Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (6/9)

Ses

Tempo plu flugis, sed Ronda ne plu blovis sapvezikojn.

 

Ronda finis kursojn kaj fariĝis bakalaŭro, magistro kaj doktoro, post tio ŝi komencis entrepreni je rapido kapturniga por sia patro. Surbaze de teknologio, kiun ŝi kreis dum sia doktora esplorado, ŝi disvolvis novan specon de sunĉelo, kiu kostis nur kelkdekonon de tio de la tradicia ĉelo el monokristala siliko, kaj oni povis fiksi ĝin kiel mozaikon sur tutan surfacon de konstruaĵo. Post nur tri aŭ kvar jaroj, ŝia kompanio evoluis ĝis la amplekso de kelkcent milionoj da yuanoj en kapitalo, kaj fariĝis unu el la multaj miraklaj entrepenoj rapidege ekspansiantaj pro la helpo de nanoteknologio.

 

La patro de Rondo sin troviĝis en delikata situacio. Laŭ sukceso de la entrepreno, la filino jam rajtis intrui sian patron. Ŝajne la bela instruistino de Ronda tiam diris tre prave, ke facilanimaj kaj senĝenaj pensado kaj karaktero ne devas esti malavantaĝoj. Ĉi tiu estis ĉagrena tempo al la generacio de la patro, ke nun sukceso bezonis agresan sagacon de pensado, ne determine efikis sperto, persisto kaj sento de misio inter aliaj, seriozeco kaj solideco ŝajnis pli stultaj.

 

“Tre longe mi ne havis tian sensaĵon, ĉi tio estas la plej bela kantado inter tio, kion mi aŭdis, ili ja estas pli bonaj ol la triopo el la lasta generacio.” Sur la placo ĉe la elirejo de la ŝtata operdomo, la urbestro diris al sia filino. Ronda sciis, ke patro ŝatas klasikan kantadon, kiu ankaŭ estas unu el liaj malmultaj ŝataĵoj, do uzante la okazon kiam li venis al Beijing por kunveno, ŝi invitis lin al koncerto de nova tenora triopo de la mondo por la venonta Olimpiaj ludoj.

 

“Se mi scius, mi devintus aĉeti plej bonajn sidlokojn, ĉar mi timis, ke vi denove plendos pri mia malŝparado, do mi aĉetis du biletojn mezrangajn.”

 

“Po kiom kostis tia bileto?” Patro demandis senpense.

 

“Multe pli malkoste, ŝajne po dudek ok mil.”

 

“Hm…ha, kiom?!”

 

Vidante la konsterniĝo de patro, Ronda ekridis: “Se vi povas retrovi sensaĵon antaŭ longa tempo, valoris eĉ la kosto de ducent okdek mil. Rigardu ĉi tiun operdomon, kiu kostis kelkajn miliardojn, ĉu tio ne celas, ke homoj per arto akiru aŭ retrovu ian sensaĵon?”

 

“Vi eble pravas, mi tamen ankoraŭ esperas, ke vi elspezu vian monon por pli signifa okazo. Ronda, mi volas paroli kun vi pri la Silkvoja Urbo, ĉu vi ne povos investi en ĝia municipa projekto?”

 

“Kio estas tio?”

 

“Grandskala projekto de akvotraktado, post plenumo ĝi povos multege plialtigi la reciklan gradon de urba akvo, kaj ankaŭ povos sensaligi iom da akvo el la sallago per sunenergio. Se tiu sistemo realiĝos, la Silkvoja Urbo povos plu ekzisti je reduktita amplesko, evitante la sorton tute malaperi.”

 

“Kiom estos la investo?”

 

“Laŭ prepara plano, ĉirkaŭ unu komo ses miliardoj. Por la plimulto de la kapitalo ni jam trovis fonton, kiu tamen bezonos longan tempon realiĝi, ŝajne tro malfrue. Tial ni bezonas vian investon kiel iniciatan kapitalon de ĉirkaŭ cent mil.”

 

“Paĉjo, mi ne povas, ĉar nun mi nur havas tiom da cirkulanta kapitalo, kiun mi volas uzi por esplora projekto…”

 

Patro levis manon por interrompi la frazon de la filino: “Ni lasu ĝin. Ronda, mi neniel volas malhelpi vian entreprenon. Fakte, komence mi volis peti vin, ĉar kvankam via investo estos repagita garantiite, sed la profito estos tro malgranda.”

 

“Ba, tio ne gravas. Paĉjo, la mia projekto estas eĉ pli aĉa, ke mi eĉ ne pensas pri profito, la investo sendube forfluos!”

 

“Ĉu vi volas fari fundamentan esploron?”

 

“Ne, sed ankaŭ ne estas aplikata esploro, temas pri amuza esploro.”

 

“…”

 

“Mi ellaboros super-surfaktanton7, kaj mi jam elektis nomon por ĝi, kiu estas Fluglikvo. La viskozeco kaj duktileco de la solvaĵo estos pli grandaj je kelkaj grandordoj8 ol tiuj de ajnaj nunaj solvaĵoj, kaj la rapido de vaporiĝo estos nur milono de tiu de glicerolo9. Tia surfaktanta solvaĵo ankoraŭ havos demonan atributon — ĝia surfaca tensio povos aŭtomate regi sin laŭ diko de la tavolo kaj kurbeco de la surfaco, kun amplekso de memregado de centono ĝis dek milobloj de la tensio de akvo.”

 

“Por kio ĝi utilos?” Patro time demandis, ĉar li jam sciis la respondon, tamen ankoraŭ ne povis kredi ĝin.

 

La juna miliardulo laŭte diris, ĉirkaŭprenante la patron je la ŝultro: “Por — elblovi — grand — egajn — vezikojn!”

 

“Ĉu vi ne ŝercis?”

 

Ronda rigardis la lampojn sur la strato Changan10 en longa silento: “Kiu scius? Eble mia tuta vivo estus granda ŝerco, sed, paĉjo, mi pensas, ke tio ne estas malbona, se iu faras ŝercon per la tuta vivo, tio devus estas ia misio.”

 

“Elblovi vezikojn per cent milionoj da juanoj? Kiel ĝi utilos?” Patro diris, ŝajne sentante ke li sonĝas.

 

“Ĝi neniel utilos, tamen estos amuza. Sed, komparante kun tio, ke tiam per kelkdek miliardoj da mono, uloj kiel vi konstruis urbon baldaŭ detruotan, mia malŝparo estos tute neglektebla.”

 

“Sed nun vi povas savi ĉi tiun urbon, ĝi estas ankaŭ via urbo, kie vi naskiĝis kaj elkreskis. Sed vi tamen uzos la monon elblovi sapvezikojn! Vi… estas tro egoisma!”

 

“Mi vivas mian vivon, kaj sindonemo ne senescepte povas antaŭenigi la historion, kion via urbo ja pruvis!”

 

Ĝis Ronda stiris la aŭton sur la straton Changan, patro kaj filino ne parolis.

 

“Pardonu, paĉjo.” Ronda diris mallaŭte.

 

“Lasttempe mi ofte ekmemoris tiujn tagojn, kiam mi tenis vian maneton, kiaj belaj tagoj.” En la lamplumo, la okuloj de la patro glimis, ŝajne iom malsekaj.

 

“Mi scias, ke mi ne plenumis vian esperon. Vi la tutan tempon deziris, ke mi fariĝu homo kiel panjo. Se mi havus du vivojn, en unu el ili mi agus laŭ via espero, por doni min al respondeco kaj misio, sed, paĉjo, mi nur povas vivi unu foje.”

 

Patro diris nenion. Kiam la silenta vojaĝo preskaŭ finiĝis, Ronda elprenis papersakegon por doni al patro.

 

“Kio?” Patro demandis nekomprenante.

 

“Atestilo de proprietaĵo kaj ŝlosiloj. Paĉjo, mi aĉetis vilaon por vi, apud Lago Tai11, por ke vi povu reveni al la sudo post emeritiĝo.”

 

Patro malforte puŝis la sakegon returnen: “Ne, infano, mi pasigos mian restan tempon en la ruino de Silkvoja Urbo. Juneco kaj idealo de mi kaj via panjo estis entombigitaj tie, kiujn mi ne povos forlasi.”

 

Beijing senbrile brilis en sumera nokto. Vidante ĉi tiun buntan lumomaron, Ronda kaj patro samtempe pensis pri sapvezikoj neatendite. Tiu senlima brilo ŝajne klopodis montri ion al ili, ĉu temis pri la pezo de vivo, aŭ pri la malpezo?

 


7

Vidu vikipedion pri surfaktanto.

8

Vidu vikipedion pri grandordo.

9

Vidu vikipedion pri glicerino (alinomo).

10

[Ĉang-an] Fama strato tra la centro de Beijing.

11

Lago en suda ĉinio apud Yangzio, fama pro pejzaĝoj ĉirkaŭaj.

 

bildo de gb2312


povigita de