiu multaj truetoj estis boritaj.

 

La kvinan tagon, aro da homoj vizitis la hejmon frumatene, en kiuj estis du kameraistoj de la televida stacio. La urbestro ankaŭ rekonis belan sinjorinon inter ili, kiu estis prezentistino de distra programo de la provinca televida stacio. Ankaŭ troviĝas du uloj bunte vestitaj, kiuj prezentis sin kiel anojn de la ĉina filio de la Guinness-libro de rekordoj4, kaj ĵus flugis ĉi tien de Shanghai hieraŭ. Unu el ili diris en raŭka voĉo:

 

“Sinjoro Urbestro, via filino… Koĥkoĥ… la aero ĉi tie estas vere malseka… via filino kreos rekordon en la Guinness-libro!”

 

Sekvante la aro da homoj, la urbestro grimpis sur la vastan tegmenton de la konstruaĵo, kie li trovis, ke lia filino kaj ŝiaj samklasanoj jam survenis. Ronda ŝultre portis la cirklegon, kaj bankuvego antaŭ ili plenis je la solvaĵo mikista de ŝi. Du uloj de la Guinness-libro komencis starigi du mezurstangojn kun skalo de longeco, li sciis nur poste, ke tion oni uzas por mezuri la diametron de la sapveziko.

 

Post kiam ĉio estis preta, Ronda etendis la cirklon en la bankuvon, poste eltiris ĝin, kiam tavolo de likvo jam alfiksiĝis sur la faco de la cirklo. Ŝi singarde fiksis la cirklon kun likva tavolo al la pinto de longa stango, iris al la rando de la tegmento, balancis la longan stangon, ke la cirklo faris cirklegon aere, elblovante gigantan sapvezikon. La vezikego tremetante ŝanĝis sian formon aere, kvazaŭ dancante. Oni sciis poste, ke ĉi tiu vezikego eĉ havas diametron de kvar komo ses metroj, rompinte la rekordon en Guinness-libro de tri komo naŭ metroj posedita de belgo Kelis.

 

“La recepto de la likvo tre gravas, tamen la artifiko troviĝis en ĉi tiu cirklego.” Ronda diris, respondante la demandon de la prezentistino, “Kion la belgo uzis estas nur ordinara cirklo por likva tavolo, sed la mia estis kurbigita el plumba tubo borita per vico da truetoj, kaj la tubon plenigas bobela likvo. Dum la vezikego formiĝas, tiu likvo daŭre eliĝas tra la truetoj en la tubo, ke kiel eble plej multe da likvo partoprenu formadon de veziko. Tial nature pli grandaj vezikoj povas formiĝi.”

 

“Do, vi ankoraŭ povos fari pli grandajn vezikojn?” La prezentistino demandis.

 

“Kompreneble! Tio bezonas esploron pri kelkaj ĉefaj elementoj formi sapvezikon, kiuj inkluzivas gradon de viskozeco5, duktilecon6, rapidon de vaporiĝo kaj surfacan tension de la likvo. Tamen por formi supergrandajn vezikojn, oni plej bezonas plibonigi la lastajn du erojn. Rapido de vaporiĝo devas malaltiĝi, ĉar vaporiĝo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj, ke la vezika muro rompiĝu; Surfaca tensio, nu… ĉu vi scias, kial oni ne povas el pura akvo blovi vezikojn?”

 

“Evidente ĉar ĝia surfaca tensio estas tro malgranda.”

 

“Ĝuste male, ĉar surfaca tensio de akvo estas tro granda, ke aervezikoj ne povu formi. Jen alia demando, ĉu vi scias, post formiĝo de sapveziko, kio estas la rilato inter ĝia surfaca tensio kaj diametro?”

 

“Nu… laŭ vi, ju pli malgranda estas tensio, des pli granda estas veziko.”

 

“NE NE! Post formiĝo de la veziko, kiam la diametro pligrandiĝas, ĝi male bezonas pligrandigi sian surfacan tension, por konservi la fortecon de la vezika muro. Jen aperas nova problemo: la surfaca tensio de likvo estas konstanta, do por elblovi supergrandajn vezikojn, kian problemon ni devas solvi?”

 

La prezentistino skuis sian kapon perdite. Ŝi apartenis al la speco kun bela formo, lerta lango kaj simpla cerbo, kion Ronda ekrimarkis, “Ni lasu tion, kaj denove elblovu kelkajn vezikegojn por la spektantoj!”

 

Do kelkaj pli sapvezikegoj kun diametro de kvar aŭ kvin metroj flosis laŭ vento sur la urbo. En ĉi tiu seka mondo plena je sablo kaj polvo, ili aspektis tiel ne realaj, kvazaŭ fantomoj el alia mondo.

 

Post semajno, Ronda foriris de ĉi tiu urbo en nordokcidento, kie ŝi naskiĝis kaj elkreskis, al la plej bona scienca universitato en Ĉinio por studi nanoteknologion.

 


4

Guinness estas prononcita kiel [gines]. Vidu vikipedion pri la Guinness-libro de Rekordoj.

5

Vidu vikipedion pri viskozeco.

6

Vidu vikipedion pri duktileco.

 

bildo de gb2312


povigita de