Ensaluto

Sapvezikoj de Ronda (Verkita de Liu Cixin) (7/9)

Sep

Iun tagon post du jaroj, la urbestro ricevis telefonan vokon de la filino.

 

“Paĉjo, feliĉan naskiĝtagon!”

 

“Ha, Ronda? Kie vi estas?”

 

“Ne malproksime de vi, mi venas por sendi al vi donacon por naskiĝago!”

 

“Ho, multjarojn mi ne rememoris pri naskiĝtago. Nu, venu hejmen tagmeze, pli ol unu monaton ankaŭ mi ne revenis hejmen, kie nur la servistino prizorgis.”

 

“Ne, la donacon mi sendas al vi nun!”

 

“Mi estas laboranta, ke tuj okazos semajna kunsido pri urbaj aferoj.”

 

“Ne gravas. Malfermu la fenestron kaj rigardu ĉielen!”

 

Neĝoj tute forestis en la ĉielo hodiaŭ, kiu estis pure blua. Tia vetero malofte okazis en ĉi tiu loko. Ekaŭdiĝis tondrobruo de motoro el ĉielo, kaj la urbestro vidis aviadilon malrapide cirkli sur la urbo, kiu estis tre okulfrapa en la fono de blua ĉielo.

 

“Paĉjo, mi estas en la aviadilo!” Ronda kriis en la telefono.

 

Tiu estis malnovstila helica aviadilo, kiu aspektis kvazaŭ malpenema birdego en ĉielo. Tempo momente retroirus, ke ia konata senso fulmrapide ekaperis. La urbestro ektremis, kion li same faris antaŭ dudek jaroj, kiam la filino demandis, ĉu li estas malvarma.

 

“Ronda, kion… vi faras?!”

 

“Mi sendos la donacon, paĉjo, rigardu la malsupron de la aviadilo!”

 

Nur tiam la urbestro trovis, ke pendis sur la ventro de la aviadilo ringego, kies diametro estis pli longa ol la aviadilo, evidente etendiĝinta post ekflugo. Vidate kune, la aviadilo kaj ringego formis fingroringon flugantan. Li poste sciis, ke la ringego havas saman strukturon de la ringo, kiun Ronda uzis por rompi la rekordon en Guinness-libro, ke ĝi estas farita el malpeza metala tubo, kiu plenas je la demona likvo nomata Fluglikvo. Tavolo da Fluglikvo kovras la surfacon de la ringo, sur kiu troviĝas sennombraj truetoj, ke Fluglikvo povu senĉese elflui el la tubeto, kiu kurbigite formas la ringegon.

 

Miriga vidaĵo aperis, ke malantaŭ la ringego, elbloviĝis granda sapveziko! Ĝi reflektis sunradion, jen videbla, jen malvidebla, kaj rapidege ŝvelis, ke post nelonge, la aviadilo kompare kun ĝi aspektis kvazaŭ sezama semo sur travidebla akvomelono.

 

Ĉiuj en la urba placo malsupre haltis por rigardi ĉielen, kaj homoj ankaŭ elkuris el la urbodomo por vidi.

 

Trenante la vezikegon la aviadilo malrapide cirklis super la urbo, kaj la ŝvelad-rapideco de la sapveziko multe malgrandiĝis, tamen ĝi plu ŝvelis. Fine, ĝi apartiĝis de la ringego sub la aviadilo, kaj ŝvebis mem en aero. Kvankam la enirejo de aero en la vezikego jam malaperis, ĝia ŝvelado tamen ne ĉesiĝis, kion kaŭzis la fakto, ke energio de sunradio ŝveligis aeron amasitan en la veziko. Iom post iom, la vezikego okupis duonon de la ĉielo!

 

“Tiu ĉi estas la donaco, paĉjo!” Ronda ekscitite kriis en la telefono.

 

En la blua ĉielo ŝanceliĝis granda areo de brilo, kvazaŭ la tuta ĉielo estus folio da glata celofano, kiun skuis senforma manego sub la Suno. Vidate pli detale, la brilo skizis kolosan globoformon, tiu travidebla globo nun okupis plimulton de la ĉielo, ke homoj malsupre devis turni siajn kapojn je preskaŭ cent okdek gradoj por vidi la tutan globon. Ĝi ŝajnis kvazaŭ kristala miraĝo projekciita de la Tero sur la ĉielan spegulon.

 

La urbo tumultis, ke ekokazis ŝtopiĝo sur stratoj.

 

La vezikego malrapide falis el la ĉielo. Kiam ĝi falis ĝis sufiĉa malalto, homoj sur grundo nekredeble vidis en la surfaco de la veziko spegulan bildon de la urbaj altkontruaĵoj, kiuj tordiĝis pro ondado de la vezika surfaco en vento, kvazaŭ vegetaĵoj en maro. La vasta vezika surfaco grandioze alpremis suben, ke homoj neretenble kovris la kapojn. Kiam la vezikego tuŝis la grundon, homoj elmetataj sur la grundo sentis juketon je la vizaĝoj dum iliaj korpoj trapasis la vezikan surfacon.

 

La vezikego ne rompiĝis, tamen fariĝis duonglobo preskaŭ dek kilometrojn larĝa diametre, staranta sur la tero. Tiu ĉi urbo, kune kun apudaj vapor-energia centralo kaj kemia fabriko, estis entute kloŝe kovritaj de la vezikego!

 

“Ni ne intencis fari tion, vere ne intencis!” Ronda diris al la kamerao, “Fakte, sub normalaj cirkonstancoj, la vezikego devas forŝvebi laŭ vento, sed kiu scius, ke hodiaŭ la vento ĉi tie estas tiom malforta, kie kutime blovas forta vento! Tial ĝi falis kaj kloŝe kovris la urbon.”

 

La urbestro rigardis la surlokan krizan raporton, kiun la urba televida stacio elsendis interrompante normalan programon, en kiu li vidis sian filinon portantan aviadistan ledjakon, kun zipo malfermata, ke blua supertuto interne elmetiĝis. Malantaŭ ŝi, troviĝis la malnovstila helica aviadilo… Tempo denove retroirus, estas tiel simile, tiel simile… La koro de la urbestro solviĝis, ke larmoj tuj elverŝiĝis.

 

Post du horoj, la urbestro, kun kriza grupo tuj establita, veturis al la loko de la vezika muro en la urba rando, kie Ronda kaj kelkaj ŝiaj inĝenieroj jam atendis.

 

“Paĉjo, ĉu mia sapveziko estas tre bona?!” Ronda ne plu havis la antaŭan panikon, sed ekscitiĝis tute malkonvene.

 

La urbestro ne atentis sian filinon, kaj levis la kapon por ekzameni la vezikan muron. Tio estis granda membrano, eliganta buntan neonon. Sur ĝia surfaco, la difraktaj strioj kun delikta strukturo rave ŝanĝis siajn kolorojn, formante sorĉan maron, kiu freneze elmontris ĉiujn kolorojn en la universo. La granda membrano estis tute travidebla, ke la ekstera mondo videbla tra ĝi ŝajnis ankaŭ kovrita de neono. Je sufiĉa alto, la neono malaperis, ke la ekzisto de la membrano ne estis videbla.

 

La urbestro etendis manon, singarde tuŝis la muron, kaj lia mandorso sensis tre malfortan jukon, ke la mano jam atingis alian flankon de la membrano, kiu eble estis nur kelkajn molekulojn dika. Li retiris la manon, kaj la membrano momente revenis al antaŭa formo, la neonaj strioj ĉe la loko restis ankoraŭ kompletaj, kvazaŭ neniam interrompitaj.

 

Nun, sapveziko, kiun li ĉiam opiniis simbolon de iluzio, jam estis tia reala kaj granda fakto, sed la reala mondo videbla tra ĝi tamen ŝajnis iluzia.

 

Aliuloj ankaŭ komencis tuŝi la membranegon, poste svingis siajn manojn por ŝiri la surfacon, fine eĉ batis la membranegon mane kaj piede. La ŝoforo de la urbestro prenis feran bastonon el la aŭto, ĝin svingadis kun sibla sono por frapi la vezikan surfacon… Sed ĉio tio neniel influis la grandan membranon, ke ĉiuj batiloj trapasis la vezikan surfacon sen ajna malhelpo, kaj poste la surfaco tute ne difektiĝis. La urbestro mansignis por haltigi la vanan agon de la homoj, montrante la ŝoseon malproksime, kaj homoj vidis, ke fluo de aŭtoj sur la ŝoseo senĉese trapasis la membranegon rapidege.

 

“Tio havas la saman karakteron de sapveziko: solido povas trapasi, sed gaso ne.” Ronda diris.

 

“Ĝuste ĉar gaso ne povas trapasi, la urba aerkvalito nun rapidege malboniĝas.” Dirante tion, la urbestro kolere rigardis sian filinon.

 

Homoj levis la kapojn por rigardi ĉielen, kaj trovis grandegan blankan kovrilon duonglobforman, kiu aperis en la aero sur la urbo. Tion kaŭzis ke fumnebulo produktita de la urbo kaj fabrikoj estis retenata de la granda membrano, ke la formo de la vezikego elmontriĝis. Tiam se oni rigardis al la urbo de malproksime, li verŝajne vidis nur laktoblankan duonglobon ampleksantan la spacon inter ĉielo kaj tero.

 

“Eble ni devas haltigi la centralon kaj la kemian fabrikon, por malrapidigi aerpoluadon.” Estro de la kriza grupo diris, “Sed la plej grava problemo estas la altiĝo de temperaturo en la veziko. Nun la urbo fakte troviĝas en bone hermetika vitrodomo, kiu ne interŝanĝas aeron kun la ekstero, ke varmo el sunradio rapide amasiĝas. Nun estas mezsumero, laŭ kalkulo, aera temperaturo en la veziko fine altiĝos ĝis sesdek gradoj celsiaj!”

 

“Ĝis nun, kiaj provoj estis faritaj por rompi ĝin?” La urbestro demandis.

 

Komandanto de armeo postenanta loke respondis: “Antaŭ unu horo, ni rekviziciis helikopteron de flugarmeo por trapasi la supron de la veziko ripete, penante ŝiri ĝin per helico, sed tio ne funkciis; Poste oni kaŭzis eksplodon per eksplodaĵo ĉe la intersekcio de la vezika muro kaj la tero, kiu nur ondigis la membranegon dum momento, sen ajna difekto. Estas eĉ pli strange, ke la membrano tuj etendis sin en la krateron el la eksplodo, kaj trapasis la fundon perfekte sen fendo!”

 

La urbestro demandis al Ronda: “Post kiom da tempo nature rompiĝos la vezikego?”

 

“La vezikego rompiĝas ĉefe pro vaporiĝo de la likvo en vezika muro. Tia materio vaporiĝas tre malrapide, ke eĉ sub abunda sunlumo, la vezikego nur rompiĝos post kvin aŭ ses tagoj.” Ronda respondis, ĉagrenante la patron, per tono tre memkontenta.

 

“Restas nur tuturba urĝa evakuo.” La estro de kriza grupo diris post suspiro.

 

La urbestro kapneis: “Ni ne povos fari tion antaŭ ol elprovi ĉiun eblon.”

 

“Jen alia metodo,” media fakulo diris, “Ni haste faru multajn longtubojn, ju pli larĝajn en kalibro, des pli bonajn. Etendu tiujn tubojn tra la vezikon, kaj alfiksu je la tuba fino ventolilon de alta povo, por interŝanĝi aeron kun la ekstero.”

 

“Haha haha…” Ronda ekridegis, konsternante ĉiujn, kaj ne povis elrektigi sian talion pro ridado sub la kolera rigardo de ĉiuj, “Tiu ideo vere… vere estas komika! Haha…”

 

“Ĉi tio estas tute via kulpo!” La urbestro severe kriis, “Vi ja respondecas pri tio, kaj devas repagi por ĉiom da perdo kaŭzota de ĝi!”

 

Ronda rigardis ĉielen por ĉesigi sian ridadon, kaj diris: “Jes, ni pagos. Sed mi ĵus elpensis pli simplan metodon rompigi la vezikegon—per brulo. Ĉe la interna flanko de la intersekcio de vezika muro kaj tero, fosu tranĉeon cent ĝis ducent metrojn longan, plenigu la tranĉeon per benzino kaj bruligu ĝin, la fajro multege rapidigos la vaporiĝon de la vezika muro, ke la vezikego rompiĝu post ĉirkaŭ tri horoj.”

 

La urbestro ordonis, ke kriza skipo faru laŭ plano de Ronda. Ĉe la urba rando ekaperis fajra muro pli ol cent metrojn longa. Super la vico da flamo etendiĝanta al ĉielo, la vezika muro tuŝata de la flamo ŝanĝadis sin per pluraj strangaj koloroj kaj desegnoj. Laŭ la strioj de la desegnoj, oni povis vidi, ke Fluglikvo el aliaj partoj de la membranego rapide svarmis tien por replenigi la parton vaporiĝintan de la flamo, ke la loko brulata sur la membranego aspektis kiel granda vortico, al kiu inunde impetis el ĉiuj direktoj buntaj kaj allogaj koloroj, kiuj malaperis en la flamo. Nigra fumo de la flamo supren ŝvebis laŭ la vezika muro, formante en ĉielo gigantan nigran manon, ke miliono da urbanoj en la vezikego timiĝis.

 

Post tri horoj, la vezikego rompiĝis, ke homoj en la urbo aŭdis mallaŭtan rompsonon inter ĉielo kaj tero, kiu sonis hele, melodie kaj profunde, kavaŭ oni leĝere plektris kordon de la universo.

 

“Paĉjo, mi tre scivolas, ke vi ne tiel ekkoleri laŭ mia imago.” Ronda diris al la patro, kiam ili staris sur la supro de la urbodomo por rigardi la vezikegon rompiĝi.

 

“Mi daŭre pensis pri io… Ronda, respondu atente al mi kelkajn demandojn.”

 

“Pri la vezikego?”

 

“Jes. Mi demandas vin, jen la vezika muro estas hermetika, ĉu la vezikego do povas reteni malsekan aeron internan?”

 

“Evidente. Fake, kiam la esploro de Fluglikvo preskaŭ finiĝis, mi ŝance pensis pri iu ebla utilo de ĝi: se fari el la vezikego superforcejon, ni povas krei malgrandan klimatan regionon dum vintro, provizante amason da grundo per humideco kaj varmeco taŭgaj por kreskigi plantojn. Evidente, tio bezonas, ke ni faru la vezikegon pli longdaŭra.”

 

“La dua demando: ĉu vi povas ŝvebigi la vezikegon longan distancon laŭ vento? Ekzemple milojn da kilometroj?”

 

“Tio ne estas problemo, ĉar varmo de sunradio sin koncentras en la veziko, ŝveligante la interan aeron, ke estiĝas suprenforto simila al varmaerbalono. Koncernante la falon de ĉi tiu vezikego hodiaŭ, tion kaŭzis nur ke ĝi formiĝis en tre malalta loko, kaj la vento estis tre malforta.”

 

“La tria demando: ĉu vi povas fari, ke la veziko rompiĝu je antaŭfiksita tempo?”

 

“Tio ne estas malfacila, kio nur bezonas alĝustigon de iu ingredienco de la Fluglikvo, ke la rapideco de vaporiĝo de la solvaĵo ŝanĝiĝu.”

 

“La lasta demando: se estas sufiĉe da fonduso, ĉu vi povas elblovi kelkdek milionojn aŭ eĉ pli ol cent milionojn da vezikegoj?”

 

Ronda konsternite rigardegis: “Pli ol cent milionojn? Ho ĉielo, por kio?!”

 

“Imagu tian bildon: sur fora oceano, formiĝas sennombraj sapvezikoj, kiujn forblovas ventego en stratosfero, ke ili flugas longan distancon, ĝis super la nordokcidenta regiono, kaj ĉiuj rompiĝas, ke la humida aero, kiun ili envolvis sur oceano, tute disvastiĝas en nian sekan ĉielon… Jes, sapveziko povas transporti humidan aeron por la nordokcidenta regiono el oceano, tio estas, transporti pluvon!”

 

Ronda momente ne povas paroli pro konsterniĝo kaj ekscito, ke ŝi nur fiksrigardis sian patron.

 

“Ronda, vi donacas al mi grandiozan donacon por naskiĝtago, eble hodiaŭ estos ankaŭ la naskiĝtago de la nordokcidenta regiono!”

 

Tiam, malvarmeta vento de ekstere flugis super la urbo. Supre la giganta blanka duonglobo el fumnebulo perdis limigon de la membranego, ke ĝi ŝanĝis sian formon malrapide en la vento. En la orienta ĉielo estis strange kolora ĉielarko, kiun, post la rompiĝo de la vezikego, formis la Fluglikvo disvastiĝanta en aeron, el kiu konsistis la vezikego.

bildo de gb2312


povigita de